Выбрать главу

Tamen apoteko jam transformiĝis je taverno, sed ĝia mastro devas esti diplomita farmaciisto, kiu rajtas vendi kafon, glaciaĵon, rostaĵojn kaj ceterajn drogojn.

Kutime en plej malproksima loko de apoteko troviĝas vitra ŝranko kun medikamentoj, kiun tuj neniu povas ekvidi.

En Nov-Jorko konserviĝis nur sola apoteko, en kiu farmaciisto mem preparas medikamentojn.

Ho, ĝi estas rimarkinda ejo, kiun penetris aŭreolo de medicina mistero! Por konvinki ĉiujn, ke tie li preparas medikamentojn permane, la mastro elstarigis en vitrinon amason da malnovaj, jam flavaj receptoj. Tio ĉi aspektas kiel laborloko de iu antikva alkemiisto. Oni eĉ sentas timon dum eniro! Alie aspektas ordinara apoteko. En ĝi oni povas manĝi, aĉeti poŝan horloĝon aŭ vekilon, kaserolon aŭ ludilon, aĉeti aŭ lui libron.

Ni melankolie ekrigardis menuon. Manĝo N1, manĝo N2, manĝo N3, manĝo N4!

Dinner number one, dinner number two, dinner number three, dinner number four! Manĝo N4 kostas duoble pli ol manĝo N2. Tio ne signifas, ke ĝi estas duoble pli bongusta, — ne, simple ĝi estas duoble pli granda. Se manĝo N2 nomata “kantri sosiĝ” (country sausage) havas tri kolbasetojn, do manĝo N4 havas ses samajn kolbasetojn.

Post manĝado ni ekinteresiĝis pri mensaj nutraĵoj, kiujn en apoteko ankaŭ oni vendis. Tie troviĝis akre kolorigitaj bildetoj kun lokaj vidindaĵoj, tre malkaraj — du ekzempleroj kontraŭ kvin cendoj. La nekolorigitaj kostis pli: unu kontraŭ kvin cendoj, ĉar ties kvalito estis pli alta. Ni fiksrigardis breton kun libroj. Ĉiuj estis romanoj: “Esti pekulo — afero de viro”, “Flamo de forbrulinta amo”, “La unua nokto”, “Flirto de edziĝintoj”.

— Ne, ne, ĝentlemanoj, — diris s-ro Adams, — vi ne rajtas ofendiĝi. Vi troviĝas en eta usona urbo. Amaso da homoj imagas Usonon kiel lando de ĉielskrapantoj, en kiu ĉiun tagnokton aŭdiĝas tondro de sub- kaj superteraj trajnoj, infera muĝado de aŭtomobiloj kaj permanenta akra kriado de borsaj makleristoj, kiuj vantkuradas inter ĉielskrapantoj svingante brakojn kun akcioj, kies kurzo ĉiusekunde falas. Tiu ĉi imago estas firma, malnova kaj kutima.

Certe, ĉio ĉi ekzistas — ĉielskrapantoj, superteraj fervojoj kaj kurzofalantaj akcioj. Sed tio apartenas nur al Nov-Jorko kaj Ĉikago. Cetere, eĉ tie borsistoj ne vantkuradas laŭ trotuaroj, batfaligante usonajn civitanojn, sed troviĝas kaŝe de loĝantaro en siaj borsoj, en kiuj okupiĝas pri diversaj aĉaj maĥinacioj.

En Nov-Jorko staras pluraj ĉielskrapantoj. En Ĉikago — iom malpli. En ceteraj grandaj urboj staras du aŭ tri en tuta urbo. Ĉiu aspektas iel sole kaj similas akvoprovizan turon aŭ belfridon. En etaj urboj ĉielskrapantoj forestas.

Usono ĉefe estas unuetaĝa kaj duetaĝa lando. Plejparto de nia popolo loĝas en malgrandaj urboj, kies civito kalkulas de tri ĝis dekkvin mil personojn.

Ĉu estas vojaĝanto, kiu ne spertis freŝan, neripeteblan senton de emocia atendado, penetrintan en animon dum eniro en urbon, ankoraŭ nevizititan? Ĉiu strato aŭ strateto apertas al serĉantaj okuloj de l' vojaĝanto plurajn novajn arkanojn. Jam vespere ŝajnas, ke li sukcesis ekami la urbeton. Aspekto de surstrata homamaso, arkitekturo de konstruaĵoj, bazara odoro, kolora gamo unika por la urbo kreas la unuajn, plej bazajn impresojn de l' vizitanto. Li povas loĝi en ĝi tutan jaron, viziti ĉiujn lokojn, konatiĝi kun multaj personoj, poste forgesi ties nomojn kaj ĉion viditan, sed la unuaj impresoj restas por ĉiam.

Tion ne eblas diri pri usonaj urboj. Ekzistas, certe, en Usono kelkaj urboj, kiuj havas siajn neripeteblajn vizaĝojn — San-Francisko, Nov-Jorko, Nov-Orleano aŭ Santa-Feo. Ilin oni povas admiri, ili indas amon aŭ malamon. Ĉiuokaze ili provokas aperon de iu sento. Sed preskaŭ ĉiuj, ceteraj, usonaj urboj similas unu la alian, kiel kvin kanadaj ĝemeloj, kiujn ne scipovas distingi eĉ ties tenera patrino. Tiu senkolora kaj vulgara konglomerato de briko, asfalto kaj reklamoj aperigas en sino de vojaĝanto nur sentojn de ĉagreno kaj seniluziiĝo.

