Ankaŭ la propran animstaton li esprimis. Dum ses jaroj li restadis sub silento. Tio estis tempo malfacila. Al neniu li parolis pri sia laborado. La kaŝeco lin turmentis. Tial li malŝatis eliradi. Nenie li ĉeestis, en nenio partoprenis. En rondoj societaj li sentis sin fremdulo. Tiel pasis for la plej belaj jaroj de la vivo, la studentaj, malgaje kaj dolore. Tiun fajron kaj suferon sub silento li pentris per tiama la versaĵo:
5. Doktoro Esperanto
Klara Zilbernik. — Vaganta kuracisto. — Ekscio pri Volapük. — Nova turmento. — Fianĉiĝo. — Helpema bopatro. — Eldono de l’ Unua Libro. — Ekscito antaŭ Rubikono. — «Ho, mia kor’!». — Apero de la lingvo. — Edziĝo. — Dissendado de broŝuroj. — Respondoj kaj aliĝoj. — La Dua Libro. — Akraĵoj de l’ sorto. — «La Esperantisto». — Premanta situacio. — Trompeter. — Morto de l’ patrino. — Transloĝo al Grodno. — Tolstoj. — Rusa cenzuro.
Tamen iam «l’ amikino en la rondo» divenis la misteron. Klara Zilbernik, filino de Kovna komercisto, renkontis Zamenhofon ĉe bofrato sia. Sprita, gaja, energia, kaj bonkora, ŝi atente rimarkadis la junulon silenteman kaj timeman. Granda frunto pura kaj pensema; sub la okulvitroj rigardo luma kaj profunda.
Amo venis inter ili. Unu tagon li konfesis al ŝi siajn du sekretojn. Ŝi komprenis, kaj decidis partopreni lian vivon de sindono.
Ŝi povis antaŭvidi ekzistadon malfacilan, kaj tial agis tre kuraĝe. La diplomon kuracistan Ludoviko Zamenhof ricevis jam du jarojn antaŭ tio; sed inter 1885 kaj 1887 li vane serĉis tujan vivrimedon. De loko al loko tre malĝoje li provadis trovi la sufiĉan klientaron. La komenco estis neprospera. Ankaŭ lia modesteco kaj sentemo lin malhelpis. Tre ŝatata de malriĉaj malsanuloj, li ne sciis gajni grandajn sumojn. En Plocko unu vesperon oni lin venigis en domon de riĉuloj. Kuŝis maljuna sinjorino, kaj apude tri doktoroj. Stato malespera. Post du tagoj ŝi mortis. Al la kvar vokitaj kuracistoj la gefiloj sendis altan pagon. Zamenhof rifuzis sian. Kial preni monon, kiam mortis la kliento?
En Vejsieje, la urbeto litva, li ĉeestis morton de bubino. Febro ŝin forbruligis. Pro doloro la malfeliĉa patrino preskaŭ freneziĝis. Dum monatoj poste li aŭdadis ŝiajn plorojn kaj ĝemadon. Li decidis forlasi la ĝeneralan praktikadon kaj elekti fakon okulistan.
Tial li vojaĝis al Vieno por studadi oftalmologion ĉe speciala kurso. En aŭtuno 1886 li revenis Varsovion en la gepatran hejmon. Tie li malfermis akceptejon kiel okulisto. Dum la sama vintro li ekkonis sian fianĉinon kaj ricevis kuraĝigon por eldoni sian verkon al publiko.
Jam de jaroj li ja serĉis eldoniston. Klopodo sensukcesa. Neniu volis riski monon. Ankaŭ tiel li ekspertis la maldolĉon de l’ financa flanko en la mondo. Nova turmento komenciĝis.
Tamen urĝis aperigi lian lingvon. Dum silente li ĝin perfektigis, ekfloris okcidente «Volapük» de l’ abato Ŝlejer el Konstanco. La vortaro estis malfacila kaj arbitra. Dum longa tempo Zamenhof nenion sciis pri tiu provaĵo. Kiam ĝia famo lin atingis, unue li tre ĝojis, sed konstatis poste, ke la solvo mem ne taŭgas. Baldaŭ la movado jam malkreskis. Multaj homoj malkuraĝis, kaj forlasis la aferon. Urĝis montri al la mondo, ke la celo restas prava. Nur la sistemo estis malbona. Lingvo ja devas esti internacia kaj vivanta, ne arte fabrikita.
