Выбрать главу

Tamen antaŭ nia rakonto pri dio, pri komerco kaj holivuda vivo, necesas rakonti pri usona kino.

Ni, moskvaj spektantoj, estas iom dorlotitaj per usona kinematografio. Tio, kion oni venigas Moskvon kaj demonstras al kinoekspertoj nokte, estas preskaŭ ĉiam plej bona, produktita en Holivudo.

Moskvo vidis filmojn de Lui Majlston (Lewis Milestone), King Vidor, Ruben Mamuljan (Reuben Mamoulian) kaj Ĝon Ford (John Ford), kinematografia Moskvo vidis plej bonajn filmojn de plej bonaj reĝisoroj. Moskvaj spektantoj admiris porkidojn, pingvenojn kaj musojn de Disnej (Disney), admiris ĉefverkojn de Ĉaplin (Chaplin). Tiuj reĝisoroj, escepte de Ĉaplin, kiu eldonas unu filmon dum kelkaj jaroj, produktas kvin, ok, dek filmojn ĉiujare. Kaj, kiel jam estas konate, usonanoj “elpafas” okcent filmojn ĉiujare. Certe, ni suspektis, ke tiuj sepcent naŭdek filmoj ne havas gravan signifon. Sed ja ni vidis nur bonajn filmojn, kaj pri la malbonaj ni nur ion aŭdis. Tial aperis malagrablaj impresoj de usona kinematografio, kiam ni konatiĝis kun ĝi en ĝia origina lando.

En Nov-Jorko ni preskaŭ ĉiuvespere vizitis kinejon. Dum vojaĝo al Kalifornio, haltinte en etaj kaj grandaj urboj, ni vizitis kinejojn jam ne preskaŭ, sed simple ĉiuvespere. Kutime dum unu prezento oni montras du grandajn filmojn, unu kurtan komedion, unu animacion kaj kelkajn kronikojn, kiujn produktis diversaj firmaoj. Entute ni spektis pli ol cent grandajn filmojn.

Kinoraportistoj en Usono prezentas plej freŝajn novaĵojn, animacioj de Disnej estas bonegaj, inter ili estas efektive ĉefverkoj, tekniko de usona kino ne bezonas laŭdon — ĉiuj konas, ke ĝi troviĝas en tre alta nivelo, — sed tiel nomataj “belartaj” filmoj simple timigas.

Ĉiuj tiuj filmoj estas sube de nivelo de homa digno. Al ni ŝajnas, ke spektado de tiuj filmoj estas humiliga okupo. Ili supozas birdan cerbon, malfacilan pensadon de homa kornohava bruto, kamelan senkapricecon. Kamelo kapablas semajnon ne trinki akvon, certa speco de usonaj spektantoj kapablas dudek jarojn laŭvice spekti sensencajn filmojn. Ĉiuvespere ni eniris kinejon kun iu espero, sed eliris sentinte sin tiel, kvazaŭ ni formanĝis tedan, plene konatan, matenmanĝon N2. Cetere, al spektantoj, plej ordinaraj usonanoj — garaĝoservistoj, vendistinoj, mastroj de vendejoj — tiuj filmoj plaĉas. Komence ni miris pri tio ĉi, poste ni ĉagreniĝis, poste ni informiĝis, kial tiuj filmoj sukcesas.

Tiujn ok aŭ dek bonajn filmojn ni ne vidis dum trimonata vizitado de kinejoj. Ĉi-rilate koko, disŝovelinta konatan sterkejon, estis pli feliĉa, ol ni. Bonajn filmojn demonstris al ni en Holivudo reĝisoroj mem, elektinte kelkajn ekzemplerojn el cent filmoj produktitaj dum lastaj jaroj.

Ekzistas kvar ĉefaj filmonormoj: muzika komedio, historia dramo, gangstera filmo kaj filmo, kiun partoprenas fame konata opera kantisto. Ĉiu el tiuj ĉi normoj havas nur unu temon, kiun oni senfine kaj lacige ŝanĝas. Usonaj spektantoj fakte spektas permanente la samon. Ili tiel alkutimiĝis al tio, ke se oni prezentos al ili ion novan, ili, ŝajne, ekploros, kiel infano, de kiu oni deprenis malnovan, tute eluzitan, rompiĝintan je du pecoj, sed amatan ludilon.

Temo de muzika komedio estas tia, ke malriĉa kaj bela junulino iĝas stelo de varieteo. Samtempe ŝi enamiĝas al estro de varieteo (bela junulo). Tamen temo ne estas tute simpla, ĉar la estro trafis en ungegojn de alia dancistino, ankaŭ bela kaj longgamba, sed kun abomena karaktero. Do aperas ia dramo, kolizio. Ekzistas variantoj. Anstataŭ malriĉa junulino, iĝas stelo malriĉa junulo, kvazaŭ malbela anasido. Kune kun siaj kamaradoj li establas ĵazbandon. Iufoje okazas, ke steloj iĝas ambaŭ: junulino kaj junulo. Kompreneble, ke ili amas unu la alian. Tamen amo okupas nur unu kvinonon de filmo, restajn kvar kvinonojn okupas varieteo. Unu horon kaj duonon malaperas kaj reaperas nudaj gamboj kaj sonas gaja motiveto de, nepra en tiuj okazaĵoj, kanteto. Se filmado kostis multe da mono, do tiam oni demonstras plej belajn, en la mondo, gambojn. Se filmo estas malmultekosta, tiam oni demonstras ordinarajn gambojn, ne tro belajn kaj longajn. Tio ne koncernas la temon, ĉar ĝi ni igas spektantojn pensadi. La temo devas konformiĝi al frap-danco (tap-dance). Publiko ĝin ŝatas. Sekve tiuj filmoj sukcesas kase.

