Kontraste kun tia regemo sonis paroloj Zamenhofaj:
«Mi ne volas eldoni aŭtore plenan vortaron kaj krei laŭ mia persona plaĉo la tutan lingvon de l’ kapo ĝis la piedoj… Por la lingvo internacia, la fundamento reprezentas tiun materialon, kiu estis por ĉiu moderna lingvo en la komenco de regula skriba literaturo… Kiam la lingvo sufiĉe fortiĝos kaj ĝia literaturo sufiĉe vastiĝos, tiam ankaŭ tio, kio estas en mia broŝuro devos perdi ĉian signifon, kaj sole kompetentaj tiam devos esti la leĝoj de la plejmulto.»[32]
La vivo, la uzado, la plejmulto, jen estis la reguloj Zamenhofaj, ne decidoj teoriaj post sestaga komitato. En tio li montriĝis vera scienculo. Pro tio lin admiris lingvistoj, kiel Baudouin de Courtenay.[33] Plie li studis medicinon. Li komprenis la naturfunkciadon. Male al la franca matematikisto, amerikaj filozofoj rekonis ĉe Zamenhof la metodon laŭsciencan. Interalie William James, plej fama pragmatisto: lerninte biologion sub Agassiz, li nur fidis praktikan sperton de la vivo kaj malŝatis a priori.
Jam antaŭ li, en 1888, Amerika Filozofa Societo studis la demandon pri mondlingvo. Ĝi konkludis kiel Zamenhof. Ne sukcesinte kunvenigi kongreson de l’ Akademioj por decidi pri l’ afero, ĝi ne faris kiel Couturat. La raporto de l’ sekretario Henry Philipps estis publikigita. Li rekomendis Esperanton kaj komencis ĝin disvastigi. Li eĉ batalis kontraŭ la reformistoj. Laŭ li, nur taŭgis natura disvolviĝo.
Pri tiu temo Zamenhof parolis en Aldono al la Dua Libro, kaj denove, dudek jarojn pli malfrue, ĉe la kvara kaj sesa kongresoj en Dresdeno 1908 kaj Washington 1910. Li montris, kiel senhalte kaj senrompe kreskas lingvoj. Malnovaj folioj falas. Novaj prenas ilian lokon. Branĉoj aldoniĝas. Floroj kaj fruktoj plimultiĝas. La trunko mem grandiĝas. Sed la arbo restas unu sama.
«Granda estas la diferenco inter homo-infano kaj homo-viro, granda eble estos la diferenco inter la nuna Esperanto kaj la evoluinta Esperanto de post multaj jarcentoj… Iom post iom konstante aperas novaj vortoj kaj formoj, unuj fortiĝas, aliaj ĉesas esti uzataj. Ĉio fariĝas kviete, senskue, kaj eĉ nerimarkeble. Nenie montriĝas ia diferenciĝado de nia lingvo laŭ la diversaj landoj… Nenie rompiĝas aŭ difektiĝas la kontinueco inter la lingvo malnova kaj la nova. Malgraŭ la fakto ke nia lingvo forte disvolviĝas, ĉiu nova Esperantisto legas la verkojn de antaŭ dudek jaroj kun tia sama facileco, kiel Esperantisto tiutempa.»[34]
En Ameriko Zamenhof klarigis pli detale sian penson. Se iam vere aŭtoritata delegitaro de diversaj regnoj volus iom ŝanĝi Esperanton, antaŭ ol ĝin oficialigi, kiel ĝi agus? Por akcepti kelkajn utilajn vortojn, por limigi l’ akuzativon aŭ ĉesigi l’ akordiĝon de l’ adjektivoj en multnombro, ĉu taŭgus subfosi la tutan laboron de duon-jarcento kaj rekomenci ĉiun sperton per alia vojo? Ĉu necesus ŝanĝi kiom eble plej vaste la tutan vortaron, kaj igi ĝin multe pli malfacila por la popolamasoj? Ĉu valorus perdi la spiriton de la lingvo Esperanto, ĉe kiu eĉ Slavoj sentas sin hejme, por preferi teorian sistemon kun intence latina ŝajno?
Ne! tio estus nek saĝa, nek necesa. Sufiĉus, ke la Lingva Komitato rekomendu la forlasojn aŭ aldonojn en uzado ĉiutaga. Post kelka tempo, kutimo ja fariĝus sen ia rompo, se ĝi montriĝus tre praktika. Se ne, eĉ decido la plej alta falus morte. Efektive la sperto baldaŭ montrus ĉu tio, kio sendube estas pli facila en uzado, ne igas tiom pli malfacila la komprenadon. Zamenhof ne tuŝis tiam la temon pri gajno kaj perdo, sed li konkludis modeste:
«Ĉio, kion mi diris, ne estas ia aŭtora memfido, ĉar mi plene konsentas kaj konfesas malkaŝe, ke por ŝanĝi ion en la natura irado de la internacilingva afero, mi estas tiel same senpova kiel ĉiu alia persono… La Esperantaj radikoj de la arbo internacilingva jam tiel profunde penetris en la teron de la vivo, ke ne povas jam ĉiu deziranto ŝanĝi la radikojn aŭ ŝovi la arbon laŭ sia bontrovo… Ĉiu, kiu volos kontraŭbatali tiun naturan iradon, nur perdos senbezone siajn fortojn.»
