Выбрать главу

Kaj vi estos ĉe la homoj fiaborto, de la amarecoj kaj de l' malkomforto, arestita en malliberejaj kradoj;

Sed je iu tag' la pordoj el bril-oro al vi malfermiĝos kaj de l' lum' trezoro de l' eternaj, feliĉegaj Di-benadoj.

4/8/1943

Joгo da Cruz e Souza.

NIA MESAĜO

Mesaĝon ĉi pri l' vivo kaj espero ni el la mondo senmorteca sendas al la homaro, kiu ĝin atendas, lekcion lumigantan pri la vero.

La voĉon el la Promesita Tero aŭskultu, ekzilitoj, kiuj plendas; jen kun ondet' lumanta ni etendas al vi la brakojn el lumplena sfero.

Laboro nia tuta en vi celas firmigi kredon, kiu ne ŝancelas sur via vojo de la prov' dolora.

Ke vi venkadu la ŝanĝeman sorton, amante virtojn, aŭdu nian vorton pri l' releviĝoj de l' animo glora.

4/8/1943

Joгo da Cruz e Souza.

K. Pri tiu ĉi poeto ni nenion po­vas diri nun. En estonta eldono de tiu ĉi libreto, ni mem aŭ niaj pos- teuloj diros ion.

KIAM VENOS HELA TAGO?

Nigra nokto nubinunda. Vintra vento boje blovas, veajn versojn fajfe dormas ronkajn rimojn hundoj hurlas. Nokt' inundas nun naciojn; fi-fier-furioj fulmas, kanonpafoj tondre trafas, tero en detruo dronas. Ĉu ĉi tagoj de turmentoj venis veki el dormado la animon de l' homaro, veki ĝin al vera vivo? Ĉu l' ĉiel' la nigrajn nubojn fordispelos per doloroj, kaj komencos fine fidi homoj al la ben' de l' bono kaj kreiĝos nova mondo kun konkeroj de l' kor-kredo?

PACIENCO

Vokas voĉ' de vivaj vortoj, vibras vok' en vaga vento: Kien kuris firmaj fortoj de koram' kaj sankta sento?

For disflugis fidofloroj, militmonstro mondon mordas, de l' maldolĉaj dubdoloroj la korkordoj ne agordas.

Ĉu l' ĉiela Dio dormas, veon nian ne vidante? Ŝanceliĝas ŝip', ĉar ŝormas, move muĝas mar', ŝaŭmante.

Luktu ni, sen lac' laboru, firme, fajre, fratoj, venki penu, ne veploru, eĉ se pluvas fataj batoj.

Fabelforto fepotenta povas tegi tutan teron: estas lukto pacienca, ne perdanta la esperon.

DU GLORAJ DATOJ

Je l' dekkvara tago de Julio

memorigas nin la Historio

pri du datoj, ambaŭ vere gloraj:

pri l' naskiĝo de l' revolucio

de liberamanta la nacio,

kun eventoj gravaj, sed doloraj;

tiu dat' al Eŭrop-okcidento

nin transportas, en la mens' kaj sento,

kie falis malliberaj muroj,

de l' tiranaj rajtoj kaj torturoj.

Pasis poste preskaŭ jam jarcento,

kiam en Eŭropa Oriento,

ankaŭ je l' dekkvara de Julio

duan daton la Mond-Historio

skribis per idealisma mano

tre modesta de spirit-titano,

alportante al la mond' donacon,

tre kapablan enkonduki pacon

en internaciaj vivrilatoj.

Dank' al Fat' pro ambaŭ tiuj datoj!

K.

Vivu Esperanto, la mondpaciganto!

14/7/1944

Lazaro Ludoviko Zamenhof, nas- kiĝis en Bialystok en la 15a de De- cembro 1859 kaj mortis en la 14a de Aprilo 1917 en Varsovio. Profesie li estis kuracisto, okulisto. Aŭtoro de Esperanto, kies unuan libron li eldonis, kiam li estis 27-jara, li daŭrigis la laboradon por Esperanto, ĝis sia morto. Vere geniaj estas liaj tradukaĵoj de famaj verkoj de la mondliteraturo: La Biblio, Ifigenio en Taŭrido, Hamleto, Rabistoj, Revizoro k. a.

Liaj originalaj poemoj estas simplaj kaj parolas rekte al la koro de la leganto.

AL LA SAMIDEANO ISMAEL GOMES BRAGA

Amiko kara, certe vi tre miras, ke mi ne donis mem al vi mesaĝon; sed ofte, kvankam oni deziras, neeble estas fari, eĉ kuraĝon havante, pri kio oni sopiras.

Por komuniki sin, ĉiu spirito taŭgantan mediumon devas trovi,

fluidoj kies en perispirito bezonas kun la liaj sin kunmovi kaj ligi, laŭ la konvenanta rito.

Nu, ĉar mi la kondiĉojn ne trovadis, ĝis nun ne povis mi min manifesti, kaj kvankam ofte mi pri vi pensadis, la penson mi ne povis klaratesti; kaj mi pro tio ofte suferadis.

