Ni vekiĝis pro subite veninta silento. La limuzino haltis. S-ro Adams demande rigardis nin. Evidentiĝis, ke veturpetanto petis veturigi lin. Ni konsentis kaj tuj ekbedaŭris. Li parolis kiel ebriulo. Cetere, li estis absolute sobra. Tio estis originala difekto de lia eldirado. Siajn vidpunktojn pri vivo li eldiris rapide kaj volonte. Ili estis same malnovaj, kiel liaj griza jako kaj ĉifita nigra pantalono, kiun kovris lanugeroj.
— Milito proksimiĝas, — deklaris li, balbutante kaj glotante tutajn silabojn, — junularo volas militi. Ili bezonas iun agadon. Ili bezonas ajnan laboron, laboron kaj famon. Laboro forestas, ĝin de homoj forprenis maŝinoj. Estus bone, almenaŭ parton de tiuj malbenitaj maŝinoj likvidi.
Por korekto de aferstato estus bone, ke iom da homoj pereus en milito, kaj parto de maŝinoj estus likvidita. Tiam ĉio iros glate. Tion ni aŭdis jam multfoje.
Kiam ni veturis preter meksikiaj domaĉoj kun rompitaj vitroj kaj dispenditaj sur ŝnuroj ŝiriĝintaj kusenegoj, nia mizera kunvojaĝanto ĵetis malestiman rigardon je amason da meksikianoj, kolektiĝintaj ĉe perono de unu el domaĉoj. Ili estis vestitaj je eluzitaj duonpeltaĵetoj el tenda tolo kun ŝafofelaj kolumoj.
— Meksikianoj, — diris nia kunveturanto per sia ebria elparolo, — preferas loĝi en koto. Tutegale kioman enspezon ili perlaboros, ili restos malpuraj. Tiuj estas meksikianoj. Salajro povas esti kvin dolarojn semajne aŭ kvin dolarojn tage, — nenio ilin ŝanĝos.
Tiuj vidpunktoj de la veturpetanto simpligis lian vivon. Ĉion oni povus decidi tre simple. Iom da homoj necesas mortigi, parton de maŝinoj necesas likvidi. Kaj se ekzistas malriĉaj homoj, do ili estas neordinara popolo, preferanta vivi en mizero, ĉiuj tiuj meksikianoj, negroj, poloj.
— Se salajro estos eĉ ses dolarojn tage, — ripetis li kun persisteco de ebriulo, — ili tutegale vivos kiel almozuloj. Ili tion ŝatas.
La kvardekunua ĉapitro. Unu tago en Meksikio
El-Paso, urbo situanta en plej suda Teksaso, aspektas kiel iu miraĝo. Post vastega dezerto, post senfinaj kaj senhomaj vojoj, post silento, en kiu aŭdiĝis sole zumado de nia motoro, subite — granda urbo, tuj cent mil loĝantoj, centoj da elektraj elpendaĵoj, viroj, vestitaj samkiel en Nov-Jorko aŭ Ĉikago, kaj junulinoj, beliĝintaj tiel, kvazaŭ apud ekzistas neniu dezerto, sed tutan areon okupas kinejoj, manikurejoj, manĝejoj kaj dancejoj.
Sed ni ja ĵus traveturis tiun dezerton! Ni aŭtis laŭ ĝi kun rapideco kvindek mejlojn hore, kaj tamen ni perdis kelkajn tagojn por ĝin trai, pro ĝia grandeco. Ĝi nin ravis kaj ni foje murmuris ion similan al “dezerto aŭskultas Dion”. Sed en El-Paso oni eĉ nenion pensis pri majesteco de dezerto. Ĉi tie oni okupiĝis pri aferoj. Grincis aŭtomataj kasoj kaj kalkuliloj, alterne ekbrilis reklamaj lumoj, kaj radio peze rukulis, kiel kolombo, kies voston oni bruligis.
Refortiĝinte en restoracio per dikaj viandaĵoj, kiujn oni nomis “bebi-bif” (baby beef), ni piede ekpaŝis al Meksikio. Ĝi situis apud urborando de El-Paso. Necesas nur trairi ponton trans duonsekan, pro vintro, riveron Rio-Grande, post kiu jam estis meksikia urbo Juarezo.
Ni timis viziti Meksikion. Kaj jen kial. Niaj pasportoj havis unujaran vizon por restado en Unuiĝintaj Ŝtatoj, kiun eldonis al ni s-ro Eliso A.Ĵonson (Ellis A.Johnson), usona vickonsulo en Moskvo. Sed ĉiu vizo perdas sian validecon aŭtomate, kiam vi lasas la landon. Kio okazas, se dum reveno el Meksikio en Usonon oni diros al ni, ke registaro de Unuiĝintaj Ŝtatoj opinias, ke sian gastan devon ĝi plenumis kaj ne insistas pri tio, ke ni plu estu ĝiaj gastoj? Teruro penetris nin, kiam ni imagis, ke restajn tagojn de niaj vivoj ni pasigos en urbo Juarezo, troviĝanta en distrikto Ĉi-hua-hua. Aliflanke ni tre deziris viziti Meksikion. Plenaj per tiuj animaj emocioj, ni alpaŝis al ponto, kunliganta El-Pason kaj Juarezon, kaj eniris limejon.
