Выбрать главу

HO MIA KOR'!

Ho mia kor', nun batu jam trankvile, jam proksimiĝas la feliĉa hor', en kiu povos spiri mi facile, ho mia hor'!

Ne mortis ĉiuj ĝermoj de l' semado, aperas jam la fruktoj de l' labor'; sufiĉas! trankviliĝu en batado, ho mia kor'!

Revenas en la mondon nova sento, de l' malliber' la birdoj flugas for; ekĝoju pro la grava do evento, ho mia kor'!

27/9/1943

L. L. Zamenhof.

LECIONO DE FRATECO

Bone diris ja spirito estiminda, kiu gvidas la Brazilan kredantaron: "Esperanto estas leciono inda de frateco, kiu savos la homaro."

Sen frateco certe la homar' pereus, ĉar malamo ne konstruas, sed detruas; sen fratec' popoloj nur malamon kreus kaj ruinojn, kiel histori' instruas.

En plej altaj spiritsferoj ja parolas ĉiuj unu solan lingvon, ĉar la pensoj transsendiĝas, kiam la spiritoj volas, el ajn-iu menso al aliaj mensoj.

Sed en malpli altaj sferoj la spiritoj uzas tiujn lingvojn, kiujn sur la tero ili uzis dum la pac' aŭ dum militoj: tie do utilus l' Esperant-afero.

Al Emmanuel' mi dankas tre sincere pro la granda helpo, pro la intereso kaj la kunlaboro, tre utila vere por la frateco de l' popoloj kaj progreso.

RESPONDO AL NE JUSTA KRITIKULO

Ne pensis mi respondi la "kritikon " de l' homo, kiu diras, ke la lingvo farita arte, kun la cel' humana, jam mortis kiel venko de l' naturo; sed kiel diris unu el l' amikoj, respondi oni devas, se utile por bono de l' afero sankta estas. Do mi memorigante la laborojn de la samideanoj faraditajn, demandas: "Ĉu la lingvo Esperanto ne konas la doloron, dramon, ĝojon, esperon, lukton, stilon, belajn verkojn? Ĉu ĝi aspekton havas nenaturan?" Ho, vi amikoj, kiuj bone scias, ke nia lingvo vivas, kreskas, sentas, internan senson kaj ideon havas, decidu mem, ĉu tiu kritikisto la rajton havas tiel nin ofendi? Pardonu lin estonta la homaro: ĉar li ne sciis, ke li tre eraras. Vivadas kaj vivados Esperanto, trezoro ja neelĉerpeble riĉa de sentoj, pensoj, laŭnatura arto!

17/10/1943

Stanislav Schulhof, dentkura- cisto, naskiĝis en Lipka en 1864 kaj mortis en Pardubice en 18-8-1919. Ĉeĥa verkisto kaj fer- vora esperantisto. Li lasis tri volumetojn de poezioj en Espe- ranto kaj komencis grandan epopeon, kiun la morto inter- rompis.

ANKAŬ MI VOLAS KUNLABORI

Dum longa tempo mense enmergite en ondojn de memoro, tre diversajn, je iu tago aŭdis mi subite parolojn klarajn, kaj eĉ frazojn versajn en lingvo, kiun ŝatis mi surtere: En Esperanto, la ligil' benita de la nacioj, kiujn fat' mistere disigis per malam-ide' milita.

Ekĝojis mi, aŭdinte en ĉi sfero paroli tiun lingvon de l' homaro, ĉar renaskiĝis en mi la espero post terurigaj pensoj de amaro. Humile volas ankaŭ mi labori por la proksima venko de la Bono; ne estas tempo nun por plendi, plori, sed por konstrui jam per ŝton' post ŝtono pli altan homan civilizacion, pli puran, kun amcel' , kulturon, kunigi harmonie la racion kaj koron, kaj kun l' arto la naturon.

30/12/1943

Stanislav Schulhof.

HIMNO AL LA LABORO

Post nokta ripozo alvenas l' aŭroro; salutas la tagon de birdoj la ĥoro; vekiĝu, jam venis la hor' de laboro! En tempo antikva ne estis honoro labori; nur sklavoj por sia sinjoro kulturis la kampojn, la minojn de oro; kaj li nur ĝojadis pri sia trezoro, la sklavojn mastradis kun granda rigoro, militon kulturis kun varma fervoro, batalis por venĝo, por rabo kaj "gloro", al Dio dankante pro l' venk' kaj favoro. La tempoj ŝanĝiĝis, kun ili la moro, ĉar pacan laboron preferas la koro de vera kristano; milita teroro nuntempe nur kvazaŭ la morta angoro teruron dissemas kun vea doloro; ne havas plu benon, la dian, pulvoro. Laboro, de l' nova kultur' la faktoro, beniĝu; ĝin kantu la am-trobadoro, kiel li kantadis pri l' dolĉa odoro de l' floroj kaj ĉarmoj de l' bela koloro. Laboro nun estu de l' viv' la dekoro!

