Выбрать главу

Mi vane protestis kontraŭ la aserto, ke tiuj estas malbonaj kaj maljustaj aferoj. Mi jam vidis, ke por ĉi tiuj homoj nur la pudingo estas nutraĵo, do mi jam intencis respondi nur al la demando, kial oni skribas la librojn.

Mi diris, ke ili estas skribitaj por distro, kiu bonfartigas la homon, do ni ĝin bezonas. Al la demando, kio estas la distro, mi menciis la legadon, ludon kaj babiladon. Kompreneble li deklaris, ke ankaŭ ĉi tiuj estas kaziaj aferoj.

– Ĉe vi eĉ la babilado estas kazi? – mi demandis surprizite.

– Ne estas tia la necesa interparolado. Sed kiel mi konjektas, vi parolas pri la parolado, farita por si mem, kiu, ĝuste tial, ne povas tiel bonfartigi la homon, kiel la kreanta laboro.

– Sed dum la postlabora tempo!

– Tiam ni bezonas ripozon. Aŭ kion vi opinius pri la homo, kiu alveninte laca al sia celo, sidiĝus, sed eĉ sidante movus laŭ paŝado siajn piedojn? Ĉu tio estus agrabla? Kaj por kiu tamen agrablas, tiu same devus trovi agrabla la superfluan, kiel la necesan paroladon, eble ĉi lastan eĉ plie kaj serĉus la okazon foruzi sian tempon de la neceso al la superfluo, dum la aliaj okupiĝas pri la necesaĵoj, kaj produktas, kio jam ne estas kazoo. Se ni taksas la superfluaĵojn valoraj, tio estas la ĝermo, el kiu naskiĝas la kaziaj aferoj, kiujn vi nomis belo, distro, beletristiko kaj ceteraj sensencaĵoj.

Mi vidis el ĉio ĉi, ke propre li ne komprenas, pri kio temas, kaj mi rimarkis, ke radike diferencas la tempo ŝtelita for de la laboro kaj la freŝiga distrado, kiun oni faras post honesta laboro kaj tiu akcelas ĝuste fortigi la laborkapablon de la korpo kaj cerbo. Sed li obstine ripetis: – El la kulto de neestantaj aferoj estas gajnebla nure malutilo, ĉar ni mem vivas en la estanta mondo.

Mi longe cerbumis pri ekzemplo de distro, kiu eĉ el la vidpunkto de la kazoo ne estus akuzebla. Fine mi menciis la ŝakludon, kiel la distron de la animo, kiu al neniu estigas malutilon.

Mi desegnis la ŝaktabulon, poste sur malgrandaj paperpecoj la figurojn, kaj mi klarigis la regulojn, kio – mi emfazas, – estis malfacilega tasko. Neniam mi havis tiel neinstrueblan lernanton. Kiam mi klarigis jam tri fojojn, ĉe la kvara li denove demandis:

– Sed kio estas la celo?

– Elmeti la reĝon de la kontraŭulo – mi diris kaj komencis denove klarigi.

Fine, post multaj ŝultrolevadoj, li konsentis ludi. Mi antaŭenpaŝis per peono kaj fingromontris, ke nun sekvas li. Li simple prenis mian reĝon, metis ĝin flanken de la tabulo kaj demandmiene min alrigardis.

– Kaj kian sencon nun ĝi havas? – li demandis stultmiene.

Mi kolereme ĝin remetis.

– Tio ne eblas tiom simple!

– Vi vidas, ke ĝi eblas!

– Sed vi devas plenumi la regulojn! Tiamaniere ĝi kompreneble ne havas sencon. Se vi ludas laŭregule, vi vidos ĝian sencon.

Ni komencis denove la ludon, kaj malfacile ni eĉ finis ĝin. Nature mi venkis.

– Kaj nun? – li demandis.

– Nun mi estas la venkinto.

– Kio estas tio?

– Mi gajnis.

Longe li pensadis. Evidente li ankoraŭ nun ne komprenis.

– Kaj kio estas tio? – ekvoĉis fine.

– Ke mi venkis.

– Vi klarigas unu vorton per la alia, kion vi verŝajne bezonas tial, ĉar neniu el ili ambaŭ havas rilaton al la realo.

Li ne kapablis kompreni, kial ni faris – laŭ liaj vortoj – tiel longe kaj artifike la nenion, kiu eĉ tiam ne havus sencon, se mi estus jam komence elmetinta lian reĝon. Kaj li konkludis, ke ankaŭ nia tuta privata kaj publika vivo devas konsisti el komplikado de la nenio, ĉar niajn agojn direktas imagitaj idoloj. Se ni valorigas la nenion kiel realaĵon, el tio povas elkreski nur mizero, konfliktoj kaj akumuliĝo de kaziaj aferoj, kiuj ĉiuj devenas verŝajne el la malsano, kiun mi nomas animo kaj sentimento, kaj kiu nin retenas de la kreado.