En historiaj dramoj eventoj estas tute diversaj, depende de tio, kiu estas precipa rolulo. Ekzistas du kategorioj: antikva greka-roma kaj pli moderna — musketera. Se en filmo ĉefa heroo estas Julio Cezar (Julius Caesar) aŭ, ni diru, Numo Pompilij (Numa Pompilius), tiam aperas greka-romaj fibroplastaj ekipaĵoj, kaj junuloj, kiujn ni vidis sur holivudaj stratoj, furioze “hakas” unu la alian per postiĉaj buĉhakiloj kaj glavoj. Se ĉefa heroino estas Ekaterino la Dua, aŭ Mario-Antuaneto (Marie Antoinette), aŭ iu altkreska anglino kun reĝa sango, tiam tio estas musketera kategorio, kun svingado de ĉapeloj, kiuj balaas plankon per strutaj plumoj, pluroblaj dueloj sen gravaj kaŭzoj, postkuroj kaj persekutoj sur dikpugaj ĉevaloj, kaj ankaŭ majesta, platona kaj enua ligo de juna malriĉa nobelo kun imperiestrino aŭ reĝino, akompanata per strikte tempomezuritaj kisoj (holivuda cenzuro permesas kisojn daŭriĝantajn certan longecon). Temo de dramo estas tia, kion Dio disponigis. Sed se Dio nenion disponigis, tiam oni ludas sen temo. Ĝi ne gravas. Gravas dueloj, ekzekutoj, festenoj kaj bataloj.

En filmoj el bandita vivo herooj de komenco ĝis fino pafas el aŭtomataj pistoloj, mitraloj kaj eĉ el stablaj maŝinpafiloj. Ofte oni realigas persekutojn per aŭtoj, dum kiuj maŝinoj nepre pugoglitas turniĝante, kio estas precipa detalaĵo de filmo. Tiuj filmoj bezonas multnombran trupon. Dekoj aktoroj eliĝas el listo de roluloj jam en komenco de filmo, ĉar ilin “mortigas” ceteraj roluloj.

Oni diras, ke tiuj filmoj tre similas realan vivon, sed havas solan diferencon, ke efektivaj gangsteroj, kiuj rabatakas bankojn kaj ŝtelas infanojn de milionuloj, ne povas eĉ revi pri tiomaj enspezoj, kiujn donas filmoj el ilia vivo.

Fine, filmo kun partopreno de opera kantisto. Nu, ĉi tie, vi mem komprenas, ke postuloj estas tute ne striktaj. Ja neniu postulos, ke opera kantisto rolis samkiel Koklen (Coquelin)-pliaĝa! Ludi li ne scipovas kaj ne volas. Li volas kanti, kaj tiun leĝan deziron necesas kontentigi, des pli, ke spektantoj ankaŭ volas, ke la kantisto kantu kiel eble pli longe. Sekve, kaj ĉi tie temo ne havas signifon. Kutime oni prezentas jenan historion. Malriĉa junulo (estus dezirinde, certe, ke li estus bela, sed necesas konsideri eksteraĵon de l' kantisto, — ventraĉeto, saketoj sub la okuloj, mallongaj gamboj) studas kantadon, sed ne sukcesas. Kial li fiaskis, ne eblas kompreni, ĉar komence de sia studado li kantas same virtuoze, kiel zenite de sia gloro. Li trafas en “Metropolitenan operon”(Metropolitan Opera), kaj sur lin subite falas kolosa, nekredebla, eksterordinara, mirakla kaj supernatura sukceso, tia sukceso, kiun ne havis eĉ Ŝaljapin (NB. Ŝaljapin, Teodoro, granda rusa basulo) dum liaj plej bonaj jaroj. Varianto estas nur unu: sukcesas ne kantisto, sed kantistino, kaj tiam, laŭ ŝekspiraj leĝoj pri dramo, rolon de mecenato ludas jam ne virino, sed riĉa alloga viro. Ambaŭ variantojn publiko akceptas kun sama ĝojo. Sed precipaj estas popularaj arioj, kiujn oni kantas en filmo. Oni preferas enigi ariojn el operoj “Pajacio” (Pagliacci), “Bohemo” (La Boheme), aŭ “Rigoletto”. Publiko ilin ŝatas.

En ĉiuj kvar filmonormoj konserviĝas unueco de stilo.

Ne gravas, kiun ludas holivuda aktorino — amatinon de kruckavaliro, fianĉinon de hugenoto aŭ nuntempan fraŭlinon, — ŝi ĉiam estas kombita plej novmode. Horizontala hararanĝo same aspektas sur antikva kapo kaj sur la hugenota. Ĉi tie Holivudo kompromison rifuzas. Ĉiun cedon al historio — buĉhakilojn, arkebuzojn, oni akceptas, sed hararanĝo devas esti nepre moderna. Publiko tion ŝatas. Mezaj jarcentoj estas multaj, kaj ili ne meritas ŝanĝon de hararanĝo. Se ĝi ŝanĝiĝos en 1937, tiam oni kombos aktorinojn laŭmode de tiu jaro.