Выбрать главу

Kaktoj vivas, samkiel vivis iam indiaj triboj. Tie, kie loĝas unu tribo, la alia ne rajtas loĝi. Ili ne intermiksiĝas.

Dezerton kun kaktoj anstataŭigis sabla dezerto, efektiva Saĥaro, kun striaj pro ombroj kaj kavoplenaj dunoj, sed Saĥaro usona: ĝin trais perfekta ŝoseo kun oazoj, kie anstataŭ kameloj ripozis aŭtoj, kie forestis palmoj, kaj kie anstataŭ fontoj fluis benzinaj riveretoj.

En Bensono loĝas okcent kvindek rezidantoj. Kion ili faras ĉi tie en la dezerto? Kial ili amasiĝis en tiu ĉi punkto de la terglobo?

Evidentiĝis, ke ĉi tie estas pulva fabriko de Djupon (DuPont), unu el realaj potenculoj de Usono, — Djupon, produktanta rimarkindajn kinofilmon, kombilojn kaj eksplodaĵojn!

Kion oni povas ĉi tie fari, en ordinara usona urbeto kun kelkaj gazolinaj stacioj, kun du aŭ tri apotekoj, kun nutraĵvendejo, en kiu jam ĉio estas preparita — pano distranĉita, supo kuirita, toastoj por supo pakitaj en diafanan paperon? Kion homoj povas fari, krom freneziĝi?

En vendejo, en kiu ni aĉetis distranĉitan panon, kuiritan supon kaj iun jam formanĝitan fromaĝon (almenaŭ ĝi tiel aspektis), oni diris al ni, ke nun senlaboreco en la urbo forestas, ĉar la pulva fabriko funkcias plenmove.

Kiam s-ro Adams, kaptinte jakon de vendeja mastro, komencis demandi lin pri okupoj de lokaj loĝantoj, tiu respondis jene:

— Estas konate, kion ili faras. Fumas “Ĉesterfild”-on, trinkas “Koka-Kolon”, sidas en apoteko. Ili nun havas monon. Iu bezonas pulvon.

Iu bezonas pulvon, iu bezonas kupron, milita industrio komencis funkcii pli streĉe.

Alimatene ni trafis Bisbion (Bisbee), urbeton situantan en montaro. Ĉi tie troviĝas kupraj minejoj de Arizono. Dometoj situis sur krutaj deklivoj. Al ili kondukis longaj lignaj ŝtuparoj. Sur placo de la urbo staras ruĝa, gisita el kruda kupro, monumento al nekonata laboristo, kiu alportis grandan profiton al posedanto de minejoj. En apoteko sur tabloj staras belaj sukerujoj, stampitaj el ŝika ruĝa kupro. Tuj post la urbo vidiĝas giganta kratero, kiun kvazaŭ kreis la naturo mem. Reale ĝin elfosis homoj. Tie troviĝas malnova kupra minejo.

Poste ni trafis dezerton kun kaktoj, kiujn ni ankoraŭ ne vidis. Granda globo kun pingloj havas longan florantan branĉon. Post kiam ni traveturis tiun dezerton, ni trafis la alian, en kiu kreskis nur telegrafaj fostoj kaj nenio plu. Pasis ankoraŭ unu tago, kaj el dezerto de telegrafaj fostoj ni trafis dezerton, en kiu kreskis afiŝoj, plakatoj, reklamoj kaj ceteraj, skribaj, pentritaj kaj stampitaj ĝemkrioj pri urbo Ŭajt-siti (White City).

Ĉiujn du mejlojn, kaj poste pli ofte, plakatoj furioze invitis vojaĝantojn en Uajt-siti-on. Ili promesis tiujn plezurojn, ke se sub pseŭdonomo “Ŭajt-siti” kaŝus sin Nico (NB. franca banloko) aŭ Soĉio (NB. ruslanda banloko), do kaj tiam, ŝajne, tio ne sukcesus kompensi furiozan entuziasmon, kiu estis en petegoj, postuloj kaj admonoj pri vizito al la urbo.

Konsternitaj per tiu persisteco, ni iom deflankiĝis de nia kurso. El Arizono ni trafis ŝtaton Nov-Meksikion, kaj ju pli ni proksimiĝis al Ŭajt-siti-o, des pli ŝrikaj iĝis reklamoj. Fine klariĝis, ke urbon Ŭajt-siti-on fondis fame konata vakero Ĵimo Ŭajt (Jimmy White), kiu malkovris ankoraŭ pli fame konatajn kavernojn de Karlsbado (Carlsbad Caves).

Antaŭ dudek jaroj vakero Ĵimo Ŭajt, tiam ankoraŭ ne fondinta urbon de sia nomo, rimarkis, ke el iu fendo en tergrundo leviĝas densa fumo. Ekinteresiĝinte pri tio ĉi, li pliproksimiĝis kaj ekvidis, ke tio ne estas fumo, sed nekredeble grandega amasiĝo da vespertoj, elfluganta el sub grundo. La vakero brave malsupreniĝis en la fendon kaj malkovris tie kolosajn stalaktitajn kavernojn. Baldaŭ tiuj kavernoj estis deklaritaj kiel nacia propraĵo kaj oni faciligis oportunecon de ilia ĉirkaŭrigardo. La kavernoj eniĝis liston de naciaj parkoj de Unuiĝintaj Ŝtatoj. Kaj kio koncernas Ĵimon Ŭajt, do li ne kontentiĝis per gloro de malkovrinto kaj geografiisto, kaj fondis, apude de la kavernoj mem, kampadejon el kelkaj kabanoj kun fiera nomo Ŭajt-siti-o, kaj plenigis vastan ĉirkaŭigantan spacon per sciigoj kaj eldiraĵoj pri sia urbeto.

