Выбрать главу

Ekzistas ankoraŭ unu speco de reklamo, kiun oni povas nomi kiel scienca-kleriga. Ĉevoje subite ekaperas tuta serio da paneloj, kiu etendiĝis kelkajn mejlojn. Ĝi iom similas iun demandaron. Egalaj flavaj tabeloj kun nigraj literoj demandas vojaĝantojn. Post ĉiu cento da futoj ili mem respondas. Temas pri tekstoj el Biblio, pri anekdotoj, pri geografio kaj historio. Fine, kiam laca vojaĝanto esperas ekvidi aliajn utilajn informojn, li vidas reklamon de iu sapo por razado, kaj kun abomeno sentas, ke ĝia nomo firme enigis lian memoron por ĉiam.

Usonanon ĉiam ĉirkaŭigas reklamo. Sed, eĉ kiam li rigardas en ĉielon, li ankaŭ vidas tie ĝin. Flugmaŝinoj lerte skribas en helblua ĉielo vortojn, kiuj faras al iu aŭ al io “pablisiti”.

Nia griza limuzino ruliĝis plu kaj plu laŭ ŝtato Nova Jorko.

— Haltu! — ekkriis neatendite s-ro Adams. — Ne, ne! Vi devas tion ekvidi kaj enskribi en viajn agendojn.

La aŭto haltis.

Ni ekvidis sufiĉe grandan, flavan panelon, kies tekston, ŝajne, elpensis iu usona filozofo: “Revolucio estas formo de regado ebla nur eksterlande”.

S-ro Adams ĝuis.

— Ne, ĝentlemanoj! — parolis li.Vi tute ne komprenas, kio estas reklamo en Usono. Ho, ne! Usonano kutimiĝis fidi reklamon. Tion necesas kompreni. Jen, jen. Ĉi tie revolucio simple ne eblas. Tion prezentas kiel seneraran veron la vidita panelo. Jes, jes, sinjoroj! Ne necesas disputi!

Tre originala ŝajnas deklaro, ke revolucio estas “formo de regado”. Cetere, fakto de aperigo de tiu panelo supozas, ke estas homoj, kiujn necesas admoni, ke revolucio en Usono ne povas okazi.

— Ne, ĝentlemanoj, kiam vi vidas, ke el tridek kvin paĝoj de dimanĉa revuo dudek kvin paĝojn okupis reklamo, vi ne opiniu, ke ĝin neniu legas. Ho, ne! Estus stulte tiel opinii. Ne ekzistas reklamo, kiun neniu bezonas.

Ni alveturis al Niagara akvofalo vespere.

Aspergataj per akva polvo, ni longe rigardis la akvofalon, ĵetantan de granda alteco milojn tunojn da akvo, kiun ankoraŭ oni ne sukcesis verŝi en botelojn kaj vendi, kiel plej refreŝiga, plej saniga trinkaĵo, kuracanta tiroidon, helpanta pri studo de matematiko kaj kontribuanta por prospera spekulado.

S-ro Adams ion kriis, sed bruego de la akvofalo surdigis lian voĉon.

Vespere, kiam ni forlasis la urbon Niagaro, s-ino Adams haltigis la limuzinon ĉe trotuaro, por demandi ĝustan vojon al Klivlendo (Cleveland), kiu situis sur nia vojo al Detrojto (Detroit). La strato estis malplena, nur du maljunaj personoj, aspektantaj kiel laboristoj, staris ĉe lanterno. Kiam s-ro Adams komencis mallevi vitron de fenestro, ili rapide alproksimiĝis al ni, por ekscii, kion ni bezonas. S-ro Adams demandis pri necesa vojo al Klivlendo. Ambaŭ ekparolis kune. Iun tempon ni ne sukcesis ion ajn kompreni. Fine unu ekkaptis iniciaton, flankenigis sian kamaradon kaj komencis ekspliki al ni:

— Oho, Dio mia! Vojo al Klivlendo! — parolis li emocie. — Ja mi naskiĝis tie! Do mi konas vojon al Klivlendo! Min vi povas fidi. Vi ricevis bonan ŝancon, kiam renkontis min!

Li estis multe feliĉa helpi al ni, tre energie eksplikis ĉiujn detalojn de veturado: kie necesas ĝiri dekstren kaj kie — maldekstren, kie manĝaĵoj kostas pli malkare. Samtempe lia kamarado apenaŭ ne ploris enviante, ke li ne povas same ion ekspliki kaj provis eniĝi konversacion. Sed klivlendano ne permesis al li eĉ enigi solan vorton. Kiam ni forveturis, li estis ĉagreniĝinta kaj estis preta veturi kune kun ni ĝis Klivlendo mem, nur por tio, ke ni ne perdu ĝustan vojon.

Ili adiaŭiĝis kun tiu potenca “gud najt” (good night), kvazaŭ ni estis ilia proksima parencaro forveturanta militi.

La dekkvina ĉapitro. Dirborno (Dearborn)

Nia limuzino solene enveturis tiun lokon, kie oni ĝin fabrikis nur antaŭ kelkaj monatoj, en urbon Dirbornon — centron de Ford-a aŭtomobila industrio. Oho, Dio mia! Kiom da aŭtoj ni ekvidis tie! Ili staris ĉe vojrandoj, ruliĝis laŭ vastaj betonaj ŝoseoj de dirborna parko aŭ la tute novaj troviĝis sur preterveturantaj kamionoj. Ni estis grave surprizitaj, kiam ekvidis plurajn samkolorajn modelojn, kiel nia limuzino. Ni naive opiniis, ke ĝi estas unika ekzemplero kaj jen tia frapo!

