Выбрать главу

— Rigardu, rigardu! — rekriis s-ino Adams.

Ĉi-foje necesis rigardi supren. Apud ni kreskis el tero alia trunko de giganta arbego. Kial ni tuj ĝin ne rimarkis? Ĝi estis tre granda, tro nenormala inter ordinaraj trunkoj de ĉirkaŭigantaj ĝin abioj kaj pinoj, por ke okulo, kutimiĝinta distingi naturan diferencon inter malgrandaĵo kaj grandaĵo, povus tuj rimarki tiun ĉi fenomenon.

Ni malrapide ekmoviĝis plu, de arbo al arbo. Du unuaj, kiuj nin mirigis, estis plej malgrandaj ekzempleroj. Nun ni veturis tra antikva malserena arbaro, fantasta arbaro, en kiu vorto “homo” perdas sian fieran signifon, sed ĉi tie fieran signifon havas nur vorto “arbo”. Sekvojoj, laŭ determino de sciencistoj, apartenas al “konifera klaso” kaj kreskas kune kun ordinaraj abioj kaj pinoj, sed okulfrapas homon tiel, kvazaŭ li ekvidis inter kokinoj kaj porkidoj vivan pterodaktilon aŭ mamuton.

Plej granda arbo aĝas kvar mil jarojn. Ĝi nomiĝas “Generalo Ŝerman”. Usonanoj estas tre praktikaj personoj. Apud la arbo pendas tabuleto informanta, kun granda precizeco, tion, ke el ĝi oni povas ĉarpenti kvardek domojn, kun kvin ĉambroj en ĉiu, kaj tion, ke ĝi estas pli longa, ol vagonaro de “Unio Pacifiko” (Union Pacific Railroad Company). Tamen ni, rigardante tiun ĉi diafanan kaj malserenan arbaron, ne volis pensi pri kvinĉambraj domoj kaj vagonaro de “Unio Pacifiko”. Ni rememoris vortojn de Pasternak (NB.Pastenak, Boriso, granda rusa verkisto kaj poeto): “En arbaro buliĝis katedrala mallumo” kaj meditis pri tio, ke la arbaro jam ekzistis, kiam forestis ne nur Kristoforo Kolumbo (Christopher Columbus), Gajo Cezaro (Gaius Julius Caesar), Aleksandro Makedona (Alexander the Great), kaj eĉ egipta faraono Tutanĥamono (pharaon Tutankhamen).

Anstataŭ kvin minutojn, ni troviĝis en la arbaro du horojn, ĝis kiam krepusko iĝis tre malluma. Pri tagmanĝo ne eblas eĉ revi ĝis reveno al valo. Kaj ni volis tion fari. Sed subite geedzoj Adams interrigardis unu la alian kaj sur iliaj vizaĝoj aperis tute samaj malbonaŭguraj ridetoj. Ni klare supozis, kion ekvolis realigi niaj karaj geamikoj. Vane ni ilin petegis intencŝanĝi, rememori la bebon. La geedzoj estis necedemaj. Interprenante manojn, ili foriris “informiĝi”. Feliĉe, ili tre baldaŭ revenis, ĉar neniu estis en la arbaro, krom “Generalo Ŝerman”. Ekiĝis tre malvarme.

— Bonege! Revenu ni laŭ la malnova vojo, — diris ni.

— Nenio farebla, veturu ni, — ekspirante diris s-ino Adams kaj ekfunkciigis motoron.

— Ne, serioze, ĝentlemanoj, — diris s-ro Adams, — estus bone informiĝi pri alia vojo al valo.

— Por kio necesas alia vojo? Estas perfekta vojo, laŭ kiu ni veturis.

– Ĝentlemanoj! Kroma informo neniam estas troa.

Kaj subite ni ekmalĝojĝis, ĉar renkontis gardiston. Li havis neniujn zorgojn, lia humoro estis bonega, kaj li ion gaje fajfis. La geedzoj Adams atakis lin kiel vampiroj.

— How do you do! — diris sinjorino Adams.

— How do you do! — diris la gardisto.

Kaj komenciĝis multaj demandoj. La gardisto diris ĉirkaŭ kvindekfoje “jes, mem!” kaj “ne, mem!”

– Ĝentlemanoj! — ekkriis s-ro Adams eniĝinte la limuzinon. — Ekzistas alia vojo. Preter la arbo “Generalo Grant”. Ĝi distancas proksime, nur dekkvin mejlojn.

— Sed nun estas mallume. Ni ja tute nenion ekvidos.

— Jes, jes, sinjoroj! Ne parolu tiel “ni nenion ekvidos”.

Antaŭ forveturo sinjorino Adams decidis kontroli ricevitan informon kaj redemandis la gardiston.

– Ĉu ni devas veturi antaŭen rekte? — demandis ŝi.

— Jes, mem.

– Ĝis kiam ni atingos “Generalon Grant”?

— Jes, mem.

— Kaj poste dekstren?

— Ne, mem. Maldekstren.

— Sekve, maldekstren.

— Jes, mem.

– Ĉu, dekstren?

— Ne, mem.

– Ĝis la tria vojkruciĝejo?

— Ne, mem. Ĝis la dua vojkruciĝejo.

