Выбрать главу

Pli libera li sin sentis en kunsido privata de l’ nove fondita Universala Esperanto-Asocio, kies honora prezidanto li fariĝis.[42] Tie li revenis al sia temo plej kara:

«Kelkaj Esperantistoj, li diris, havis la bonan ideon fari per vojo privata tion, kion oficiale fari ni ne povis. Ili kunigis ne ĉiujn Esperantistojn, sed nur tiujn personojn, kiuj akceptis la internan ideon… Oni ĉie komprenas, ke U.E.A. liveras taŭgan neŭtralan fundamenton por ĉiuj interhomaj rilatoj kaj servoj, kaj el tiu ĉi reciproka sinhelpado rezultos pli da amikeco kaj estimo inter la gentoj, kaj foriĝos la baroj, kiuj malhelpas ilian pacan interkomunikiĝon.»[43]

En 1911, al la Kongreso de la Rasoj en Londono, li sendis rimarkindan ekzamenon de la demando pri gentoj kaj internacia lingvo.

Ĉu malamo inter gentoj havas kaŭzon politikan? Ne, Vienanoj kaj Dresdenanoj simpatias, malgraŭ la landlimo. Dume Slavoj kaj Germanoj batalis en Aŭstrio kaj ekstere. Ĉu ĝin kreas konkurado ekonomia? Ne kreas, sed profitas. Rusaj kaj Japanaj malriĉuloj, estante soldatoj, servas interesojn de la mastroj. Se ekzistus inter ambaŭ gentoj kompreno reciproka, la milito estus malfacila. Ĉu pli gravas korpaj diferencoj? Ne, ĉar en unu sama gento jam ekzistas tiaj. Eĉ nigruloj ne suferas pro koloro sia, sed pro moroj de la tuta gento. Postsignoj de la barbara tempo kaj sklaveco ofendas la blankulojn, kiuj mem estas ja kulpaj pri la krimo. Egaligo kultura ŝanĝus tion post kelkaj generacioj.

Pri deveno kaj hereda sango Zamenhof rebatis la konatan antaŭjuĝon. Post li, famaj antropologoj pruvis en sciencaj verkoj, kiom miksite jam kuniĝis ĉiuj rasoj en Eŭropo.[44] Inter gentoj staras nur du faktaj diferencoj: lingvo kaj religio.

«La intergenta diseco kaj malamo plene malaperos nur tiam, kiam la tuta homaro havos unu lingvon kaj unu religion… Daŭros tiam en la homaro tiuj diversaj malpacoj, kiuj regas interne de ĉiu lando kaj gento, kiel ekzemple malpacoj politikaj, partiaj, ekonomiaj, klasaj, ktp; sed la plej terura el ĉiuj, la malamo intergenta, tute malaperos.»

Tiel sonis lia konkludo. Samtempe li rekomendis al la scienculoj ne tro diskuti teorie, sed konstati faktojn. Ili vizitu Esperantan kongreson. Tie ili vidos per okuloj kaj aŭdos per oreloj, kiel neŭtrala lingvo forigas barojn kaj fremdecon inter gentoj.

Tra la tuta mondo, pli forta blovo ŝovinista jam sentiĝis ĉie. Ondo malama minacis pri venonta ventego. Scienculoj amikaj al Zamenhof petegis lin, ke li ne kompromitu la vastiĝon de la lingvo per lia kredo politika-religia. Ĉie, pro malfido al najbaro, registaroj timis, aŭ eĉ persekutis la ideojn pri frateco inter homoj diversgentaj. Eĉ en paca Belgujo, en Antverpeno 1911, la kongresa parolado devis esti senkolora pro proksimeco al pli potencaj ŝtatoj.

Zamenhof ne povis toleri tion plu. Aeron, aeron por spiri! Ne majstro, sed libera! Jam lia sano difektiĝis. Ankaŭ fizike lia koro batis tro rapide. Spirado malfacila. Laciĝo peza. Antaŭ ol morti, li deziris nepre atingi pli proksimen al la vivcelo. La lingvo nur estis unu flanko de afero pli vasta. Neŭtrala fundamento morala devas stariĝi krom la lingva. Ĝuste kontraŭ fluo ŝovinista leviĝu pli alten la standardo homarana. Urĝas voko. Urĝas laboro. Pro tio la Majstro volis rompi kun la sklaveco oficiala. For la majstreco kaj la ĉenoj! Kion li ne povis en Kembriĝo, tion li faros en Krakovo. Lastan fojon li malfermos la kunvenon, kaj reprenos poste sian liberecon:

«La nuna kongreso estas la lasta, en kiu vi vidas min antaŭ vi; poste, se mi povos veni, vi ĉiam vidos min nur inter vi.»

Tiel li parolos ĉe la dudek-kvina jubileo de la lingvo Esperanto. Poste, kiel homo privata, li revenos al la homarana ideo.

En aŭgusto 1912, l’ antikva pola ĉefurbo aŭdis la kanton de la cigno. Tie gardas la muregoj mezepokaj. Tie staras la dikrondaj turoj. Tie dormas sub arkaĵoj de Vavel la mortintaj reĝoj de nacio krucumita. Kiel ŝtonaj figuraĵoj, ili silentas kun preĝantaj manoj. Ili kuŝas en ĉerkejo sub kapelo Sigismonda. Kune dormas en eterno la poeto Mickieviĉ. Tie sur la placo, post la ĵuro ĉe Sankta-Mario, la popolo aklamis Kosĉiuŝkon. Tie, en la universitato, Kopernik instruadis.