Aranĝo de la stalaktitaj kavernoj de Karlsbado donas tre klaran imagon pri Usono, pri stilo de usona laboro.

Centojn da mejloj ĉirkaŭe okupis dezerto kun realaj viperoj. Sekve ni supozis, ke, verŝajne, necesos ien enrampi kiel bestoj. Tamen, kiam ni proksimiĝis al la kavernoj, ni ekvidis mirindan vidaĵon: du liftoj, perfektaj liftoj kun belaj kajutoj, kiuj kun agrabla urba zumado mallevis nin sepcent futojn subteren. Sur supraĵo estis vendejo, en kiu oni vendis indiajn memoraĵojn, bonega informejo kaj necesejoj, samkiel en ĉiu unuaklasa hotelo. Tio ĉi estis elektra, laŭte parolanta, ultramoderna parto de la dezerto.

Spektado de la kavernoj deprenas tutan tagon, sed ĉar ni malfruiĝis, do ni partoprenis nur la duan duonon de ekskurso. Malleviĝinte en liftoj sur fundon de la kavernoj, ni trafis subteran manĝejon. Matenmanĝo estis tute ordinara, sed necesas memori, ke nutraĵojn oni veturigas ĉi tien elmalproksime. Estis kafo en dikaj tasoj kun sengusta pano, envolvita en diafanan paperon, sandviĉoj, oranĝoj de kalifornia origino, ne tro bongustaj — kutima usona matenmanĝo en loko, situanta sepcent futojn sube de la tersupraĵo.

Poste oni ĉiujn kolektis kaj organizis longan homĉenon, antaŭen ekpaŝis kondukanto en verda duonmilita uniformo de servistoj de naciaj parkoj. La lasta iris alia servisto, zorganta pri tio, ke neniu perdiĝu.

Dum nia movado, transirante el unu halo al la alia, antaŭe oni ŝaltis elektron kaj malantaŭe ĝi estingiĝis. Lumo ĉie estis maskita kaj kaŝitaj lumigiloj situis en oportunaj lokoj, taŭgaj por plej bela lumigado de la haloj.

Antaŭ ni malkovriĝis grandiozaj dekoracioj: gotikaj volboj, etaj, kaŝintaj sin en niĉoj, temploj, multetunaj puntaj stalaktitoj, pendintaj de volboj. La haloj estis pli ampleksaj ol plej grandaj teatroj en la mondo. Stalagmitoj aspektis kiel krispaj miniaturaj japanaj ĝardenoj aŭ kiel brilaj kalkaj monumentoj. Stalaktitoj pendis kiel grandegaj ŝtonaj manteloj kun faldoj. Staris kalkaj Budaoj, maketoj de teatraj spektakloj, vidiĝis ŝtoniĝintaj miraĝoj kaj nordbriloj, — ĉio, kion kapablas imagi homo, estis ĉi tie, inkluzive etan stalagmiton, kiu similis gangsteran mitralon.

Ekskursantoj iris ĉene, kaj similis procesion de monakoj, kiun prezentis Makso Rejnhard (NB. Reinhardt, Max, aŭstra teatra direktoro).

Antaŭ eliro el la kavernoj, gastojn oni sidigis sur stalagmitan barieron, aperintan en unu el haloj, kaj nia kondukanto lekciis tri minutojn, aldoninte ciferojn. Iom da ciferoj por pli bone fiksi viditajn miraklojn — tio ĉiam plaĉas al usonanoj. Lektoro informis, kiom aĝas stalaktitoj, kia estas plej granda kaj kiom kostis instalado de liftoj (cent sepdek kvin mil dolarojn). Post tio li sciigis loĝlokojn, el kiuj alvenis ekskursantoj.

Entute ekskurson partoprenis sepdek du personoj. Kvar venis el ŝtato Montano, du el Norda Dakoto, dek kvar el Nov-Meksikio, naŭ el Kalifornio ktp. Homoj alvenis preskaŭ el ĉiuj usonaj ŝtatoj. Tion ni rimarkis ankoraŭ surtere antaŭ enirejo de la kavernoj. Tie staris aŭtoj kun bluaj, verdaj, flavaj, brunaj numeroj, kiuj indikis ties apartenecon al diversaj ŝtatoj. Fine la lektoro sciigis, ke ekskurson partoprenis du rusaj vojaĝantoj el Moskvo. Ĉar el nia kvaro, plej respektinde aspektis geedzoj Adams, do ĉiuj kolektiĝintoj ekrigardis ilin.

Poste la alia servisto, kiu iris fine de nia procesio, foriris en apudan halon, elŝaltis elektran lumigon kaj ekkantis iun tristan kanzonon, por demonstri akustikon de la kavernoj. Li distancis kvarcent futojn, sed ni aŭdis eĉ lian spiradon.

Lacaj, ni falis sur sidlokojn de nia fidela limuzino, kaj ĝi denove veturigis nin. Ni aŭtis al El-Paso, situanta apud la meksikia limo. Mallaŭta zumado de motoro kaj konstanta murmurado de gruzo sub radoj dormigis nin. Ni dormeme klinis la kapojn, kaj eĉ s-ro Adams profundiĝis en pensadon.