Выбрать главу

Iam, sur la strato, fajrera ekkompreno trankviligis lin.

«Unu fojon, kiam mi estis en la sesa aŭ sepa klaso de la gimnazio, mi okaze turnis la atenton al la surskribo ŝvejcarskaja (pordistejo), kiun mi jam multajn fojojn vidis, kaj poste al la elpendaĵo konditorskaja (sukeraĵejo). Ĉi tiu ‑skaja ekinteresis min, kaj montris al mi, ke la sufiksoj donas la eblon, el unu vorto fari aliajn vortojn, kiujn oni ne bezonas aparte ellernadi. Ĉi tiu penso ekposedis min tute, kaj mi subite eksentis la teron sub la piedoj. Sur la terurajn grandegajn vortarojn falis radio de lumo, kaj ili komencis rapide malgrandiĝadi antaŭ miaj okuloj.»[11]

De tiam li studadis la sistemon de sufiksoj kaj prefiksoj en diversaj lingvoj. Kia riĉa fonto! Kia mirinda povo por kreskado kaj multiĝo! Plej multaj lingvoj uzas ilin blinde kaj senorde. Per vere plena kaj regula utiligo de tiu forto, riĉa vortarego disflorus el malgranda radikaro. Nur ‑ino, ‑aĵo, ‑isto, ‑ema, ‑igi, ‑iĝi centobligus ĝin. Dek mil vortoj memformiĝus sen aparta lerno.

Liaj instruistoj en lernejo rigardis Ludovikon Zamenhof kiel lingviston rimarkindan. Tre juna li jam lernis la francan kaj la germanan. Ĉe la kvina klaso gimnazia li ekstudis la anglan. Elparolo malfacila, ortografio malpreciza, sed kia forto kaj rapido en la frazoj! Gramatiko? Tre malmulta. Nur kelkaj antikvaĵoj malregulaj. Riĉa lingvo do bezonas tute ne deklinaciojn, konjugaciojn aŭ sintakson malfacilajn. Kelkaj montriloj ĉiam samaj sufiĉas por la verbaj tempoj. Finaĵoj pliaj kiel o, a, e utilu kvazaŭ nur sufiksoj, por formi nomojn[12] el verboj, el verboj adjektivojn, kaj adverbojn el ceteraj.

Samtempe krom la lingva, alia ellaboro okupis Zamenhofon en tiuj jaroj. Lia patrino estis kredantino. Lia patro, ateisto. Li mem knabe perdis jam la fidon religian. Lia logiko ne permesis al li kredadi la instruon de la pastroj. Sed, estante deksesjara, li suferis pro malpleno en la koro. Li ne vidis ian sencon en la vivo. Por kio li laboras? Pro kio li ekzistas? Kio estas homoj? Kial ne tuj morti? Ĉio ŝajnis al li vana kaj naŭza. Por li tre turmenta estis tiu tempo. Tiama portreto, iom kruda kaj maldolĉa, montras la malĝojon de l’ gimnaziano.

Interna krizo lin savis. Iom post iom li ektrovis veron por si mem. Li komprenis ian sencon en la naturo. Li sentis altan vokon pli precizan al homara celo. Li formis propran kredon pri vivo kaj pri morto. Deksepjare li akiris novan fidon kaj feliĉon de l’ animo ekster dogmoj. Li sentis fortan inspiron en la koro. Pli fervore li revenis al verkado.[13] Posta portreto montras la ŝanĝon en la okuloj. Dolĉeco regas.

En la jaro 1878, Zamenhof sidis en la lasta klaso de la Gimnazio. Tiam jam estis preta projekto de lia lingvo, ankoraŭ ne tute simila al la nuna Esperanto. Kelkaj kolegoj interesiĝis pri lia longa laborado. Al ili ĝoje li konigis la novan lingvon. Ion tiel simplan kaj facilan neniu el ili antaŭkredis. Fervore ses aŭ sep ellernis la sistemon.

En la gepatra loĝejo ĉe la strato Novolipie, Ludoviko havis propran ĉambron izolitan sur la teretaĝo. Tie kunvenis amikaro lia ĉe l’ amata grupestro. Kune ĉiuj fervoradis pri la homa refratiĝo. Alta la revo, granda la tasko. La 5-an de decembro ili festis la vivigon de la lingvo. Ĉirkaŭ kuko, de l’ patrino ame kuirita, sidis Ludoviko kun kolegoj entuziasmaj. La unuan fojon sonis lia «lingwe universala». Post paroloj esperplenaj, ili kantis himnon de l’ frateco:

Malamikete de las nacjes Kadó, kadó, jam temp’ está! La tot’ homoze in familje Konunigare so debá.
(Malamikeco de la nacioj Falu, falu, jam temp’ estas! La tuta homaro en familio Kununuigi sin devas.)

En junio 1879 finiĝis la gimnazia kurso, kaj ĉiuj kolegoj disiris. La persono de ilia ĉefamiko lasis ĉe ili tiel fortan impreson, ke ili eĉ komencis propagandi liajn ideojn kaj paroli pri la nova lingvo. Sed, kiel Zamenhof malgaje konstatis pli malfrue, «renkontinte la mokojn de l’ homoj maturaj, ili tuj rapidis malkonfesi la lingvon, kaj mi restis tute sola». Tiel okazas preskaŭ senescepte al la grandaj inspiritoj tra la tuta homara historio. Ankaŭ hejme li devis suferi baton pli kruelan. Ĝis tiu tempo la patro laŭŝajne ne malaprobis lian laboradon, ĉar la knabo tamen brile sukcesis ĉiujn ekzamenojn. Sed kiam venis la momento forlasi gimnazion kaj elekti profesion, tiam blovis kriza vento.

