Выбрать главу

Sekvonttage ni vizitis uzinojn de “Ĝenerala Elektra Kompanio”. Ni ne estas specialistoj, sekve ni ne rajtas priskribi ilin tiel, kiel ili meritas tion. Ni ne volas prezenti al legantoj nur niajn impresojn. Ni mem kun plezuro tralegus priskribaĵon de iu soveta inĝeniero, kies fako estas elektro. Tamen ni komprenis tiean altan teknikan nivelon kaj perfektan ordon.

En labo ni ekvidis plej eminentajn fizikistojn de l' mondo, laborantajn sen jakoj. Ili servas por la kompanio, kiu donas al ili ne tro grandan salajron. Sed por esploroj kaj inventoj mastroj de l' kompanio monon ne ŝparas. Ĉiu bezonata monsumo havas neniun limigon. Tio permesis inviti plej talentajn fizikistojn. Neniu usona universitato povas doni tiujn liberajn laborkondiĉojn, kiujn ili havas en la uzina labo.

Tamen ĉio, kion tiuj sciencistoj inventas, estas plena propraĵo de l' kompanio. Dank'al ilia laboro progresas scienco kaj samtempe la kompanio grave profitas.

En komforta kaj bele ornamita klubejo por inĝenieroj, dum matenmanĝo, ni estis ege surprizitaj, aŭdinte eldiraĵojn de kelkaj inĝenieroj tre similajn al tiuj, kiujn eldiris la vendisto de “pop korn”-o. Memkompreneble ties formoj ne estis same primitivaj, sed ties senco restis sama.

— Tro multe da maŝinoj! Tro multe da teknikaĵoj! Maŝinoj kulpas pri embarasoj, kiuj venis nian landon.

Kaj tion parolis homoj, kiuj mem produktas diversajn, perfektajn maŝinojn. Probable ili jam antaŭvidis momenton, kiam maŝinoj senlaborigos ne nur laboristojn kaj ilin ankaŭ.

Fine de l' matenmanĝo nin oni konatigis kun maldika kaj altkreska, grizhara ĝentlemano, kies vangoj estis plenaj de sana, tomata ruĝeco. Li estis malnova amiko de s-ro Adams. Malgranda, dika Adams kaj lia amiko longe brue batis laŭ dorsoj, kvazaŭ ili volis elbati polvon el jakoj.

– Ĝentlemanoj, — diris kontenta Adams, — mi rekomendas al vi sinjoron Ripli (Ripley). Vi povas preni gravan utilon de li, se vi deziras kompreni, kion signifas la usona elektra industrio. Vi devas peti s-ron Ripli prezenti lian elektran dometon.

Ni petis.

— Bone, — diris s-ro Ripli, — very well (tre bone). Mi montros al vi mian elektran dometon. — Kaj li invitis nin sekvi lin.

La dektria ĉapitro. Elektra dometo de sinjoro Ripli

Sinjoro Ripli (Ripley) alkondukis nin al peroneto de sia dometo kaj ekpetis nin premi butonon de elektra sonorilo.

Anstataŭ abrupta kutima sono aŭdiĝis melodio, kvazaŭ venanta el iu muzika skatolo. Pordo apertis mem kaj ni venis enirejon.

S-ro Ripli alpaŝis al pendanta surmure kesteto, per kutima manmovo apertis pordeton kaj montris al ni iun elektrilon.

— Kvin diversajn melodiojn ĝi eligas, — diris li ridetante. — Se ĉe enirpordo sonorigas gasto, do tiam sonas la melodio, kiun vi jam aŭdis. Se vi premos butonon por voki servistinon el alia ĉambro, tiam sonas ario de Karmen.

Li premis la butonon kaj reale la aparato ekmuzikis fragmenton de l' ario.

— Voko por matenmanĝo estas marŝo de universitato de Jel (Yale), por tagmanĝo — kristnaska angla kanzono. La lasta kvina sono estas alarma. Bedaŭrinde ankoraŭ ne ekzistas sono, laŭ kiu mastro povas determini, kia gasto sonorigas: ĉu agrabla aŭ male.

Eldirinte tiu ŝercon, s-ro Ripli ekridis.

— Nu, tio estas simple kuriozaĵo. Kaj nun bonvolu veni mian kabineton.

Sinjoro Ripli estis reprezentanto de tre multnombra usona tipo de ruĝvanga kaj grizhara aferisto. Al tiu tipo apartenas prosperantaj usonanoj kun sufiĉa enspezo, bona apetito kaj granda rezervo de optimismo. Kiam ili iĝas kvardekjaraj, do tiam iliaj vangoj ruĝiĝas kaj haroj griziĝas ĝis vivfino kaj ne eblas determini realan aĝon de tiuj viroj: ĉu kvindek aŭ sesdek ok.

Veninte la kabineton, s-ro Ripli tuj okupis molan brakseĝon, situantan inter skribtablo kaj bretaro kun libroj, surmetis siajn krurojn sur la tablon kaj ekfumis cigaredon.

