Выбрать главу

Dum dek minutoj s-ro Ripli, kiel prestidigitisto, per elektro ankaŭ decidis aliajn gravajn taskojn okazantajn kutime en kuirejo — konservado de nutraĵoj kaj lavado de malpura manĝilaro.

Li demonstris fridujon, kiu mem ne bezonis glacion, sed, male, ĝi glaciigas akvon en blanka kuveto simila al la fotografia. Glacieroj aspektis kiel akurataj kubetoj. En la fridujo estis fakoj por viando, lakto, fiŝo, ovoj kaj fruktoj.

Poste estis malfermita alia ujo, kiu havis multajn bretetojn, stangonetojn kaj kroĉilojn.

— En ĝin oni metas malpurajn kulerojn, telerojn, kaserolojn. Poste oni fermas aparaton kaj ŝaltas kurenton. De ĉiuj flankoj sur manĝilaron ŝprucas varma akvo kaj post kelkaj minutoj ĝi iĝas pura. Tamen ĝi ankaŭ bezonas viŝadon. Oho, kia estas teda kaj enuiga tiu laboro! Ĉu vere? Tamen, ne! Post lavado aŭtomate ĉesas akvofluo kaj anstataŭ ĝi el specifikaj truetoj alvenas seka, varma aero. Post ankoraŭ kelkaj minutoj la manĝilaro iĝas pura kaj seka.

S-ro Ripli intercetere demonstris al ni ovokirlilon kaj venigis nin suprenleviĝi en dormoĉambron.

Tie li rapide demetis sian jakon kaj enlitiĝis.

— Bonvolu imagi, ke mi estas dormanta.

Ni facile tion imagis.

— Kaj jen venis mateno. Necesas ellitiĝi. Oho-ho-ho!

S-ro Ripli iomete leviĝis kaj preskaŭ nature oscedis.

— Turnu vian atenton al tiu lampo. Mi ŝaltas kurenton kaj, dume mi tiriĝas, oscedas kaj demetas piĵamon, ĝi lumigas mian korpon per artefaritaj sunaj radioj rezultigantaj ordinaran sunbrunecon. En mia dispono estas dek minutoj. Poste mi ŝaltas alian, kvarcan lampon kaj komencas gimnastiki. Ĉar pluraj homoj ne ŝatas gimnastiki matene, do nia firmao tion konsideris kaj inventis jenan aparaton. Vi ne bezonas mem moviĝi. Rimenoj ĉirkaŭigantaj vian korpon tre lerte masaĝos vin. Tamen, laŭ rekomendoj de kuracistoj, tion necesas fari dum ne pli ol kvin minutoj, ĉar plua masaĝo povas efektivigi malutilon. Sed homo, ĝentlemanoj, estas ne tro perfekta instrumento, tial li povas forgesi ekrigardi horloĝon kaj elŝalti kurenton. Tamen la aparato ne permesas tion kaj mem elŝaltiĝos, post kvin minutoj de funkciado.

Ni jam kelkfoje renkontiĝis kun tiu teknikaĵo. Ĝi nomiĝas “foolproof” (“fulpruf ”) — imuneco de stultulo. Altkvalitaj aparatoj timas homon kaj ne fidas lian inteligentecon. Ĉiuloke, kie tio eblas, ĝi penas preventi sin kontraŭ misaĵoj, kiuj karakterizas vivan ulon. La elpensita sinonimo estas kruela kaj vipanta — “fulpruf”! Observante konstruadon de grandega hidrostacio Boulder-dam, ni vidis arganon mallevintan en profundan montfendejon plenajn kargovagonojn. Estas facile imagi tutan danĝeron de okazantaj operacioj, je se oni erare premos malan butonon, do tio povas kaŭzi katastrofon. Tamen eraro ne eblas. En kajuto de maŝinisto estas nur sola butono. La argano funkcias memstare. Ĝi neniam estas ebria kaj ĝia inteligenteco estas tre perfekta.

Kaj s-ro Ripli intertempe demonstris plu novajn elektrajn miraklojn de sia dometo. Tie estis elektra razilo, plej moderna polvosuĉilo, lavmaŝino, speciala gladkapabla premilo anstataŭ elektra gladilo. Kiam li el sub polurita tablo eltiris elektran kudromaŝinon, ni jam estis lacaj. Se tiam s-ro Ripli kondukus nin en la korton kaj ordonus: “Turnu, dometo, al Nov-Jorko sian postaĵon kaj al mi sian fronton” kaj la dometo obeus, do ni ne tro estus mirigitaj.

Nun necesas klarigi, kiu estas s-ro Ripli. Li estas ĉefo de publika fako (publicity) en “Ĝenerala Elektra Kompanio”. Plisimpligita rusa interpreto de l' vorto “publicity” signifas reklamon. Reale ĝi estas grave pli vasta kaj ludas rolon en usona vivo preskaŭ saman kiel la tekniko mem.

En nia lando pri usona “pablisiti” aperis opinio, ke ĝi fakte estas laŭtaj krioj de alvokantoj, multnombraj afiŝoj, brilaj reklamoj k.t.p. Certe, tiu reklamo ekzistas en Usono. Tamen tiun rimedon preferas apliki nur fabrikantoj de cigaredoj, maĉgumoj, alkoholaĵoj aŭ freŝiga trinkaĵo “Koka-Kola” (Coca Cola).

