Выбрать главу

17/1/1944

SPIRITA HEROECO

Dum miaj promenadoj en la lando spirita de l' krepusko mi renkontis amikon el surtera mia vivo, kaj jenon li pri si al mi rakontis: - Surtere mi vivadis tre malĉaste; la veran amon mi neniam sentis, iĝante nur ludilo de l' pasioj; pro la malbonaj agoj mi ne pentis; minutojn mi por ĝui, ofte verŝis mi en la purajn korojn de knabinoj venenon de l' falseco kaj sufero, mokante pri iliaj halucinoj. La malĉastec' venenis fine ankaŭ de mia korp' la fortojn; venis morto, mi ŝanĝis la loĝejon, sed daŭrigis pensadi ĉiam je l' amora sporto. Mi sentis min resanigita, forta re-altirita al la seksplezuroj; en mia menso la kutim-imago pentradis scenojn de amor-figuroj; la scenoj ŝajnis al mi realaĵoj, mi sekvis ilin blinde kaj enfalis en lagon de malpura, marĉa akvo, en kiu min mallumo ekvualis. Anstataŭ la vizioj de l' feinoj ekvidis mi la ombrojn de la ranoj kaj bufoj kaj kadavroj putriĝantaj, kun membroj disrodataj per malsanoj. Soifo min turmentis, sed la akvo min naŭzis, kaj mi, ĝin trinkinte, vomis; kaj de la konscienco la riproĉoj min mordis, kaj la kulpoj ekfantomis. Mi volis ja eliri el la lago, sed ĉiupaŝe pli profunden falis, ĝis nur la kapo superakve restis, kaj kontraŭ dron' senlace mi batalis. "Ha! tial mi forlasis la tervivon", mi diris, "ke mi mortu duafoje, en ĉi malpura akvo! Dio, helpu!" Kaj mi, tremante, ploris tre malĝoje. Timego min atakis, ke mi dronos, sen helpo, ĉar mi estis tie sola ... Sed jen! aperis milda lumradio, kaj al mi ekparolis voĉ' konsola: "Amata filo! savi vin mi venis, ĉar mia koro aŭdis vian vokon; mi petis Dion, kaj permeson havas malsuprenveni en ĉi tiun lokon "

Patrin' amata! - plore mi respondis,

vi venas certe el ĉiela sfero, eltiri min el ĉi malpura akvo kaj savi min el tiu malespero. Ho, kion devas fari mi, patrino, ke mi eliri povu sur la bordon? "Promesu, filo, ke vi nun, pentante, obeos firme la Diecan Ordon,

kaj tiu Ordo estas vera Amo al ĉiuj homoj kaj al ĉiu Bono; ĝi deziradas ke vi kunlaboru kun ĝi per bonaj agoj kaj pardono "

Patrino, mi promesas, - mi respondis kaj tuj mi sentis ke mi jam eliris

el la malpura akvo sur la bordon; mi dankis Dion, kaj la panjo diris: "Vi jam savita estas; sed aŭskultu! Alia homo ĝemas en la lago;

nun pruvu kion vi promesis vorte, nun pruvu tion per boneca ago! Eniru ree en la saman lagon, alproksimiĝu al la hom' dronanta, etendu al li vian helpan manon, ke li eliru al la bord' savanta." Mi tuj eniris en la saman lagon, mi paŝis al la malfeliĉa homo, mi jam etendis al li mian manon, kaj mi rekonis lin kaj lian nomon: Li estis mia granda malamiko; sed tuj mi rememoris la Ordonon Diecan, kaj mi la dronanton prenis kaj donis al li savon kaj pardonon. Mi portis lin ja sur la lagan bordon kaj ĉerpis akvon el proksima fonto kaj donis al li trinki kaj afable parolis pri feliĉa ĉi renkonto. Patrino mia laŭdis mian agon, dirante: "Nun pardonas al vi Dio tre multajn ŝuldojn, ĉar vi mem pardonis, farante bonon kun abnegacio." Post tiu tago mia panjo ofte vizitis min kaj bone min instruis; sed ofte mi ankoraŭ vojiradas en la krepuska marĉa regiono, serĉante helpi la malfeliĉulojn, kaj miajn ŝuldojn pagas per pardono. - Al tiu ĉi rakonto de l' amiko nur jenajn la parolojn mi aldonas: Hero' spirita al la malamiko helpeme faras bonon kaj pardonas.

PREĜO PRI PACO

Fonto de Amo, eterna Mistero, Patro ĉiela, de l' mondo Reganto: Vidu en kia terura sufero tenas la teron la Marsa giganto!

Ĉiuj popoloj ĝemadas amare, morto kruele orfigas l' infanojn, l' urbojn l' armiloj detruas senŝpare kaj neniigas loĝejojn kaj panojn!

Ŝajnas ke eĉ la raci' de l' homaro baldaŭ pereos en fajro-diluvoj; ŝajnas ke l' teron englutos la maro de la perfortoj, kaj ardaj Vesuvoj.

Patro, haltigu ĉi tiun deliron de l' atakantaj milit-ambicioj! Justan inspiru de Paco deziron al la gvidantoj de ĉiuj nacioj!

Paco-anĝeloj surteren alvenu, amon enblovu en homajn la korojn, la neniigon de l' vivoj detenu, plimalgrandigu l' amarajn dolorojn!

8/3/1944

ĈU DEVAS ESTI TIO?

En tuta mond' teruraj krioj dum jaroj jam ripetas sin; sur disbatitajn urbojn, teron milito verŝas sangon, feron, kaj nevidebla, ĝis nun fin'. De l' tera Nord' al Sud' kaj maro timego, ploro sen komparo, de Pacifik' al Sovetio,

Ĉu devas esti tio?

