Выбрать главу
Pimeno (skribas antaŭ sankta lampo)
Ankoraŭ unu lasta nur rakonto,— Kaj mia jam kronik’ finita estos; Kaj mi plenumos devon, kiun Dio Al mi ordonis. Dio min ne vane Devigis longe tie ĉi vivadi Kaj legi min kaj skribi ekinstruis: Monaĥo ia laborema iam Laboron mian tre fervoran trovos, Bruligos, kiel mi, li lampon sanktan, Kaj de kroniko polvon forskuinte, Rakontojn miajn verajn li transskribos,— Ke sciu idoj de ortodoksuloj Pasintan sorton de patruja lando, Ke reĝojn siajn grandajn rememoru Por laborad’, por bono kaj por gloro; Kaj por pekado, por mallumaj krimoj Humile Dion pardoneman preĝu. En maljuneco mi denove vivas; Pasinta ree antaŭ mi trapasas… Ĉu longe fluis ĝi, je agoj plena, Ondante, kvazaŭ granda oceano? Ĝi estas nun silenta kaj trankvila: Malmulte da personoj mi memoras, Malmultaj ankaŭ vortoj min atingas,— — Alia do—pereis senrevene! Sed tago estos tuj, forbrulas lampo… Ankoraŭ unu lasta nur rakonto. (Skribas.)
Grigorio (vekiĝinte)
Denove tio sama! Trian fojon! Ho, sonĝo malbenita!… Jen li sidas Kaj ĉiam skribas antaŭ lamp’,—videble Okulojn tutan nokton li ne fermis. Tre amas mi trankvilan vidon lian, Precipe kiam pri pasintaj jaroj Kronikon sian skribas li; mi ofte Diveni provis, kion li priskribas: Ĉu pri regad’ malluma de tataroj? Ĉu pri ekzekutadoj de Johano? Ĉu pri popola brua konsiliĝo? Ĉu pri patruja gloro? Tute vane! Nek en rigardoj, nek sur lia frunto Tralegi oni povas liajn pensojn; Kaj ĉiam vid’—humila kaj majesta… Sekretario griza tiel same Trankvile vidas kulpajn kaj senkulpajn, Egale aŭdas bonon kaj malbonon, Kaj nek kompaton, nek koleron scias.
Pimeno
Ĉu vi vekiĝis, mia frato?
Grigorio
                Benu, Min, sankta patro mia.
Pimeno
                        Dio benu Hodiaŭ vin, kaj ĉiam, kaj eterne.
Grigorio
Vi ĉiam skribis kaj ne dormis tute, Kaj mian koron longe pekaj revoj Turmentis, kaj diablo min konfuzis. Mi sonĝis, kvazaŭ per ŝtuparo kruta Mi turon venis,—kaj de alta pinto Ekvidis Moskvon, kvazaŭ formikejon; Sur plac’ malsupre estis multaj homoj,— Kun rido ili ĉiuj min montradis; Kaj mi timegis, kaj mi hontis kune,— Kaj falis mi rapide kaj vekiĝis… Tri fojojn tion saman mi sonĝadis. Ĉu ne mirinde?
Pimeno
                Juna sango ludas;
Per preĝo kaj per fasto kvietiĝu, Kaj viaj sonĝoj je vidaĵoj bonaj Pleniĝos. Jen ĝis nun ankoraŭ, ĉiam, Se mi ne preĝas longe antaŭ nokto— Ne dormas mi trankvile kaj senpeke: Mi sonĝas tiam jen festenojn riĉajn, Militistaron, jen batalojn bruajn,— Amuzoj senprudentaj de juneco!
Grigorio
Junecon vian gaje vi pasigis! Batalis vi sub turoj de Kazano, Armeon Litvan iam vi rebatis, Kortegon luksan de Johano vidis! Feliĉa vi!… Kaj mi de knabaj jaroj En monaĥejo, plej mizera, vivas! Sed kial mi ne povas bataladi Kaj festenadi en palacoj reĝaj? Mi povus, kiel vi, en maljuneco De mondo vanta tute min forigi Kaj meti min trankvilan monaĥejon.
