Выбрать главу

Usono ne scias, kia ĝi estos morgaŭ. Ni scias kaj povas kun certa precizeco rakonti, kia nia lando estos post kvindek jaroj.

Kaj tamen ni povas tre multon ellerni de Usono. Ni tion faras, sed lekcioj, kiujn ni prenas de Usono, estas epizodaj kaj tro specialaj.

Ni unue devas esplori Usonon, esplori ne nur ĝiajn aŭtojn, turbogenerilojn kaj radioaparatojn (tion ni faras), sed ankaŭ manieron de agado de usonaj laboristoj, inĝenieroj, aferistoj, precipe de aferistoj, ĉar se niaj staĥanov-anoj (NB. Staĥanov, Alekseo, avangarda ministo, kies altaj laboraj atingoj donis lian nomon al enlanda movado kaj kamarada konkurado) jam superas normojn de usonaj laboristoj, kaj inĝenieroj ofte ne cedas al la usonaj (tion konfirmis usonanoj mem), sed pluraj niaj aferistoj kaj ekonomiistoj ankoraŭ ne atingis samajn rendimenton kaj akuratecon de laboro de iliaj usonaj samfakuloj.

Ne parolu ni nun pri atributoj de niaj ekonomiistoj, pri ties ideismo kaj funkciivo. Tiujn atributojn edukis Komunista partio. Ne parolu ni pri mankoj de usonaj aferistoj — pri ties senideismo, avideco, senprincipeco. Tiujn mankojn edukis kapitalismo. Por ni nun estas pli grava esplorado de ties ĉiuj atributoj, ĉar ni volas studi ĉe ili. Ĉe ili devas studi ne nur inĝenieroj, sed ankaŭ niaj ekonomiistoj kaj aferistoj.

Usona aferisto ĉiam trovas tempon por interparolo pri aferoj. Li sidas en sia oficejo, demetinte jakon, kaj laboras. Laboras li kviete, nerimarkeble, senbrue. Li nenien hastas aŭ malfruiĝas. Li havas solan telefonon. Lin neniu atendas en akceptejo, ĉar rendevuo (appointment) estas difinita absolute precize kaj konversacio deprenas neniun troan minuton. Li okupiĝas sole pri aferoj. Kiam li partoprenas konferencojn, tio ne estas konata. Verŝajne, li kunsidas tre malofte.

Se usonano diris en konversacio, eĉ parenteze: “Mi tion faros”, al li ne necesas tion rememorigi. Ĉio estos farita. Kapablo teni vorton, teni firme, precize, pere de ĉiuj rimedoj, — jen kio estas plej grava, kion ni devas studi ĉe usonaj aferistoj.

Ni skribis pri usona demokratio, kiu reale donas al homo neniujn liberecojn kaj nur maskas ekspluatadon de unu homo la alian. Sed en usona vivo estas fenomeno, kiu devas interesi nin ne malpli, ol nova modelo de iu maŝino. Tiu fenomeno estas demokrateco en rilatoj inter homoj. Kvankam tiu demokrateco ankaŭ kovras socian malegalecon kaj estas pure ekstera formo, sed por ni, akirintaj socian egalecon inter homoj, tiuj eksteraj formoj de demokrateco nur povas elstarigi justecon de nia sociala sistemo. Eksteraj formoj de tiu demokrateco estas perfektaj. Ili tre helpas dum laboro, frapas burokratismon kaj pliigas homan dignon.

Soveta Unio kaj Unuiĝintaj Ŝtatoj — tiu ĉi temo estas grandega. Niaj notoj estas nur rezulto de vojaĝaj observoj. Ni simple volus pliigi en soveta socio intereson al Usono, al studado de tiu ĉi granda lando.

Ni elveturis el Vaŝingtono al Nov-Jorko. Ankoraŭ kelkaj horoj — kaj vojaĝo laŭ usona tero finiĝos. Dum tiuj finalaj horoj ni pensis pri Usono. Ŝajne, en nia libro ni rakontis ĉion, pri kio ni pensis.

Usonanoj tre koleras kontraŭ eŭropanoj, kiuj venas Usonon, uzas ĝian gastemecon, kaj poste mallaŭdas ĝin. Usonanoj ofte kun agaco parolis tion al ni. Sed ni ne komprenas tiel starigitan demandon — mallaŭdi aŭ laŭdi. Usono ne estas premiero de nova teatraĵo, kaj ni ne estas teatraj recenzantoj. Ni enskribis niajn impresojn pri la lando kaj niajn opiniojn pri ĝi.

Kion oni povas diri pri Usono, kiu samtempe terurigas, ravas, elvokas domaĝon kaj prezentas ekzemplojn taŭgajn por imitado, pri la lando riĉa, mizera, benita kaj sentalenta?

Ni povas diri honeste, metinte la brakojn sur korojn: tiun ĉi landon estas interese observi, sed loĝi en ĝi ni ne volus.

La kvardeksepa ĉapitro. Adiaŭ, Usono!

En Nov-Jorko estis freŝa vetero, blovis vento, brilis la suno.

Mirinde estas bela Nov-Jorko! Sed kial aperas sopiro en tiu ĉi granda urbo? Konstruaĵoj estas tiom altaj, ke la suno lumigas nur suprajn etaĝojn. Kaj tutan tagon ŝajnas, ke la suno subiras. Jam matene okazas subiro. Verŝajne, pro tio estas tiel sopire en Nov-Jorko.

