Tiel ekkrias Hamlet pro indigno kaj honto pri la konduto de l’ patrino. Sed jen aperas la fantomo patra:
Nenio pli simpla ol tiu lingvo. Nenio tamen pli viva kaj pli riĉa per uzado de l’ interna forto disvolviĝa. Post multjaroj tiuj tradukaĵoj restos ankoraŭ modeloj de lingvo ĉarma, juna, vivipova. Preskaŭ ĉiuj literaturoj en Eŭropo centra komenciĝis per traduko de l’ Biblio. Tiu de Ulfilas restas sola dokumento pri la Gota lingvo. Tiu de Luther signis epokon por la germana. Sur Slovaka flanko de l’ Karpatoj, pastroj skribe fiksis la nacian lingvon per Evangelio. Prave Zamenhof deziris postlasi tiun tekston kaj diversajn verkojn de ĉefmajstroj, kiel parton ja necesan de komenca fundamento.
De lia prozo originala mi jam citis multajn erojn. Tra ĝi brulis tiu fajro kaŝita interne en lia modesta persono. Tie montriĝis vigla rezonado, forta volo kaj obstino por konvinki per komparoj kaj logiko. Aludante la inspiron, la provadon, kaj la paciencan amon necesajn por ekfondi lingvon, Zamenhof ekzemple skribis:
«Al homo, kiu ne konas la esencon de muziko, ŝajnas, ke nenio estas pli facila, ol ludi fortepianon — oni ja bezonas nur ekfrapi unu klavon kaj estos ricevita tono, vi ekfrapos alian klavon kaj vi ricevos alian tonon, vi frapados en la daŭro de tuta horo diversajn klavojn, kaj vi ricevos tutan kompozicion — ŝajnas, ke nenio estas pli facila. Sed kiam li komencas ludi sian improvizitan kompozicion, ĉiuj kun ridego diskuras, kaj eĉ li mem, aŭdante la ricevatajn de li sovaĝajn sonojn, baldaŭ komencos komprenetadi, ke la afero iel estas ne glata, ke muziko ne konsistas en sola frapado de klavoj. Tiu heroo, kiu kun tia memfida mieno sidiĝis antaŭ la fortepiano, fanfaronante ke li ludos pli bone ol ĉiuj, kun honto forkuras kaj jam plu ne montras sin antaŭ la publiko.»[37]
La frazoj Zamenhofaj estas ofte longaj. Verkistoj pli modernaj havas malan guston. Sed la rakonto fluas vive kaj rapide. Forto sentiĝas. Ĉe li, la ripetoj ŝajnas ne sistemaj. Ili pezas, kiel fruktoj de l’ fervoro. Gente kutima je batoj kaj atakoj, li ŝirmis sin per argumentoj, kaj rebatis kontraŭdirojn jam antaŭe. Sed ĉiam ideo kontraŭ ideo, klarigo kontraŭ antaŭjuĝo, neniam homo kontraŭ homo. Tamen, eĉ tia nepersona batalemo en skribado lin timigis. Ĝi ofendis lian noblan amemon kaj ŝajnis al li malhumila. Sur korektita manuskripto de Homaranismo, postmorte trovita, mi rimarkis krajone skribitan de lia mano tiun ĉi noton memorigan al si mem: «Eviti ĉion agresivan!»