Jam ofte konatuloj aŭ kolegoj profesoraj de Markus Zamenhof admonis lin pri lia filo. «Ideo tiel fiksa en kapo junula minacas ja frenezon. Domaĝe estus lasi tian talentulon perdiĝi en ĥimeroj. Baldaŭ li malsaniĝos, se li daŭrigos plu!» Tiel babilis konsilantoj bonintencaj.

Pri la estonteco de la knabo ĉefe zorgis lia patro. Kion li faros en la vivo, se ĉiuj lin rigardos kiel viron neseriozan, nur «revulon»? Kuracista estis tiam unu el la solaj karieroj permesitaj al Hebreoj en la Rusa Imperio. Utila studo, ne revaĵoj, tiam urĝis antaŭ ĉio. Tial Ludoviko devis eĉ promesi, ke li forlasos la aferon pri mondlingvo, almenaŭ provizore. Peza kaj dolora estis la ofero.

Tie staris la altaro. Sur tablo kuŝis la kajeroj kun vortaro, gramatiko, versaĵoj, kaj tradukoj en la nova lingvo. Karaj manuskriptoj, rezultato de multjara pripensado kaj serĉado. Ĉu fordoni la tuton? La patro postulis tion. En lian ŝrankon malaperis ĉio. Dika ŝnuro ligis la pakaĵon. Fermiĝis pordo.

4. Studentaj jaroj

Moskvo. — Medicina studento. — Vivado malfacila. — Cionismo. — Poemo al Hebreoj. — Malŝato je ŝovinismo. — Reveno hejmen. — Bruligitaj kajeroj. — Reverko lingva. — «En sonĝo». — Perfektigado. — Longa pacienco. — Spirito de la lingvo. — Turmenta silento. — Soleco. — «Mia penso».

Post longa kiso de l’ patrino la studento forveturis Moskvon. Urbego vasta. Universitato plenega. Brilas la Kremlaj turoj. Sur la stratoj neĝo blanka. Kuras glitveturiloj, tintadas sonoriletoj. Rapidas ĉevaloj longharaj. Ĉie vivo gaja, vigla.

Malriĉe loĝis la junulo. Per lecionoj li gajnetis iom. Sed malfacile juna hebreo trovas eĉ okazojn por instrui. Li ankaŭ verketis iom por la gazeto Moskovskie Viedomosti. Hejme la gepatroj time zorgis. «Nur dek naŭ rublojn mi elspezas en monato», li skribis por ilin trankviligi. Sed kiel li sin nutris!

Konscience li studadis medicinon. Ankaŭ li kliniĝis siavice super korpoj de mortintoj en ĉambrego dissekca. Simpatie li malkovris la internan meĥanismon de la homa formo. Eĉ tie lin sekvadis lia revo. Ĉu ne similaj estas ĉiuj homoj, kun samaj organoj, samaj bezonoj, samaj timoj kaj deziroj dum la vivo? Ĉu lingvaj aŭ koloraj diferencoj ŝanĝas tion? Malkono inter gentoj devus ĉesi.

Li plenumis tamen la promeson. «Por pensadi pri la homaro, atendu kelkajn jarojn!» sonis la admono patra. Sed granda malpleno doloris en la koro. Kiel vivi sen celo ideala? Lia penso kompatema serĉis materialon. Ĝi sin turnis tiam al la suferoj de l’ Hebreoj. Legaĵo en ĵurnalo atentigis lin. La cionista revekiĝo lin allogis. Ankaŭ lia gento, kiel ĉiuj, rajtas esti rekonata[14] kaj ŝatata. Kial nur la Hebreoj devus kaŝi aŭ prihonti sian naciecon? Ankaŭ ili rajtas havi propran centron de kulturo. Nepoj de Moseo staras ĉie dissemitaj. Malfeliĉo premas multajn. Trans la maro blua de l’ Helenoj kuŝas la antikva Palestino. Laborado, kolektado, volo pacienca kondukos al miraklo. Iam eble staros tie sur la tero de l’ profetoj nova hejmo de l’ Hebreoj. Instruejo, kongresejo malfermos siajn pordojn. Kolonianoj ekloĝos en ĉirkaŭo. Nur justa povis esti tia plano. La disa popolo regajnu l’ esperon. Eĉ pli juna, Zamenhof jam verkis versojn en la rusa lingvo. Poemon al Hebreoj li presigis nun en la Ruski Jevrej:

вернуться

[11]

El la Letero al N. Borovko pri la Deveno de Esperanto, el rusa lingvo tradukita de V. Gernet (Lingvo Internacia 1896, n‑roj 6–7; Esperantaj Prozaĵoj, p. 239)

вернуться

[12]

T.e. substantivojn. — Red.

вернуться

[13]

Vidu antaŭmortan konfeson pri tiu krizo en la ĉapitro 12ª.

вернуться

[14]

T.e. agnoskita. — Red.