Выбрать главу

Tra iu dika vitrotubo kumuluse ruliĝis flava vaporo, sub kaj super ni susuris arĝentkoloraj serpentaj tuboj, zumzumis motoroj, bruegis kompresoroj, ekbrilis signallumoj, dancadis montriloj. El la okulo de ia teleskopforma aparato ruĝa lumstrio balais kurantan rubandon, sur kiu vagadis vaporantaj boteloj. Aliloke super ni forŝvebis metala korbo, – en tiu senmova homa korpo. Antaŭ ĝi malfermiĝis la pordo de grandega metala barelo, el kiu subite bloviĝis blindiga flamo kaj la korbo rekte enportis la homan korpon. Poste la pordo fermiĝis.

Mi estis konvinkiĝinta, ke ĝi estas krematorio kaj kapturniĝe mi devis ekscii, ke ĝi estas desinfektilo, ke la flamo ne estas flamo, sed radiado, kiu ekstermas kelkajn specojn de la virusoj kaj bakterioj, sed ĝi estas por la homaj histoj sendanĝera, ĉar la malsanulo antaŭe estis imunigita.

Ĉi tiuj idiotkondutaj homoj estas minimume je cent jaroj pli antaŭe ol ni. Eĉ la nomojn de iliaj maŝinoj mi ne povis memorfiksi kaj demandi mi ja ne kuraĝis, nur terure ekpensis, kion mi faros ĉi tie tiel, ke mi laboru kaj tamen ne malkaŝu al ili mian senspertecon, ne donante bazon al ilia sensenca nacia fiereco.

Por eviti la honton, mi mensogetis, ke mia speciala fako estas la dentkuracado. Do, la tekniko de la plombado kaj de la eltiro tamen ne povis evolui al tiom mistika sorĉo, ke mi ne povus ĝin ellerni.

Mi devis hontiĝe ekscii, ke dentmalsano ĉe ili tute ne troviĝas, ĉar la manĝaĵo farita en la manĝejoj sub la gvidado de kuracistoj estas ne nur nutraĵoj, sed samtempe profilaktikaj medikamentoj, kiuj malebligas la evoluon de kelkaj malsanoj, inter ili tiun de la dentmalsanoj.

Mi jam cerbumis nur pri la preteksto de la eskapo, sed mia kolego neatendite rimarkis, ke por mi la plej bona okupiĝo estos labori ĉe la dormĉambregoj kaj asisti ĉe la operacioj, kio plej bone konformas al mia kapablo.

Lia rimarko ŝajnis al mi malica kaj estis vere ofenda, sed liaj trajtoj montris nek malicon, nek iun ajn pasion. Kaj mi devis koncedi, ke mi ne povas reiri al la nenifarado kaj mi, – malgraŭ la honto, – akceptis lian proponon.

Ili montris mian ĉambron, mi survestis la blankan surtuton kaj klopodis labori sed ĉiupaŝe mi tamen devis demandi.

Jam la unuan tagon mia kolego demandis min pri mia nomo. Surprizis min, ke ili entute interesiĝas pri la individueco de la laborantoj, sed evidentiĝis, ke nur la fakan gazeton ili volas sendi al mia adreso.

Kiam mi diris mian nomon, li respondis, ke ĝi ne estas nomo; ĉar ĝi havas kun mi nenian rilaton!

Mi estis konsternita, kiel li aŭdacas tion aserti, mi ja tamen pli bone scias, kiel mi nomiĝas, sed li obstine ripetadis, ke la nomo "Gulivero" havas nenian interrilaton kun mi, ĝi estas sensenca konglomerato de literoj, sed li promesis al mi rememorigi mian nomon.

Se la rido ne estus rigardata kiel behinaĵo, nun mi vere povus ridegi, sed li per la plej serioza tono de la mondo, petis informojn pri la dato de mia naskiĝo kaj pri la adreso de mia loĝejo. Poste, transkalkulante mian naskiĝdaton al ilia tempkalkula sistemo, li diris:

– Nu, via nomo estas Zamono Nital.

Mi gapis buŝmalferme al li kaj nur post longa cerbumado mi malkovris la esencon de mia "nomo": La litero "Z" signifas la personnomon, la sekvontaj la daton de la naskiĝo, la sekson kaj fakscion, la dua vorto signifas mian telefonnumeron, kiu samas kun mia loĝadreso. Do, la hinoj dum transloĝiĝo ŝanĝas ankaŭ la duonon de sia nomo.

Mi miris, ke ili ne havas propran nomon, kaj ili miris, ke ni ne havas propran nomon, nur sensencan konglomeraton de literoj, ne al ni apartenantajn.

– Por kio estas la nomo, – li demandis, – se ne eblas ekkoni el ĝi la personon?

Mi kontraŭdiris, ke el objektivaj datoj ja ne estas ekkonebla la persono kiel individua karaktero. Sed mi povis esprimi tion nur per ĉirkaŭdiro ĉar ili ne havas vorton pri la karaktero. Sed eĉ tiam li respondis, ke mia patrio devas esti tre stranga lando: ĉe ili ja ĉiu homo tutsame enspiras oksigenon kaj sin nutras per karbohidratoj kaj albuminoj.

Kiel malproksime ili staris de la kompreno de la karaktero, same malproksime mi estis de ilia praktika scienco.

