Выбрать главу

Kiam Bekio estis lasanta la bebon sur plankon, s-ro Adams kriante: “Ne, ne, serioze!” — brakumis la knabinon kaj repremis ŝin al la brusto.

Eksonis zumilo, kaj en la ĉambron venis poŝtisto kun sendaĵo.

— Finfine nun ĝi venis! — ekkriis Adams.

Jes, tio estis ĝi. S-ro Adams solene eltiris el sendaĵo sian malnovan amatan ĉapelon kaj tuj surmetis ĝin sur la kapon.

— Iru! — ekkriis li akravoĉe. Vi hodiaŭ forveturas, ĝentlemanoj, sed ĝis nun vi ne leviĝis sur supraĵon de “Impajr Stejt Bildin” (Empire State Building). Estus stulte ne realigi tion. Jes, jes, sinjoroj, se vi deziras scii, kio estas Usono, vi devas leviĝi sur “Impajr”-on.

Kiam la bebo ekvidis, ke ŝiajn gepatrojn denove forkondukas nekonataj ĝentlemanoj, kiuj jam forkondukis ilin por du monatoj, ŝi ekploregis. Ŝi stamfis kaj kriis, plorante: "No more trips!" — “Neniujn vojaĝojn plu!”

La gepatroj ĵuris al la bebo, ke ili lasas ŝin nur por kvin minutoj, sed ŝi plorante gurdis, ke: “tiunfojon ili ankaŭ parolis, ke lasas ŝin por kvin minutoj, sed ne revenis tre longe”.

Kiam ni malleviĝis en lifto, ni aŭdis ploron de l' infano. Patro kaj patrino aspektis konfuze, sed nedetruebla sciavido brilis en iliaj okuloj.

— Deksesan fojon leviĝi sur “Impajr”-on, — balbutis s-ro Adams, — tio estas tre, tre interese, ĝentlemanoj!

Lastan fojon ni traveturis en imperialo de buso laŭ la Kvina avenuo. Manekenoj kun rozkoloraj oreloj rigardis nin el vitrinoj. Inter aŭtoj moviĝis tri cirkaj elefantoj, invitintaj novjorkanojn viziti vesperan spektaklon.

Vivo procedis kiel kutime.

Ni leviĝis sur supraĵon de “Impajr Stejt Bildin” (Empire State Building).

Kiom da fojoj, irante preter ĝi, ni ĝemis kaj balbutis: “Aĥ, diablo! Nu, nu! Bonege!”, aŭ ion similan. Kaj atingis ĝin nur du horojn antaŭ nia forveturo el Usono.

La unua lifto levis nin tuj en la okdeksesan etaĝon.

Levado daŭriĝis nur unu minuton. Kompreneble, ni vidis nenion, nek etaĝojn, nek interŝtuparojn. Ni moviĝis en ŝtala tubo, nur oreloj, kiujn kvazaŭ plenigis akvo, kaj stranga malvarmeto en abdomeno konfirmis nian neordinare rapidan leviĝadon. Lifto ne krakis kaj ne frapis. Ĝi moviĝis impete, glate kaj senbrue. Nur ekflamis lampetoj super pordo, montrantaj numerojn de etaĝoj. Sur placeton de la okdeksesa etaĝo ni eniris per iomete malfortiĝintaj kruroj.

La dua lifto veturigis pasaĝerojn sur supraĵon de l' konstruaĵo, de kie ni tra grandaj vitroj de galerio ekvidis Nov-Jorkon. Hieraŭ neĝis. Sur stratoj neĝo jam degelis, sed sur ebenaj tegmentoj de ĉielskrapantoj ĝi kuŝis kiel puraj, subtilaj blankaj kvadratoj. Monta aero sur supraĵoj de ĉielskrapantoj savis neĝon de degelo.

La mirinda urbo, kiun kadris krestoj de moleoj, situis sube. Grizan vitran aeron iomete origis la suno. Laŭ nigraj mallarĝaj stratoj moviĝis etaj aŭtoj kaj trajnoj de superteraj fervojoj. Urba bruego estis velka, ne aŭdiĝis eĉ hurlado de policaj sirenoj. Ĉirkaŭe fiere vidiĝis ĉielskrapantoj en tagmeza krepusko de novjorkaj stratoj, sur kiuj brilis sennombraj vitroj. Ili staris, kiel urbaj gardistoj, armitaj per brila ŝtalo. Ĉe moleo de kompanio “Kjunard-Ŭajt Star” (Cunard-White Star, Kjunard-Blanka Stelo) vidiĝis vaporŝipo kun tri fumtuboj. Tuboj estis flavaj kun nigraj ringetoj. Tio estis “Maĵestik” (Majestic), kiun konsistigis kvindek ses mil tunoj da ŝtalo, ligno, tapiŝoj kaj speguloj, — brita vaporŝipo, en kiu ni hodiaŭ devas forveturi. Sed kiu malgranda kaj senforta ĝi aspektis de sur supraĵo de “Impajr”!

Post du horoj ni jam estis sur la vaporŝipo. “Maĵestik” marveturis sian lastan vojaĝon. Poste ĝin oni devos ruinigi, kvankam ĝi estas tute nova. Post apero de “Normandio” kaj “Reĝino Mario” (Queen Mary), novaj kolosaj atlantikaj vaporŝipoj, “Maĵestik” iĝis tro modesta kaj malrapida, kvankam ĝi trais la oceanon dum bona tempo — ses tagojn.

Enorma korpo de “Maĵestik” jam debordiĝis, kiam ni lastfoje ekaŭdis:

— Adiaŭ, sinjoroj! Jes, jes, jes! Ho, ne! Ne, serioze! Mi esperas, ke vi komprenis, kio estas Usono!

Kaj super kapoj de akompanantoj furioze eksvingiĝis malnova fidela ĉapelo de s-ro Adams kaj tuketo de lia edzino, vireca ŝoforino, kiu dufoje veturigis nin tra la tuta kontinento, neniam laca, tolerema, ideala kunvojaĝantino.

Kiam “Maĵestik” veturis preter Ŭol-strit (Wall Street), jam venis mallumo kaj aperis lumo en ĉielskrapantoj. En fenestroj ekbrilis elektra oro, kaj povas esti, reala oro. Tiu lasta, ora vidaĵo de Usono akompanis nin ĝis eliro al la oceano.

“Maĵestik” akcelis movadon, ekbrilis adiaŭa lumo de lumturo, kaj post kelkaj horoj neniu spuro restis de Usono.

Malvarma januara vento pelis grandan oceanan ondon.