Выбрать главу

Ĉiuj historiaj dramoj efektivigas saman malvarman usonan amon sur diversaj fonoj. Iufoje surfone de milito pro Dia ĉerko, iufoje surfone de forbruligo de Romo, kiun faris Nerono, iufoje surfone de kartonaj skandinavaj kasteloj.

Krom ĉefaj filmonormoj ekzistas la kelkaj duagradaj, ekzemple, filmoj kun partopreno de mirinda infano (wunderkind). Ĉi tie afero dependas de hazardo. Necesas serĉi talentan infanon. Nun tian infanon oni trafis — ŝi estas eta knabino Ŝirlio Templ (Shirley Temple). Infana temo estas nura — infano kontribuas feliĉon de adoltuloj. La etulinon oni filmas samtempe en kelkaj filmoj, por feliĉigi ŝiajn gepatrojn, kiuj profitas per ilia filino, samkiel per subite ekfunkciinta nafta fontano.

Krom tio, renkontiĝas filmoj pri vivo de laboristoj. Tiuj estas tute malnobla faŝista fuŝaĵo. En eta suda urbo, kie idilie susuras arboj kaj pace lumas lanternoj, ni spektis filmon nomatan “Rif-Raf”(Riffraff). En ĝi oni prezentis laboriston luktintan kontraŭ mastro kaj mastra sindikato. La kuraĝan laboriston oni maldungis kaj li iĝis vagabondo. Li falis tre suben. Poste li revenis al la mastro, kiel la facilmensa kaj erarinta filo. Li pentis kaj lin oni redungis kun malfermitaj brakoj.

Kultura usonano ne agnoskas la landan kinematografion kiel belarto. Eĉ pli: li diros al vi, ke usona kinematografio estas morala epidemio, ne malpli malutila kaj danĝera, ol skarlatino aŭ pesto. Ĉiuj bonegaj atingoj de usona kulturo — lernejoj, universitatoj, literaturo, teatro, — ĉio estas konsternita kaj surdigita per kinematografio. Ĉarma kaj saĝa knabo, bonege lerninta en lernejo kaj studinta en universitato, post kelkaj jaroj diligenta vizitado de kinejo similas idioton.

Tion ni suspektis ankoraŭ proksimiĝinte al Holivudo.

Kiam ni estis revenantaj, post la unua promenado, al nia hotelo “Holivudo” situanta sur bulvardo Holivudo, troviĝanta en la urbo Holivudo, ni haltis ĉe vitrino de zoologia vendejo. Tie sur papera sternaĵo petolis malbelaj kaj bonaj hundidoj. Ili ĵetis sin sur vitron, bojis kaj, ĝenerale, ĝojis. En alia vitrino troviĝis en kaĝo eta simio kune kun ankoraŭ pli malgranda simiido sur brakoj. Se la patrino estis amplekse iom pli granda ol katino, do korpeto de ŝia ido estis tute mikroskopa, rozkolora, nuda kaj kompatinda. La patrino tenere lekis ĝin, nutris, karesis ĝian kapeton, kaj fiksrigardis ĝin. Ŝi neniel reagis spektantojn. Tio estis efektiva patrineco.

Tamen ni neniam vidis pli akran karikaturon pri patrina amo. Ĉio ĉi tre similis tion, kion faras homoj, kaj samtempe iel malagrable, tial malgranda homamaso grupiĝinta ĉe vitrino, diris neniun vorton. Sur ĉiuj vizaĝoj estis strangaj, konfuzitaj ridetoj.

Ni malfacile foriris de vitrino.

Poste ni konfesis unu la alian, ke rigardante la simion kune kun bebo, ni ekpensis pri usona kinematografio.

Ĝi same similas la efektivan belarton, kiel simia amo al idoj similas la homan. Ĝi tre similas kaj samtempe estas netolereble malagrabla.

La trideksesa ĉapitro. Dio de fuŝaĵo

Fenestroj de nia ĉambro rigardis bulvardon Holivudo. Sur unu angulo de vojkruciĝo situis farmaciejo, sur la alia — banko, post kiu vidiĝis nova konstruaĵo. Tutan ĝian fasadon okupis elektraj literoj ”Makso Faktor” (Max Factor).

Antaŭ multaj jaroj Makso Faktor, junulo en disŝiriĝinta pantalono, venis Usonon el suda Rusio. Sen longatempa meditado Makso komencis produkti ŝminkon kaj parfumon por teatroj. Baldaŭ produktoj de sinjoro Faktor aperis en ĉiuj kvardek ok ŝtatoj de Usono. De ĉiuj flankoj al Makso ekfluis mono. Nuntempe Makso estas tre riĉa persono kaj amas rakonti al vizitantoj historion de sia vivo. Kaj se hazarde vizitanto venis el Elizavetgrado, Nikolajevo aŭ Ĥersono (NB. Eksaj ruslandaj urboj, nun en Ukrainio), do, li povas esti certa, ke la feliĉa mastro nepre donacas al li memore grandan vazon kun vizaĝa kremo aŭ kolekton de artefaritaj okulharoj, pri kiuj esprimis pozitivajn recenzojn Marleno Ditriĥ (Marlene Dietrich) kaj Mariono Devis (Marion Davies). Antaŭnelonge Faktor solenis iun jubileon — aŭ dudekjaran datrevenon de sia fruktodona agado sur ŝminka kampo, aŭ vican datrevenon de sia trafa veno al usona bordo. Invitiloj estis faritaj el velena papero, luksa bristola kartono, altkvalita celofano kaj ŝtalaj risortoj. Tiuj dikaj albumoj, kies bombasta stilo sciigis adresiton pri tio, ke lin oni invitas, havis sur kovrilo grandliteran titolon “Invitilo”.