Tiam intervenis homo tre helpema. Li estis la patro de Klara Zilbernik. Lia filino fianĉiĝis en printempo[16] al D‑ro Zamenhof. La juna scienculo kaj idealisto tre plaĉis al li. Pri lia plano li demandis lin. Grandega la projekto! Nobla la celo! Simpla komercisto li mem estis, sed amanto de ideoj. Por kio do utilus gajni monon kaj ŝpareti? Ĉu ne por igi vojon pli facila al iu pli klera ol li mem kaj pli valora por la homaro?
Multaj patroj en lia loko malkonsilus la filinon. Nur dirus ili: «Veran viron mongajnantan kaj realan vi elektu, ne revulon!» Tiel ili paroladus, frizante la lipharojn. Malsame Zilbernik: «Geniulo estas via Ludoviko», li diris; «filineto mia, vi havos sanktan taskon. Ĵaluze ankaŭ mi dezirus helpi lin.»
Tial proponis la bopatro, ke la edziĝo jam fariĝu en somero, kaj antaŭe jam presiĝu je lia kosto la libretoj pri mondlingvo. Tiel okazis. Dum du monatoj presprovaĵoj atendadis ĉe la cenzuristo. Feliĉe tiu estis bonkonato de la patro de Zamenhof. Fine la 14-an de julio[17] li allasis la permeson al la presisto. La verko kredeble ŝajnis al li sendanĝera naivaĵo. La aŭtoro estis maltrankvila. Unuflanke malpacienco, aliflanke timo lin agitis.
«Mi estis tre ekscitita antaŭ tio ĉi; mi sentis, ke mi staras antaŭ Rubikono, kaj ke de la tago, kiam aperos mia broŝuro, mi jam ne havos la eblon reiri; mi sciis, kia sorto atendas kuraciston, kiu dependas de la publiko, se ĉi tiu publiko vidas en li fantaziulon, homon, kiu sin okupas je „flankaj aferoj“; mi sentis, ke mi metas sur la karton tutan estontan trankvilecon kaj ekzistadon mian kaj de mia familio; sed mi ne povis forlasi la ideon, kiu eniris mian korpon kaj sangon, kaj… mi transiris Rubikonon.»
En tiuj tagoj Zamenhof verkis versaĵon tre mallongan: Ho, mia kor’! Ĝi sonas iom kiel spirado malfacila de homo suprenkurinta kvin etaĝojn de ŝtuparo kaj staranta antaŭ pordo halte:
La unua libreto aperis en la rusa lingvo. Baldaŭ poste sekvis eldonoj pole, france, germane kaj angle. Ĉiuj entenis saman enkondukon, tekstojn en lingvo internacia: la Kristan preĝon Patro nia, El Biblio, Leteron, Versaĵojn, plenan gramatikon el dek ses reguloj, dulingvan vortareton el naŭcent radikoj. Ankaŭ estis aliĝiloj kun promeso tuj komenci la lernadon, kiam dek milionoj da personoj estos same promesintaj. Per deklaro sur la dua paĝo la aŭtoro jam forlasis ĉiujn rajtojn siajn, ĉar «lingvo internacia, kiel ĉiu nacia, estas komuna propraĵo». La tuta verko estis subskribita per belsenca pseŭdonimo: «Doktoro Esperanto».
La 9-an de aŭgusto[17] Zamenhof edziĝis, kaj enloĝis tre modestan ĉambrareton sur la strato Przejazd 9, en Varsovio. Tie kun la edzino li komencis dissendadon de l’ broŝuro al gazetoj kaj personoj ĉiulandaj. Ŝi skribadis nomojn kaj adresojn, enpresigis anoncetojn en ĵurnaloj. Tiel pasis la monatoj de l’ komenca kunvivado. Feliĉaj, kiuj scias eternigi sian amon per tuja semo de komuna idealo.
Kiel estos akceptita la libreto? Ĉu ĝi simple falos en silenton kaj forgeson? Ĉu homoj blinde eĉ ne legos la frukton de dekjara laborado? Minacis dubo malespera. En tiaj horoj ofte kuŝas en la manoj de virino, ĉu blovi kuraĝiĝon sur flameton fidan aŭ ĝin estingi per ploretoj de plendado bagatela. Granda ŝi estas, se ŝi gardas la flamon.