Proksimeco de Meksikio sentiĝis per fiodoro — ĉu karbolo, ĉu formalino, — kiu saturis ĉion en malgranda limejo. Enmigra oficisto, metante cigaron de unu angulo de sia buŝo al la alia, longe kun intereso rigardis niajn pasportojn. Necesas opinii, ke sovetaj civitanoj tre malofte venas en limejon de El-Paso.
La oficisto neatendite estis bonvolema. Same neatendite alia oficisto povas esti ĉikanema. Estas malfacile ilin kompreni! Ilia fako, verŝajne, bazas ĉefe sur emocioj, humoroj, kaj similaj nekapteblaj nuancoj. La oficisto laŭte deklaris, ke ambaŭ rusaj ĝentlemanoj rajtas tute sentime viziti Meksikion. Iliaj vizoj ne perdos siajn validecojn. Du rusaj ĝentlemanoj tute ne maltrankviliĝu pri tio. Poste li eliris kune kun ni sur la ponton kaj diris al homo, sidinta en budo de kontrolistoj:
— Tiuj du personoj estas rusaj ĝentlemanoj. Ili vizitas Meksikion. Preterlasu ilin.
Singardema s-ro Adams demandis, ĉu la oficisto deĵoros, kiam ni estos revenantaj en Usonon.
— Jes, jes, — respondis la oficisto, — mi estos ĉi tie tutan tagon. Ne maltrankviliĝu rusaj ĝentlemanoj pri nenio. Mi estos ĉi tie kaj pasigos ilin returnen en Usonon.
Ni pagis po du cendojn de iu imposto kaj post unu minuto atingis meksikian grundon.
Sur meksikia parto de la ponto ankaŭ estis limejo, sed tie nenion oni demandis. Vere, ĉe budo staris safranovizaĝa viro kun malpura kolo, vestita je bela uniformo de darkkolora kakio, kun oritaj borderoj. Sed vizaĝo de meksikia limgardisto mienis tutplenan malestimon al siaj devoj. Lia vizaĝo kvazaŭ parolis jenon: “Jes, malfeliĉa fato devigis min vesti tiun ĉi belan uniformon, sed mi ne malpurigu miajn graciajn manojn, dum kontrolo de iuj malpuraj paperaĉoj. Ne! Vi neniam ekvidos, ke tion faros nobla Juano Ferdinando Cristobalo Colbajos!”
Ni ne havis meksikiajn vizojn, ĉar diplomataj rilatoj inter niaj landoj ne ekzistis, kaj do ni estis multe kontentaj, ke trafis tiom noblan hidalgon, kaj rapide ekpaŝis laŭ ĉefvojo de Juarezo.
Dum longa tempo ni alkutimiĝis al benzina odoro, dominanta en Usono, do ni iom ŝokiĝis pro lokaj odoroj. Odoris rostitaj manĝaĵoj, forbrulinta oleo, ajlo, kapsiko, ĉio odoris forte kaj peze.
Strato estis homplena. Malrapide promenis solenaj, nehastantaj piedirantoj. Preteriris junuloj kun gitaroj. Malgraŭ tio, ke sur ili brilis oranĝkoloraj ŝuoj kaj novaj ĉapeloj, sed entute ili aspektis iom malpure. Kripluloj laŭte petegis almozon. Ĉarmaj nigraokulaj kaj nazmukaj infanoj kuris post alilanduloj, petante pencojn. Probable ekzistas regulo, ke ju pli malriĉa estas iu suda urbo, des pli gravan signifon havas brilo de ŝuoj. Preterpaŝis taĉmento de soldatoj, dikvizaĝaj, puriĝintaj, kun grincantaj militbalteoj, taĉmento de skandale bonordaj militistoj.
Ĝuste kiam ni aperis sur stratoj de Juarezo, al ni alpaŝis negaja junulo, kun vangharoj sur maldika vizaĝo. Li estis en verda pantalono kaj ĉemizo kun malbutonumita kolumo. Li proponis aĉeti cigaredojn, biletojn por hodiaŭa batalo de taŭroj, kontrabandan tabakon kaj ankoraŭ mil artiklojn. Li proponis ĉion, kion povas proponi komercisto al aĉetanto. Li rimarkis, ke ni cedas, pliigis siajn klopodojn kaj venigis nin al cirko, en kiu okazos batalo.
Sur eksteraj muroj de cirko pendis grandaj afiŝoj kun reklamo de usona viskio. Eniri la cirkon ni ne sukcesis. Tie nun okazis mitingo de laborista-kamparana unio, direktita kontraŭ eksprezidanto Kajes (Calles), kiu penas ree prezidi.
Tutan placon ĉirkaŭ la cirko plenigis homoj kun ruĝverdaj rubandoj en butontruoj (ĝi estas emblemo de l' unio). Ene de l' cirko oni muzikis, stertore oni oratoris, kaj ĉe enirejo staris milita orkestro, kiun ni jam hodiaŭ vidis. Krioj, venintaj el la cirko, homamasiĝo, kiu aŭskultis ilin, starante sur senŝtona placo, vento, movanta varman, dornan polvon kaj pajlon, decidemaj kaj malsaĝaj vizaĝoj de soldatoj, — ĉio ĉi rezultigis malkvietan, pulvan humoron.
Ni trapaŝis bazaron, kie oni rostis, bakis kaj kuiris manĝaĵojn, kies aspekto tuj elvokis neestingeblan soifon. Ĉe butiketoj sidis homoj. Manĝaĵojn de sur platoj ili prenis per manoj.