Sub niaj fenestroj dek ok horojn ĉiutage kriis junaj gazetkolportistoj. Precipe elstaris unu akra kaj plensona voĉo. Kun tiu voĉo ne eblas perei sur la tero. Ĝi, sendube, apartenis al estonta milionulo. Ni eĉ foje elŝoviĝis el fenestro, por vidi tiun junan talentulon. Li staris sen kepo. Sur li estis “ĉiama” tola pantalono kaj leda holivuda jaketo. Vendante gazetojn, la talentulo kriegis tiel, ke ni volis morti, nur ke ne aŭskulti tiujn timigajn sonojn. Akiru li sian milionon kiel eble plej baldaŭ kaj kvietiĝu! Sed post du tagoj la estimata knabo kaj liaj kamaradoj-kolportistoj ekkriegis ankoraŭ pli forte. Iu sufiĉe konata kinoaktorino estis trovita morta en ŝia aŭto, kaj ŝia enigma morto estis sensacio dum tutaj kvar aŭ kvin tagoj. Hersta (NB. ears, William Randolph — usona eldonisto) ĵurnalo “Ekseminer” (Examiner) sole tion publicis.

Tamen pli timiga, ol bravaj kolportistoj, estis milda virino, staranta male de niaj fenestroj. Sur ŝi estis uniformo de Sav-Armeo (Salvation Army) — nigra kapoto kun larĝaj rubandoj kunigitaj sub ŝia mentono. Tuj post matenkomenco ŝi starigis trikruran stativon, kiu apogis pendantan, sur fera ĉeneto, sitelon kovritan per krado, kaj ektintis per sonorilo. Ŝi kolektis donojn por mizeruloj okaze de Kristnasko. Donojn necesas meti en tiun hejman sitelon. Sed senkoraj, okupintaj pri sia kinofuŝaĵo, holivudanoj neniel atentis la virinon en kapoto kaj monon ne donis. Ŝi ne tedis al piedirantoj, ne petis ilin kontribui, ne kantis spiritajn kantojn. Ŝi agis per pli efika rimedo — tintadis per sonorilo, malrapide, trankvile, senĉese, senfine. Ŝi nur unufoje interrompis ĉiutage sian agadon por manĝi aliloke. Tamen ŝi tagmanĝis tre rapide, kaj nenien plu foriris ĝisvespere. Iufoje ni deziris elkuri el la hotelo kaj fordoni al tiu terura persono ĉiun nian ŝparmonon, nur ke ŝi ĉesigu tintadon de sia sonorilo, frenezigantan nin. Sed nin haltigis penso pri tio, ke la virino plezure ricevinta nian kontribuon, venos sur saman lokon ankoraŭ pli frue kaj foriros ankoraŭ pli malfrue.

El ĉiuj reklamaj artifikoj, kiujn ni vidis, el ĉiuj rimedoj de altrudo, memorigo kaj admono — sonorilo ŝajne estis plej konvinka kaj efika. Efektive, kial necesas peti, pruvi, admoni? Anstataŭ tio, necesas tintadi per sonorilo tutan tagon, semajnon aŭ jaron, tintadi ĝis tiam, kiam senforta, turmentita pro tintado, komencanta haluciniĝi loĝanto fordonas siajn dek cendojn.

Post kelkaj tagoj, niaj turmentoj preskaŭ malaperis. Ni komencis viziti kinostudiojn, kiuj en Rusio nomiĝas kinofabrikoj. Ni frue lasis la hotelon kaj revenis malfrue, do ni preskaŭ ne aŭdis la sonorilon. Sed aperis nova enigmo. Ĉiufoje, kiam ni prenis ŝlosilon de nia ĉambro en kontoro, servisto enmanigis alvenintajn leterojn kaj paperfoliojn, entenantajn nomojn de personoj, telefonintaj al ni. Kaj ĉiufoje inter nomoj de niaj amikoj kaj konatoj estis jena noto “Al s-roj Ilf kaj Petrov telefonis kapitano Trefiljev”. Tio daŭriĝis kelkajn tagojn. Poste notoj iĝis pli detalaj. “Telefonis kapitano Trefiljev kaj petis komuniki al li tagon kaj horon de rendevuo”. Entute, evidentiĝis, ke kapitano estis aktiva, ĉar en lasta noto li petis nin telefoni al li. Li loĝis en la sama hotelo, en kiu loĝis ni.

Kelkajn tagojn ni observis kinostudiojn. Certe, ni ne eniĝis teknikajn aferojn, ĉar tekniko vidiĝis ĉie mem. Samkiel en ĉiuj usonaj entreprenoj, kiujn ni vidis (krom fordaj ruliĝantaj stabloj, kie dominas febro), en holivudaj studioj oni laboras ne tro haste, sed konvinke kaj lerte. Forestas agitiĝo, taŭzitaj haroj, kreaj turmentoj, ŝvita entuziasmo. Forestas ĝemkrioj kaj histerioj. Ĉiu usona laboro iomete similas cirkan spektaklon, — lertaj movoj, ĉar ĉio estas anticipe pripensita, kurta ordono — kaj spektaklo estas realigita.