Ĝisnune nesufiĉe havas nesatigebla tiu drak'! Antaŭ ol pasas du montatoj, denove vicoj da soldatoj alkuras nova al atak'. Milmiloj kie kovras teron, pliigi urĝas la numeron - diskrevu kor', vastiĝu krio

ĉar devas esti tio.

Malnova Kontinent', ĉu scias vi, kia estos via fin'? Ĉu scias vi, unuaranga, ke sort' ekkaptis vin plej sanga kaj vin atendas la ruin'? El frukt' de viaj cerb' kaj sperto fariĝas rubo kaj dezerto, anstataŭ vivo - agonio; ĉu devas esti tio?

Ho, eble tiel esti devas por ke sur alta kamp' kaj hum' el viaj plor' kaj sang' kaj ĝemo elkresku nova bela semo, kiu disiĝis en mallum'. Jen fin' de tragedio via! El mort' elkreskas mond' alia kaj polvo origin' de ĉio, - laŭ leĝ' eterna devas esti tio.

La kaŭzo de la tragedio de l' mondmilito estas nur dezir' de glor', kaj ŝovinismo, kaj ĝi kondukas al abismo, al sinmortigo de l' kultur'. Ne serĉu, popolo, vivspacon en fremda land', se volas pacon vi havi, sen glor-iluzio: morala leĝo atestas ja pri tio.

La tera globo estas granda sufiĉe por la tuthomar' vivanta sur la tersurfaco, kaj eĉ neniam mankos spaco sur ter', aŭ kavo en la mar'. Ke mankon homoj ne suferu, sin kiel fratoj konsideru, laŭ la kristana religio; kaj vivu ja laŭ tio!

La uzurpadojn Di' kondamnas, uzurpo estas ĉiam ŝtel; sed Dian Leĝon ne ofendas popolo, kiu sin defendas en lukto por tre justa cel' . Por justa cel' kiu batalas, hero' estas, eĉ se li falas kiel viktim' por la nacio: morala gloro estas tio.

SPIRITA AMO

Gloro al Amo Spirita, la forto kiu direktas de l' koroj l' inklinon, milde dolĉigas l' amaran destinon, restas fidela en vivo kaj morto,

agas sincere en penso kaj vorto, venkas de l' provoj severan obstinon kaj de la tentoj la sens-halucinon, kaj la tempestojn kaj luktojn de l' sorto.

Tomb' ne signifas de l' Amo la finon, al la ĉielo ĝi estas pasporto, kie renkontas la edzo l' edzinon,

amo se por li ne estis nur sporto; am' unuigas kun fil' la patrinon en la amplena anĝela kohorto.

9/3/1944

Stanislav Schulhof.

LA BENO DE L' SILENTO

Kiam maltrankvila estas via sento kaj disputas akre koro kaj prudento, ol 0kazi povos grava akcidento pacan forton serĉu mensa en silento! Eksilentu ĉiu de l' pasioj vento, eksilentu ĉiu plendo kaj lamento, ĉiu militemo de l' temperamento, la kontraŭa kaj la jesa argumento! Per ekprovo venos al vi l' evidento de ĉi tiu vero, bona kun atento. Se invados vin de duboj elokvento aŭ de malespero krio kaj turmento, pro l' malbona sorto granda malkontento: serĉu rifuĝejon mensa en silento! Se labori volas via kre-talento, via volo, ago kaj inteligento, pens' kvieta estu via instrumento, ĉar ĝi la plej bona estas kompetento. For de l' urba bru' kaj de l' nervoz-torento trovos vi la benon de l' anim-silento.

11/3/1944

Stanislav Schulhof.

SUR LA KRUCO

De la homa maljusteco kondamnite, pendas la Justeco vera sur la kruco; Ĝi etendas siajn brakojn dolorŝvite, sur la teron falas ĝia sangoŝpruco.

La Justul' brakumi volas la homaron, sed la brakoj estas firme alnajlitaj, tial ili neebligas tiun faron; kaj mokridas la juĝistoj hipokritaj.

Kiam la Justul' ekĝemas: "Mi soifas", la soldatoj donas al Li nur vinagron, ne sciante kion tiu ĝem' signifas, ne sentante de kompato eĉ ekflagron.

"Liberigu vin, se venis vi de Dio", krias la popolo maldankema, blinda, netuŝita de la granda tragedio; sed respondas la Justulo adorinda:

"Dio vin pardonu; mi pardonas vin ". Tion diri povas nur la Am' sen fin'.

LA RELEVIĜO DE LA SPIRITO

En la tombo de la korpo materia kuŝas la eterna viv-fajrero dia, kiu estas la Spirito nemortebla, eĉ se karno kaŝas lin per haŭt' putrebla. Tiun tombon la Scienco falsa gardas, en animo kies ambicio ardas. Sed dumnokte el la tombo la Spirito malaperis, malgraŭ la gardista sprito. Al la sent' virina baldaŭ li aperis; la kompreno vira dubi ja preferis, sed agnoskas fine, kiam li eniris tra l' fermita pordo: tion ĉiuj miris. Kiel releviĝis nia Krucumito, post la mort' leviĝas ĉiu homspirito; li ne putras kun la korpo materia, sed daŭrigas vivi en vual' alia. Estas ja diversaj, en Spirita spaco liaj korpo kaj loĝejo, land' de paco por l' animoj justaj, kiuj ĝin meritis, bonon faris kaj malbonon tre evitis.