Выбрать главу

– Ĉu tiuj estas du rusaj ĝentlemanoj, kiuj hodiaŭ matene foriris al Meksikio? Jes, jes, al mi oni jam parolis pri ili! Oni ĉion sciigis. Du rusaj ĝentlemanoj povas libere veni Unuiĝintajn Ŝtatojn. Ne trankviliĝu ili.

Kaj li diris al kontrolisto en budo:

— Tiuj estas du rusaj ĝentlemanoj, kiuj iras el Meksikio al Usono. Preterlasu ilin!

Kiam ni forlasis limejon, s-ro Adams diris:

— Ne, sinjoroj, tio estas organizita lando. La matena oficisto foriris, sed ne forgesis diri al sia substituulo, ke vespere el Meksikio revenos du rusoj. Tio estas servado, ĉu ne? Kaj jen kion mi ankoraŭ volas eldiri. Mi volas diri, ke en nia lando vi povas ĉiam trinki dolĉan akvon el krano, vi ne malsaniĝos pro abdomena tifo, — akvo ĉiam estos ideala. La lando, en kiu vi ne bezonas suspekte trarigardi litan tolaĵon, — ĝi ĉiam estos pura. La lando, en kiu vi ne bezonas pensi pri tio, kiel aŭti el unu urbo al la alia. Vojo ĉiam estos bona. La lando, en kies plej malkara restoracio vin oni ne toksas. Manĝaĵo, probable, ne estos bongusta, sed ĉiam bonkvalita. La lando kun alta vivnivelo. Kaj tio iĝas pli videbla, ĝentlemanoj, kiam vi trafas alian landon, kiel ni hodiaŭ trafis la alian amerikan landon. Ne, ne, ĝentlemanoj, mi ne volas diri, ke Usono estas tute perfekta lando, sed ĝi havas siajn dignojn, kiujn necesas ĉiam memori.

Antaŭ nia veno al El-Paso, ni travivis en Usono sufiĉe longan tempon kaj multe aŭtis tra la lando. Ni tiel kutimiĝis al perfektaj vojoj, bona priservado, al pureco kaj komforto, ke ĉesigis tion rimarki. Sed nur unu tago, kiun ni pasigis en Meksikio, devigis nin laŭdigne pritaksi materialajn atingojn de Unuiĝintaj Ŝtatoj.

Iufoje okazas utila unutaga forlaso de lando, por ke pli bone ekkoni ĝin.

La kvardekdua ĉapitro. La Novjaro en San-Antonio

Antaŭtage de la Novjaro (NB. 1936) nia griza limuzino enveturis en San-Antonion, plej grandan urbon de ŝtato Teksaso.

— Mi konas ĉi tiun urbon, — diris s-ro Adams. Mi ĝin vizitis pasintjare. Mi asertas vin, sinjoroj, ke ĝi estas belega urbo.

La urbo estis neordinare vigla. Ĝia centro kun deko da dudeketaĝaj konstruaĵoj aspektis post dezerto kiel reala Nov-Jorko. Lumis maldikaj gasaj tubetoj de reklamoj kaj vitrinoj de vendejoj. Traveturinte etajn usonajn urbojn, ni tute malkutimiĝis de popolamaso kaj nun, kiel vilaĝanoj, mire okulumis trotuarojn, kiujn superplenigis piedirantoj. Inter ordinaraj molaj ĉapeloj kaj kurtaj vangharoj foje vidiĝis larĝaj ĉapeloj kaj tute imponaj vangharoj, kiuj indikis proksimecon de Meksikio kaj vakeraj ranĉoj.

Ni aŭtis jam ĉirkaŭ du monatojn. Ni volis iom ripozi kaj distriĝi. Vigla popolamaso, plene malfermitaj butikoj, aromoj de kafo kaj tabaka fumo — tiu ĉi fremda, vanta etoso enigis en korojn lirikan melankolion kaj kune kun ĝi kaŝan esperon pri miraklo. Povas esti, subite okazos io rimarkinda, io unika, kio ne okazas kun ordinaraj vojaĝantoj en fremda urbo, en kiu estas neniu konata animo. En tiu ĉi antaŭtago de la Novjaro ni sentis sin precipe malproksime de la patrolando, de Moskvo, de geamikoj kaj parencoj. Verdire, ni tre volis eldrinki grandan tigoglason da vodko, manĝi haringon kaj nigran panon, ni volis gaji, deklami gajajn kaj sensencajn tostojn.

— Jes, jes, ĝentlemanoj, nun en Moskvo, verŝajne, estas neĝo, — diris s-ro Adams, kun kompato rigardante niajn malĝojajn vizaĝojn.

La ĝentlemanoj ekĝemis.

— Ne, serioze, ni nepre devas hodiaŭ bone festi la Novjaron. Ne, ne, sinjoroj, mi havas planon. Nun estas nur la oka vespere. Mi proponas veturi rekte al hotelo “Roberto Li”. Mi sciigis miajn korespondantojn pri tiu ĉi adreso. Tie ni razos kaj ordigos nin, restigos en garaĝo nian aŭton kaj eliros surstraten. Mi konas en San-Antonio unu belan restoracieton. Ĝi situas proksime de la hotelo. En ĝi kolektiĝas poetoj kaj pentristoj. San-Antonio memorigas Santa-Feon kaj Karmelon tiusence, ke ĝin preferas artistoj. Jes, jes, ĝentlemanoj! Ho, ne! En tiu restoracieto oni proponas bongustajn manĝaĵojn… Hodiaŭ ni ne estos tro ŝparemaj. Ni konatiĝos kun poetoj kaj pentristoj kaj festenos. Ĝentlemanoj! Kion vi opinias pri tiu ĉi plano?

