Выбрать главу

La matĉo, kiun ni vidis en San-Francisko, ne estis tre grava, sed ne tute sensignifa, kaj do ni ne konsilus al Ĝilji (NB. Gigli, Beniamino, itala tenorulo) aŭ al Jaŝo Hejfec (NB. Heifetz, Jascha, usona violonisto) koncerti tiam en San-Francisko.

Tribunoj de stadiono encentre estis superplenigitaj, sed enfine preskaŭ vakaj. Entute amasiĝis ĉirkaŭ tridek mil personoj. Komence ludo ŝajnis nekomprenebla kaj do neinteresa.

Usona futbalo havas nenion komunan kun eŭropa futbalo. Tiuj ĉi ludoj estas tiom malsamaj, ke, kiam en Nov-Jorko en kinejo, oni montris epizodon de futbala matĉo de du eŭropaj teamoj, tiam publiko eĉ ekridegis.

Do, dum iom da tempo ni sukcesis kompreni, kio okazas sur kampo. Viroj en ledaj kaskoj, iomete similaj al ruĝaj kaj blankaj skafandristoj, staris kelkajn sekundojn vizaĝo kontraŭ vizaĝo, klininte dorsojn kaj kapojn. Post fajfa signalo ili freneze ekkuregis kaj miksiĝis kune, laŭ nia opinio, kaptante fremdajn gambojn. Sama tumulto iufoje okazas en kokejo, kiam ĝin penetras putoro. Aŭdiĝis eĉ klakado de flugiloj. Poste ĉiuj falis unu la alian farante grandan moviĝantan homamason. Publiko leviĝis de sidlokoj kaj komencis laŭte krii. Fajfis arbitracianto. Futbalistoj reokupis siaj lokojn, kaj ĉio rekomenciĝis.

Dum la unuaj minutoj ni eĉ ne vidis pilkon, pli ĝuste ni rimarkis ĝin unu-du sekundojn, kaj poste niaj okuloj perdis ĝin. Iom post iom ni eksukcesis sekvi la pilkon kaj kompreni situacion. Kiam venis la unua paŭzo, ni jam ion komprenis pri usona futbalo, kaj kiam venis la dua — ni jam estis ĝiaj ekspertoj, ripetis nomojn de plej bonaj ludantoj kaj kriis kune kun ceteraj spektantoj.

Ĝenerale usona futbalo estas jeno: du teamoj havas siajn golejojn sen supraj traboj. Herba kampo havas blankajn laŭlarĝajn liniojn, kiujn ĉiu teamo penas obteni. Ni ne mencios detale ludregulojn. Ili ne estas simplaj. Gravas tio, kiel ili ludas. Pilko estas leda, ne globa, sed longforma. Tiu ĉi formo pli taŭgas por firma ĝia premado al ventro. Kiam teamoj staras kliniĝinte, malantaŭe de ili troviĝas po tri ludantoj. Centra ludanto ĵetas pilkon posten inter disŝovitaj siaj gamboj al unu el atendantaj teamanoj. Oponanto ne tuj vidas tiun, kiu kaptis pilkon, kaj do tio estas avantaĝo de komencanta teamo. La kaptinto iufoje frapas pilkon perpiede antaŭen cele, ke ĝin kaptos lia teamano, iufoje fordonas ĝin kaŝe al alia teamano el manoj en manojn. La ricevinto alpremas pilkon al ventro aŭ flanko kaj ekkuras antaŭen. Oponantoj rajtas lin puŝi, kapti liajn gambojn, stumbligi lin. Iufoje la kuranto (tio okazas tre malofte kaj sekve rezultigas ovacion de publiko) sukcese elturniĝas de kaptado kaj alportas pilkon post lasta linio de oponanta teritorio. Tamen pli ofte okazas, ke lin oni kaptas kaj faligas teren. Se li sukcesis teni pilkon ĉe si plu, do daŭrigo, aŭ futbala paroksismo, komencas de tiu loko, kie estis faligo. Iufoje, la ricevinto kun pilko, se li estas kapabla kuranto, okazigas grandan ĉirkaŭkuron, por eviti kaptadon. Sed oponantoj rapide malkovras pilkotenanton kaj urĝe penas lin haltigi. Tiu fordonas pilkon al la alia, kiu siavice ankaŭ fordonas pilkon al alia samteamano. Tamen antaŭenmoviĝo estas malfacila, preskaŭ neebla, tasko. Pilkotenanton oni iufoje eĉ faligas sur terlokon situantan pli proksime al teritorio de lia teamo ol starta loko. Dum paŭzo, la teamo tenanta pilkon, interŝanĝas opiniojn pri plua ludtaktiko. Laŭtradicie, ĝi enflanke grupiĝas farinte cirklon tiel, ke estas videblaj nur kliniĝintaj dorsoj, disŝovitaj gamboj kaj kapoj encentre. Post tiam, kiam aperis nova timiga plano, komenciĝas nova verviga interpuŝiĝo.

