Выбрать главу

Ĉiutage li iris ĝis la marbordo kaj sidiĝis por atendi kun la nazo turnita orienten. Sed nenio okazis. Tiam li iris hejmen kaj fermis la tegmentan lukon post si kaj ekbruligis longan vicon da kandeloj sur la kornico de la kahelforno. Tiu kiu loĝis sub la lavtablo ankoraŭ ne elvenis por manĝi sed kredeble vivis tre sekretan kaj gravan vivon en soleco.

La morho vagadis fore sur la glacio dum tute propra cerbumado kiun neniu iam ekscios, kaj en la vestoŝranko de la bandometo kaŝiĝis danĝero malantaŭ la banmanteloj. Kion fari pri tia afero?

Tiaj aferoj ekzistas, oni ne scias kial, kaj oni restas senpove ekstera.

Mumintrolo trovis grandan skatolon da koloraj bildoj en la subtegmentejo kaj profundiĝis en sopiran admiron al ilia somera beleco. Estis floroj kaj sunleviĝoj kaj ĉaretoj kun buntaj radoj, brilaj kaj pacaj bildoj kiuj memorigis al li la mondon perditan.

Unue li dismetis ilin sur la salona planko. Poste li ekhavis la ideon alglui ilin sur la murojn. Li gluis malrapide kaj zorge por ke tio daŭru longe, kaj la plej belajn li metis super sia dormanta patrino.

Mumintrolo jam gluis ĝis la spegulo kiam li rimarkis, ke la granda arĝenta pleto estas for. Ĝi ĉiam pendadis dekstre de la spegulo per rubando kun ruĝa kruckudra brodaĵo, kaj nun restis nur la rubando kaj pli malhela ovalaĵo sur la tapeto.

Li ege incitiĝis, sciante ke la patrino amas tiun pleton. Ĝi estis heredaĵo kiun oni neniam rajtis uzi, kaj ĝi estis la sola aĵo kiun oni brilpoluris por Somermezo.

Mumintrolo afliktite rondiris en la domo serĉante. La pleto ne restis. Sed li rimarkis ke ankaŭ amaso da aliaj aferoj mankas, kusenoj kaj kovriloj, faruno kaj sukero kaj kaseroloj. Eĉ la kafokruĉa ĉapo kun brodita rozo.

Mumintrolo akceptis tion tre malbone, ĉar ŝajnis al li ke li respondecas pri la dormanta familio. Unue li suspektis tiun, kiu loĝis sub la lavtablo. Li pensis pri la morho kaj tio kio troviĝis en la vestoŝranko de la bandomo. Efektive povus esti ĉiu ajn, ĉar la vintro estis plena de strangaj estaĵoj kiuj agis malklare kaj kaprice.

Mi devas demandi Tu-tiki’n, pensis Mumintrolo. Ja mi intencis puni la sunon ne elirante ĝis ĝi revenos. Sed ĉi tio pli gravas.

Kiam Mumintrolo venis en la grizan duonlumon, fremda blanka ĉevalo staris antaŭ la verando rigardante lin per brilaj okuloj. Li singarde salutis, sed la ĉevalo ne moviĝis.

Tiam Mumintrolo ekvidis, ke ĝi estas farita el neĝo. La vosto estis la balailo el la ŝtipejo, kaj la okuloj speguletoj. Li vidis sin mem en la spegulaj okuloj de la ĉevalo, kaj tio timigis lin. Do li iris ĉirkaŭvojon kaj rapide plandis malsupren al la nudaj jasmenoj.

Se jen troviĝus nur unu sola kiun mi konus de antaŭe, pensis Mumintrolo. Iu kiu ne estas sekreta sed tute ĉiutageca. Iu kiu ankaŭ vekiĝis kaj ne rekonis ĉion. Eblus diri: Saluton! Ĉu ne estas terure malvarme. Ĉu neĝo ne estas stultaĵo. Ĉu vi jam vidis kiel aspektas la jasmenoj!? Ĉu vi memoras, somere... Aŭ ion similan.

Tu-tiki sidis kantante sur la apogrelo de la ponto.

Mi estas Tu-tiki kaj mi faris ĉevalon, ŝi kantis.

Sovaĝan blankan ĉevalon kiu galopas,

kiu stamfas foren surglacie antaŭ nokto,

blankan solenan ĉevalon kiu galopas

portante la grandan froston surdorse.

Poste venis la nekomprenebla rekantaĵo.

Kion vi volas diri? demandis Mumintrolo mishumore.

Mi volas diri, ke ĉi-vespere ni verŝu riveran akvon sur lin, diris Tu-tiki. Tiam li frostiĝos dumnokte kaj glaciiĝos. Kaj kiam venos la granda frosto li forgalopos kaj neniam plu revenos.

Mumintrolo dum kelka tempo silentis.

Poste li diris: Iu forportas aĵojn el la domo de Paĉjo.

Jen nur agrable, ĉu ne, diris Tu-tiki gaje. Troviĝas tro multege da aĵoj ĉirkaŭ vi. Kaj aferoj kiujn vi memoras kaj aferoj pri kiuj vi revas.

