Выбрать главу

Ankoraŭ li laboris pri la homarana ideo. «Ĝi estas ja la celo de mia tuta vivo», li diris kun fervora brilo en okuloj. «Por ĝi mi fordonus ĉion ofere. Se mi nur estus ne tiel senforta, senpova ĉi tie, fortranĉita el mondo!» Li antaŭvidis la morton, kaj li sentis la potencan vokon al tiu tasko. Li deziris almenaŭ starigi l’ aferon. Poste troviĝos helpantoj por ĝin vastigi tra la mondo. La suferanta homaro bezonas tiun helpon por unuiĝo.

Jam en aŭtuno 1914, li skribis al D‑ro Uhlman en Svislando: «La terura milito, kiu nun faras tian grandan ekstermadon inter la homoj, instigas min, ke mi, malgraŭ la ĝisnuna malbona sukceso, nepre penu aranĝi kongreson de homaranoj». Sed la milito longiĝis. Iom post iom li elpensis novan planon. Li projektis vastan kongreson universalan por neŭtrale-homa religio. Sed antaŭe estus ja necese kunvoki pli malgrandan kunvenon preparan. Al ĝi oni invitus profesorojn universitatajn inter kaj ekster la Esperantistaro.

Li pretigis cirkuleron, anoncante ke la kunveno «okazos en la lastaj tagoj de decembro 1916» en urbo svisa. Sed la milito daŭris. Sur la manuskripto tiu dato kuŝas trastrekita. Li skribis ŝanĝe: «en la unuaj tagoj de aŭgusto 1917». En marto, la milito daŭris ĉiam. Ĉu senfine? Ĉu li vidos iam pacon? Denova korektaĵo montras krajone, kaj eĉ tragedie, ĉi tiujn vortojn per tremanta mano: «post la fino de la milito».

La milito ne finiĝis, sed lia vivo ja bona kaj pura. Ĉiu spiro fariĝis turmento. Li devis ne kuŝiĝi, nur sidi aŭ stari. La Rusa Revolucio, leviĝinta sen mortigoj, donis al li novan esperon. Li amis la popolojn de l’ vasta imperio. Ĉu ili scios daŭre liberiĝi interfrate kaj sensange, kiel komencite?

Printempo venis. Li pensadis multe, kaj skribadis urĝe. Nova homaro devas organiziĝi… Sed kiom laciga nedormado! Kiom turmenta la deviga sidado! Kiom dolora la batado de l’ koro!

Ho, mia kor’, ne batu maltrankvile, El mia brusto nun ne saltu for! Jam teni min ne povas mi facile, Ho, mia kor’!

Ripozi, dormi eĉ kelkajn minutojn! Unu tagon la kuracisto lin permesis momenton. Estis la 14-a de aprilo 1917. Li etendiĝis sur kanapo. Al la pordo la edzino akompanis la doktoron. Dume li sentis sin pli bone. Fine iom da ripozo, tiom sopirita!… Sed jam li eksufokiĝis. Li volis voki. La voĉo haltis en lia gorĝo. Jen alkuris la edzino. Ŝi helpis lin residi. Ve! jam ĉesis bati tiu koro, batinta tiel forte por homaro. Jam venis la ripozo liberiga.

Ho, mia kor’! Post longa laborado Ĉu mi ne venkos en decida hor’? Sufiĉe! Trankviliĝu de l’ batado, Ho, mia kor’!

En tago pluva, malhela, malvarma, la varsoviaj Esperantistoj akompanis la ĉerkon al la tombejo. Malĝoje kantis la poeto Belmont:

Ne venis Polujo kadavron honori De filo pollanda, de monda saĝul’… Ho kiel sangiĝis en mi pola kor’… Malriĉaj Hebreoj nur venis post ĉerko Ĉar mortis bonkora helpant’ okulisto.

Al tiu vasta rondo familia, kies delegitoj ĉiujare lin aklamis en kongresoj, la landlimoj restis fermitaj. Nur kelkaj Poloj, Grabowski, Belmont, la germana ŝipestro Neubart, povis diri adiaŭon en la nomo de tiu ĉiulanda popolo, kiu lin amis kaj priploris en la tuta mondo. De la registaro, neniu. Honorigo, nenia. Nur la amaso popola, la humila klientaro de l’ hebrea kvartalo, en siaj laborvestoj. Multaj junuloj dankemaj. Multaj geviroj kortuŝitaj.

Kiel la enterigo de Tolstoj inter ĉirkaŭaj vilaĝanoj, ĝi estis la plej alta, la plej taŭga simbolo. Efektive nur mortis la homo, la viro 57-jara, la malriĉa okulisto. Sed la granda verko restis. Ankaŭ la inspiro el animo pura. Ne povas tio morti. Malaperos la registoj, malaperos la malgrandaj granduloj, kiuj lin ignoris. Sed eterne vivos kaj diskreskos ĉie lia semo pensa. Jam dekmiloj da homoj sanktigis lian nomon. Iam tuta homaro rekonos lin gvidanto al frata repaciĝo.

