Выбрать главу

Tiu ĉi ne estis uzino.Tiu ĉi estis rivero forta, iomete malrapidema, kiu akcelas sian fluadon proksimiĝante al delto. Ĝi fluis dum tagnokto, kiam okazas malbona vetero aŭ suna tago. Milionojn da elementoj ĝi portis al unu loko, kie aperis miraklo — elŝeliĝado de aŭto.

Ĉe ĉefa ĉenstablo homoj laboras tre intense. Nin surprizis ties malgaje streĉaj mienoj. Ili estis plene okupitaj pri laboro kaj mankis tempo, por almenaŭ levi kapojn. Estis videbla ne nur korpa laceco, sed ŝajnis, ke ili estas psike depremitaj pro ĉiutaga seshora frenezigo, de kiu necesas longe ripozi, refortiĝi, por sekvonttage denove sperti tion.

Laboro estas dispartigita tiel, ke laboristoj nenion scipovas, ili estas diletantoj. Tial ili ne manipulas maŝinojn, sed servas al tiuj. Laboristoj en Ford-aj uzinoj perlaboras decan salajrojn, sed ili ne estas valora personaro. Ĉiumomente ĉiu povas esti maldungita kaj lian laborlokon tuj okupas alia homo, kiu dum dudek du minutoj ellernos sian laboran taskon. Tia laboro donas salajron, sed ne donas kvalifikon, necesan por estonto. Pro tio usonanoj ne ŝatas tie labori kiel laboristoj, sed preferas varbiĝi kiel majstroj aŭ oficistoj. Ĉe Ford laboras ĉefe meksikianoj, poloj, ĉeĥoj, italoj kaj negroj.

Laŭ ĉenstablo unu post la alia moviĝis luksaj kaj malkaraj limuzinoj. Ili elveturis tra vastaj pordegoj en mondon, en preriojn, en liberon. Homoj, kiuj ilin produktis restas en siaj statoj.

Limuzinoj estis diverskoloraj: nigraj, bluaj, verdaj, kanonmetalaj (tiu estas oficiala nomo) kaj muskoloraj. Unu karoserio estis heloranĝa, probable destinita por taksio.

Inter ĉiea bruo pro muntado kaj klakado de aŭtomataj renĉiloj unu laboristo estis tute trankvila. Li estis kolorigisto, kiu per eta peniko surmetis kolorajn striojn sur karoseriojn.

Li havis neniujn instrumentojn faciligantajn laboron. Li ne hastis kaj eĉ sukcesis atente pririgardi siajn rezultojn. Sur muskoloran limuzinon li metis verdan strion, sur oranĝkoloran taksion li metis bluan strion. Li laboris kiel libera pentristo, kiu neniel rilatis al tekniko, simila al iu nurenberga majstro de kantado (NB. Meistersinger, en germana urbo Nurenbergo). Supozeble, en labo oni konkludis, ke lia antikva labormaniero estas plej efektiva.

Eksonis signalo, la ĉenstablo haltis, kaj en ejon enveturis malgrandaj vagonoj kun manĝaĵoj por laboristoj. Nelavante manojn, laboristoj aliris al vagonoj, aĉetis sandviĉojn, tomatan sukon, oranĝojn kaj sidiĝis sur plankon.

– Ĝentlemanoj, — diris s-ro Adams, vigliĝinte, — ĉu vi scias, kial laboristoj de Ford-a uzino matenmanĝas sur cementa planko? Tio estas tre, tre interese. S-ro Ford indiferente rilatas al manĝmaniero de liaj laboristoj. Li scias, ke la ĉenstablo igas ilin plenumi laboron, kaj do ne gravas, kie ili manĝas — sur planko, ĉe tablo aŭ tute nenion manĝas. Mala situacio estas en uzino de “General Electric”. Estus stulte opinii, ke tiea administracio amas siajn laboristojn pli, ol s-ro Ford — la siajn. Intercetere tie ekzistas perfektaj kantinoj por laboristoj. Tamen tie laboras specialistoj kaj tion necesas konsideri, ĉar ili rajtas lasi la uzinon. Tio ĉi estas ĝuste usona trajto, sinjoroj. Fari nenion troan. Ne dubu pri tio, ke s-ro Ford opinias pri si mem, ke li estas amiko de laboristaro. Tamen li neniam donos al ili kroman cendon.

Al ni oni proponis eniĝi en tuj fabrikitan limuzinon. Ĉiu nova aŭto traveturas du aŭ tri ekzamenajn rondojn laŭ speciala uzina vojo. Ĝi estas ekzemplo de tre malbona vojo, kiun fakte ne eblas trovi en la tuta lando.

Kelkaj kavetoj kaj flako situis sur ĝi. La limuzino, farita antaŭ niaj okuloj per manoj de diletantoj, havis rimarkindajn ecojn. Ĝi turnis sin post la abruptaj ĝiroj kun rapideco ĉirkaŭ kvindek mejlojn hore kaj ne tro kliniĝis, per la tria rapidumo ĝi ne superis kvin mejlojn hore kaj tiel mole transveturis kavetojn, kvazaŭ ili tute forestis.