Komence mi laboris en la dormoĉambroj, sed mia laboro ne estis pli, ol flegado. La dormoĉambro ĉirkaŭe konformas al la koncepto de nia "malsanul-ĉambrego". Nun mi ekscii, kial ili nomas ĝin tamen dormo-ĉambrego.

Nome, ili ĉiun malsanulon endormigas, se la malsano estigas doloron. Ili pikas iaspecan elektran nadlon en la nukon de la paciento, per kio li profunde endormiĝas kaj estas vekita nur post la plena resaniĝo aŭ almenaŭ post forpaso de la doloroj. La hinoj simple tradormas la malsanon kaj dum la dormo estas arte nutrataj.

Iam mi portis kormalsanulon en la operacian salonon, kaj mirege mi vidis, kiel lia koro estas elprenita. En la aorton oni kroĉis tubon, kiu kontaktiĝis kun varmigita elektra pumpilo, poste lia korpo estis kunkudrita kaj la pumpilo subtenis tra tagoj la sangocirkuladon. Intertempe lia koro pulsadis en iaspeca fluidaĵo, kiu estis ĉiutage ŝanĝita kaj poste lia koro estis denove reoperaciita en lian bruston.

Mi devis konvinkiĝi, ke mi ĉi tie neniam estos rigardata kiel kuracisto. Kaj eĉ demandi mi hontis, timante, ke mi estos malestimata pro mia mallerteco, eble min trafos ilia justa mokado, kiel tio estas kutima inter kolegoj. Sed al miaj demandoj ili nur klarigadis per senpasia mieno, el kio mi nenion povis ellegi pri iliaj sentoj kontraŭ mi. Al tio, ke malantaŭ la lignaj mienoj estas nenia sentimento, eŭropa homo ja ne povas alkutimiĝi. Esplorante iliajn vizaĝojn, mi senĉese observadis la pasiojn, kaj el ilia malvarma konduto mi pensis, ke interne ili malestimas min. Preskaŭ plena kontrasto al ĝi estis la neimagebla servemo, per kiu mi estis helpata je ĉiu paŝo, sed sen iu ajn bonvola rideto aŭ afableco.

Ilia servemo min tiom erarigis, ke mi eĉ provis kun ili amikiĝi, sed al ĉiu mia provo la respondo estis nur rigida kaj senkomprenema rifuzo.

Ili diris, ke mi indiku precize, kion mi volas, ĉar tio, kion mi konfuze nomas amikeco kaj petas de ili, estas ia speco de nocio, do ne estas donebla.

Vane mi diris, ke mi volas nur, ke iu estu apud mi, kiu min apogas kaj kun mi interparolas, ili demandis, kion tiu faru kaj pri kio parolu. Ili faros ja ĉion, sed mi devas diri pozitivaĵojn pri miaj intencoj.

Kiom ajn mi spertis jam pri ili, mi tamen akceptis iliajn vortojn kiel tiujn de trofieraj aristokratoj, kiuj per ĝentilaj pretekstoj elfermas la sintrudulon el sia rondo. Mi konsideris ilin kiel neesploreblajn diplomatojn, eble ĝuste pro tio, ĉar ni alkutimiĝis, ke la senproblema vizaĝo kovras la plej grandan animan komplikecon.

La scienca kaj socia distanco igis tre ĝena mian, eĉ cetere malagrablan staton. Kiam en la operaciejo senbrue kaj kun horloĝa akurateco briladis la tranĉiloj el unu mano al la alia, mi nur ĉirkaŭsaltadis ilin, kiel servema hundeto, kaj la honto ekbrulis sur mia vizaĝo, kiam en la granda silento tamen eksonis voĉo, ĉar tiu instruis ĉiam nur min.

Kaj vane mi foliumis hejme la fakgazeton, kiun la tubpoŝto precize alportis al mia loĝejo, tiu estis por mi skribita en fremd-planeda lingvo. La tuto konsistis el matematikaj formuloj kaj absolute ne klarigis la efikon de la unuopaj medikamentoj, nur iliajn ĥemiajn formulojn, el kio mi nenion eksciis. Kaj miaj kolegoj similis al sfinkso.

Se ili almenaŭ riproĉus min, ĉio estus pli tolerebla. Sed la senpasia instrua tono, pri kiu mi neniam sciis, kio sin kaŝas post ĝi, la vakua nekomprenebleco de ilia animo tute rompis miajn nervojn.

Tamen ĉion ĉi superis okazaĵo, kiu tute ĝisekstreme renversis mian kristanan kaj humanan mondkoncepton.

Kun mia kolego ni vizitis agoniantan pacienton. Mia kolego esploris la dormantan malsanulon, poste li alvokis alian kuraciston kaj ankaŭ tiu esploris la homon. Fine li prenis ampolon el la ŝranko kaj transdonis al mi por envejna injekto.

Tuj, kiam mi injektis la fluidaĵon, la paciento je mia grandega hororo rigidiĝis kaj plenumiĝis la exitus.

Mi kuregis al mia kolego kun la ampolo en mia mano, asertante, ke ne mi ĝin interŝanĝis. Sed li kun la plej granda anima trankvilo respondis, ke ne okazis interŝanĝo: la stato de la paciento estis senespera kaj oni devis lin "ĉesigi", do mi nur telefonu al la transporta sekcio.