Выбрать главу

— La kablon konsistigas deksep kaj duono miloj maldikaj ŝtalaj dratoj, — eksplikis nia kondukanto.

Ni plezuriĝis pro tiu ĉi kvanto kaj alpremiĝis al la kablo pli firme.

– Ĝentlemanoj, — diris al ni s-ro Adams, rigardante ĉielon kaj preskaŭ pendinte sur la kablo, — mi ankoraŭ neniam vidis saman kablon. Ĝi estas tre bona kablo. Kiom da dratoj, vi diris, ĝi havas?

— Deksep kaj duono miloj!

Kaj s-ro Adams karesis la ŝtalan kablon.

— Kaj nun ni leviĝos pli supre, — proponis la kondukanto, — ĝis pinto de l' piliero.

Sed ni ne volis lasi la apogilon.

— Aj-aj-aj, kia kablo! — ekkrias s-ro Adams. — Ne, ne, ĝentlemanoj, rigardu vi, kia dika ĝi estas! Kiom da dratoj?

— Deksep kaj duono miloj, — diris la kondukanto.

— Sincere mi ne volus lasi ĝin, — replikis s-ro Adams.

— Sed ni ne lasos ĝin kaj leviĝos laŭ la kablo, — naive diris la kondukanto.

— Ne, ne, sinjoroj, ĉi tie la kablo estas pli perfekta! Rigardu pli atente, kia estas fajna kaj samtempe fidinda laboro.

Sinjoro Adams hazarde ekrigardis suben kaj fermis la okulojn.

— Perfekta, perfekta kablo, — ekbalbutis li, — enskribu tion en viajn agendojn.

– Ĉu eble vi volas observi konzolan parton de l' ponto? — demandis la kondukanto.

— Ne, ne, sinjoro! Ne, serioze, kia estas mirinda kablo! Ĝi tre plaĉas al mi. Mi interesiĝas, kiom da dratoj ĝin konsistigas?

— Deksep kaj duono miloj, — diris la kondukanto malĝoje.

Li komprenis, ke ni nenien plu iros, kaj proponis reveni. Tutan returnovojon ni iris prenante la kablon kaj admiris ĝiajn unikajn ecojn.

Nur trafinte firman rokan supraĵon de insulo Jerba-Bueno, ni komprenis heroecon de laboristoj, kiuj gaje fajfis kaj plektis la kablon super la oceano.

La tridekdua ĉapitro. Usona futbalo

La kvinan tagon de nia restado en San-Francisko ni rimarkis, ke la urbo komencas nin ensuĉi, samkiel antaŭe, mil urboj, dek dezertoj, dudek ŝtatoj kaj Nov-Jorko apenaŭ tute ne ensuĉis nin. Niajn agendojn superplenigis pluraj enskribaĵoj kun datoj de aferaj renkontoj, aferaj matenmanĝoj kaj aferaj akceptoj (cocktail party). Ni vivis kiel usonaj aferistoj kaj havis samtempe neniujn aferojn. Ni sole timis malfruiĝi iun rendevuon. Simile al Ĉiĉikov (NB. Ĉefpersonaĵo de libro far Gogol “Mortaj animoj”), ni vizitis urboestron, italon Rossi, grizharan kalvetan ĝentlemanon kun nigraj brovoj. Li montris al ni leteron, senditan el Honoluluo nur hieraŭ. Ĝin kunveturigis “Ĉina klipero” (China Clipper) amfibia boato, kiun kreis Sikorskij (NB. Sikorsky, Igor, ruso loĝinta en Usono, inventinto de helikoptero). Ĝuste kvin minutojn ni laŭdis San-Franciskon kaj la urboestro regalis al ni altkvalitajn cigarojn. Ni lasis urbodomon (City house) kun agrablaj ridetoj sur vizaĝoj kaj maltrankvilo en animoj. Venis tempo ĉesigi aferajn renkontojn kaj komenci realan aferan vivon, kio signifas sencele promenadi laŭ la urbo.