— Jes, jes! — ĝoje parolis Adams. Sinjoro Ford scipovas fabriki aŭtojn. Tamen vi eĉ ne komprenas, kia progreso okazis ĉi-rilate. “Ford” de la tridekkvina jaro estas pli perfekta, ol “kadillak” de la dudekoka jaro. Dum sep jaroj limuzino de malkara klaso iĝis pli bona, ol tiama limuzino de luksa klaso. Jen, jen, bonvolu tion enskribi en viajn agendojn, sinjoroj Ilf kaj Petrov, se vi deziras scii, kio estas Usono.

Ĉi tie ne nur moviĝis elementoj, el kiuj oni fabrikis aŭtojn, ne nur aŭtoj elveturis tra uzinaj pordegoj kiel permanenta torento, sed la uzino mem iom post iom ŝanĝiĝis, moderniĝis kaj renovigis ekipaĵojn.

En muldejo k-do Groznij subite gaje ekkris. Li ne vizitis ĝin nur du semajnojn, tamen ĉi tie okazis gravaj ŝanĝoj. Li staris meze de la muldejo kaj lia vizaĝo, lumigita per ekflamoj, esprimis tiun admiron, kiun povus kompreni sole iu samfaka inĝeniero.

Grizflava tago baldaŭ iĝis nigroflava krepusko. Kiam ni forlasadis la uzinon, en korto jam grupiĝis amaso da novaj aŭtoj kaj en ĝia centro ni rimarkis heloranĝan taksion, antaŭnelonge viditan sur la ĉenstablo.

En frizejo sur Miĉigana avenuo, en kiu nin oni tondis, unu majstro estis serbo, la alia — hispano, la tria — slovako, kaj la kvara — hebreo naskita en Jerusalemo. Tagmanĝis ni en pola restoracio, en kiu kelnerino estis germanino. Homo, kiun ni demandis pri ĝusta vojo, ne posedis la anglan lingvon. Li estis greko, antaŭnelonge veninta ĉi tien de Peloponeza duoninsulo. Li havis nigrajn, sopirajn okulojn de filozofo forpelita. En kinejo ni subite ekaŭdis ruslingvan frazon: ”Manjo, mi ja diris al vi, ke estis vane spekti tiun ĉi “pikĉer” (NB. picture)”.

— Jen, jen, sinjoroj, — parolis s-ro Adams, — vi nun troviĝas en ĝuste reala Usono.

Matene ni vizitis s-ron Sorensen, direktoro de eksterlandaj uzinoj de Ford.

Ni trapasis halon, sur kies pura, pargeta planko estis eksponitaj elementoj de tipa limuzino kaj ĝuste en paltoj kaj ĉapeloj nin oni enkondukis en vitrigitan kabineton de l' direktoro. Tie staris granda skribtablo, sur kiu estis neniu papero, sed nur telefono kaj kalendaro.

En la kabineton venis altkreska, maldika homo en griza kostumo, kun grizhara kapo, freŝa vizaĝo kaj irmaniero de atleto. Enmane li tenis etan, nigran plastan detalaĵon. S-ro Sorensen origine estis dano, filo de kamenisto, laborinta mem kiel kamenisto kaj poste kiel modelisto.

Antaŭ nia forveturo el Usono, ni tralegis en vaŝingtona ĵurnalo artikoleton kun listo de deko da personoj perlaborantaj plej altajn salajrojn en la lando. Sinjoro Sorensen estis la deka. La unuan lokon okupis Mej Ŭest (NB. West, Mae), kinostelo, vulgara, dika, netalenta virino. Ŝi ricevis en 1935 kvarcent kvindek mil dolarojn. Sorensen ricevis cent dekdu mil.

Nun li tuj komencis paroli pri la detalaĵo tenata. Antaŭe ĝin oni faris el ŝtalo kaj nuntempe ĝi estas farita el plasto.

— Ni ĉiam situas interne de movado, — diris s-ro Sorensen. — Tio estas esenco de l' aŭtomobila industrio. Ne eblas eĉ dum minuto halti, ĉar nin tuj kursuperas konkurantoj. Ni nun pensas pri produktoj de la jaro 1940.

Li lasis la ĉambron kaj revenis baldaŭ, portante muldaĵon. Tiu estis fragmento de motoro, kiun li mem gisis el ŝtalo.

— Ni ankoraŭ longe ĝin esploros, sed, eventuale, ĝi iĝos elemento de nova limuzino.

Ni tuŝis la elementon de limuzino, fabrikota post kelkaj jaroj.

Sinjoro Sorensen kondukis nin rigardi fotaĵon, sur kiu li estis fotita kune kun direktoro de Gorkij-a uzino Djakonov kaj k-do Groznij. Naive ridetante, la trio rigardis ĝuste en fotilon.

Dum konversacio ni sukcesis enigi nian peton pri renkonto kun s-ro Ford kaj s-ro Sorensen promesis informiĝi pri tiu ebleco. Tamen ni dubis pri tio, ĉar nin oni antaŭsciigis, ke Ford estas jam maljuna, multe okupita kaj nevolonte akceptas vizitantojn.

La deksesa ĉapitro. Henrio (Henry) Ford