8/4/1944
Stanislav Schulhof.
HO, KIAM?!
Ho, kiam venos la feliĉa tago en kiu lumos sur la tuta tero la Sun' de l' kono de la Bon' kaj Vero, kaj malaperos ĉiu suferplago?
De ĉiuj ŝuldoj nur post la plenpago, nur kiam ĉiu de l' malic' fajrero estingos sin per am' kaj sinofero en ĉiu homa volo kaj imago.
Samkiel mortis mens' de kanibalo, la nuna mens' de la milit-batalo anstataŭiĝu per frateca Am'!
Ke ĉiuj homanimoj tion faru kaj Pacon fine la homar' deklaru, en sia kor' komencu ĉiu jam!
13/4/1944
Stanislav Schulhof.
LA ĈIELIRO
Suferis sur la Kruco la Martiro kaj per Amo venkis la Turmenton Li, kiu venkis la demonan tenton kaj vivis ĉiam per Ĉiel-inspiro.
"Finite estas", diris la sopiro de Kristo, kaj la buŝo en silento fermiĝis; la Spirit' al Viv-latento reiris post la lasta brust-elspiro.
En la staltrogo ekkomencis Lia mistera, sankta laborad' misia kaj finis per la venka Ĉieliro.
Jesuo, homoj, estu la modelo por vi, ke ankaŭ vi al la ĉielo alvenu post laboroj kaj aspiro.
17/5/1944
Stanislav Schulhof.
VERO, BONO KAJ BELO
Por Vero luktu, kaj kun ĉiuj fibroj de via kor' defendu ĝin lojale; sed luktu ĉiam vere purmorale, per bonekzemploj, vortoj, agoj, libroj.
Nektaron kiel el la flor' kolibroj, el la Naturo ĉerpu ideale la bonon kaj la belon ĉiuskale per bonaj pensoj kaj per belaj vibroj.
Konservu ĉiam en plenekvilibroj la koron kaj la menson, senrivale; iliajn voĉojn ŝatu ja egale.
Disigu orajn grajnojn, per la kribro, de l' sablo, kiam juĝas vi neŭtrale: la Ver' al vi ekbrilos senvuale.
21/5/1944
Stanislav Schulhof.
KONSILOJ
Se vi volas ĝui pacon de la koro, ne liveru vin al pesimismangoro; ne malĝoju tre pro perdo aŭ doloro; pripensadu bone l' agojn kaj parolojn; kulturadu ĉiam helpon kaj konsolojn; ŝatu de l' Naturo fortojn kaj simbolojn. Al la hundoj perlojn vi neniam ĵetu, malpurec-piedoj ilin ke ne tretu aŭ en la kotaĵojn ilin ne enmetu. Ne liveru manĝon al malam', kolero; havu paciencon eĉ en mallibero kaj distingu inter falsa ŝajn' kaj vero. Dum surtera vivo pensu j am pri morto; bonkorecon spiru ĉiu via vorto, kaj vin akompanos ĉiam bona sorto.
9/6/1944
Stanislav Schulhof.
LA MILITO
De la infer' en la malluma sfero forĝiĝis, sub direkto de Satan', pri mond-mastrado kruelega plan'; Atila pensprojektis ĝin kaj Nero.
Akceptis ĝin kun rido de kolero Fernando Alba tuj, kaj Ĝengishan' kaj baldaŭ ĉiu menso de tiran' en la malluma regno de l' infero.
Sed kontraŭ la vandala konfedero leviĝis Harun-al-Raŝid' kun multaj ĉielaj batalantoj pro libero.
Gvidate de la franca Virgulino batalas ili kaj en la tumultaj militaj tagoj venkos je la fino.
17/6/1944
Stanislav Schulhof.
REMEMORO KAJ FORGESO
Ĉu estas ĉiam ben' la rememoro? kaj ĉu forgesoj estas malfeliĉaj? En Astralujo ambaŭ al la koro aperi povas ofte nesufiĉaj.
Memori scenojn de kristana amo al la spirito donas ĉielĝuon; sed pensi ree pri malicekflamo signifas de l' feliĉo la detruon.
Nur kiu kontraŭ tentoj en batalo surtere venkis, benas la memoron; sed al Sizifo ĝi kaj al Tantalo renovas ĉiuhore pundoloron.
Justuloj la suferojn ja forgesas, kaj rikoltadas benon de l' pardono; al Dio ili sur la voj' progresas, ne forgesante pri la ver' kaj bono.
20/6/1944
LA PACO DE L' SINJORO
Ni petu la Sinjoron, ke Li donu al ĉiuj pacamantoj pacon Sian; ke al la homoj Li la lumon dian donacu kaj la pekojn Li pardonu.
Ke ĉiuj benon de la Pac' rekonu kaj ĝian krean forton energian; ke ĉiuj kulturadu preĝon pian kaj la pekantojn kontraŭ pac' admonu.
Regadu ĉiam Pac' en via penso, en viaj vortoj kaj en viaj agoj; regadu trankvilec' en via menso
sen timo eĉ en turmentegaj tagoj; plenumu viajn devojn sen murmuro, kaj Paco estos via mens-plezuro.
22/6//1944
Stanislav Schulhof.
