Выбрать главу

Kvankam labortago estis en sia kulmino, neniu engaĝis la ĉiĉeronon, kaj sur lia vizaĝo vidiĝis nekaŝita abomeno al sia absurda fako kaj al usona kinematografio.

Iom pli malproksime ni ekvidis junulon, starantan tuj meze de pavimo. Sur lia brusto pendis plakato: “Mi estas malsata. Donu al mi laboron”.

Al tiu viro ankaŭ neniu aliris.

La oceano estis vasta, seninterrompa vento blovis en bordon, kaj trankvila brueto de ondoj memorigis tion, ke en la mondo ekzistas reala vivo kun sinceraj sentoj, kiujn ne necesas mezuri per preciza kvanto de filmometroj, kiujn plenigas frap-dancoj, kisoj kaj elpafoj.

Kiam ni eniris vestiblon de nia hotelo, renkonten al ni ekmoviĝis de sur sofo potenca figuro. Apogante sin per bastono, figuro alproksimiĝis al ni kaj laŭtvoĉe diris:

— Permesu prezenti min al vi. Kapitano Trefiljev, eksa blankgvardiano (NB. Blanka gvardio, batalinta kontraŭ Ruĝa gvardio dum Civila milito en Rusio).

La kapitano havis grandan ridetantan vizaĝon. Li afable rigardis nin per siaj porkaj okuloj kaj tuj deklaris, ke jam delonge okupiĝas pri politika agado, — kvankam ni, propre, nenion aŭdis pri la kapitano tiam, kiam li estis okupinta pri ĝi.

La kapitano kaptis niajn manojn, sidigis nin sur sofon kaj tuj, neperdante eĉ minuton, ekparolis. Li sciigis nin pri tio, ke li veturigis konatan ordonon de Denikin al Kolĉak (NB. Generalo kaj admiralo de Blanka gvardio), kiu subordigis la duan al la unua. Ni memoris alian familian nomon kaj neniel reagis tre pitoreskan rakonton de la kapitano pri tio, kiel li veturigis la ordonon ĉirkaŭ la mondo.

— Komprenu min, kiel mi rapide veturis en ekspresoj! De trajno al ŝipo! De ŝipo al trajno! De trajno denove al ŝipo! De ŝipo denove al trajno! Tra Eŭropo, Atlantiko, Usono, Pacifiko, Japanio, Fora Oriento… Mi venis humida, kiel hundido, sed Kolĉak jam forestas. Lin oni pafekzekutis! Nu, mi ekkuregis reen. De trajno al ŝipo, de ŝipo al trajno, de trajno denove al ŝipo. Frapo! Ankoraŭ en Usono oni informis min, ke Denikin forestas — li transdonis komandadon al Vrangel. Diablo prenu! Mi reveturis al Parizo, sed jam tie Vrangel forestas. Nu, mi post ioma meditado forlasis ilin kaj enmigris Usonon. Nun mi estas vojaĝanto kaj lektoro.

La kapitano elpoŝigis dikan cigarujon kaj komencis regali rusajn cigaredojn kun ingoj.

— Mi mem ilin faras, — diris li, — ingojn mi ricevas el Bulgario. Tiun usonan senutilaĵon mi eĉ en buŝon ne enmetu. — Kaj tuj, sen iu transiro, diris: — Ĉu vi vidas mian haŭton sur vizaĝo? Bonega haŭto, ĉu? Mirinde glata kaj rozkolora. Samkiel de suĉporkido. Mi malkovros al vi unu sekreton. En la deksesa jaro surfronte sub Kovelo eksplodo de obuso deŝiris tutan haŭton de mia vizaĝo al diabla patrino. Estis necese transloki haŭton de mia postaĵo. Ĉu ĝi plaĉas al vi? Bonege? Medicina miraklo! Mirinda haŭto! Tion mi al sinjorinoj ne diras, sed al vi, ĉar vi estas verkistoj kaj psikologoj, mi rakontis. Sed vi al neniu diru, mi petas!

Poste li petis nin preni lian bastonon.

– Ĉu bonege? Kaj? — ekscite kriis li. — Dudek du funtoj da pura fero! Mi estis malsana kaj ne kapablis sporti, do mi prenas la bastonon, por ke ne malfortiĝu muskolaro.

Dum adiaŭado li sciigis, ke antaŭnelonge, antaŭ forveturo al Suda Ameriko, li bezonis plombi samtempe sep dentojn.

— Absolute mankis tempo! Mi, komprenu min, tiel multe kuris antaŭ forveturo, ke mi ekdormis en brakseĝo de dentisto. Mi vekiĝis post unu horo — kaj kion vi opinias? — ĉiuj sep dentoj havis novajn plombojn. Mi eĉ nenion sentis! Ĉu?

Kiam ni leviĝis laŭ ŝtuparo al nia ĉambro, la kapitano laŭte kriis al ni elsube:

— Nur al sinjorinoj, bonvolu, nenion diru!