Teamoj “Santa-Klaro” kaj “Teksasa Kristano” estis preskaŭ egalfortaj, kvankam junaj kristanoj el Teksaso iomete superis. Dum interpuŝiĝoj, laŭ ilia taktiko, teksasano kun pilko ĵetis sin antaŭen rekte en amason da santa-klaranoj, penante okupi almenaŭ unu colon de distanco. Lin oni tuj faligis. Komenciĝis la nova interpuŝiĝo, kaj la nova colo estis okupita. Tio ĉi memorigis atakon sur Okcidenta fronto dum la monda milito, kiam post tritaga artileria preparo, armeoj sukcesis moviĝi cent metrojn antaŭen. Malrapide kaj persiste teksasanoj proksimiĝis al golejo de santa-klaranoj. Streĉo pliiĝis. Pli laŭte kriis junuloj en oblikvaj ĉapeloj. Nun ni pli atente rigardis publikon.

Sur tribuno de l' stadiono, vizaĝo kontraŭ vizaĝo, sidis studentoj de universitatoj “suferantaj” pro siaj teamoj. Apud ni sidis kelkaj miloj santa-klaranoj en ruĝaj kaskedoj, kune kun sia orkestro. Male tutan centron de la tribuno okupis kristanaj junuloj en blankaj kaskedoj, venintaj el Teksaso ankaŭ kune kun sia orkestro.

Kiam ĝis lasta linio de “Santa-Klaro” restis ĉirkaŭ dudek futojn, teksasanoj leviĝis de siaj sidlokoj, demetis siajn blankajn kaskedojn kaj, ritme svinginte tiujn en flankon de la oponanto, komencis krii laŭ ordonoj de orkestra dirigento:

— Iru! Iru! Iru! (Go! Go! Go!)

Ekzakta traduko de tiu ĉi vorto signifas “Iru!”, sed ĉi-rilate ĝin oni preferu traduki kieclass="underline" “Antaŭen!”

Orkestranoj ankaŭ ekstaris kaj, suprenlevante trumpetojn al la ĉielo, eligis takte de krioj “Iru!” kakofoniajn sonojn.

Santa-klaranoj en siaj ruĝaj kaskedoj klinkape silentis. Ĝis paŭzo superis teamo “Teksasa Kristano”. Nova malfeliĉo falis sur kapojn de santa-klaraj studentoj dum paŭzo, kiam ili elkraĉadis kaj eltiradis herbon trafintan ilin dum la matĉo kaj ordigis sin por plua ludo, subite ekkrakis tamburoj, eksonoris fanfaroj, kaj sur kampon eniris blanka orkestro “Teksasa Kristano”. Enfronte iris, kvazaŭ dancante, ĉeftamburisto, kiu virtuoze ludis maldikan bastoneton. La orkestro ludis marŝon de l' universitato. Tiutempe orkestro “Santa-Klaro” suferis preskaŭ same, kiel suferis Vagner (NB. Wagner, Richard, germana komponisto) aŭskultante malamindajn sonojn de “Traviato” (NB. Opero komponita de italo Verdi, Giuseppe). Sed orkestro de l' oponanta teamo ludis kaj ludis plu modajn fokstrotojn kaj kanzonojn, marŝante laŭ la kampo karavane kaj farante diversajn figurojn. Ĝia dirigento movis sian korpon diversflanken, dancis kaj intencis inciti kaj konsterni siajn malamikojn.

Komenciĝis la sekva periodo.

Post muroj de l' stadiono vidiĝis konstruaĵoj de San-Francisko, starantaj sur oblikvaj stratoj, freŝe verdiĝis arboj en ĝardenoj, la herba kampo brilis sub la suno, facila aromo de ostroj, juneco kaj feliĉo, veninta de la oceano, miksiĝis kun tro dolĉa odoro de viskio. La publiko por instigi pluan entuziasmon kaj memore al “seka reĝimo” (NB. La dekoka Amendo al la Usona Konstitucio malpermesanta produkti, vendi kaj drinki alkoholaĵojn de 1920 ĝis 1933, angle — Prohibition days) elpoŝigis platajn boteletojn kaj drinkis viskion rekte el gorĝetoj, sidante sur la tribuno.

Kaj rekomenciĝis interesa interpuŝiĝo. Nun teamo “Santa-Klaro” startis pli trafe. Ili okupis novan linion kaj pli proksimiĝis al golejo de l' oponanto. Tuj leviĝis ruĝaj kaskedoj. Kaj santa-klaraj junuloj komencis instigi siajn futbalistojn.