— Tiel mi ripozas post laboro, — rimarkis li elbuŝigante fumon.

Li fumis hasteme, ne enigante fumon, sed nur faris ĝin abunda.

— La fumado mem ne estas tro danĝera, — informis li, — pli danĝera estas enspirado de fumo amasiĝanta en ĉambro. Ĉu vere? Plej malutila estas ĝuste tia medio.

Tiam ni rimarkis, ke fumo ne suprenleviĝas, ne disvastiĝas en la ĉambro kaj ĝenerale ne buliĝas, kiel kutime, sed videble moviĝas al la libra bretaro kaj malaperas en ĝi. Ekvidinte efekton, kiun okazigis liaj agoj, s-ro Ripli daŭrigis fumadon pli intense. Post iom da temo fumo mirakle malaperis kaj en la ĉambro ni flaris nenian ĝian odoron.

— Malantaŭ la bretaro estas kaŝe instalita elektra ventola ilaro, — eksplikis s-ro Ripli.

Li alpaŝis al cirkla vitra ilo kun kelkaj montriloj kaj diris:

— Jen aparato por reguligo de enĉambra temperaturo. Se vi ŝatas varmetan noktan temperaturon, ekzemple ĉirkaŭ dek du gradoj, kaj je la sepa matene vi volas ĝin plialtigi, tiam bonvolu fiksi la unuan nadlon en la certan lokon kaj same la duan nadlon — kaj vi povas trankvile enlitiĝi. La aparato plenumos ĉiujn viajn dezirojn. Ĝi aŭtomate konservos interne de l' domo donitan temperaturon, malgraŭ, kia temperaturo estas ekstere: varma aŭ malvarma. Nu, ĉi tie, en la kabineto restas nur bagatelaĵoj. Jen lampoŝirmilo ĵetas oportunan lumon sur la skribtablon. Se oni ĝin suprenturnos, tiam ĝi eklumigos plafonon, kiu reflekte eklumigos la ĉambron per duonhela lumo, ne blindiganta okulojn.

Poste ni pasis manĝoĉambron. En ĝi troviĝis diversaj elektriloj, kiuj ne estis teknike novaj, sed aspektis tre bele: kafkruĉo, panorostilo, teujo kun fajfilo kaj pato por preparo de nacia usona manĝaĵo — ovaĵo kun lardo aŭ ŝinko. Ĉiuj aĵoj estis plej modernaj. Sur bufedo, supozeble por kontrasto, staris malnova alkohola varmigilo. Usonanoj ŝatas prezenti evoluadon de tekniko. Ford havas modernan uzinon kaj apude muzeon kun malnovaj aŭtoj kaj lokomotivoj. En korto de “Ĝenerala Elektra Kompanio”, kiel monumento, staras unua generilo kaj en kabla fako, apud maŝino, el kiu permanente elrampas novfabrikita kablo kun arĝentkolora ŝelo, oni prezentas unuan kablon de Edison enigitan en malgracian, krudferan tubon.

Tamen plej grava surprizo atendis gastojn en kuirejo. En ĝi staris elektra forno kun tre blanka supraĵo.

— En malsupra parto de l' forno estas instalita ujo por vazaro, — diris s-ro Ripli. — Tie teleroj estas ĉiam varmetaj, sekve antaŭ manĝado ili ne bezonas kroman varmigon. Se vi volas prepari legoman supon kaj rostaĵon por tagmanĝo, do vi metas legomojn en kaserolon, aldonas akvon kaj starigas sur la fornon. Viandon vi metas en bakfornon. Poste vi fiksas la unuan nadlon ĉe indikilo “supo’ kaj la duan — ĉe “rostaĵo”. Vi povas foresti eĉ tutan tagon. Viaj manĝaĵoj post iom da tempo estos pretaj kaj dum la tago ili estos varmetaj. Fiodoro ne okazas en la kuirejo, ĉar en ĝi funkcias elektra aera eltirilo.

S-ro Ripli rapide elpoŝigis pecon da papero kaj flamigis ĝin. Fumo kaj fulgo momente malaperis.

— Ankoraŭ unu problemo! Post preparado de manĝaĵoj restas multe da rubo.

Sur vizaĝo de s-ro Ripli aperis kompatinda mieno. Tamen post unu momento sur ĝi jam denove vidiĝis optimisma rideto. Li aliris al staranta apud la forno kvadrata rubujo kaj suprenlevis kovrilon.

— En ĝin vi povas ĵeti ĉiun rubon kaj, ferminte kovrilon, ekfunkciigi motoron. Post iom da tempo rubujo estos malplena kaj pura. Rubo estis muelita kaj forĵetita en kanalaron.

S-ro Ripli rapide prenis dimanĉan ĵurnalon, pezantan ĉirkaŭ kvin funtojn, ĉifis kaj ĵetis ĝin en la rubujon. Aŭdiĝis mallonga zumo — kaj la ruĝvanga ĝentlemano fiere levis la kovrilon. La rubujo estis malplena.