Ni revenis tiun ĉi urbon, kie loĝas du milionoj da aŭtomobiloj kaj sep milionoj da homoj, kiuj priservas ilin. Ho, tio estas rimarkinda vidaĵo, kiam aŭtoj komencas promeni laŭ Centra parko! Neniel oni sukcesas forĵeti penson, ke tiu grandega parko, situanta meze de Nov-Jorko, estas aranĝita por tio, ke aŭtoj povu tie spiri freŝan aeron. En la parko estas ĉefe nur aŭtaj vojoj, por piedirantoj mankas areo. Nov-Jorkon okupis aŭtomobiloj, kiuj mortigas kaj vundas loĝantojn, kondutas kiel efektivaj okupantoj. Homoj rifuzas de multo, nur por sensoifigi siajn subpremantojn per benzino, oleo kaj akvo.

Krom aŭtoj, ekzistas ankoraŭ unu potenculo en Nov-Jorko. Tio estas bruego. Ĝin oni realigas grandkvante. Sub grundo hurlas metroo, super kapo tondras supertera fervojo, centoj miloj da motoroj samtempe bruas sur stratoj, kaj nokte, kiam bruego iomete malpliiĝas, pli evidente aŭdiĝas maltrankvilaj kaj longaj sirenoj de policaj, incendiaj kaj gangsteraj aŭtomobiloj. Hurlado proksimiĝas, preterkuras kaj malaperas ie malproksime. Iun oni pafmortigis pro ĵaluzo, iun pro malamo, iun simple pro tio, ke oni ne sukcesis dispartigi predon. Kaj povas esti, iu pendumis sin, veneniĝis, trapafis sian koron, netolerinte vivkondiĉojn en la urbo de aŭtomobiloj, bruego kaj kapdoloro.

“Bromo-Seltzer” — trinkaĵon kontraŭ kapdoloro oni vendas ĉie, kune kun oranĝa suko, kafo kaj limonado. Baldaŭ “bromo-seltzer” oni enigos en menuon. Tagmanĝon konsistigos: unue — “bromo-seltzer”, due — “ĉilio” aŭ meksikia supo, trie — fiŝo “soleo” kaj kvare — ree “bromo-seltzer”. Kaj se en unu Nov-Jorko kvanto de telefonoj estas plia, ol en tuta Anglio, do, senkondiĉe, en Nov-Jorko oni tage konsumas pulvorojn kontraŭ kapdoloro pli, ol en Anglio duonjare. En pli kvietaj kvartaloj de Nov-Jorko loĝejoj kostas pli ne pro tio, ke ili estas pli komfortaj, sed pro tio, ke tie estas malpli da bruo. En Nov-Jorko oni vendas silenton, kaj tiu ĉi varo multe kostas. Ĝi similas anglan kostumon. Multekoste, sed bone.

En Nov-Jorko ne eblas disiĝi de angora sento. Laŭ plej vigla avenuo subite traveturas banka kirasaŭtomobilo, farbita ruĝkolore. Ĝiaj mitraloj estas direktitaj rekte amasiĝon da junuloj en helaj ĉapeloj, kiuj promenadas kun cigaroj en dentoj. Tiel en Nov-Jorko oni transportas monon. Tio eblas nur en kirasaŭtoj, male ĝin kaptos tiuj junuloj en helaj ĉapeloj. Ja ili tre suspektinde kaj minace subridas, metinte manojn en poŝojn de siaj stretaj paltoj!

Kelkajn tagojn ni adiaŭadis kun novjorkaj amikoj, stratoj kaj ĉielskrapantoj.

Forveturan tagon ni vizitis apartamenton de s-ro Adams en Ŭesto de Centra parko. Pordon malfermis negrino, montrinta tiajn blankajn afrikajn dentojn, ke en vestiblo iĝis pli serene.

En manĝoĉambro ni ekvidis s-ron Adams, alpremintan al sia brusto etan bebon. Apud staris s-ino Adams kaj parolis:

— Vi tenas bebon jam kvin minutojn. Nun venis mia vico.

— Ne, ne, Bekio, — respondis s-ro Adams, — ne parolu tiel. Min dolorigas viaj vortoj.

Sur tablo kaj planko kuŝis elpakitaj sendaĵoj. Inter ŝnuretoj kaj vindpapero kuŝis diversaj aĵoj: malnova plejdo, binoklo, kolumo, kelkaj ŝlosiloj kun grandaj hotelaj platoj kaj ankoraŭ aliaj bagatelaĵoj.

— Jen, jen, ĝentlemanoj, — diris s-ro Adams, varme premante niajn manojn, — miaj aĵoj iom post iom komencas veni al mi. Restas, nur elsendi ŝlosilojn al hoteloj — kaj ĉio estos en ordo. Mankas sole la ĉapelo.

— Plej bone estus preni ĝin en Vaŝingtono, — edife diris s-ino Adams, lerte preninte la knabinon el brakoj de l' edzo.

— Ne, ne, Bekio, — ekĝemis s-ro Adams, — vi ne devas tiel agi. Ni ja donis ordonon al vaŝingtona poŝto elsendi la ĉapelon ĉi tien. Lasu la bebon, ja vi tenas ŝin tro longe sur viaj brakoj. Tio estas malutila por ŝi. Estu ŝi kuranta laŭ la ĉambro.