Выбрать главу
VII.
Mi sen konscio longe restis, Kaj kiam mi ekkonsciiĝis,— En malsanejo mi jam estis. Vespero jam alproksimiĝis… Nenion tute mi komprenis… Tre longe kuŝis mi silente Kaj ion rememori penis… Jen venis iu. Tre atente Li ekrigardis min kaj diris: «Nu, ĉu pli bone vi vin sentas?» Li tute ĝis mi mem aliris, Murmuris: «bone, mi kontentas…» Proksime li de mi sidiĝis Kaj ekparolis: «nu, ĉasisto, Vi eble jam ekprudentiĝis? Respondos jam al esploristo?» Je tio ĉi mi tre ekmiris Kaj ne respondis; li daŭrigis: «Al mi pli frue vi ja diris, Ke lin sendube vi mortigis…» Subite ĉion mi komprenis… Ekkriis laŭte mi, ekpenis Min levi,—kaj denove svenis: Malsana korpo ne eltenis!…
VIII.
Terure tempon mi pasigis! Kaj mia korpo kaj animo Suferis… ho, de viv’ senigis Mi homon!… Kun senfina timo, Malpacience mi atendis Severan juĝon,—mi ploradis, Al Dio mi petegojn sendis, Mi ĝemis, mi freneziĝadis! Sed baldaŭ tute mi saniĝis, Suferojn parte mi eltenis Kaj nun pli forta mi fariĝis. Kaj jen terura tago venis: Nun mi, anstataŭ malsanejo, Kun malmodera tremo vidis, Ke en majesta mi juĝejo Sur benko de juĝatoj sidis. Min puno tute ne timigus, Mi ĝin eĉ volis en animo, Ĉar sole ĝi min liberigus De min preminta ŝarĝa krimo… Sed mi timegis, ke ĵurintoj Min sen bedaŭro ekkulpigos Kaj de aliaj mortigintoj Min tute ne diferencigos. Ho, Dio! mi, honesta homo, Eterne estos kondamnita Kaj mia senmakula nomo De ĉiuj estos mallaŭdita!…
IX.
Jen ekparolis prokuroro; Mi tre atente aŭskultadis,— Sed frapis forte mia koro, Kaj mi nenion komprenadis… Li finis; advokat’ komencis Pravigi min,—li multe penis; Kaj lin kompreni mi intencis, Sed vane: ree ne komprenis!… Nur tion bone mi sciiĝis, Ke nun mi estas en juĝejo, Ke malbonulo mi fariĝis Kaj estos en malliberejo…
X.
Ĵurintoj iris konsiliĝi, Post ili ankaŭ nun juĝantoj Eliris,—eble por nutriĝi… Mi restis sola kun gardantoj. Duono pasis nur da horo, Ĵurintoj dum konsiliĝadis, Sed mia malfeliĉa koro Centjaron kvazaŭ suferadis! Priskribi, kio min turmentis En tiu temp’—ne estas eble, Kaj kion tiam mi trasentis, Por mi eĉ mem ne kompreneble! Se povas vi vin mem prezenti Starantan antaŭ pafilego, Ekpafi preta,—kion senti Vi devus,—mia jam timego, Kredeble, estos komprenita; Alie—tute kun nenio Ĝi povas esti komparita! Esperis sole mi je Dio… Subite pordo malfermiĝis: Ĵurintoj kaj juĝantoj venis… Al mi kapturno komenciĝis, Mi ŝanceliĝis kaj eksvenis…
XI.
Konsciiĝinte, mi min trovis Sur lito, hejme; min domanoj Ĉirkaŭis,—mi do movi povis Nek per piedoj, nek per manoj, Ĉar tute mi ekmalfortiĝis… De ŝarĝa krimo pravigita, Honesta ree mi fariĝis, Sed longe estis mi premita Per tio, ke animo mia De krimo estas pravigita Per juĝo homa, sed ne Dia! De tiu tempo mi forlasis Jam tute ĉason kun pafilo, Kaj, krom fiŝhoko nur, mi ĉasis Jam kun nenia batalilo…» Li eksilentis. Jam finiĝis. Malluma nokto, kun rideto Mateno roza proksimiĝis, Nebulo flugis sur lageto… Kaj jen, levinte nin, de lago Ni kun akiro nun foriris. Nur kiam venis hela tago, Al domo mia mi aliris.

Boris Godunov

(Dramo de A. Puŝkin)

Ĉambro en Kremlo

(20 Februaro 1598)

Princoj ŜUJSKIJ kaj VOROTINSKIJ.