Min afliktis la aroganta tono kaj mi kontraŭdiris, ke ĝuste la animo estas la naskinto de la kreitaĵoj. Tiu estas, kiu nin flugigas, tiu la homojn suprenlevas de la griza humo kaj instigas al kreado.

Argumente mi menciis la pentradon, laŭdante la ravan grandiozecon de Mona Liza, la katedralojn, skulptaĵojn, la tombajn monumentojn, ornamajn marmorfrontojn de la publikaj palacoj, sed li obstine ripatadis.

– Ĉio ĉi tio pruvas, ke vi foruzas vian energion de la kreanta laboro, ĝi elbalancas kaj flankenreligas ĝin. Nur tion mi ne komprenas, kiel vi povas nomi flugilo la jugon, kiu malhelpas vin en la facila travivo de la vivo, kiu pelas vin al erarvojoj, al la labirintoj de problemoj kaj al sensencaj konfliktoj? Ĉi tiu ŝargo ne nur ne levas, sed vin malhelpas en la progreso kaj vin premas malsupren, sed ne al la tero, kiu estas la sola, vera tereno de la vivo, sed sub la teron, kie vi ŝanceliĝadas en la mallumo kaj ne povas elgrimpi al la simpla, sunluma realo. Ties rezulto estas la multaj sortbatoj, malamo, mizero, beletristiko, necerteco, donaco, subpremo, amo, mensogo, pentraĵoj kaj ĉiuj tiuj vivŝarĝoj, kiujn vi rakontis.

Kaj mian tutan rakonton li rigardis nur dokumento pri tio, ke la sola maniero travivi la vivon estas la kazoo, la kunlabora helpo, kiam ĉiu laborante por unu komuna celo, dediĉas sian vivon al la komuno.

– Ĉi tion – li daŭrigis, – vi nature signas per amo sinofero kaj per aliaj strangaj, kun la realo ne kunligitaj vortoj, kvankam tiuj vortoj estas unue neestanta konceptoj, due, iliaj rezultoj estas rekta kontrasto de la serena kazoo, kiu estas la sola maniero de la reala utilo kaj kiun vi ne konas.

Ĉi tiun akuzon mi jam absolute ne povis lasi sen refuto. Mi deklaris, ke en mia patrio ĉiu ŝtatano dediĉas sian vivon al unu komuna celo, ĉar ĉiu scias, ke per la perdo de la patrio perdiĝos ĉio. Mi menciis kiel la plej grandiozan ekzemplon de la komuneca ideo la armeon, rakontante la batalojn de niaj prauloj, per kiuj ili fondis la nunan mondhegemonion de mia patrio.

Zatamon dum iom da tempo atente min aŭskultis, sed sur lia vizaĝo pli kaj pli videbliĝis iaspeca maltrankvilo kaj fine ekstarante li deklaris, ke la hodiaŭa lernado verŝajne troŝarĝis mian cerbon, ĉar mi jam eĉ ne povas kompreni liajn vortojn, kaj miaj lastaj vortoj jam ne nur al la realo ne havas rilaton, sed eĉ inter si ne havas interligon.

Sed mi ne lasis min ekhalti. Denove mi komencis klarigi al li la majestan taskon defendi la patrion. Fine mi sukcesis komprenigi, ke troviĝas okazoj, kiam la civitano devas oferi sian vivon por vivan teni la patrion.

Post tio li demandis, kio estas la patrio.

Mi diris, ke ĝi estas la komuno, do la sumo de la civitanoj. Sed tiam li jam miajn komencajn vortojn ne komprenis kaj demandis, kiel ni povas vivi sume kaj komune tiel, ke ni unuope ĉiuj mortas.

Mi senesperiĝe, mansvingis, el kio li konkludis, ke mi devas esti tre laca.

Li intencis foriri. Vane mi asertis, ke ĉio, kion mi rakontis, estas plene konforma al la reala vivo. Vane mi asertis, ke ankaŭ mi profesias per la kuracado de vundoj kiujn antaŭe faris aliaj, li respondis, ke miaj vortoj fariĝas pli kaj pli kontraŭdiraj, kaj mi nepre observis ion malprecize en mia patrio.

Mi plenforte insistis reteni lin. Mi promesis al li ĉion klarigi, kaj tiam li nepre komprenos min.

Zatamon residiĝis.

– Sed kial vi ĉion ĉi faras? – li demandis.

– Ĉar ni kapablas senti.

– Ni havas la samajn sentorganojn, kiel vi kaj tamen ni ne faras.

– Ĉar vi sentas la lumon, varmon, voĉon, sed la beaton ne.

– Kio estas do tio, kion vi nomas beato?