Kaj se en la unuan urbeton vojaĝanto alvenas kun espero kontempli ion unikan, do en la dua vizitita urbeto lia atendo iom malpliiĝas, en la tria ĝin anstataŭigas miro, en la kvara — ironia rideto, en la kvina, en la deksepa k.t.p. lia atendo transformiĝas je plena indiferenteco, kvazaŭ al via aŭto renkonten kuregas ne novaj nekonataj urbetoj de la neesplorita lando, sed kutimaj fervojstacioj kun siaj nepraj sonorilo, kaldrono kaj deĵoranto en ruĝa kaskedo.

Ĉiun urbon trapenetras ĉefa strato, kiu nepre nomiĝas Ĉefa Strato (Main Street) aŭ Ŝtata Strato (State Street), aŭ Larĝa Vojo (Broadway).

Ĉiu malgranda urbo volas esti simila al Nov-Jorko. Do, ekzistas Nov-Jorkoj kun du mil rezidantoj, kun mil okcent rezidantoj kaj eĉ kun naŭcent. Ties rezidantoj promenas fiere laŭ sia Brodvej-o kaj aprezas ĝin pli ol sama novjorka.

Arkitektura aspekto de konstruaĵoj situantaj sur ĉefa strato ne donas al nova okulo iun artan plezuron. Ili estas faritaj el ordinaraj brikoj, kunmetitaj en duetaĝajn kubojn. En ili homoj perlaboras monon kaj do neniuj abstraktaj ornamaĵoj estas bezonataj.

Malsupra parto de urbo nomiĝas “business center” — afera centro. Tie funkcias oficejoj, vendejoj, kinejoj. Trotuaraj estas senhomaj. Tamen pavimoj estas plenaj per aŭtoj. Ilin oni nur ne rajtas parki kontraŭ fajropreventiloj aŭ enirejoj, pri kio avertas skribaĵo:“No parking!” — “Parkado malpermesata!”.

Iufoje okazas malfacile trovi lokon por parki aŭton, aŭ kiel parolas rusoj loĝantaj en Usono — “priparkovat”. Iun tagon ni estis vespere en San-Diego ĉe pacifika bordo. Ni volis vespermanĝi kaj serĉis parkejon, sed ne sukcesis tion dum la tuta horo. La urbo estis tiel superplenigita per aŭtoj, ke por nia sola aŭto loko ne restis.

Karakteron de eta usona urbo atribuas ne tieaj domoj, sed aŭtomobiloj kaj ĉio akcesora — benzinaj stacioj, riparejoj, vendejoj de “Ford” aŭ “General Motors”. Tio rilatas al ĉiuj urbetoj. Vi povas traveturi kelkajn mil mejlojn, pejzaĝo kaj klimato ŝanĝiĝis, la horloĝon necesas ĝustigi respektive al loka tempo, sed urbeto, en kiu vi intencas pasigi nokton, estos preskaŭ sama, kiun vi vizitis antaŭ du semajnoj. Same en ĝi forestas promenantoj, sama kvanto de aŭtoj staras ĉe vojrandoj, reklamoj de apotekoj kaj remizoj same brilas per sama neono aŭ argono. Ĉefa strato same nomiĝas Brodvej, Mejn Strit aŭ Stejt Strit. Iufoje okazas, ke domoj estas konstruitaj el malsama materialo.

“Residential Part”, rezidanta parto de urbo, estas tute senhoma. Silenton foje rompas nur susuro de kloŝoj de preterveturantaj aŭtoj. Viroj laboras en ilia “afera centro”, dommastrinoj estas okupitaj pri purigado. En unu- aŭ duetaĝaj domoj funkcias polvosuĉiloj, oni movas meblaron kaj viŝas oritajn kadrojn kun fotoportretoj. En ĉiu domo estas po ses aŭ sep ĉambroj, sekve estas multe da laboro tie. Sufiĉe viziti ajnan domon, por ke vi sciu, kia meblaro troviĝas en ceteraj milionoj da similaj domoj kaj eĉ ĝian situon.

Najbaraj kortoj ne havas barilojn. Tie oni konstruis garaĝojn, kiujn oni ne ŝlosas. Cementa vojeto troviĝas inter domeniro kaj trotuaro. Dika tavolo de falinta foliaro kuŝas sur kvadrataj gazonoj. Belaj domoj brilas sub radioj de la aŭtuna suno.

Iufoje kelkaj vilaoj de la rezidanta parto, en kiuj loĝas riĉuloj, okazigas gravan impreson. Tie estas plena idilio de riĉo, kiu ŝajne povas okazi nur en fabelo. Negrinoj en blankaj antaŭtukoj kaj kufoj promenigas junajn sinjorojn. Rufaj knabinoj kun helbluaj okuloj ludas flavajn ringojn. Perfektaj “touring cars” — turismaj aŭtoj staras apude.