— Grandan dankon! — ekkriis s-ro Adams.

Kaj komenciĝis nia granda nokta marŝado de supraĵoj de Sierra Nevado al Kalifornia valo. Du horojn ni veturis en plena mallumo. Kio kreskis ĉirkaŭe ni ne vidis kaj, probable, neniam ekvidos. Verŝajne tie estis kaj generalo Grant, kaj generalo Li (Lee, Robert) kaj ankoraŭ deko da ceteraj sudaj kaj nordaj generaloj (NB.Temas pri generaloj de Civila milito en Usono). Dum turnoj, lanternoj de nia aŭto lumigis glatajn, kretajn rokojn.

Maldekstre estis profundega abismo, tre malproksime apenaŭ vidiĝis kelkaj lumetoj. Subite nia aŭtomobilo ektremis, arieraj radoj komencis devojiĝi. Ni tuj rememoris la tagon de malfeliĉoj, Rok-montaron, Gallop-on kaj fikse sidiĝis. La nestirata limuzino turniĝis laŭlarĝe de vojo kaj dek metrojn glitis malantaŭen, kaj fine haltis distance kelkajn centimetrojn de rando de la abismo.

— Ne, ne, sinjoroj, — ekbalbutis s-ro Adams, penante lasi la aŭton kaj frapante vitron per kubuto, — kviete, kviete… Jes, jes, jes… Tio estas terure! Ĉio pereis!

Elirinte vojon, ni ekvidis, ke ni staras sur glacio.

Unu ĉeno estis en ordo. Ni ĝin volvis sur rado kaj komencis poiome puŝi la limuzinon. Sinjorino Adams trafe turnis ĝin kaj ni daŭrigis nian movadon. Ni ĉiuj jam alkutimiĝis dum gravaj okazaĵoj konservi fieran silenton. Silentis ni kaj nun. Sole s-ro Adams varme flustris:

— Bekio! Bekio! Ne pli kvin mejlojn hore! Ne, serioze. Vi devas kompreni, kio signifas falo de tia alteco!

Inter pintoj de koniferoj, kliniĝintaj super la abismo, aperis tre granda ruĝa lunarko.

Marŝado laŭ glaciiĝinta vojo daŭriĝis tre longe. Ni ne kapablis mediti pri tempo, kaj niaj stomakoj jam ne bezonis manĝojn. Baldaŭ glacio finiĝis, sed aldoniĝis nova plago. Ruĝa benzinindikilo malleviĝis preskaŭ ĝis limo kaj estis apenaŭ videbla.

— Nian gazolinon diablo prenis! — kun ekstazo kaj teruro ekkriis s-ro Adams.

Ni traveturis ankoraŭ ioman distancon, aŭskultante funkciadon de motoro kaj meditante pri tio, kie ni pasigos nokton, kiam benzino elĉerpiĝos kaj la aŭto haltos.

Kaj subite okazis tio, kio nepre okazas en Usono, en lando de aŭtaj mirakloj. Aperis gazolina stacio, tre malgranda kun sola krano. Sed kiel ni estis ĝojaj, renkontinte ĝin! Denove komenciĝis servado (service). Komenciĝis vivo! Dormema servisto, balbutante “jes, mem” kaj “ne, mem”, tute plenigis nian benzinujon. Traveturinte dudek mejlojn, ni rimarkis, ke li forgesis alŝraŭbi ŝtopilon. Sekve ni ĝis urbo Fresno veturis sen ŝtopilo kaj timis elĵeti cigaredstumpojn en fenestrojn, ĉar ni opiniis, ke benzino povas ekflami kaj nian aŭton “diablo prenos”, kaj kune kun ĝi, li prenos ankaŭ nin.

Longe ni moviĝis laŭ vojo, kiun de ambaŭ flankoj ĉirkaŭigis palmoj.

Urbo Fresno, famiĝinta pro tio, kiel diris s-ro Adams, ke en ĝi loĝas tre multe grekoj, dormis. Stratoj estis tute malplenaj. Nur sola altkreska policano malrapide paŝis preter vendejoj kaj ekzamenis ties serurojn. Usonaj grekoj povis dormi trankvile.

Kiam ni alveturis al hotelo, jam venis noktomezo. Distanckalkulilo montris, ke hodiaŭ ni traveturis tricent sepdek kvin mejlojn. Sinjorino Adams prenis stirilon dekses horojn seninterrompe. Tio ĉi estis reala rekordo. Ni volis hurai, sed ne sukcesis. Mankis voĉoj.

La tridekunua ĉapitro. San-Francisko

Kvindek mejlojn ĝis San-Francisko vojaĝantoj povas observi konkuradon inter posedantoj de San-Mateo ponto kaj posedantoj de pramo. Temas pri tio, ke la urbon oni povas atingi nur trans golfo, se oni proksimiĝas al ĝi el urbo Oklendo (Oakland). Komence apud vojo staras modestaj, malgrandaj afiŝoj, kiuj proponas transveturi golfon laŭ ponto aŭ per pramo. Vojaĝanto ankoraŭ nenion komprenas. Dum proksimiĝado afiŝoj iĝas pli altaj kaj pli larĝaj, pli trudemaj iĝas alvokoj de mastroj de ponto kaj mastroj de pramo.