En horoj malfacilaj de loka propagando, kiu ne ofte rememoris tiujn vortojn de La Vojo? Pri tiaj spertoj kunparolis la aŭdantaro en la plena salonego. Varmo vastiĝis sub la lamparo. Ekscita tremo ruliĝis tra l’ amaso dum atendo… Subite eksonis la muziko de l’ himno La Espero:
Samtempe ĉiuj ni stariĝis… Jen sur la scenejo, kun la estraro de l’ kongreso, eniris la amata Majstro. Malalta, timema, kortuŝita, kun frunto tre granda, rondaj okulvitroj, barbeto jam griza. Ĉio jam flugis aŭ svingiĝis en aero, manoj, ĉapoj, tukoj, en duonhora aklamado. Kiam li leviĝis post la salutoj de l’ urbestro, la fervoro retondregis. Sed jam li ekparolis. Ĉesis la bruado. Ĉiuj residiĝis. Tra silento sonis liaj vortoj:
«Mi salutas vin, karaj samideanoj, fratoj kaj fratinoj el la granda tutmonda homa familio, kiuj kunvenis el landoj proksimaj kaj malproksimaj, el la plej diversaj regnoj de la mondo, por frate premi al si reciproke la manojn, pro la nomo de granda ideo, kiu ĉiujn nin ligas…
Sankta estas por ni la hodiaŭa tago. Modesta estas nia kunveno; la mondo ekstera ne multe scias pri ĝi, kaj la vortoj, kiuj estas parolataj en nia kunveno, ne flugos telegrafe al ĉiuj urboj kaj urbetoj de la mondo; ne kunvenis regnestroj nek ministroj por ŝanĝi la politikan karton de la mondo; ne brilas luksaj vestoj kaj multego da imponantaj ordenoj en nia salono, ne bruas pafilegoj ĉirkaŭ la modesta domo, en kiu ni troviĝas; sed tra la aero de nia salono flugas misteraj sonoj, sonoj tre mallaŭtaj, ne aŭdeblaj por la orelo, sed senteblaj por ĉiu animo sentema: ĝi estas la sonoj de io granda, kio nun naskiĝas. Tra la aero flugas misteraj fantomoj; la okuloj ilin ne vidas, sed la animo ilin sentas: ili estas imagoj de l’ tempo estonta, de tempo tute nova. La fantomoj flugos en la mondon, korpiĝos kaj potenciĝos, kaj niaj filoj kaj nepoj ilin vidos, ilin sentos kaj ĝuos…
Ofte kunvenas personoj de malsamaj nacioj kaj komprenas unu la alian; sed kia grandega diferenco estas inter ilia reciproka kompreniĝado kaj la nia!… Tie la membro de unu nacio humiliĝas antaŭ la membro de alia nacio, parolas lian lingvon, hontigante la sian, balbutas kaj ruĝiĝas, kaj sentas sin ĝenata antaŭ sia kunparolanto, dum tiu ĉi lasta sentas sin forta kaj fiera; en nia kunveno ne ekzistas nacioj fortaj kaj malfortaj, privilegiitaj kaj senprivilegiitaj, neniu humiliĝas, neniu sin ĝenas; ni ĉiuj staras sur fundamento neŭtrala, ni ĉiuj estas plene egalrajtaj; ni ĉiuj sentas nin kiel membroj de unu nacio, kiel membroj de unu familio; kaj la unuan fojon en la homa historio ni, membroj de la plej malsamaj popoloj, staras unu apud alia ne kiel fremduloj, ne kiel konkurantoj, sed kiel fratoj, kiuj, ne altrudante unu al alia sian lingvon, komprenas sin reciproke, ne suspektas unu alian pro mallumo ilin dividanta, amas sin reciproke kaj premas al si reciproke la manojn, ne hipokrite kiel alinaciano al alinaciano, sed sincere, kiel homo al homo. Ni konsciu bone la tutan gravecon de la hodiaŭa tago, ĉar hodiaŭ, inter la gastamaj muroj de Bulonjo-sur-Maro, kunvenis ne Francoj kun Angloj, ne Rusoj kun Poloj, sed homoj kun homoj…
Post multaj miljaroj da reciproka surda muteco kaj batalado, nun en Bulonjo fakte komenciĝas en pli granda mezuro la reciproka kompreniĝado kaj fratiĝado de la diverspopolaj membroj de la homaro; kaj unu fojon komenciĝinte, ĝi jam ne haltos, sed irados antaŭen ĉiam pli kaj pli potence, ĝis la lastaj ombroj de la eterna mallumo malaperos por ĉiam. Benata estu la tago, kaj grandaj estu ĝiaj sekvoj!»
