Выбрать главу

Ford ŝatas paroli pri sia malamo al Ŭoll-strit. Li tre bone komprenas, ke se li vendas almenaŭ unu akcion al Morgan, tiam tiu akiros ĉiujn restintajn.

Dum konversacio Ford ofte movis gambojn. Li jen alpremis ilin al skribtablo, jen krucigis, jen restarigis ambaŭ sur plankon kaj komencis balanciĝi. Li havis proksime situantajn, virecajn okulojn. Kaj ĝenerale, li aspektis kiel ordinara, rusa kamparano, kiu forrazis plene barbon kaj surmetis anglan kostumon.

Ford venas laborejon kune kun ĉiuj kaj pasigas en uzino ĉiun labortagon. Li ne permesas ion ajn produkti laŭ desegnaĵo, nehavanta lian vizon. Ni jam menciis, ke li ne havas propran kabineton. Kameron diris pri li tiamaniere:

— Sinjoro Ford cirkulas.

Laborrimedo de Ford delonge disvastiĝas ekster limoj de produktado de limuzinoj mem aŭ ceteraj objektoj. Tiu ĉi sistemo en plej alta grado influas la mondan vivon. Tamen, liaj agoj kaj agoj de aliaj industriistoj tiel modifis Usonon, ke en ĝi neniu scias, kio okazos morgaŭ. Li persiste ripetadas al ĉirkaŭantoj:

— Tio min ne koncernas. Mi havas propran taskon. Mi fabrikas limuzinojn.

Denove okazis tumulto, kutima dum adiaŭa manpremado, kaj renkonto kun unu el plej interesaj unikuloj de Usono — Henrio Ford — finiĝis.

La deksepa ĉapitro. Timiga urbo Ĉikago (Chicago)

Pasis semajno post nia forveturo el Nov-Jorko. Iom post iom aperis nia vojaĝa sistemo. Ni tranoktis en kampadejoj aŭ en turistejoj, kiuj reale estis ordinaraj domoj, kies mastroj luigas al vojaĝantoj malmultekostajn ĉambrojn kun larĝaj, oportunaj litoj, — sur kiuj nepre kuŝas kelkaj diversaj litkovriloj. Apud staras komodo kun spegulo, balancilo, ĉemura ŝranko, fadena bobeno kun enigita kudrilo kaj Biblio sur nokta tableto.

Mastroj de gastejoj — laboristoj, etaj komercistoj kaj vidvinoj — sukcese konkuras kun hoteloj, kies posedantoj iĝas tre furiozaj pro tio.

Ni ofte renkontis apud vojoj reklamajn panelojn de hoteloj, kiuj iom nervoze alvokis vojaĝantojn decidŝanĝi kaj preferi loĝadon en hoteloj.

PLENIĜU VIA KORO PER FIERO, KIAM VI ELPAROLAS

NOMON DE LA HOTELO, EN KIU VI LOĜIS

Ili fakte estis kaŝitaj agoj kontraŭ sennomaj gastejoj kaj kampadejoj.

— Ne, ne, ĝentlemanoj, — parolis s-ro Adams, kiam venis krepusko kaj necesis pensi pri dormoloko, — mi demandas vin serioze: ĉu vi volas, ke via koro pleniĝu per fiero? Tio estas interese, kiam via koro pleniĝas per fiero, sed monujo proporcie malpleniĝas.

Ne, ni ne volis, ke niaj koroj pleniĝu per fiero!

Kiam iĝis mallume kaj nia limuzino traveturis iun urbeton, ni haltis ĉe dometo kun afiŝo: “Ĉambroj por turistoj”, eniris ĝin kaj malkune ekparolis:

– “How do you do!” — “Bonan tagon!”

Tuj aŭdiĝis eĥo:

– “How do you do!”, kaj el kuirejo eliris grandaĝa virino kun antaŭtuko kaj trikaĵo enmane.

S-ro Adams, al kies scivolemo povus envii infano aŭ juĝa enketisto, komencis demandi ŝin pri lokaj novaĵoj.

– Ŝurli (surely)! Certe! — ekkriis li, eksciinte, ke en la urbeto loĝas du mil rezidantoj, ke hieraŭ okazis loterio, ke loka kuracisto volas edziĝi, ke antaŭnelonge infano malsaniĝis je paralizo. — Certe!

Li pridemandis la mastrinon, kiam ŝi vidviĝis, kie studas gefiloj, kiom kostas viando, kiom da jaroj ŝi pagos al banko pro dometo.

Ni jam estis en litoj, en la dua etaĝo, sed de malsupre aŭdiĝis:

— Certe! Certe!

Poste niaj oreloj aŭdis grincadon de ligna ŝtuparo. S-ro Adams leviĝis supren kaj unu minuton staris ĉe pordo de nia ĉambro. Li tre volis babili.

— Sinjoroj, — demandis li, — ĉu vi jam dormas?

Kaj, ne ricevinte respondon, li iris al sia ĉambro.

Tamen matene, precize je la sepa, kiel vojaĝestro, li brue eniris nian ĉambron, freŝa, razinta, kun akvoglutoj sur brovoj kaj ekkriis:

— Ellitiĝu! Ellitiĝu! Good morning, sirs! (Bonan matenon, ĝentlemanoj!).