De tempo al tempo, sed neniam intence, vualo pruvema subite diskrakis kaj koro elsaltis nude. Animo pura, pardonema. Naturo sentema, delikata:
«Vi staras nun antaŭ miaj okuloj, mia kara Litovujo, mia malfeliĉa patrujo…»[38]
Doloro, sed fido, kaj espero super ĉio. Denove la profeta voĉo:
«Longe daŭros ankoraŭ malluma nokto sur la tero, sed ne eterne ĝi daŭros. Venos iam la tempo, kiam la homoj ĉesos esti lupoj unuj kontraŭ aliaj… Kune kaj interkonsente ili celados ĉiuj al unu vero, al unu feliĉo.»[39]
En la poemoj Zamenhofaj tiam nur koro vokas. Al kuraĝo, al obstino, al pacienco. La bildoj estas simplaj, mallongaj, la ritmo iom unutona, sed impresa:
Antaŭ l’ apero de l’ Unua Libro, li verkis pri doloro kaj sopiro siaj: Mia Penso, Ho mia Kor’! Poste, lia penso jam fandiĝis en la rondo kunigita per lia lingvo «sub la sankta signo de l’ espero». Per tiu lasta vorto li ja nomis la himnon de la «diligenta kolegaro». Ne nur li mem, sed miloj da homoj aŭdiĝas per La Espero, nun fama tra la tuta mondo:
Tiel Zamenhof fariĝis la popola poeto de fervora homareto. Ankaŭ tie li ŝatis forgesi tute sian personon kaj nur elvoĉi la internan penson de ĉiuj. Kuna sufero, kuna ĝojo; ĉia sento ĝenerala de l’ frata rondo inter homoj esperemaj, ĉio plej alta aŭ profunda en komunaj spertoj, tio trovis ĉe li esprimon plej sinceran:
Tiun ĉi kanton, La Vojo, li verkis jam antaŭ la Bulonja kongreso. Same Al la Fratoj eĉ pli frue. Melankolie sonas ankoraŭ multaj versoj, sed kiel en Ŝopena marŝo, post malĝoja malrapido, jen subite blovas vigla muzikaĵo kuraĝe antaŭen:
Ĉe Zamenhof, en tiu korpo malforta de malalta viro, ŝvelis koro sentima kaj volo potenca. Vidu, kiel en ĉiu verkaĵo revenas la vortoj «celo» kaj «obstino». Laŭ arta vidpunkto pli ŝatinda estas miaguste la Preĝo sub la verda standardo[41], kaj eĉ multe pli la prozaĵoj mem legitaj en Bulonjo kaj Londono. Al ekstera leganto, iu ajn el tiu poemaro ŝajnas kredeble tro simpla, eĉ naiva. Same ankaŭ aperas ĉiuj restaĵoj el la komenca literaturo en la komuna lingvo de nacio naskiĝanta. Sed kiu komprenas la fortan senton de la homoj, kiuj amis kaj rekantis ilin, al tiu jam aperas ili sub interna lumo kiel tre valora trezoraĵo. Jarcentojn poste, dikaj libroj publikiĝas por ilin laŭdi. Naiveco fariĝis ĉarmo, simpleco, arto plej granda.
Tiel estos eble pri versaĵoj Zamenhofaj, ĉar ili esprimis unuafoje, ne nur la fervoron de l’ Esperantistoj, sed la senton de l’ homaro vekiĝanta al konscio. Plenaj artistoj venos pli malfrue; sed benita jam estu tiu popola bardo, kiu, la unua, per orelo de genio, aŭdis en profunda koro de l’ homaro la sopiron al hela lumo de frateco!
11. Etika pensulo
En Barcelono 1909. — Pri U.E.A. — Al Kongreso de Rasoj 1911. — Ondo ŝovinista. — Eksiĝo Krakova 1912. — Pri Homaranismo. — Religio kaj Etiko. — Liberkredanoj. — Neŭtrale-homa religio. — El nepresita manuskripto. — Eduko al infanoj. — Bezono je kadro. — Al Kongreso Pariza. — Ekmilito.
Prave oni povus diri, ke Zamenhof eldonis ĉiujare novan verkon sub la formo de kongresa parolado. Efektive, li preparis ĝin kun zorgo, kaj pripensis dum la vintro, kia estos ĝia temo. Kvazaŭ profeta solulo malsupren veninta de monto sia, li unu fojon en la jaro alparolis la popolon, kaj poste remalaperis en silenton.
Pri la lingvaj temoj li ne ŝatis insistadi. Li preferis ĉiam la homarajn ideojn. Sed la kongreso ne estis propraĵo lia. Nur gasto li sin konsideris. Tial li devis kaj ankaŭ deziris ne ofendi la oficialajn invitantojn. En Barcelono ni kunvenis en septembro 1909. Kelkajn tagojn antaŭe, ribelo eksplodis en la urbo. Armitaj kavaliroj ankoraŭ rajdis en la stratoj. Larĝaj fendaĵoj trastrekis la murojn de l’ preĝejoj. Du tagojn post la fermo de l’ kongreso, Ferrer estis arestita. Ni jam ĉiuj estis for. Sed la Reĝo ankaŭ ŝatis Esperanton. La hispana ministraro eĉ invitis oficiale per la vojo diplomata ĉiujn registarojn alilandajn sendi delegitojn oficialajn. Tial Zamenhof limigis je danko la malferman paroladon.