Tiel paroladis Zamenhof. En liaj manoj la papero tremis. Li sentis fortegan emocion. Ĉu li povos legi plu? Io tamen puŝis lin. Kvankam nekutima je publika uzo, lia voĉo kreskis kaj fariĝis laŭta. Trans la paĝoj, iom febre turnataj, li ekvidis aŭdantaron. Viroj, virinoj, junuloj, kapoj blankharaj, vizaĝoj atentemaj, rigardoj konsentemaj. Regis varma silentego. Ili ĉiuj kvazaŭ tiris vortojn el lia buŝo. Li daŭrigis kun amo.
Li parolis juste kaj modeste. Li parolis pri Ŝlejer, pli frua pioniro de l’ ideo mondlingva. Jam li forgesis la akrajn atakojn de li kaj de volapukanoj. Li parolis nur pri la granda laborado de sia antaŭulo. Li petis la kongreson honori lian nomon. Li parolis pri suferoj kaj espero de l’ homaro, pri la sankta devo, pri l’ estonteco de fratiĝo. Li parolis pri l’ unuaj batalantoj por la celo. Li parolis pri l’ oferoj de mortintoj. Li dankis al Einstein, Waŝniewski, Trompeter. La tuta aŭdantaro leviĝis pro saluto memora.
Profunda sento regis en la ĉambrego. Tenante la paperon, Zamenhof ektremis pli videble ĉe la manoj. Ĉu li povos eldiri finon? Lia voĉo penis lastan forton:
«Baldaŭ komenciĝos la laboroj de nia kongreso, dediĉita al vera fratiĝo de la homaro. En tiu ĉi solena momento, mia koro estas plena de io nedifinebla kaj mistera, kaj mi sentas la deziron faciligi la koron per ia preĝo, turni min al iu plej alta Forto, kaj alvoki ĝian helpon kaj benon. Sed tiel same kiel mi en la nuna momento ne estas ia naciano, sed simpla homo, tiel same mi ankaŭ sentas, ke en tiu ĉi momento mi ne apartenas al ia nacia aŭ partia religio, sed mi estas nur homo. Kaj en la nuna momento staras antaŭ miaj animaj okuloj nur tiu alta morala Forto, kiun sentas en sia koro ĉiu homo, kaj al tiu ĉi nekonata Forto mi turnas min kun mia preĝo:
Kiam residiĝis Zamenhof, denove aklamata senfine, multaj okuloj estis malsekaj. Tre simple, tre sincere pasis horo, malfacile rakontebla. Io flugis en la aero, ia blovo eterniga. Ĉiufoje, kiam ĉeestinto rememoras tiun horon, larmo brilas en rigardo lia. Nova tempo ja naskiĝis tiam. Eĉ ne mondmilito povis ĝin detrui.
Ho, kara naiveco de l’ Bulonja tempo!
Naskiĝo nova de l’ homaro kun odoro de lulilo. Amikaro simpla kaj sincera. Manpremoj. Kompreniĝo reciproka. Paroloj de modesta viro. Grandeco vera de l’ genio, vivanta per ligilo sur niaj lipoj. Spirito potenca de l’ animo pura. Kortremo de l’ homiĝo komuna. Ho, tremo de Bulonjo, sekvu min ĝis tombo!…
Sur kampoj sangumitaj falis miloj el la plej bonaj. Al urboj kaj vilaĝoj blovis terurego. Diskrako. Funebro. Mizero. Senfine krucoj lignaj. Dolore la restintoj levas la okulojn. Kio morgaŭ?
Ho, semo de Bulonjo, kresku super tomboj!
7. Homarano
Sperto Bulonja. — Rusa revolucio 1905. — Pogromoj. — Buĉado en Kaŭkazo. — Kontrastaj impresoj. — «Homaranismo». — Lingvo kaj Religio. — Neŭtrala Fundamento. — Kredo kaj moroj. — Oriento kaj Okcidento. — Naciaj deklaroj. — Homarana deklaro. — Dek du punktoj. — Nomoj de landoj. — Pri neŭtrala templo.
Ekstere la Bulonja Kongreso estis antaŭ ĉio festo propaganda. Tamen pri vastiĝo de la lingvo, la kunsidoj oficialaj okazigis interesan diskutadon. Flue kaj facile sonis argumentoj kaj respondoj de la parolantoj. Sur neŭtrala fundamento ĉiu sentis sin egala kaj libera. Kiel ĉiujn kongresanojn tio tre impresis Zamenhofon. Reveninte Varsovion, li kunportis feliĉegan sperton, ne nur lingvan, sed moralan: