Se mi malsobra estis tute,
Ŝi mem min zorge kuŝigadis;
Ŝi ĉiam pace, sendispute
Je ĉio tuj mem konsentadis
Feliĉan vivon mi pasigis,
Kaj longe tiel vivus eble,—
Sed jen subite ĵaluzigis
Min io,—mem diabl’ kredeble.
Mi pensis: kial baptanino
Sin levas nokte? Kiu volas?
Tre juna estas ŝi virino
Kaj tial, eble, ŝi petolas!…
Mi observadi ŝin intencis.
Jen foj’ ne dormis mi (en korto
Jam estis nokto, kaj komencis
Bruegi vent’ kun granda forto).
Kaj vidas mi: ŝi forrampetis
De forno, prenis ŝi karbeton,
Min tre facile pripalpetis
Disblovis apud forn’ fajreton;
Ŝi ekbruligis kandeleton,
Kun ĝi angulon ŝi foriĝis,
De tie prenis boteleton,
Sur balailon ŝi sidiĝis,
Ŝi senvestiĝis, kaj sorbinte
El boteleto, ŝi tra tubo,
Sur balailo sidiĝinte,
Tuj malaperis, kvazaŭ nubo!
«Ŝi eble estas sorĉistino»,
Mi pensis, kaj de forn’ rapidas,
Por vidi sorĉon de virino;
Kaj jen mi boteleton vidas.
Mi flaris: ia acidaĵo…
Mi plankon verŝis el botelo:
Forflugis—kia mirindaĵo!—
Kaj forna forko kaj sitelo!
Sub benko katon mi ekvidis,
Sur ĝin mi ŝprucis el botelo:
Ĝi ternis tuj kaj ekrapidis
Subite fornon post sitelo.
Sur ĉion ŝprucis sen kompato
Jam mi per tuta forto mia,—
Kaj ĉio: tablo, benko, pato
Forflugis unu post alia.
Al ili mi ne volis cedi,—
Kaj trinkis mem per unu fojo
Restaĵon… Ĉu vi povas kredi?
Mi ekaperis tuj en vojo:
Mi flugis,—kien? mem ne sciis,
Kun forto tranĉis nur aeron,
Al steloj mi: «pli dekstren» kriis…
Kaj jen ekfalis mi sur teron.
Jen mont’. Sur ĝi kaldronoj bolas.
Kaj oni faras ian ludon:
Kantadas, fajfas kaj petolas,
Kun granda ran’ edzigas judon.
Mi kraĉis… Flugas jen Mario:
«For! hejmen kuru, petolulo!
Vin oni tuj formanĝos!..»—Kio?!
—Nu, mi ne estas timemulo:
Vi ne kriegu! Kie vojo
Al hejmo estas?—«Jen sidiĝu
Sur fornan feron,—kun malĝojo
Respondis ŝi,—kaj tuj foriĝu!…»
—Vi volas, ke husar’ sidiĝu
Sur fornan feron?! Baptanino,
Mi petas vin, ne freneziĝu,
Ne estu vi malsaĝulino!…
—Ĉevalon!… «Prenu, malsaĝulo!»
Ŝi efektive diris veron:
Jen antaŭ mi ĉeval’-bravulo
Per hufo forte batas teron.
Sidiĝas mi kun brava vido
Sur ĝin kaj trovi bridon penas,
Sed vane! Rajdas mi sen brido—
Kaj tuj.. al forno mi alvenas.
Kaj jen mi tion saman vidas…
Ĉevalo tute jam forestas,
Kaj mi sur benko rajde sidas:
Jen kia strang’ okazo estas!»
Kaj li daŭrigis plibonigi
Lipharon. «Eble ne timulo,—
Li diris,—estas vi, sed igi
Vin miri povas mi—spertulo.»
15. Garantio
(El Ŝiller)
Damon’ unu fojon mallaŭte trairis
Kun akra tranĉilo sub bask’ al tirano—
Al Dionisio,—sed unu gardano
Lin kaptis subite. Tiran’ al li diris:
«Pro kio al mi vi, bastardo, aliris?»
—Mi sanktan promeson ekvolis plenumi…—
«Krimulo! mi tuj vin ordonos krucumi!»