Kaj poste ŝi pluis per la dua strofo.

Mumintrolo subite turnis sin kaj foriris. Ŝi ne komprenas min, li pensis. Malantaŭ li la triumfa kanto daŭris.

Kantu, nur kantu, murmuris Mumintrolo, ploreme kaj kolere. Kantu pri via abomena vintro kun nigraj glacioj kaj malamikaj ĉevaloj el neĝo kaj figuroj kiuj neniam aperas sed kaŝiĝas kaj kondutas strange! Li stamfis plu supren laŭ la deklivo, li piedbatis la neĝon kaj la larmoj frostiĝis sur lia nazo kaj subite li ekkantis propran kanton.

Li kriis kaj blekis plenforte por ke Tu-tiki aŭdu lin kaj incitiĝu.

Jen kiel Mumintrolo kantis sian koleran someran kanton:

Vi bestoj kaŝiĝemaj de la frosto kaj mallum’

vi kaŝis mian sunon per malseka griza brum’

Mi tiel ege solas kaj mi lacas en la kor’

sopiras mi al valo kun verdaĵo kaj kun flor’

Ĉar logas min somero kun ĝarden’ kaj mara ond’

mi ne plu volas vivi en terura neĝa mond’!

Kiam mia suno aperos por rigardi vin, vi konstatos kiel ridindaj vi estas, kriis Mumintrolo ne plu zorgante klopodi rimi.

Tiam mi loĝos sur sunfloro

kaj kuŝos surventre sur varma sablo

Kaj la fenestro estos malfermita dumtage

al ĝardeno kaj burdoj

kaj bluega ĉielo

kun mia propra

oranĝkolora suno!

Fariĝis terure silente kiam la opona kanto de Mumintrolo finiĝis.

Li staris senmova aŭskultante, sed neniu kontraŭdiris al li.

Nun io devas okazi, li pensis tremante. Kaj tiam ĝi okazis.

De supre sur la deklivo io venis glitante malsupren. Ĝi venis en kaskado el glimanta neĝo kriante: Foren! Atentu!

Mumintrolo staris senmove nur gapante.

Rekte al li alkuregis la arĝenta pleto, kaj sur ĝi sidis la malaperinta kafokruĉa ĉapo. Tu-tiki verŝis riverakvon sur ilin, Mumintrolo terurite pensis. Kaj nun ili iĝis vivaj kaj galopas foren kaj neniam plu revenos...

Jen okazis la kunpuŝiĝo. Mumintrolo ĵetiĝis profunden en la neĝon, kaj tie sube li aŭdis la ridon de Tu-tiki.

Poste estis alia rido, rido kiu povis aparteni nur al unu sola persono en la tuta mondo.

Eta Mim! kriis Mumintrolo per buŝo plena de neĝo. Li krable surpiediĝis, tute ekster si pro ĝojo kaj atendoj. Jen ŝi efektive sidis en la neĝo. Ŝi tondis truojn en la kafokruĉa ĉapo por kapo kaj brakoj, kaj meze de ŝia ventro estis la brodita rozo.

Eta Mim! ekkriis Mumintrolo. Ho, vi ne scias... Ĉio estis tre alia, tre soleca... Ĉu vi memoras somere...

Sed nun estas vintro, diris eta Mim kaj eligis la arĝentan pleton el la neĝo. Bela transkapiĝo, ĉu ne!?

Mi vekiĝis kaj ne povis reendormiĝi, rakontis Mumintrolo. Ne eblis malfermi la pordon kaj la suno perdiĝis kaj eĉ ne tiu kiu loĝas sub la lavtablo...

Jes ja, diris eta Mim gaje. Kaj poste vi gluis kolorbildojn surmure. Vi similas vin. Mi scivolas, ĉu ne eblus plirapidigi ĉi tiun pleton se oni frotus ĝin per stearino?

Tio povus esti bona ideo, diris Tu-tiki.

Kredeble ĝi irus eĉ pli rapide sur la glacio, diris eta Mim. Se oni trovus bonan velon en la mumindomo.

Kaj la vento restus, dirus Tu-tiki.

Mumintrolo rigardis ilin pensante.

Poste li kviete diris: Vi povas prunti mian sunŝirmilon.

Posttagmeze Tu-tiki sentis en sia nazo ke la granda frosto alvenos. Ŝi verŝis riverakvon sur la ĉevalon kaj enportis brullignon en la bandometon.

Hodiaŭ restu endome, ĉar nun ŝi alvenos, diris Tu-tiki.

La nevideblaj sorikoj kapjesis, kaj en la ŝranko io konsente susuris. Poste Tu-tiki eliris por averti la ceterajn.

Estu trankvila, diris eta Mim. Mi certe venos endomen kiam mi sentos pinĉadon al la piedfingroj. Kaj oni ĉiam povas meti iom da pajlo super la mimlino. Kaj jen Mim direktis la arĝentan pleton pluen sur la glacion.