La dometo de s-ro Ripli ne estas reklamaĵo. Reale ĝi estas hejma labo. En ĝi la grizhara ĝentlemano ĉiutage kalkulas elspezojn por ekspluatado de ĉiu elektrilo. Li interesiĝas pri ties ekonomieco.

Samtempe li verkas libron, en kiu ne ekzistas deklaroj pri tio, ke produktoj de “General Electric” estas pli bonaj, ol produktoj de korporacio “Vestinhaŭs”(Westinghouse Electric Corporation). Male, li pozitive respondis nian demandon pri kvalito de fridujoj produktataj de “Vestinhaŭs”. En sia libro s-ro Ripli eksplikas oportunecon de elektriloj endome kaj pruvas per kalkulaĵoj ilian ekonomiecon kompare al gaso, nafto aŭ karbo. En la libro estas precizaj konkludoj pri tagaj, semajnaj kaj monataj elspezoj pro funkciado de elektra forno. Enfine li informas, ke entute ekspluatado de la elektra dometo kostas sep dolarojn monate. Li tre bone scias, ke tiu informo estas plej taŭga maniero admoni konsumanton.

Moderna usona tekniko estas nekompareble pli perfekta ol usona socia sistemo. Dum kiam tekniko aperigas idealajn objektojn faciligantajn vivkondiĉojn, socia sistemo ne donas al ordinara civitano eblecon perlabori monon por aĉeti tiujn objektojn.

Kredito estas bazo de usona merkato. Preskaŭ ĉiuj objektoj troviĝantaj endome de usonano estas akiritaj kredite: forno, sur kiu li preparas manĝaĵojn, meblaro, polvosuĉilo kaj eĉ domo mem, en kiu li loĝas, ĉio aĉetita kredite. Pro ĉio necesas pagi monon multajn jarojn. Reale, nek domo, nek meblaro, nek perfektaj aparatoj al li ne apartenas. Leĝo estas tre severa. Se vi sukcesis fari naŭdek naŭ pagojn, tamen ne faris la lastan centan, do tiam la objekton oni rajtas forpreni. Propraĵo por absoluta plimulto de popolo estas fikcio. Ĉio, eĉ lito, sur kiu oni dormas, apartenas al vendinto aŭ banko. Kaj kiam iu persono iĝas senlaborulo, li tuj bone ekkomprenas, ke li ne estas proprietulo, sed plej ordinara sklavo kiel negro, nur kun blanka haŭto.

Tamen deteni sin de aĉeto neniel eblas.

Ĉe enirpordo tintas sonorilo kaj en enirejon venas tute nekonata vizitanto. Neperdante tempon por detale ekspliki celon de sia alveno, li deklaras jenon:

— Mi venis por munti en via kuirejo novan elektran fornon.

— Sed mi havas la gasan, — respondas la surprizita proprietulo de eta domo, lavmaŝino kaj kutima meblaro, pro kio necesas pagi ankoraŭ multajn jarojn.

— La elektra forno estas multe pli bona kaj ekonomia. Cetere, mi ne admonos vin. Mi nun ĝin muntos kaj post unu monato mi revenos. Se ĝi ne plaĉos al vi, mi ĝin forportos, kaj se ĝi plaĉos, tiam ni kontraktos tre favorajn kondiĉojn: la unuan monaton vi pagos dudek kvin dolarojn, kaj poste…

La vizitanto muntas la fornon. Dum monato mastro jam sukcesis rimarki, ke ĝi reale estas tre perfekta, li alkutimiĝis al ĝi kaj ne povas disiĝi. Li subskribas kontrakton kaj sentas sin riĉega, kiel Rokfeller (Rockefeller).

Estas sendube, ke tiu maniero estas multe pli efektiva ol ordinara luma reklamo.

Ŝajnas, ke en vivo de ordinara, aŭ alivorte, laboranta usonano devas veni momento, kiam li finas plenan pagon kaj iĝas reala proprietulo. Sed tio malofte okazas. Lia limuzino malnoviĝis. Firmao proponas novan, belan modelon. La malnovan aŭton firmao prenas kontraŭ cent dolaroj kaj por restantaj kvincent dolaroj ĝi proponas krediton.

Poste proprietulo de la nova modelo neatendite perdas laboron, laŭusone “job”, kaj tiam lian novan limuzinon kun du signaloj, elektra flamigilo kaj radioricevilo oni redonas al ĝia fakta proprietulo — banko, kiu kreditis.

Estas tre malfacile ne aĉeti ion novan. Dum lastaj jaroj en Usono produktado de objektoj de amasa konsumado iĝis tre perfekta. Nu, simple ne eblas deteni sin de aĉeto de nova polvosuĉilo, kiam la malnova povas funkcii ankoraŭ dek jarojn!

Antaŭnelonge en Nov-Jorko oni elpensis novan rimedon de reklamo.

En loĝejon de ordinara urbano alvenas vizitanto kaj deklaras:

— Bonan tagon! Mi estas kuiristo. Mi proponas prepari por vi kaj por viaj gastoj bonan, apetitan manĝaĵon el miaj nutraĵoj. La manĝaĵo kostos neniom por vi. Tamen mi petas du kondiĉojn: unue, mi kuiros manĝaĵon en miaj kaseroloj, kiujn mi alportos, kaj due, vi nepre invitos por manĝado ne malpli ol sep sinjorinojn.