—Jam longe al morto mi estas pretita,
Kaj, kredu, ne diros mi eĉ unu vorton
Pro mia pardono, ĉar havas mi forton,
Por morti sur kruco; sed se inklinita
Vi estas al bono,—ho, estu donita
Al mi kelka tempo, por fraton edzigi,—
Ĉe vi—do mi povas amikon restigi.—
Kruele ekbrilis tirana rigardo,
Kaj jen li eldiris post kelka silento:
«Tre bone, kun tio mi estas konsenta;
Sed bone vi tamen memoru, bastardo,
Ke vian amikon mi tenos sub gardo
Ne pli, ol tri tagojn,—kaj poste li mortos,
Al vi li per tio pardonon alportos.»
Al sia amiko Damono alvenis
Kaj diris: «tiran’ min aljuĝis krucumi,
Ĉar volis mi sanktan promeson plenumi…
Kaj mi nur tri tagojn ricevi elpenis
Por fraton edzigi…» Kaj li ĉirkaŭprenis
Amikon kaj petas: «Ho, restu, karulo,
Vi por garantio ĉe malbonegulo!»
Amiko volonte konsentis, kaj restis
En malliberejo li por garantio,
Kaj tuj liberigis Damonon per tio…
Damono edziĝon de frato forfestis,
En tria mateno tre frue sin vestis
Kaj vojon rapidas, malfrui timante
Kaj ĉiam pri sia amiko pensante…
Subite tre forta ventego fariĝis,
Kaj tondro, kaj fulmo, kaj granda pluvego;
Pli forte, pli brue koleras ventego,—
Kaj jen riveretoj de mont’ ekruliĝis,
Riveron plenigis, kaj ĝi ekondiĝis…
Damono al ponto rapidas de monto,—
Kaj vidas, ke estas rompita jam ponto.
Li vagas sub pluvo sur bord’ de rivero,
Kaj tre malproksime li vidas dometon;
Li krias, li vokas, li petas ŝipeton,
Sed vane,—neniu ĉar kun malespero
Ekvolos batali kun brua rivero…
Kaj baldaŭ rivero jam aliformiĝis:
Je maro ĝi larĝa simila fariĝis.
Kaj jen lian koron plenigis doloro—
Li ploras, antaŭen li manojn etendas,
Kaj preĝon varmegan al Zeŭso li sendas:
«Kompatu!—li petas kun granda fervoro—
Kaj min ekrigardu kun dia favoro!
Se al Sirakuzoj vi min ne alportos,
Ho! mia amiko senkulpe ja mortos!»
Sed vane kompaton de Zeŭso li petas:
Ventego, kaj ondoj, kaj pluv’ ne ĉesiĝas,
Sed ĉiam pli fortaj, teruraj fariĝas,—
Kaj tempo forpasas… Damono formetas
De si sian veston, kuraĝe sin ĵetas
En bruan riveron kaj naĝas, tranĉante
Per brusto nur ondon, kun mort’ batalante…
Kaj jen li jam estas sur bordo,—elŝiris
Sin mem li el brakoj teruraj de morto,
Kaj multe dankem’ al favoro de sorto
Rapidas li plu… Sed subite eliris
El granda arbaro rabistoj. Aliris
Al ili Damono,—kaj ili malpace
Ĉirkaŭis lin tute, rigardas minace.
«Ho, kion vi volas, krimuloj?—li diris—
Ankoraŭ ne scias, friponoj, vi tion,
Ke, krom ŝarĝa vivo, mi havas nenion,—
Sed vivo ne estas jam mia!» Li iris
Al ili, de unu bastonon elŝiris,
Per ĝi li eksvingis, kaj tri formortigis,
Aliajn—do ĉiujn facile forigis.
Sed suno post pluvo varmege bruligis
Migranton, kaj tute li perdis jam forton,
Kun granda teruro atendis li morton,—
Kaj preĝis li Zeŭson: «vi min liberigis
El ondoj bruegaj, de mi vi forigis
Rabistojn,—ĉu tie ĉi devas suferi
Mi vane kaj morti, amikon oferi?!…»
Kaj—kio-do?—ŝajnas al li, murmuretas
Ne tre malproksime malgranda rivero:
Rapide sin turnas al ĝi kun espero
Damono—kaj vidas, ke fonto fluetas.
Al ĝi superforte li tuje vagetas,
Soifon brulegan kun ĝoj’ kvietigas
Kaj korpon malsanan en ĝi refreŝigas
Jam suno varmega majeste subiras
Kaj ombroj longegaj kuŝiĝas sur tero:
Tre baldaŭ jam venos trankvila vespero.
Sur vojo al urb’ du migrantoj jen iras,
Damono—do ilin sur voj’ preteriras.
Migrantoj parolas, Damono aŭskultas
Kaj aŭdas: «nun lin oni jam ekzekutas!…»