10. Verkisto
Verkema inspiro. — Pri Dante. — Goethe pri mondliteraturo. — Tradukado. — El Malnova Testamento. — El «Hamlet» de Shakespeare. — Komenca fundamento. — Originalaj prozaĵoj. — Pri muziko. — La stilo. — Pruva batalemo. — La koro. — Versaĵoj. — El «La Vojo». — Popola poeto.
Tiu sama gusto je vivo kaj flekseblo retroviĝas ankaŭ en la stilo Zamenhofa. Li ne estis ĥemiisto, astronomo, matematikisto, aŭ eĉ nur lingvisto, teorie diskutanta ĉe komitato. Li estis verkisto. De l’ frua infaneco li montriĝis jam poeta. Arto lia estis la uzado de la vortoj. Harmonio kaj muzika sento ĝenerala lin inspiris por la lingvo kaj la stilo. Li hontis pri Esperanto ĝis tiam, kiam ĝi ekfluis tute dolĉe. Li ĝin eldonis nur tiam, kiam li sukcesis libere verki poemojn en la lingvo. Kiam ĝi aperis, la fundamenta materialo estis malpli la gramatiko, ol la tekstoj kaj la stilo. La dek ses reguloj fakte nur tiriĝis el la lingvo jam uzata kaj provata dum longjaroj. Kiel ame li enblovis ĝian vivon kaj spiriton, tion oni povas ekkompreni per frazo lia: «Konfidi al komitato krei lingvon, estus tiel sensence, kiel ekzemple konfidi al komitato verki bonan poemon».[35]
Iam Dante formis kvazaŭ propran lingvon el diversaj dialektoj de l’ italaj regnoj. Iom simile Zamenhof eltiris la komunan elementon el dialektoj hindo-eŭropo-amerikaj por esprimi grandan penson pri frateco homa. La laboro kaj altiĝo estis ja pli grandaj. Tial ni ne miru, ke plejparto de l’ genio elspeziĝis en la lingvo mem. Restis malpli multe por senmortaj bildoj aŭ impresaj kantoj. Lia propra verkaro estas malvasta, simpla, senpretenda. Tamen ĝi esprimas forte la sopiron de l’ homaro. Tamen ĝi inspiris milojn.
Kelkaj prozaĵoj. Kelkaj poemoj, potencaj per sincero. Himnoj en la nomo de multaro. Paroladoj legitaj en kongresoj. Psalmoj de l’ estonteco.
Aliaj homoj venos pli malfrue. Ili famigos Esperanton per verkoj jam pli riĉaj. Por ili ĉio estos preta. Tiel li esperis. Ankaŭ pri tio li montris sin humila. Li pasigis longan tempon tradukante ĉefmajstrojn el diversaj landoj.
Jam Goethe parolis pri mondliteraturo. Zamenhof deziris, ke homara lingvo valorigu tiun trezoron por ĉiuj popoloj.
Tial li, vesperon post vespero, nokton post nokto, laboradis sub la lampo pacience kaj fidele, por vivigi en Esperanto Hamlet de Shakespeare, Ifigenio de Goethe, Dandin de Molière, La Rabistoj de Schiller, La Revizoro de Gogol. Lia bonega scio de l’ hebrea lingvo lin ebligis majstre zorgi pri la Biblio. Lia Malnova Testamento belege superas la tradukojn en naciaj lingvoj. Per lia plumo ĝi refariĝis mirinda poemaro, kun ritmo de paroloj je ritmo de homvivoj sub okulo dia:
«Vantaĵo de vantaĵoj, diris la Predikanto, vantaĵo de vantaĵoj, ĉio estas vantaĵo. Kian profiton havas la homo de ĉiuj siaj laboroj, kiujn li laboras sub la suno? Generacio foriras kaj generacio venas, kaj la tero restas eterne. Leviĝas la suno kaj subiras la suno, kaj al sia loko ĝi rapidas, kaj tie ĝi leviĝas. Iras al sudo kaj reiras al nordo, turniĝas, turniĝas en sia irado la vento, kaj al siaj rondoj revenas la vento… Estas tempo por naski, kaj tempo por morti… Estas tempo por plori, kaj tempo por ridi; estas tempo por ĝemi, kaj tempo por salti… Estas tempo por silenti, kaj tempo por paroli. Estas tempo por ami, kaj tempo por malami; estas tempo por milito, kaj tempo por paco. Kian profiton havas faranto de tio, kion li laboras?»[36]
Ne nur senco, sed muziko, ne nur belsono, sed vivo. La vivo, la impreso de l’ momento, la vigleco, la forta bato de l’ esprimo; tio saltis, kuris, kaj rekantis en la stilo Zamenhofa.
[32]
[33]
Prof. Baudouin de Courtenay malaprobis la decidon de Couturat, Jespersen, Ostwald por Ido.
[34]
Tiun saman ŝaton je vivanteco Zamenhof montris en siaj «Lingvaj Respondoj», eldonitaj de
[36]
El