Kaj s-ro Adams frapetis manplate laŭ kalva kapo kun braveco de efektiva diboĉulo.

Ni entuziasme komencis efektivigi tiun ĉi belegan planon. Post unu horo ni viglaj, lavintaj, kun restaĵoj de pudro sur razitaj vangoj kaj kun espero en animoj, ni eliris surstraten kaj miksiĝis kun homamaso.

— Unue ni elsendos gratulajn telegramojn, — diris s-ro Adams.

Telegrafa buroo “Ŭesta Unio”(Western Union) fakte estis malgranda vendejo, disigita je du partoj per larĝa kverka tablo, ĉe kiu sidis junulo kun krajono, metita sur lia orelo. Apud enirejo de la buroo atendis du knaboj — biciklistoj en kruringoj, kaskedoj kaj jaketoj kun epoletoj kaj serenaj butonoj. Ili devas disveturigi telegramojn al adresatoj. Biciklojn kun tre larĝaj stiriloj kaj dikaj bendoj ili alpremis al stratlanternoj. Knaboj tre fieris pro siaj uniformoj kaj aspektis grave, sed ili entute estis infanoj kaj do pasigis sian libertempon plej facilanime. Ili enmetis en tubon de bicikla stirilo petardon, bruligis ĝin kaj, dekurinte al pordo, rigardis piedirantojn, kiuj desaltis, proksimiĝinte al biciklo kaj ekaŭdinte eksplodeton tuj ĉe siaj oreloj. Se eksplodeto okazis speciale akra, kaj piediranto tre nervoze desaltis, knaboj eniĝis en la buroon, ekridegis, kaj elrigardis surstraten. Tiutempe junulo kun krajono sur orelo riproĉe minacis ilin fingre. Poste telegrafaj knaboj interbatiĝis kun grupo da ordinaraj knaboj, sen kruringoj, epoletoj kaj bicikloj. Malamikaj flankoj pafis unu la alian per petardoj, kiuj surdige eksplodis.

La junulo prenis telegramon, eltiris el post sia orelo krajonon kaj, rapide trakalkulinte vortojn, diris:

— Du dolaroj kaj okdek cendoj.

Ni elpoŝigis monon.

— Tiun ĉi telegramon, — diris la junulo, — oni liveros en Moskvon ankoraŭ hodiaŭ. Sed, povas esti, ĉu vi deziras, ke la telegramon oni liveru morgaŭ matene? Ja ĝi estas la gratula telegramo, kaj mi opinias, ke via adresato estos kontenta, ricevinte ĝin morgaŭ matene.

Ni konsentis kun tiu ĉi konkludo.

– Ĉi-okaze prezo estos malsama.

La junulo prenis paperfolion, faris kalkulon kaj diris:

— Entute du dolaroj kaj dek cendoj.

Sepdek cendoj de ekonomio! La junulo ekplaĉis al ni.

– Ĉu, povas esti, vi deziras, sinjoro, sendi la telegramon alimaniere? Ni havas specialan rabaton por telegrafaj mesaĝoj. Tia telegramo atingos la adresaton iom pli malfrue kaj kostos unu dolaro kaj duono, sed vi rajtas aldoni al teksto ankoraŭ ok vortojn.

Ni troviĝis en la buroo “Ŭesta Unio” ĉirkaŭ unu horon. La junulo enskribis ciferojn en kelkajn paperfoliojn, informiĝis en manlibroj kaj finfine ŝparis por ni ankoraŭ dek cendojn. Li kondutis kiel bonkora ŝparema onklo, kiu instruas al facilanimaj nevoj lekciojn pri vivo. Li zorgis pri nia monujo pli, ol ni mem. Tiu ĉi oficisto antaŭ alveno de la Novjaro, kiam necesas hasti hejmen, ŝajnis ne nur ideale tolerema kun siaj klientoj. Li ŝajnis fidela amiko, kies devoj estis ne nur priservado, sed ankaŭ zorgado pri ni, savado de vivaj eraroj.

— Ne, serioze, ĝentlemanoj, — diris al ni s-ro Adams, — vi jam sufiĉe vojaĝas tra Usono kaj devas kompreni, kio estas usona servado. Antaŭ dek jaroj mi intencis vojaĝi ĉirkaŭ la terglobo kaj volis aĉeti biletojn en unu turista buroo. Vojplano estis tre komplika kaj multekosta. En tiu buroo oni kalkulis kune kun mi kaj finfine helpe de iuj diversaj fervojaj kombinaĵoj ŝparis por mi cent dolarojn. Entute cent dolarojn! Ĝentlemanoj! Cent dolaroj estas granda mono. Jes, jes, jes. Ho, ne! Mi petas, vi ne forgesu, ke buroanoj havas certan interezon de transakcio kaj farinte koston de mia bileto malpli kara, ili malpliigis sian enspezon. Jen, jen, jen! Tio estas principa senco de usona servado. La buroo enspezis malpli, kiam priservis min, ol ĝi povus enspezi, tamen sekvontfoje mi nepre revenos ĝuste tien kaj redonos al ili sian monon. Ĉu vi komprenas, ĝentlemanoj? Malpli, sed pli ofte. Tio estas tute sama, kio okazis ĉi tie, en telegrafa buroo “Ŭesta Unio”. Ne, vere, ĝentlemanoj, vi simple ne komprenas, vi ne volas kompreni, kio estas usona servado.