Выбрать главу

La teran mondon l' Astralmond' reflektas, sed ja en pli maldensa materio; surtere kion faris ni, efektas ĉi tie nin per sia emocio; l' animo trovas en si mem l' inferon aŭ ĉielon, aŭ ties esperon.

21/9/1943

ELREVIĜO

Dum la vivo sur la tero ĉiu homo revas, kaj en ĉiam pli levita grado, pri feliĉo ia, sub diversa nomo, kiun ĉirkaŭflugas lia pripensado.

Revas la junul' pri ĉarma junulino kaj kun ŝi pri l' ĝu' de horoj idiliaj; revas pri l' fianĉ' amata la knabino kaj pri la estontaj ĝojoj familiaj.

Multaj viroj revas pri la fam' kaj gloro, pri l' posedo de riĉeco l' avaruloj, laboristo pri la gajno per laboro, pri l' ĉiel' ripozplena la piuloj.

Kiom ofte tamen venas l' elreviĝo! Kiom ofte estas vana la espero, kaj la revo restas sen efektiviĝo, kaj anstataŭ ĝuo venas nur sufero!

Ĉar persona ĝuo estas nur ĥimero, se ĝi ne aliĝas al la bon' homara; nur la revo pri l' justec' kaj vero donas fruktojn, sen la elreviĝ' amara.

HO DIO, VENU VIA REGNO !

Eterna Kreanto, de l' mondoj nutranto, Sinjoro de l' Vivo, plej alta reganto, ni pentas humile, se estas utile, permesu ke ĉie kaj ĉielsimile vastiĝu la kono de amo, pardono, aŭdiĝu la voko de Via admono, fariĝu la preĝoj de l' popoloj, reĝoj reflektoj de Viaj ordonoj kaj leĝoj! Ke ĉiuj komprenu la leĝojn, eltenu la provojn, kaj Via Regad' al ni venu! Ekreĝu surtere, interne, ekstere Frateco kaj Amo, kaj reĝu prospere! Post nokto malhela eklumu la bela, afabla de l' suno vizaĝo fidela! Post tempoj amaraj, post nuboj malklaraj alvenu la regno de l' lumoj homaraj, fratec' de nacioj, la am' de ver-scioj, libero, tolero, la pac' de konscioj!

5/10/1943

Antoni Grabowski.

JUĜADO DE ANIMO

Animo, de l' tero veninta astral-regionon, aperis sentime, jen, antaŭ juĝistoj spiritoj. Demandis ĉi tiuj: "Surtere ĉu faris vi bonon? " Respondo: "Mi vivis laŭ leĝoj de l' land' ordonitaj."

De Dio ordonojn do ĉiujn ĉu vi observadis?

"Sendube; mi kredis, ne pekis; mi pie preĝadis " Ridete respondis la ĉefo de l' just-juĝistaro:

"En via memoro ne brilas ja vera bonfaro, ĉar ĉion faratan faradis vi nur propracele; aliajn personojn neniam vi amis fidele, ne helpis, ne donis konsilon, ne donis konsolon, al homoj malriĉaj, malgajaj ne montris bonvolon; neniam vi sentis kompaton al fremda doloro, kaj kiel moralo vin regis nur ŝajna honoro. Ekpentu, pensante pri ĉiuj okazoj perditaj dum via tervivo, dum horoj ĝojamaj kaj spritaj; el viaj deziroj nun sole homamajn selektu kaj por renaskiĝi surtere, kondiĉojn elektu!" L' animo ekkonis justecon de tiu juĝado kaj pentis, jam preta por nova surtera vivado.

15/10/1943

Antoni Grabowski.

KIO ESTAS LA NATURO?

Kio estas la Natur'? demandas kaj kun rajto nia bona frato. Multaj homoj pri l' Natur' parolas, sed ĝi tamen restas nekonato. Multaj opinias, ke ĝi blinda ago estas de la hazardaj fortoj, kiujn nur regadas la neceso, fora de la bon' kaj de l' komfortoj. Sed Naturo estas laborejo de Spiritoj tre inteligentaj, kie estas ĉiuj elementoj de la viv' por entoj kompetentaj; kie trovas la kreantaj pensoj la necesan kre-materialon por estaĵoj ĉiuj senorganaj kaj organaj, kaj eĉ la vualon materian kaj astralfluidan, kiu vestas la spiriton puran; sed por krei estas ja necese arte regi ĉion ajn naturan.

15/10/1943

Antoni Grabowski.

AL LA ATEISTOJ

I

Vi, fratoj, kiuj diras ke je Dio ne povas kredi vi, ĉar en nenio sur via tero Li sin manifestas, ĉar se Li vere bona, justa estas, en la plej alta kaj perfekta grado: - vi la kontraŭon vidas dum vivado, malbonon, maljustecon kaj malveron venkantajn bonon, semantajn suferon, mokantajn pri l' justeco kaj fidelo, ĝojantajn pri l' milito kaj kruelo! Vi parte pravas, tamen vi eraras pensante ke, se malbonaĵojn faras la homoj, respondecon atribuas fat' al neniu; aŭ, se iuj ĝuas kaj ĝojas, kaj aliaj ĝemas, ploras, ke justa leĝo tion ne memoras! Vi agnoskadas, ke la Universo, en kiu l' astroj estas bela verso de ritmaj movoj, orde kalkulitaj, miriĝas de la pensoj eruditaj; do diru: ĉu hazardo kreis ĉion? ĉu vi ne vidas krean Energion, movantan sin laŭ leĝ' de Forta Penso?