Li samtempe demonstris al ni siajn rozkolorajn vangojn kaj afable svingis sian dudekdufuntan bastonon.

La trideksepa ĉapitro. Holivudaj servutuloj

Ni sidis kune kun unu usona kinematografisto en malgranda holivuda kafejo, ornamita, samkiel la multaj aliaj, en iu Bagdada stilo.

Estis varma decembra vespero, kaj eniraj pordoj estis larĝe malfermitaj. Seka vento frapis per folioj de surstrataj palmoj.

– Ĉi vi deziras scii, — parolis la kinematografisto, — kial ni, kune kun nia mirinda tekniko, kun niaj talentaj aktoroj kaj reĝisoroj, inter kiuj estas plej bonaj artistoj de la mondo, kial ni, produktantaj iufoje bonegajn filmojn, kial ni tutan tagnokton filmas niajn absurdajn, idiotajn filmojn, de kiuj spektanto iom post iom stultiĝas? Ĉu vi tion deziras scii? Bonvolu, mi diru.

Li mendis pokaleton da ŝereo (sherry).

Necesas rememori, kiu estis negativa figuro en malnova usona kinematografia dramo. Tiu preskaŭ ĉiam estis bankisto. En tiamaj kinodramoj li estis kanajlo. Nuntempe, inter mil filmoj produktitaj en Holivudo dum lastaj jaroj, vi trovos neniun bankiston, prezentitan kiel negativa persono. Nun li estas pozitiva bonkora, simpatia aferisto, helpanta al malriĉuloj aŭ al geamantoj. Tio okazis tial, ke nun posedantoj de Holivudo estas bankistoj, grandaj kapitalistoj. Ili, komprenu vi mem, ne permesas, ke ilin oni prezentis en filmoj kiel kanajloj. Mi diru al vi pli. Usona kinematografio estas, ŝajne, sola industrio, en kiun kapitalistoj venis ne nur por profito. Tio ne estas simple, ke ni produktas idiotajn filmojn. Oni ordonas al ni ilin produkti. Holivudo intence plenigas kapojn de usonanoj per siaj filmoj. Neniun seriozan problemon holivuda filmo prezentas. Mi tion certigas. Niaj mastroj tion ne permesas. Tiu multjara efiko jam donis terurajn fruktojn. Usonajn spektantojn oni malkutimigis mediti. Nun ordinara kinovizitanto troviĝas sur tro malalta nivelo. Li malvolonte spektos ion saĝan, anstataŭ frap-danca aŭ pseŭdohistoria filmo. Tial pli enhavriĉaj eŭropaj filmoj havas ĉi tie mizeran debiton.

Mi rakontas al vi pri teruroj, sed tio estas realo. Necesas multjara laboro, por restarigi guston de usona spektanto. Sed kiu laboros por tio? Ĉu posedantoj de Holivudo?

Nia konversacianto parolis tre sincere. Probable, tiu ĉi temo turmentis lin seninterrompe.

— …Ĉi tie ja ekzistas neniu sendependa homo, krom Ĉaplin. Ni servas al siaj mastroj kaj faras ĉion, kion ili ordonas. Vi povas demandi, kiel tamen aperas kelkaj bonaj filmoj, produktitaj en Holivudo? Ili aperas spite al volo de mastro. Tio estas subita trafo, cedo de mastro al servanto, por ke tiu ne ĉesigu sian laboron. Iufoje oni kaŝas bonan filmon de mastroj, por ke tiuj ne povu ĝin difekti. Ĉu vi konas Luion Majlston (Lewis Milestone)? Kiam li filmis “En ŭesta fronto nenio ŝanĝiĝas” (All Quiet on the Western Front), li, timinte mastrojn, kiuj ofte alvenas scenejojn kaj ion rekomendas, disvastigis onidiron, ke dum filmado okazas eksplodoj, tre danĝeraj por vivo. Mastroj ektimiĝis kaj vane ne maltrankviligis la ruzan reĝisoron plu. Tamen ĝisfine kaŝi ĉion li ne sukcesis. Foje lin alvokis emociplena mastro kaj demandis:

— Aŭskultu, Luio, oni diras, ke via filmo havas malfeliĉan finalon. Ĉu tio estas vero?

— Jes, tio estas vero, — konfesis Majlston.

— Sed tio ne eblas! — ekkriis la mastro. — Usona publiko ne spektos la filmon kun tia finalo. Necesas ĝin ŝanĝi.

— Tamen scenaro estas verkita laŭ fame konata libro de Remark (NB. Remarque, Erich Maria, germana novelisto, aŭtoro de “Im Westen nichts Neues”), kiu havas ĝuste tian finalon.

— Tion mi ne konas, — senpacience diris la mastro, mi ne legis la libron de Remark kaj tio min ne koncernas. Sufiĉas, ke ni elspezis multe da mono por rajto de surscenigo. Sed mi ripetas vin: usona publiko ne spektos vian filmon kun tia finalo.