Выбрать главу

Ne, mi iros hejmen, diris Mumintrolo. Li surpiediĝis kaj stumble ekiris.

Varman fruktsukon! vokis Tu-tiki post li. Ne forgesu trinki ion varman!

La vojo estis malseka pro degelinta neĝo, kaj Mumintrolo sentis radikojn kaj pinglojn sub la piedoj, li frostis tiel ke li tremegis, kaj la kruroj ankoraŭ estis malstabilaj.

Li apenaŭ turnis la kapon kiam eta sciuro saltadis trans la vojon.

Bonan printempon, diris la sciuro distrite.

Ne tro bonan, diris Mumintrolo pluirante. Subite li haltis gapante al la sciuro. Ĝi havis grandan tufan voston kiu brilis en la sunsubiro.

Ĉu oni nomas vin la belvosta sciuro? Mumintrolo malrapide demandis.

Certe, diris la sciuro.

Ĉu estas vi! ekkriis Mumintrolo. Ĉu vere estas vi!? Kiu renkontis la glacian sinjorinon?

Mi ne memoras, diris la sciuro. Sciu, mi tre facile forgesas.

Klopodu memori, petis Mumintrolo. Ĉu vi eĉ ne memoras la agrablan matracon el lanaj tufoj?

La sciuro gratis malantaŭ la orelo cerbumante. Mi memoras multajn matracojn, li diris. Lantufajn kaj aliajn. Lantufojn mi plej multe ŝatas.

Kaj la sciuro senpense saltis plu en la arbaron.

Ĉi tion mi devos esplori poste, pensis Mumintrolo. Nun mi tro multe frostas. Mi devas iri hejmen...

Kaj jen li ternis, ĉar unuafoje en sia vivo li ege malvarmumis.

La hejtforno en la kelo ĉesis bruli, kaj en la salono estis tre malvarme.

Mumintrolo kun tremantaj manoj etendis tapiŝon post tapiŝo sur la ventron, sed malgraŭ tio li ne pli varmiĝis. Doloris al lia kruro kaj pikis al lia gorĝo. Subite la vivo estis nur malĝoja kaj lia nazo ŝajnis fremda kaj enorma. Li klopodis volvi sian glacie malvarman voston, kaj jen li refoje ternis.

Tiam vekiĝis lia patrino.

Ŝi ne aŭdis la kanonpafojn de la glacirompiĝo, nek la neĝoŝtormon kiu hurlis en la kahelforno, ŝia domo estis plena de malkvietaj gastoj kaj la vekhorloĝoj sonoradis dum la tuta vintro sen veki ŝin.

Nun ŝi malfermis la okulojn kaj plenveke rigardis al la plafono.

Poste ŝi eksidis enlite dirante: Nun vi ekhavis malvarmumon.

Panjo, diris Mumintrolo kun klakantaj dentoj, se mi nur certus ke li estas la sama sciuro kaj ne iu nova.

La patrino iris rekte en la kuirejon por varmigi fruktsukon.

Estas nelavite, vokis Mumintrolo mizere.

Bone bone, diris la patrino. Ĉio estos en ordo.

Ŝi trovis kelkajn ŝtipojn malantaŭ la rubakva sitelo. Ŝi eligis ribosukon el sia sekreta ŝranko, kaj sendolorigilon kaj koltukon el flanelo.

Kiam la akvo ekbolis ŝi miksis fortan malvarmuman kuracilon el sukero kaj zingibro kaj malnova citrono, kiu kutimis kuŝi malantaŭ la kafokruĉa ĉapo sur la dua breto de supre.

Nun ne plu troviĝis kafokruĉa ĉapo. Nek kafokruĉo. Sed tion Muminpanjo ne rimarkis. Por esti certa ŝi murmuris etan sorĉformulon super la malvarmuma kuracilo. Tion ŝi lernis de sia avino. Poste ŝi iris salonen kaj diris: Trinku ĝin dum ĝi estas varma.

Mumintrolo trinkis kaj milda varmo fluis en lian malvarman stomakon. Panjo, li diris, troviĝas tiel multe por klarigi...

Unue vi dormu, diris la panjo kaj volvis flanelon ĉirkaŭ lian kolon.

Nur unu aferon, diris Mumintrolo dormeme. Promesu ke vi ne faros fajron en la kahelforno, ĉar tie loĝas nia prapatro.

Kompreneble ne, diris la patrino.

Subite li sentis sin tute varma kaj trankvila kaj libera de respondeco. Li iom suspiris kaj enboris la nazon en la kusenon. Poste li endormiĝis for de ĉio.

La patrino sidis en la verando kaj bruligis filmbendon per grandiga lenso. Ĝi fumis kaj ardis kaj akra agrabla odoro pikis al ŝi la nazon.

La sunbrilo estis tiel varma ke vaporis de la malseka verando, sed la ombro malantaŭ la ŝtuparo estis glacie malvarma.

Oni ĝenerale devus vekiĝi iom pli frue printempe, rimarkigis la patrino.

Vi pravas, diris Tu-tiki. Ĉu li ankoraŭ dormas?

La patrino kapjesis.