Ni unuafoje ĉirkaŭveturis kabon ĉe Ora pordego kaj trafis la kajon. Laŭ ĝi etendiĝis plaĝo, kiun kurbatis ondoj de Pacifika oceano. Estis sunplena, sed venta decembra tago. Bansezono jam finiĝis, kaj do apudplaĝaj distrejoj ne funkciis. Tamen dum varmetaj ferioj ĉi tie oni ŝatas ripozi kaj distriĝi. Ĉi tie oni povas provi sian forton, aŭti en frapantaj unu la alian elektraj veturiletoj, ricevi kontraŭ dek cendoj portreton de sia estonta edzino kun ŝiaj karakteraj trajtoj, ludi mekanikan bilardon kaj ĝenerale distriĝi laŭ tuta usona distra kompleto. Ĉi-loko estis tre bela. La kajo amplekse ne cedis la oceanon — ambaŭ ne havis videblan finaĵon.

En restoracio “Topsio” (Topsy), kies ĉefmanĝaĵo estas rostita ensekpane kokido, tegmenta pinto estis ornamita per kokokapo kaj en halo pendis portretoj de kokoj, ni observis, kiel libertempas ordinara, neriĉa loĝanto de San-Francisko. Li aĉetas kontraŭ kvindek cendoj rostitan kokidon, kaj formanĝinte ĝin, komencas danci ĝis malfortiĝo. Kiam dancado ekenuigas lin, li kune kun sia amata fraŭlino (girl) malsuprenglitas, nekompatante sian festan pantalonon, laŭ polurita ligna kanaleto, kiun oni starigis en la halo speciale por distrantaj kokmanĝantoj.

Verŝajne pro influo de la oceano, loka klimato aŭ pluraj alilandaj maristoj, restoracioj en San-Francisko funkcias iom malsame, ol ceteraj usonaj restoracioj.

En restoracio de Bernŝtejn, en urbocentro, apud Merkata strato, oni nutras nur fiŝajn manĝaĵojn, ĝia interno similas iun ŝipon, kelneroj aspektas kiel maristoj. Ĉie pendas savringoj kun skribaĵo “Bernŝtejn”. Certe, tio ĉi ne estas tre unika fantazio, sed kompare kun apoteka matenmanĝo N3, vizitanto ricevas kroman plezuron, des pli, ke prezoj estas preskaŭ egalaj.

Proksime de l' kajo estas tute neordinara restoracio “Lukao”(Lucca). Ĝia mastro ŝajnas reala mago, sorĉisto kaj filantropo. Pro tagmanĝo la sorĉisto, vere, postulas ne tiel malmulte — tutan dolaron; tamen vizitanto de la restoracio rajtas mendi plaĉitan manĝaĵon ankoraŭ kelkfoje, pagante pro ĝi nenion. Ankaŭ en la restoracio estas alia surprizo. Kiam vizitanto lasas ĝin, oni donas al li malgrandan pakaĵon kun tortetoj, akurate ĉirkaŭvolvitan per rubando.

— Sed mi ne mendis tortetojn! — diras vizitanto paliĝante.

— Tio ĉi kostas nenion, — respondas kelnero, rigardante lin per akraj napolaj okuloj. — Donace.

Samtempe li donas al vizitanto iun bileteton, kiu fakte estas pagkupono de konfitejo “Lukao”, kie li rajtas senpage preni glason da kafo kaj kukon. Tiutempe konsternita racio de vizitanto ne kapablas kompreni, ke koston de tortetoj, kafo kaj kuko li jam pagis, kiam li fordonis sian dolaron. Tuta genia komerca supozo de “Lukao” estas tio, ke morgaŭ pluraj nunaj vizitantoj ne venos la konfitejon, pro tempomanko.