Sur lia skribotablo kuŝis lasta manskribaĵo krajona, nefinita. Ĝi estis plano de artikolo pri senmorteco de l’ animo. Kion kredis mem tiu granda amiko de l’ homaro, kiu donis la tutan vivon al pensoj unuigaj? Kia do estis la fundo de lia kredo? Kiel li supozis pri aferoj transmortaj kaj nekontroleblaj? Pri sia persono li estis ĉiam silentema. Eĉ liaj proksimuloj ne povus respondi. Ili vidis nur kiamaniere li vivis: bonkore, pure, modeste, helpeme, ofere, mirinde pacience kun ĉiuj, neniam ofende per ago aŭ parolo kontraŭ iu ajn, ĉiam simpatie aŭskulteme al ceteraj homoj, eĉ al tedaj. Al ĉiuj, edzino, fratoj, gefiloj, nevinoj, amikoj, klientoj, li aperis kiel homo sankta. En turmentaj horoj ĉiu venis al li por konsilo. «Li neniam pekis», diris malnova servantino pola, montrante lian portreton sub ŝia krucifikso. Kiom da famuloj restis grandaj en la okuloj de l’ servantoj?

Sur papero kvarpaĝa li ekskribis la intiman konfeson. Morto lin interrompis. Sur tri paĝoj kuŝas antaŭklarigo. Li petis senkulpigon, ke li verkas pri tiu temo, ne estante specialisto. Eble oni diros, kiel pri ceteraj, ke nur maljune li ekpensis pri ekkredo. Antaŭproteste li notis:

«Ĉio, kion mi nun skribas, naskiĝis en mia kapo ne nun, sed antaŭ kvardek jaroj, kiam mi havis la aĝon de 16–18 jaroj; malgraŭ ke mi de tiu tempo multe meditis kaj legis diversajn sciencajn kaj filozofiajn verkojn, miaj tiamaj pensoj pri Dio kaj pri senmorteco preskaŭ tute ne ŝanĝiĝis.»

Tamen li antaŭvidis, ke tiu ĉi artikolo al multaj tre malplaĉos:

«Dum en la mondo scienca mi perdos ĉian estimon, mi samtempe en la mondo de kredantoj trovos nenian kompensan simpation, verŝajne nur atakon, ĉar mia kredo estas tute alispeca ol ilia kredo… Estos pli prudente se mi silentus, sed mi ne povas.»

La kvara paĝo nur estis komencita. La skribo estas preskaŭ nelegebla:

«Mia patrino estis religia kredantino, mia patro ateisto. En mia infaneco mi kredis je Dio, kaj je senmorteco de l’ animo, en tiu formo, en kiu instruas mia denaskiĝa religio. Mi ne memoras tute precize, en kiu jaro de mia vivo mi perdis la religian kredon; sed mi memoras, ke la plej altan gradon de mia nekredado mi atingis ĉirkaŭ la aĝo de 15–16 jaroj. Tio estis ankaŭ la plej turmenta tempo de mia vivo. La tuta vivo perdis en miaj okuloj ĉian sencon kaj valoron. Kun malestimo mi rigardis min mem kaj la aliajn homojn, vidante en mi kaj en ili nur sensencan pecon da viando, kiu kreiĝis, oni ne scias pro kio kaj oni ne scias por kio, kiu travivas en la eterneco malpli ol plej malgrandan sekundeton, baldaŭ forputros por ĉiam, kaj dum ĉiuj venontaj senfinaj milionoj kaj miliardoj da jaroj ĝi jam neniam plu reaperos. Por kio mi vivas, por kio mi lernas, por kio mi laboras, por kio mi amas? Ĉar estas ja tiel sensenca, senvalora, tiel ridinda…»

Tie haltas la konfeso. Sur blanka fino de la paĝo nur kuŝis noto pri la sekvo projektita. Post la naŭzo pri vivo kaj pri morto, deksepjare li eksentis ion novan:

«Mi eksentis, ke eble morto ne estas malapero…; ke ekzistas iaj leĝoj en la naturo…; ke io min gardas al alta celo…»

Tiuj estas la lastaj vortoj de l’ skribaĵo. Mortante, Zamenhof forportis la sekreton sian. Ni nur scias, ke junule li ektrovis propran kredon, ke li akiris senŝancelan fidon je unu forto komuna por amo kaj inspiro al konsciencoj, ke li tiel havis «Dion en la koro», ke li komprenis la daŭrecon de l’ spirita laborado trans la morto, kaj rigardis la diversajn homajn religiojn kvazaŭ malsamajn vestojn de unu sama vero.

Jam antaŭ Abdul-Baha, la fama persa profeto, kiu lin admiris, li respondis al kongreso de Kristanaj gejunuloj salutinta lin:

«Mi estas nur hebrea homarano liberkreda; sed… kio pli bela en la mondo ol plena sekvado al instruo de Jezuo?»