Vi devus vidi kiel li saltis inter la glacipecoj! diris eta Mim fiere. Li, kiu dum duono de la vintro ĝemadis kaj gluis kolorbildojn.

Mi scias, mi vidis ilin, diris la patrino. Sendube li estis ege sola.

Poste li eltrovis iaspecan maljunan prapatron, daŭrigis eta Mim.

Lasu lin mem rakonti kiam li vekiĝos, diris la patrino de Mumintrolo. Mi ja vidas ke okazis sufiĉe multe dum mi dormis.

Nun la tuta filmbendo elĉerpiĝis, kaj krome ŝi sukcesis bruligi rondan nigran truon en la verando.

La venontan printempon mi devos vekiĝi antaŭ ĉiuj aliaj, ripetis la patrino. Por esti en paco kelkan tempon kaj fari tion kio plaĉas al mi.

Kiam Mumintrolo finfine vekiĝis, ne plu doloris al lia gorĝo.

Li vidis ke la patrino forprenis la tulan ŝirmilon de la lustro kaj pendigis la kurtenojn. La mebloj staris en siaj iamaj lokoj, kaj la rompita fenestra vitro estis riparita per kartonpeco. Ĉiuj polvotufoj estis for.

Sed la rubo de la prapatro antaŭ la kahelforno restis netuŝita. Sur bela afiŝo la patrino skribis: Ne tuŝi!

El la kuirejo venis la trankviliga sono de vazlavado.

Ĉu mi rakontu al ŝi pri tiu kiu loĝas sub la lavtablo? pensis Mumintrolo. Eble ne... Li demandis sin ĉu resti malsana ankoraŭ iom por esti flegata, Sed poste ŝajnis al li eĉ pli interese prizorgi la patrinon. Do li iris en la kuirejon kaj diris:

Venu, mi montros al vi la neĝon.

La patrino tuj ĉesis lavi, kaj ili iris eldomen en la sunbrilon.

Nun ne restas tre multe el ĝi, klarigis Mumintrolo. Sed vi devus vidi ĝin vintre! Neĝdunoj super la tuta domo! Oni profundiĝis ĝis la nazo! Komprenu, la neĝo venas de la ĉielo kiel malvarmaj steletoj, kaj tie supre en la nigro flirtas bluaj kaj verdaj kurtenoj.

Kiel bele, diris la patrino.

Jes, kaj poste oni glitas sur la neĝo, pluis Mumintrolo. Oni nomas tion skiado. Oni simple glitas rekte malsupren, kiel fulmo, en granda nubo el neĝo, kaj se oni ne zorgas eblas eĉ mortbatiĝi!

Kiel mirinde, diris la patrino. Ĉu oni uzas pletojn por tio?

Ne, ili pli konvenas sur la glacio, diris lia filo kaj embarasiĝis.

Imagu, imagu, diris Muminpanjo kaj duonfermis la okulojn kontraŭ la suno. La vivo tamen estas sufiĉe rava. Mi pensadis ke arĝenta pleto estas uzebla nur en unu maniero, sed jen montriĝas ke ĝi estas eĉ pli bona por io tute alia. Kaj ĉiuj diradas: ne konservu tiom da konfitaĵo – sed jen subite ĉio estas manĝita!

Mumintrolo ruĝiĝis. Ĉu Mim rakontis... li diris. Jes ja, diris la patrino. Dank' al Dio ke vi zorgis pri la gastoj, tiel ke mi ne devas honti pri tio. Kaj sciu, la domo ŝajnas multe pli vasta sen amaso da tapiŝoj kaj aĵetoj. Krome ne necesas purigi tiel ofte.

La patrino levis iom da neĝo kaj faris neĝbulon. Ŝi ĵetis ĝin mallerte kiel panjoj kutimas, kaj ĝi falis per kluka sono kelkan distancon for.

Ne tre bone, diris la patrino ridante. Eĉ Jelp farus tion pli bone.

Panjo, mi treege amas vin, diris Mumintrolo.

Ili malrapide vagis plu ĝis la ponto, sed ankoraŭ neniu poŝtaĵo venis. La vespera suno ĵetis longajn ombrojn tra la valo kaj ĉio estis paco kaj mirinda kvieto.

La patrino sidiĝis sur la apogrelo de la ponto kaj diris:

Kaj nun mi finfine volas aŭdi iom pli pri nia prapatro.

En la sekva mateno la tuta familio vekiĝis samtempe. Ili vekiĝis ĝuste kiel oni devus vekiĝi kiam la printempo alvenis; per gaja kaj tinteganta gurdo.

Tu-tiki staris sub gutado de la tegmento kaj krankis kun sia inversigita ĉielblua ĉapo surkape, kaj la ĉielo estas same blua kiel tiu, kaj la suno brilis al la arĝentaj garnaĵoj de la gurdo.

Apud ŝi sidis eta Mim, duone fiera kaj duone embarasita, ĉar ŝi propramane provis ripari la kafokruĉan ĉapon kaj poluris la arĝentan pleton per sablo. Neniu el ili bonfartis pro tio, sed kredeble la intenco pli gravas ol la rezulto.