En urbo memorplena okazis la festo jubilea. Proksime, trans Polujo, kuŝis tiu lando, kie naskiĝis esperantismo. Zamenhof adiaŭis la honorojn:

«Multe, tre multe, tre multe, mi volus diri al vi, ĉar mia koro estas plena… sed hodiaŭ mi staras ankoraŭ en rolo oficiala, kaj mi ne deziras, ke mia privata kredo estu rigardata kiel deviga kredo de ĉiuj Esperantistoj. Tial pardonu min, ke mi pli ne parolas.

Kio estas la esenco de la esperantisma ideo? kaj al kia estonteco ĝi alkondukos iam la homaron? Tion ni ĉiuj sentas tre bone, kvankam ne ĉiuj en egala formo kaj grado. Ni donu do hodiaŭ plenan regadon al tiu silenta, sed solena kaj profunda sento; ni ne profanu ĝin per teoriaj klarigoj.»

En Berno, je 1913, Zamenhof jam ne parolis, eĉ ne sidis sur la estrado. Ame ĉirkaŭata, li sidadis en la mezo de la kongresanoj kun la edzino. Li spiris pli libere. La saman jaron aperis nova eldono de l’ broŝuro pri «Homaranismo». Hispana samideano represigis ĝin.[45]

En la antaŭparolo Zamenhof tre klare diferencigis tri aferojn: Esperanto estas lingvo internacia. La «interna ideo esperantisma» prezentas senton kaj esperon nedifinitajn pri fratiĝo inter homoj sur neŭtrala lingva fundamento. Homaranismo estas speciala kaj tute difinita politika-religia programo, «kiu prezentas mian kredon pure privatan». Per tiu kaj aliaj frazoj li volis liberigi la esperantistaron, kiel tuton, de ĉia «suspektebla solidareco» kun lia persona kredo. Neniu rajtos uzadi ĝin kiel batalilon por ataki Esperanton.

Kiel naŭza estis la spirito reganta tra la mondo! Jen tiu homo, tro alta super sia tempo, devis kvazaŭ honte peti senkulpigon de malgranduloj pro grandeco sia. Li devis apartigi du progresojn, por ne difekti unu per alia. Sed la divido estis nenatura. La estonteco refaros en la vivo l’ unuecon de la penso Zamenhofa. Malgraŭ ĉiu malpermeso de l’ ekstero, tamen lia lingvo jam disportas tra la mondo la ĵetitan semon. En multaj koroj ĝi jam kreskis. Prave ŝovinismoj daŭros batali kontraŭ Esperanto. Ĝi minacas ilin je mortigo. Prave ili kaŝe helpas konkurantojn por instigi novan turon de Babelo inter mondaj lingvoj. Tamen ĉio estos vana. La lingvo kaj la celo de l’ profeta homo venkos unu per l’ alia. Ĉar tie kuŝas la vojo kaj la sorto de l’ homaro.

En sia raporto al la kongreso de Rasoj, Zamenhof priskribis tiel ĉi praktikan rimedon por pacigi la vivadon ĝeneralan:

Konservante sian gentan lingvon kaj gentan religion en la interna vivo de sia lingva aŭ religia grupo, la homoj por ĉiuj rilatoj intergentaj uzu lingvon neŭtrale-homan, kaj vivu, laŭ etiko, moroj kaj vivaranĝoj neŭtrale-homaj.

Pri l’ unua fako, la lingva, li detale traktis en la raporto, insistante pri tiu ĉi punkto: kulturo devas esti tuthomara. Neniu havas rajton humiligi aligentan homon, trudante al li sian lingvon kaj nacian formon de kulturo.

Pri la dua, la religia, li nur aludis tie per malmultaj vortoj. Li pripensis verkon specialan pri tiu temo. Cetere, la religia unueco de l’ popoloj komenciĝis per si mem jam de longe. En multaj regnoj, ŝtato kaj eklezio jam apartiĝis. Tiel grandiĝis la homa libereco. Kiam ĉie malaperos oficiala privilegio por tiu aŭ alia religio, la afero iros pli rapide. Sed ankaŭ sur tiu kampo necesus ekstarigi ian difinitan fundamenton por neŭtrala renkontiĝo.

Tiu ĉi paragrafo staris plej ŝanĝita en la dua eldono de l’ Deklaracio pri Homaranismo. Estis delikate. Laŭŝajne Zamenhof unue pensis, ke homoj povus samtempe aparteni al sia hejma eklezio kaj vizitadi ian templon superkredan. Intertempe, la romaj aŭ grekaj Kristanoj sendube montris al li, ke l’ episkopoj malpermesus al siaj fideluloj tian partoprenon. Tiam ili devus elekti inter ambaŭ. La dua teksto do forigis tion, kaj nur lasis kiel devojn de ĉiuj homaranoj: «sincerecon, toleremon al malsamaj kredoj kaj plenumon de moralo frateca». Fondo de kaj aliĝo al sendoktrina komunumo restis nur rekomendata al liberkredanoj, «por fiksi fortike sian religian neŭtralecon kaj savi sian posteularon kontraŭ refalo en gente-religian ŝovinismon».

вернуться

[42]

Fondita en januaro 1908 de H. Hodler kaj Th. Rousseau.

вернуться

[43]

Plena teksto en gazeto Esperanto, n‑ro 62, Ĝenevo, 20 septembro 1909.

вернуться

[44]

Prof. Eugène Pittard: Les races chez les belligérants, Genève 1916.

вернуться

[45]

Deklaracio pri Homaranismo, de D‑ro L.L. Zamenhof, Madrid 1913.