4/1/1944

HIMNO AL LA VIVO

Eterne persistas kaj regas la Vivo, senlima en temp' kaj en spac-perspektivo; sensonĝe ĝi dormas en ŝton' kaj oro; sonĝadas agrable en frukto kaj floro; ĝi mem ekvekiĝi en bestoj intencas, kaj sin manifesti en homoj komencas kaj sin etendadas al mondoj anĝelaj, en sferoj sennombraj, tre lumaj kaj belaj. Eterne ekzistis kaj estos la Vivo, de l' Dia Kreado la nobla motivo. La morto nur estas de l' Vivo transformo, simila esence je l' stato de dormo, dum kiu l' animo la teron forgesas, pri l' korpaj objektoj sin ne interesas. Ne perdas estulo la vivon, mortante, kaj ankaŭ ne trovas l' Inferon de Dante; sed kiel la homo malnovan vestaĵon pro nova ekŝanĝas, li faras la paŝon el ĉambro en ĉambron, ŝanĝante la vestojn, sed li konservadas la sentojn kaj gestojn, memoron kaj pensojn de l' vivo surtera kaj sin preparadas por vivo etera.

5/1/1944

FELIĈAJ ESTAS LA MALRIĈAJ EN SPIRITO

(Laŭ la Evangelio, S. Mateo, 5a Ĉapitro)

En la ĉielregno estos tre feliĉaj la animoj, kiuj sentas sin malriĉaj () de la vera Scio, ĝian panon petas kaj la ricevitajn pecojn ne forĵetas, sed pro ili dankas en la nom' de Dio, ne trompate de l' riĉeca iluzio de la materialisma hipotezo, malproksima de la granda ver-sintezo. Se hodiaŭ ili ploras kaj suferas, ili konsoliĝas kaj ne malesperas, komprenante de la Karmo la justecon kaj de ĝia funkciado ĉian specon. La justecon malsatante, soifante, ili kompatadas, homojn pacigante; ĉiam justaj kaj pacemaj, kore puraj, ili Dion en mirakloj, la naturaj vidos, kaj pro siaj agoj karitataj ili estos filoj ja de Di'nomataj.

9/1/1944

Stanislav Schulhof.

() En greka originalo ptoĥoj = almozpetantoj.

INSTRUADO DE LA HISTORIO

Kiam mi ankoraŭ vivis sur la tero, min proksimigante je l' disiga tago, volis mi priskribi, en eposaj versoj, la plej gravajn, lastajn histori-eventojn, Esperanto-lingve, por la posteuloj. Sed efektivigi tion mi ne povis, ĉar Parcoj, laŭ decido de la Fato, tranĉis la fadenon, kiu mian koron kunligadis kun la tervitala forto. En alian vivosferon transirinte, trovis mi aliajn interesindaĵojn kaj ekkonis ja, ke la progres' homara deflankiĝis for l' celo providenca, ĉar anstataŭ agi por la Eterneco, perdas sin la homoj en la egoismaj kaj detruaj ondoj de l' bruanta maro de pasioj blindaj, kiujn ambicio, avideco kaj memamo produktadas. Ĉu la ĉarme bela kanto de Homero pri la detruo de la fama urbo Trojo vekis en la homaj mensoj la komprenon, ke malbonaj agoj nur malbonajn fruktojn alportadas dum la kuro de la tempo? Ĉu l' homaro lernis kaj komprenis ion el la civilizacio Babilona? el la bril' kaj falo de la imperioj Persa, Egiptuja, Roma kaj aliaj? Vane oni diras, ke la Historio

instruisto estas de la homsaĝeco. Vere ĝi instruas, sed malmultaj volas sekvi la konsilojn bonajn en la vivo! Homoj kaj nacioj, lernu la instruon, kiun al vi donis la Spiritoj noblaj: Konfucio, Budho, Jesu-Kristo, sanktaj Misiistoj de l' Saĝec' kaj Amo Diaj! Kion ili faris dum la tera vivo, ne perdiĝis en la ondoj de la tempo, sed daŭradas kaj daŭrados ĝiseterne, ĉar la Vero estas neperea Vivo. Velkas baldaŭ ĉiu famo militista, post la morto estingiĝas ĝia gloro; sed la Vortoj de la Diaj Misiistoj sonas, lumas kaj ĝojigas la animojn, kiujn ili nutras kiel pan' de vivo.

11/1/1944

Stanislav Schulhof.

ESPERANTO

Kiam la terglobo ĉiujn regnopordojn ekmalfermis al komerc' kaj al scienco, kaj ekbrilis sur l' espera firmamento de l' homar' la stelo de la frata amo, naskiĝis l' ideo de komuna lingvo helpa kaj neŭtrala por nacioj ĉiuj. Multaj estis la projektoj, sed nur unu disvastiĝis, sub standardo de l' Espero, kombinante teorion kun praktiko, arton kun naturo, verko vivopova, konstruita firme de aŭtor' modesta: Esperanto, glora verko Zamanhofa. Kio estas vaporŝipoj por la maro, telegraf kaj lum' elektra por la tero, poŝto kaj ĵurnaloj por la informado, Esperanto estas por la kunfratiĝo de l' nacioj, la pacama komprenilo. Ĝi elkreskis ĝustahore el neceso, kulturate de l' plej pura altruismo; ĝi ne velkos, malgraŭ la tempest-furioj, sed vivados por la bono de l' homaro. Dankon, Zamenhof, al vi la mondo ŝuldas.