14a DE JULIO
Mi cin salutas, memorinda tago, en kiu granda lum' al ni aperis: libreto de la vir', kiu esperis ke l' mondon feliĉigos lia ago.
Esperis Li, laboris kaj suferis por bono de la Esperanto-flago; de l' posteuloj la Aeropago la gloron donos, kiun Li konkeris.
Beninda tag', dekkvara de Julio, apero-dato de l' libret' unua de l' homa lingvo de korsimpatio!
Ne kiel de l' Bastiljo fal' detrua lumadas cia rememor' senbrua, sed per la bril' de l' homaram-vizio!
14/7/1944
Stanislav Schulhof.
LEVU VIN AL LA SINJORO
Levu vin al la Sinjoro, animo, kiam vi sentas minacon de l' timo; sciu ke Li, kaj nur Li protektadas kiam la timo la koron invadas. Plene konfidu al Lia protekto, levu vin, kuru en rekta direkto al la plej alta turpinto spirita, kiu neniam ja estas venkita, tiu turpinto de l' vera miraklo, sankta de l' amo kaj lum' tabernaklo: Kiam vi sentas malforton de l' koro, petu humile ke vin la Sinjoro per lumradioj de l' kredo fortigu, vian racion kun amo vi ligu kaj aŭskultante la voĉon de Dio, ligu bonagon kun bono-konscio.
7/8/1944
Stanislav Schulhof.
KIAM LA TERO HAVOS PACON?
Ĉu jam baldaŭ la milito plenfiniĝos sur la tero? Kiam venkos la spirito de la pac' en viv-mistero?
Kiam de l' milit' kruela neebliĝos la buĉado? Ĉu l' homaron la ĉiela Fort' fratigos per persvado?
Tiel, fratoj, vi demandas; en vi mem respondon trovos vi, se Vero vin komandas: Pacon nur pacem' alblovos.
Pacon se la mond' deziros en la pensoj kaj en ago, al la ter' ĝi ĝin altiros, kaj ĝin naskos pac-imago.
1/10/1944
?
Strangajn fortojn ekposedas jam homaro,
sen distancoj estas jam planedo nia,
tempojn, rokojn trapenetras homa vido,
ekatakas kosmon, sen la fin' kaj limoj,
la trezoroj de la ter' kaj vastaj maroj
malfermiĝas al homaro avidega;
unu restas nur kaj sola sekretaĵo -
estonteco, kiun trapenetri vane
la homaro ofte ekklopodis.
Ĉu ni povos scii ke post la tempo
plena je doloroj kaj je konvulsioj
sekvos, kien ondoj ĵetas nian ŝipon?
Ĉu el sang' kaj varmaj larmoj disverŝitaj
nova tag' ekbrilos, aŭ ĉu nokt' terura
etendiĝos sur la kampoj, urboj, homoj
senegala en la homa historio?
Pli ol nokt' malluma estas estonteco;
ni ne povas scii, kion tag' venonta
al ni donos, kion al ni ruze prenos,
kaj neeble scii, ĉu okazintaĵoj,
kiuj senegalaj estas, senekzemplaj,
trovos foje iun, kiu ilin vestos
per vort' poezia, simile al tiu
kiu Trojan urbon, la miniaturon
glorifikis por eternaj postaj tempoj.
Se mi forton havus, kaj rilatojn kun la Muzoj,
necesegajn por la task' simile granda,
ho, mi volus sur min preni tiun ŝarĝon, kaj konservi por venontaj posteuloj ĉion kio en la tagoj nunaj, plej pasiaj ŝprucas el la koro de l' homaro, ĉiujn agojn grandajn, preskaŭ superhomajn, sed eĉ zorgojn niajn, nekaŝante ombrojn. Sed se mi eĉ havus tiujn grandajn fortojn, se mi estus amatulo de la Muzoj, ĉu mi havus lingvon, lingvon vortoriĉan kompreneblan al la homoj senescepte, kiu apartenas al la mondo tuta, tute same kiel nunaj grandaj tempoj apartenos poste ne al rasoj, gentoj, sed al mondo tuta, simple: al homaro? Vane estus uzi mian lingvon patran, lingvon kiu sonis ĉe lulilo mia - en patruj' bohema oni min komprenus, sed la verkoj, kiuj foje apartenos al homaro, devas esti prikantitaj per la lingvo, kiu sen la landaj limoj sonos foje ĉie sur la tuta globo. Ĉu ĝi estas eble nobla lingvo franca, ĉu ĝi estas eble lingvo de Ŝekspiro aŭ ĉu ĝi de Kant, aŭ Dante, aŭ Tolstoj, ĉu ĝi eble estas la belega lingvo de antikvaj Grekoj, aŭ de Rom' potenca? Vane mi vin uzus, ĉar vin nur komprenus homoj, eble milionoj, sed mi volus kanti al homaro, ne al multaj homoj, ĉar nur la homaro foje ekkomprenos la suferojn kaj dolorojn de nuneco. Ĉu vi lingvo mia, mia Esperanto, povus al mi prunti sufiĉe da vortoj por esprimi ĝin, per kio nun ektremas ĉiuj fibroj niaj, landoj kaj aero,