Vorotinskij
Ni estas rajtigitaj urbon gardi, Sed, ŝajne, ni nenion havas fari: Malplena—Moskvo, ĉar post patriarko Al monaĥejo eĉ popol’ ekiris. Per kio, pensas vi, finiĝos ĉio?
Ŝujskij
Per kio? Tre facile estas scii: Popolo krios kaj ankoraŭ ploros, Boris ankoraŭ, kvazaŭ malsobrulo Ĉe brando, eksulkiĝos tre malmulte, Kaj, fine, dank’ nur al favoro sia, Humile preni kronon li konsentos, Kaj poste—poste li komencos regi Denove, ree.
Vorotinskij
                Sed monat’ jam pasis, Dum li en monaĥejo kun fratino Forlasis tute, ŝajne, mondan vivon. Nek patriarko, nek bojaroj noblaj Ĝis nun lin kun sukceso konvinkadis; Aŭskultas li nek larmajn admonadojn, Nek varmajn petojn, nek ploregojn Moskvajn, Nek voĉon eĉ de Granda Konsiliĝo. Fratinon lian oni vane petis, Ke ŝi Boris’on benu por reĝado; Je li simile, monaĥin’-reĝino Fortika estas kaj neelpetebla. Boris, videble, ŝin al tio igis. Nu, kio estos, se reganto vere, De zorgoj regnaj forte lacigita, Ne prenos tute tronon senpotencan? Vi kion diros?
Ŝujskij
                Diros mi, ke vane Verŝiĝis sango de infan’-reĝido,— Kaj diros, ke Dimitrij povus vivi.
Vorotinskij
Terura estas krimo!… Sed ĉu vere Boriso pereigis lin?
Ŝujskij
                Sed kiu? Sed kiu Ĉepĉugov’on subaĉetis? Kaj kiu ankaŭ sendis Bitjagovskij’n Kun Kaĉalov? Ugliĉon tuj sendita Sur lok’ esplori tiun ĉi aferon, Postsignojn freŝajn tie mi eltrovis: Ja, tuta urbo estis atestanto, Urbanoj ĉiuj tre konsente diris; Kaj, reveninte, mi per unu vorto Krimulon povus tute pereigi.
Vorotinskij
Kaj kial do vi lin ne pereigis?
Ŝujskij
Li, mi konfesas, tiam min konfuzis Per sia aroganta trankvileco; Li min rigardis tiam kvazaŭ prava: Min pri detaloj multe li demandis,— Kaj jen al li ripetis sensencaĵon Mi tiun saman, kiun li deziris.
Vorotinskij
Malbone, princo.
Ŝujskij
                Kion do mi farus? Al Teodoro ĉion dirus eble? Sed ĉiam ĉion aŭdis li kaj vidis Per aŭdo kaj rigardo Godunova: Se tute mi certigus lin je ĉio,— Boriso lin je mala ekcertigus, Kaj poste oni, eble, min forsendus Kaj tiam, kiel ankaŭ mian onklon, Min eĉ sufokus en malliberejo. Ne fanfaronas mi, sed se okazus, Nenia ekzekuto min timigus; Mi—ne timulo, sed—ne malsaĝulo, Kaj mi ne volas vane preni maŝon.
Vorotinskij
Terura estis krimo!… Sed kredeble Jam pento turmentadas mortiginton,— Kaj certe sango de infan’ senkulpa Malhelpas lin, ke tronon li alprenu.
Ŝujskij
Transpaŝos; li ne estas tre timema!… Honoro granda estos por Rusujo! Tataro, sklav’, bofrato de Maluto, Krimulo, en anim’ ekzekutisto, Akceptos kronon, sceptron Monomaĥan!…
Vorotinskij
Ne glora estas li,—ni—multe pli!…
Ŝujskij
Mi pensas, jes.
Vorotinskij
                Ja Ŝujskij, Vorotinskij… Ĉu scias vi? naturaj estas princoj.
Ŝujskij
Naturaj, kaj devenas de Rjuriko.
Vorotinskij
Aŭskultu, princo,—ni ja havas rajton Heredi Teodoron.
Ŝujskij
                        Eĉ pli multe, Ol Godunov.
Vorotinskij
                Ja efektive!
Ŝujskij
                Vidu: Se Godunov ruzadi ne forlasos, Komencu ni popolon ekscitigi, Foriru ili tute de Boriso: Da princoj propraj ili multe havas Kaj tial povas kiun ajn elekti.
Vorotinskij
Ni estas multaj, idoj de Rjuriko, Sed estas van’ batali kun Boriso! De ni popolo tute malkutimis, Forgesis, ke ni estas Rjurikidoj, Ĉar longe ni jam restas sen provincoj Kaj longe nur al reĝoj ni servadas,— Sed li popolon tutan jam ensorĉis Per amo, per timigo kaj per gloro.
Ŝujskij (rigardas fenestron)
Kuraĝos li, sed ni… Silentu! Vidu: Popolo iras reen en senordo,— Ni kuru, kaj sciiĝu, ĉu jam fino?…