Kaj komencis nova vojaĝtago.

Ni trinkis tomatan sukon kaj kafon el dikvandaj kruĉoj, manĝis “ŝinkon kaj ovon” (ham and egg) en senhoma kaj dormema kafejeto sur Mejn-strit kaj eniĝis la limuzinon. S-ro Adams kun granda senpacienco atendis nian alvenon. Li tuj turniĝis al ni kaj komencis paroli. Preskaŭ seninterrompe li parolis tutan tagon. Supozeble li konsentis vojaĝi kune kun ni pro tio, ke ni estis tre bonaj aŭskultantoj kaj konversaciantoj.

Tamen estas rimarkinde, ke ne eblas nomi lin babilulo, ĉar ĉiuj liaj eldiraĵoj estis interesaj kaj saĝaj. Dum du monatoj de nia vojaĝo li neniam ripetis samon. Li estis spertulo preskaŭ pri ĉio.Li estis inĝeniero, antaŭnelonge emeritiĝinta kaj ricevinta renton de malgranda kapitalo, kiu realigas modestajn vivkondiĉojn kaj sendependecon, sen kiu, li, efektive, povus ekzisti neniun minuton.

— Nur hazarde mi ne fariĝis kapitalisto, — diris al ni iufoje s-ro Adams. — Ne, ne, tio estas tute serioze. Tio estos interesa por vi. Iam mi revis fariĝi riĉulo. Mi perlaboradis multe da mono kaj decidis asekuri sin tiamaniere, por ke al veno de mia kvindeka jubileo ricevi grandan monsumon de asekuraj societoj. Ekzistas tia asekura rimedo, kiam necesas pagi kolosajn kotizojn, por ke maljunece iĝi riĉulo.

Mi elektis du plej fidindajn asekurajn societojn en la mondo — peterburgan societon “Rusio” kaj unu honestegan germanan societon en Munkeno. Ĝentlemanoj! Mi tiam opiniis, ke se eĉ iam la tutan mondon diablo prenos, do nenio grava en Rusio kaj Germanio okazos. Tamen en la mil naŭcent deksepa jaro en Rusio okazis revolucio kaj la asekura societo “Rusio” malaperis. Tiam ĉiuj miaj esperoj translokiĝis en Germanion. En la mil naŭcent dudekdua jaro mi iĝis kvindekjara. Mi esperis ricevi kvarcent mil markojn. Ĝentlemanoj! Tiu estis, kiel mi pensis, tre granda, kolosa monsumo. Kaj tiam mi ricevis jenan mesaĝon de la munkena asekura societo:

“Tre respektinda sinjoro Adams, nia societo gratulas vin okaze de alveno de via kvindeka jubileo kaj aldonas ĉeke kvarcent mil markojn”. Ĝi estis fakte la honestega asekura societo en la mondo. Sed ve, ĝentlemanoj! Aŭskultu! La tuta monsumo taŭgis nur por aĉeto de unu skatoleto kun alumetoj, ĉar tiam en Germanio estis tre granda inflacio kaj en spezo oni uzis miliardajn bankbiletojn. Mi asertas vin, sinjoroj, ke kapitalismo estas plej ŝanceliĝema objekto sur la tero. Sed mi estas feliĉa. Mi ricevis plej bonan donacon — mi ne iĝis kapitalisto.

Sinjoro Adams facile rilatis al mono — iomete da humuro kaj malmulte da estimo. Ĉi-sence li tute ne similis ordinaran usonanon.

Origina usonano pretas humure rilati al ĉio, krom mono. Sinjoro Adams posedis multajn lingvojn. Li loĝis en Japanio, Rusio, Germanio, Hindio. Li perfekte konis Sovetunion kaj laboris en Dneprostroj (NB. konstruado de hidroelektostacio sur rivero Dnepro), en Stalingrado, Ĉeljabinsko, kaj kono de la malnova Rusio helpis al li ekkoni Sovetan landon tiel, kiel malofte sukcesas aliaj fremduloj. Li veturis tra USSR en malkomfortaj vagonoj, konversaciis kun laboristoj kaj kamparanoj. Li vidis la evoluan landon, konante ĝian pasintecon kaj antaŭvidante ĝian estontecon. Por tio li studis verkojn de Markso kaj Lenin, legis diskursojn de Stalin kaj abonis ĵurnalon “Pravda” (Vero).

Sinjoro Adams estis tre malkoncentriĝema, sed tio ne estis tradicia, milda malkoncentriĝo de sciencisto, sed energia, persista malkoncentriĝo de vigla, scivolema homo, ekzaltiĝema dum konversacio pri iu temo aŭ penso kaj forgesanta tiam la tutan mondon.

Pri ĉio, kio rilatis al la vojaĝo, s-ro Adams estis neordinare atentema kaj evitema.

— Hodiaŭ vespere ni venos Ĉikagon, — parolis s-ino Adams.

— Ne, ne, Bekio, ne parolu tiel. Eble ni venos, eble ne, — replikis li.

— Sed, — eniĝis diskuton ni, — sed ĝis Ĉikago restis nur cent mejloj, kaj se oni kalkulu, ke ni veturas meze tridek mejlojn hore, do…