Ĉesiginte aferajn vizitojn, ni sentis sin vigle kaj vivoplene, kiel studentoj post ekzameno. En Parizo kaj en Moskvo ni vidis originalajn skulptaĵojn de Rodeno (NB. Rodin, Auguste, franca skulptisto), do spekti liajn kopiojn ni ne volis kaj vagis laŭ la urbo senplane kaj sencele.

Hazarde ni trafis “Tropikan Naĝan basenon” (Tropical Swimming Pool), troviĝantan en ampleksa malnova konstruaĵo. Ni staris en paltoj en ejo, en kiu estis sufoka oranĝeria aero, kaj rigardis junan paron, en bankostumoj, ludantan tablan tenison (Ping-Pong) kaj dikulon baraktantan en granda ujo kun akvo, ni rimarkis kelkajn mekanikajn bilardojn kaj aŭtomaton kun maĉgumo — kaj ekkuris plu, en Japanan ĝardenon.

Ĝin donacis al la urbo japana imperiestrino. En la ĝardeno ĉio estas malgranda —ĝibaj bambuaj pontetoj, nanaj arboj kaj japana dometo kun dismoveblaj paperaj pordoj. En ĝi loĝas japano, kiu, laŭdezire de vizitantoj, kuiras por ili originalan japanan teon. Ni sidis en nana bambua laŭbo kaj trinkis aroman verdan bolaĵon, kiun senbrue surtabligis la ĝentila mastro.

Kiam ni eksentis sin jam tute sur benitaj insuloj de Nippon (NB. Japanio), niaj akompanantoj rakontis, ke tiu ĉi japano antaŭnelonge pereigis sian edzinon. Li tiel turmentis ŝin, ke ŝi elverŝis sur sin kerosenon kaj flamigis ĝin.

El la japana ĝardeno ni foriris al ĉina kvartalo. Ĝi estis pitoreska kaj sufiĉe malpura. Tie estis ĉio ĉina — loĝantoj, paperaj lanternoj kaj longaj tolaĵoj kun hieroglifoj. Sed en butikoj troviĝis nur japanoj vendantaj kimonojn, ĥalatojn, lignajn pantoflojn, kolorigitajn fotojn kaj ĉinajn bagatelaĵojn kun stampo: ”Fabrikita en Japanio” (Made in Japan).

Fine de nia libera tago ni vizitis futbalan matĉon. Ludis teamoj de du universitatoj —“Santa-Klaro” (Santa Clara) kaj “Teksasa Kristano” (Texas Christian).

Tamen ĝis priskribado de tiu ĉi evento, kiu iagrade helpis al ni kompreni karakteron de Usono, necesas diri kelkajn vortojn pri usona futbalo ĝenerale.

Futbalo en Usono signifas: plej granda stadiono, plej granda amasiĝo de homoj kaj aŭtoj unuloke, plej laŭta krio, kiun kapablas realigi ulo, havanta du brakojn, du gambojn, unu kapon kaj unu, oblikve surmetitan, ĉapelon; ĝi signifas — plej granda kasa enspezo, plurnombra futbala gazetaro kaj speciala futbala literaturo (rakontoj, noveloj kaj romanoj pri futbala vivo). Granda futbala matĉo en Usono estas evento pli grava, ol koncerto direktanta de Toskanini (NB. Toscanini, Arturo, itala dirigento), ciklono en Florido, milito en Eŭropo kaj eĉ ŝtelo de filino de fame konata milionulo. Se iu bandito ekvolus famiĝi, do li ne devas efektivigi sensacian krimon tiun tagon, kiam okazas futbala matĉo inter armeo kaj floto, sed trovi por tio pli konvenan, kvietan tempon. Mussolini, ekzemple, trovis tre oportunan momenton por invado en Abisenion (NB. Nun Etiopio). Tiun tagon en Usono estis neniu futbala ludo, kaj do li ricevis bonan reklamon sur la unuaj paĝoj de gazetaro. Alitagon, informo pri la invado translokiĝus sur la duajn aŭ sur la triajn paĝojn.