Parolojn kelkajn skribi surpapere hodiaŭ estas al mi permesate, kaj diri al vi, ke mi ŝatas vere laborojn viajn, kiujn nevenkate por Esperanto faras vi sincere.

Mi dankas vin por l' diligentaj agoj kaj propagando sur Brazila tero; kaj Dion petas mi, ke la imagoj de via mens' fariĝu, kun prospero, baldaŭa efektivo de l' espero.

6/8/1943

Via

L. L. Zamenhof.

AL LA ESPERANTISTARO

Karaj fratoj, kore salutante vin, venas mi por pruvi la ekziston de l' animo post la korpa morto, se akceptos vi mesaĝon mian, kaj ne dubos pri la identeco.

Koro mia suferadis multe kiam la unua mondmilito pacesperojn ekatakis tiam, kiam niaj fortoj ŝajnis kreski. La malamo inter la popoloj kreis teruregan hekatombon; dum kvar jaroj fluis homa sango kaj detruorgioj furiozaj silentigi tentis nian lingvon.

Venis paco kun esperoj novaj, rekomencis Esperanto flori.

Sed mallonge daŭris la printempo, ne lasante eĉ someron veni, kaj tempesto nova sur la teron detruadon realportis ĉie. Venĝemege staras la popoloj de l' terakva mondo tuta sangsoife en batalaj kampoj, forgesinte la homaranismon. Unuflanke altaj idealoj, duaflanke sklavigist-armeoj.

Kia vid' malĝoja por ni ĉuj: vi, en korpoj densaj sur la tero, ni, spiritoj en la terproksimoj, tremas kaj al Dio pie preĝas, ke Li baldaŭ donu repaciĝon. Ne nur pro l' sufero de la miaj mia kor' doloras amarece, sed al la doloro tiuspeca unuiĝas la malĝoj' profunda, emananta el la pura amo al la tuta homa familio. Sed ne malesperu, karaj fratoj! Baldaŭ venos dezirata paco, kaj la venko de l' falangoj bravaj de la batalantoj pro la sanktaj idealoj remalfermos ĉie de l' printempaj floroj la burĝonojn, kaj ĝojkantoj ĉie reeksonos.

7/81943

L. L. Zamenhof.

KELKAJPAROLOJ

Al mia Amiko tre bona kaj kara, por kiu mi ĉiam dankeme volas la Forton Misteran humile preĝi, ke Ĝi lin benante tra l' vivo surtera konduku al l' efektivigo de l' altaj kaj noblaj de l' luma amokor' idealoj, denove mi skribas, per man' de alia amiko, ĉi tiun mallongan mesaĝon:

"Ne dubu, amata animo, pri l' fakto, ke mi efektive al vi nun parolas. Ne pensu, ke sonĝ' estas kion vi legas, ĉar Vorto fariĝas ĉiame surtere en tempo matura, videbla korpiĝo! La temp' estas plene matura por multaj, kaj, kiu preparis l' orelojn por aŭdi, ekaŭdu do kion parolas l' animoj, el tera lernejo pasintaj al lokoj pli altaj, sed ne jam al plena Nirvana: L' ideo kunigas nin ĉiam fortege kun via ideo, se ĝi simpatie aliĝas, kaj tial la samideanoj en tuta la monduniverso sin trovas, eĉ malgraŭ ke mort' ilin foren disigis."

3/9/1943

VENOS LA TAGLUMO!

Regas denove nokto sen luno kaj subpremadas liberon; ĉiuj popoloj ĝemas, ke l' suno ree lumigu la teron.

Al la potenca Forto Mistera preĝoj leviĝas kun ploro, ke jam finiĝu tiu surtera hombuĉegad' kaj Doloro.

Regas ankoraŭ nokto sen luno, nobla homamo dormadas; tamen leviĝos baldaŭ la suno, ĝi jam tra l' nuboj, jen, vadas!

Tra la mallumo brilas la celo hela de niaj laboroj; ilin protektos l' alta ĉielo, kiel esperas la koroj.

15/9/1943

L. L. Zamenhof.

VIZIO DE L' ESTONTECO

En astrala sfero estas regiono, kie vidas la spirit' l' efektiviĝon de la idealoj, kiujn lia menso nutris dum la viv' ankoraŭ sur la tero.

Iutage tien ankaŭ mi eniris kaj ekvidis homojn el nacioj ĉiuj, kunirintajn kaj kreantajn la projektojn pri leviĝo de l' feliĉo de l' homaro.

Ĉiuj klasoj de laboro kaj de studoj, de komerco kaj de arto paroladis en nur unu lingvo, kun amplenaj vortoj, siavice pri l' konkeroj atingitaj kaj pri la ankoraŭ baldaŭ atingotaj.

Eŭropanoj, Azianoj kaj loĝantoj de Afriko, Ameriko, Aŭstralio interkompreniĝis ĉiuj kaj preparis bonajn leĝojn de frateca kunvivado, harmonia kunlaboro ĉiam-paca, pri la vivrimedoj sur la ter' necesaj. Anĝelĥoro kantis, ilin aprobante, kaj mi preĝis: "Donu Di', ke Idealo tiu ĉi surtere baldaŭ realiĝu! "