Se urboj povus elekti al si veteron, kiel homo elektas kravatojn aŭ duonŝtrumpojn, do tiam Dirborno nepre elektus malbonan veteron kun flavgriza pluvo. La tago estis terura. Malvarma, akva polvo flugis en aero, kovranta per malagrabla brilo aŭtojn kaj konstruaĵojn de Miĉigana avenuo, kuniganta Dirbornon kun Detrojto.

Tra pluvo vidiĝis lumantaj reklamaj ŝildoj de farmaciejoj.

— Tiun saman tagon, — diris s-ro Adams kaj turniĝis al ni, — unu ĝentlemano, kiel rakontas Dikkens (NB. Dickens, Charles, granda brita novelisto), surmetis, kiel kutime, cilindran ĉapelon kaj ekpaŝis al sia oficejo. Necesas rimarkigi al vi, ke stato de tiu ĝentlemano estis prospera. Li havis helbluokulajn gefilojn, belan edzinon kaj perlaboris multe da mono. Tion pruvis lia cilindra, silka ĉapelo, je nur kelkaj personoj en Anglujo iras al oficejo tiel vestitaj. Kaj subite, trapasante ponton trans Tamizo (NB. rivero Thames fluanta tra Londono), la ĝentlemano silente saltis en akvon kaj dronis. Ne, sinjoroj! Vi devas kompreni! Feliĉa homo en la cilindra ĉapelo ne saltas en Tamizon! Ĉu ŝajnas al vi, ke en Dirborno ankaŭ oni dezirus surmeti tian ĉapelon?

La strato finiĝis. De sur alta loko malfermiĝis severa industria panoramo. Sonis signaloj de lokomotivoj moviĝantaj inter uzinaj fakoj. Granda ŝipo fajfante navigis laŭ kanalo al centro de l' uzino. Ĝenerale tie estis ĉio, kio diferencigas industrian areon de infanĝardeno, — multe da fumo, vaporo, klako kaj tre malmulte da ridetoj kaj feliĉa balbutado. Tie ĉeestis ia neordinara seriozeco, kiel en milita kampo apud fronta linio.

Kiam s-ro Adams kaj s-ro Groznij, kiu fakte estis kamarado Groznij, ĉar li estis reprezentanto de soveta firmao “Avtostroj” en Dirborno, estis ricevantaj permeson observi la uzinon, ni troviĝis en halo de informa buroo kaj pririgardis starantan sur pargeta planko novan modelon de limuzino “ford”. En la halo ĝi aspektis iom pli granda ol ekstere. Estis nekredeble imagi, ke uzinoj de Ford ĉiutage produktas sep mil samajn perfektajn kaj belajn aŭtojn.

Kvankam ankoraŭ estis decembro de 1935, sed Dirborno kaj Detrojto jam estis plenigitaj per reklamaj ekzempleroj de la estonta jaro. Specimenoj de aŭtoj staris en apartaj vestibloj, en vendejoj de distribuistoj. Kaj eĉ en vitrinoj de apotekoj kaj konfitejoj, inter kukoj, klisteriloj kaj cigarujoj rotaciis aŭtaj radoj en dikaj fajrstonaj (NB. Firestone) radringoj. Sinjoro Henrio (Henry) Ford ne kaŝis siajn produktojn kaj eksponis ilin ĉie. Tamen en lia labo staris modelo de la jaro 1938, pri kiu oni diverse parolis. Laŭdire ĝia motoro troviĝas en posto, radiatoro tute forestas, kupeo estas duoble pli granda kaj ĝenerale ĝi havas multajn teknikajn novaĵojn. Ĝi estos kaŝita ĝis certa tempolimo por ĉiuj kaj precipe por personaro de “Ĝeneralaj Motoroj” (General Motors), kiu proksime produktas “ŝevrole” (chevrolet) kaj “plimut” (plymouth) — limuzinojn de “ford”-a klaso.

Permeso estis ricevita tre rapide. Administracio disponigis al ni “linkoln”-on, kiu havis eĉ ursan felon, probable pro deziro aranĝi al gastoj el malproksima Nordo plej kutiman medion. En la limuzino ankaŭ troviĝis ŝoforo kaj kondukanto. Ni enveturis uzinan pordegon.

Laŭ vitrigita galerio, kuniganta du ejojn, malrapide moviĝis aŭtaj elementoj, kiujn oni pendigis al ĉenstablo. Tiu malrapida, konstanta movado estis videbla ĉie: super kapo, iom malpli alte, ĉe planko — moviĝis stampitaj detaloj de karoserioj, radiatoroj, radoj, motoroj, formoj kun sablo, en kiuj brilis likva metalo, kupraj tubetoj, kapotoj, stiriloj kun aligitaj kabloj. Ili foje leviĝis, foje malleviĝis aŭ malaperis malantaŭ angulo. Iufoje ili forlasis ejojn kaj pasis ekstere moviĝante laŭ muro kaj, kiel ŝafaj korpoj, balanciĝis sur hokoj. Milionoj da elementoj troviĝis tie. Pro tiu vidaĵo eĉ nia spiro haltis.