Pimeno
Ne plendu, ke vi frue pekan mondon Forlasis, ke malmulte da tentaĵoj Al vi potenca Dio sendis. Kredu: Ensorĉas ofte gloro nin kaj lukso, Kaj tre malica amo de virinoj. En vivo mi per multo plezuriĝis; Sed vere trovis mi feliĉon plenan Nur kiam monaĥejon mi eniris. Memoru, filo, vi pri grandaj reĝoj: Pli alta kiu estas? Sola Dio. Kuraĝas kiu kontraŭ reĝ’? Neniu Sed ofte ora krono ilin premas— Anstataŭ ĝi kapuĉon ili prenas. Johano reĝo serĉis trankviliĝon En simileco de laboroj niaj; Palac’ kun ĉiuj ĝiaj fieruloj Je monaĥejo tute similiĝis: Servantoj en kapuĉoj, en harvestoj, Novicoj fariĝadis kaj monaĥoj, Kaj reĝo mem abato estis pia. Vidadis mi en tiu sama ĉambro (En ĝi Kirilo pia tiam vivis, Verema viro; tiam mi jam ankaŭ Eksciis dank’ al Di’ sensignifecon De mondo),—tie ĉi mi vidis reĝon De ekzekutoj kaj de pensoj lacan: Enpensa, pia, li, Minaca, sidis; Ni ĉiuj antaŭ li senmove staris, Kaj li kun ni mallaŭte paroladis. Li diris al abat’ kaj al frataro: «Ho, patroj miaj; venos iam tago— Kaj tie ĉi pro savo mi jam estos; Vi, Nikodim’, Sergio kaj Kirilo, Alprenu vi promeson mian sanktan: Alvenos mi, krimulo malbenita, Kaj al piedoj viaj, sankta patro, Falinte, pia mi monaĥ’ fariĝos.» Parolis tiel plej potenca reĝo, Kaj dolĉe fluis liaj bonaj vortoj, Kaj ploris li. Kaj ni kun larmoj preĝis, Ke Dio bona sendu amon, pacon Al lia peka, malkvieta koro.— Kaj filo lia Teodor’? Sur trono Pensadis ĉiam li pri paca vivo De Diservanto. Li palacon reĝan Aliformigis en monaĥan ĉambron; En tiu ĉambro ŝarĝaj reĝaj pensoj Ne indignigis jam animon lian. Ekamis Dio reĝan humilecon, Kaj ja sub li Rusuj’ en granda gloro Konsolis sin,—kaj kiam li mortadis, Nepriskribebla mirindaĵ’ okazis: Al lia lito venis viro luma, Videbla sole nur al pia reĝo,— Kaj Teodor’ kun li interparolis Kaj nomis lin plej granda patriarko… Kaj ĉiuj estis forte timigitaj, Ĉielan tiun vidon kompreninte, Ĉar antaŭ reĝo sankta patriarko En ĉambro tiu tiam ne troviĝis. Kaj kiam mortis li, palaco tuta Pleniĝis tuj per sankta bonodoro, Vizaĝ’ do lia, kvazaŭ suno, brilis.— Jam ne ekvidos ni tielan reĝon! Ho, plej terura, granda malĝojego! Ni kolerigis Dion, ni ekpekis: Regnestron ni de reĝo mortiginton Elektis!
Grigorio
            Longe jam, ho sankta patro, Demandi vin deziris mi pri morto De juna Dimitrio; vi ja tiam, Mi aŭdis, estis en Ugliĉ’.
Pimeno
                Memoras!… Devigis Dio min malbonon vidi,— Terura peko! Tiam mi Ugliĉon Pro ia novicaĵ’ sendita estis. Mi venis nokte. Jen matene frue Ekaŭdis mi tumultan sonorilon… Kriego, bruo… Oni kuras korton Reĝinan…—ankaŭ mi,—kaj tie estas Jam tuta urbo… Vidas mi reĝidon: Jen mortigita li sur tero kuŝas. Reĝin’—patrino apud li en sveno, En malespero ploras nutristino,— Kaj jam popol’ furioziĝe trenas Malpian perfidintan vartistinon… Subite jen kruela, tute pala Aperas tie Judo—Bitjagovskij. «Jen, jen krimulo!» ĉiuj tuj ekkriis, Kaj oni lin disŝiris. Poste multaj Ekkuris post aliaj tri krimuloj; Kaŝintajn sin krimulojn oni kaptis Kaj alkondukis al infan’ malviva: Ho, mirindaĵo!—malvivul’ ektremis! «Ekpentu!» al krimuloj oni kriis; Kaj en teruro granda sub hakilo Ekpentis ili—kaj Borison nomis.
Grigorio
De kia aĝ’ reĝido tiam estis?
Pimeno
Sep-jara, ŝajne; nun li sekve estus— (Dek jaroj pasis jam… Ne, ne, pli multe: Dek du.)—li estus via samaĝulo Kaj reĝus; Dio do alie volis. Per tiu ĉi rakonto mi nun finos Kronikon mian; jam de tiu tempo Malmulte mi eniĝis mondon. Frato, Ellernis vi legadon kaj skribadon, Al vi transdonas mi laboron mian. Libera kiam estos vi de preĝo, Ne filozofiante nur, priskribu Vi ĉion, kion vi en vivo vidos: Militon, pacon, kaj regadon reĝan, Kaj mirindaĵojn ĉiujn de sanktuloj, Kaj profetaĵojn, kaj ĉielajn signojn,— Al mi do tempo estas jam ripozi, Estingi lampon… Sed sonor’ jam estas Al sankta preĝ’… Servantojn benu, Dio!… Al mi bastonon donu, Grigorio… (li foriras.)