Kaj kiu pensas? La Spirita Menso. Nu, Dio estis ĉiam, kaj nun estas kaj ĉiam estos Tio, kio restas post la senigo de l' malbonaj ecoj en bona verko; Li ne estas pecoj de bono kaj justeco, sed la Tuto. Racio estas Lia atributo plej alta, kaj estaĵo kolektiva Li estas, ĉiam saĝa, ĉiam viva. En Li ni estas, eĉ se senkonscie kaj ĉio ja en Li ekzistas ĉie. La oceano estas granda maro de akvogutoj, kaj en la gutaro la akvo garas de l' gutoj l' ekziston samkiel Di' de l' mondoj la persiston. Li estas ja la Suno de l' spiritoj; radioj Liaj estas la kreitoj. Frat' ateisto, fermu la Biblion kaj legu la Naturon kaj Racion, se vi bibliajn vortojn ne komprenas, en kiuj vin homvortoj prave ĝenas. En vi mem serĉu Dion! Vi Lin trovos, se Ver' kaj Amo vian penson movos.

10/12/1943

Antoni Grabowski.

AL LA ATEISTOJ

II

Ĉu vi Unuon, la abstraktan vidis? Ĝin ne vidante, ĉu vi do decidis ke ĝi ne estas absolute, frato?! Ho ne! ĉar estas ĝi la postulato de ĉiuj nombroj, tutaj kaj frakciaj, samkiel Dio estas de l' raciaj kaj senraciaj ĉi estaĵoj l' esto: ĉu ne konvinkas tiu ĉi atesto? En ĉiuj nombroj vivas la unuo, kaj Di' en l' universa Evoluo. Lernanto faras ja erarojn multajn, sed korektante ilin, la okultajn de la scienco leĝojn li ekkonas: eraro korektita lin admonas ke li pripensu, ĉiam pli progresu kaj l' akiritan scion ne forgesu! En eta semo granda arbo dormas, en bonon la malbonon Leĝ' transformas, per kiu la Justeco disdonadas de l' agoj la rezultojn kaj persvadas l' animon erarintan, ke ĝi pentu, suferu, de l' justec' la pezon sentu, se ne en sama viv', do en alia, ĉar Renaskiĝ' lernejo estas dia, necesa por l' animoj neperfektaj en mondoj materiaj kaj objektaj. Infanoj amas ludi, ne labori;

post tempo lernas legi kaj memori; l' animo progresinta ne bezonas plu lecionojn, kiuj al ĝi donas pasioj kaj suferoj de la tero: ĝi tiam pasas al pli alta sfero. Ĉu ja ne bona estas tia ordo? Ĉu la raci' ne estas en akordo kun tiu ordo, kiu ĉiujn savas kaj fine ĉiujn vivmakulojn lavas? Pripensu, fratoj: la raci' kaj l' astroj instruas pli pri Dio, ol la pastroj.

11/12/1943

Antoni Grabowski.

KRISTNASKA MESAĜO

En la tuta mondo la kristana rondo en preĝej aj festoj kaj per korespondo Kriston rememoras, multaj Lin adoras, kaj la sonoriloj en ĝojkant' sonoras.

Sed malmultaj scias, ke - se l' mond' mencias tiun sanktan Nomon, Lin ĝi ne konscias - Kristo, la Mesio de l' plej bona Dio, venis al la mondo, alta kun misio:

instruadi Veron, de l' spirit' Liberon, al ĉiela vivo similigi Teron. Per naskiĝ' humila, per labor' utila, per la granda amo, per instruo brila

montris Li la vojon por atingi ĝojon veran, kaj forlasi jam la lastan fojon dubojn kaj eraron, de l' malbon' la maron, kaj per sinofero servi la homaron.

Estu la instruo viva de Jesuo klara vojo al la homa evoluo de infano plora al la vir' labora, de la mort-elspiro al Spirito glora!

Antoni Grabowski.

PASKA MESAĜO

Kiam proksimiĝas ree paskaj tagoj, la kristanajn korojn vundas pentosagoj; oni rememoras pekojn kontraŭ Dio kaj la doloregan morton de l' Mesio; sed en ĝojon baldaŭ ŝanĝas sin la pento, ĉar la Krucumito glore venkis Morton kaj al ni promesis la plej bonan sorton en ĉiela regno, homa se l' animo Lin konfesos krede, kun konfid', sen timo. Pentu pro la krimaj pekoj, ho homaro, ĉar de ili plenaj estas ter' kaj maro! De kruel-besteco brulas fajra flamo, ĝemas sur la kruco la Frateca Amo. De la kruc' deprenu ĝin, ho bonaj koroj, ke ĝi reviviĝu post la mort-angoroj. Sen la frata Amo tuta mond' pereas, nur Frateco Pacon sur la tero kreas.

27/3/1944

Antoni Grabowski.

KIAL VI PLENDAS?

Kial vi plendas, se l' Fato sendas al vi suferon, kiam atendas vi ĝojan pacon kiel donacon, sed nur ricevas ploron kaj lacon? Ĉu vi ignoras, kial doloras kion l' esperon, koron traboras? Granda la koro, malgraŭ angoro, se ĝi kontenta post la laboro de sia faro por la homaro sentas mielon eĉ en amaro. Ne decas plendi, faton ofendi kaj siajn ŝuldojn karmajn defendi. Juste la Leĝo, malgraŭ la preĝo, regas pli forte ol ĉiu reĝo. Ĉiu malbono, bono kaj kono de l' malriĉul' , aŭ gloro de l' trono, ĝuo aŭ larmo, estas de l' Karmo debet', kredito, puno aŭ armo. Nek ĝojtrezoron, nek fatfavoron esperu, kaj ne timu doloron! Faru la devon, ŝatu la revon, de l' fat' atendu justan ricevon, laŭ karma konto, eĉ sen volonto, en nuna vivo, aŭ en l' estonto.