Mi ekŝanceliĝis. Mi fariĝis murdisto!
Nur balbute mi povis elĝemi, kion la parencoj de la paciento opinios pri tia atenco, sed li respondis, ke al li apartenis nur unu mantelo kaj paro da ŝuoj, kiuj el higienaj kaŭzoj ĉiam estas forbruligataj.
Kaj la homoj mortas sen tio, ke iu ajn faligus pro ili larmon! Neniu konas siajn gepatrojn, ankaŭ la gepatroj ne sian filon kaj la agonianto jam estas rigardata nur balaaĵo, kiun oni devas forigi.
– Do, vi aŭdacas ignori la bazan celon de la kuracista destino? – mi demandis, kiam mi ioma rekonsciiĝis.
– Kiaspecan celon vi pensas?
– La subtenon de la vivo ĝis la plejebla malproksima limo.
Mia kolego interesiĝe alpaŝis min.
– Ĉu en via lando tio estas la celo de la kuracista scienco?
– Kial en mia lando? Ĉie! Alia celo ne estas imagebla.
– Erare. La celo de nia destino estas savi la homaron de la suferoj. Nature, se eblas, ni devas ĉesigi la malsanon, se ne eblas, ĉesigi la malsanulon mem, sendolore, por evitigi al li la superfluajn suferojn kaj al ni la superfluan laboron, kiun ni devus forŝpari de aliaj, pli sukcesemaj kuracadoj.
Jam eĉ tiuj kruelaj vortoj ofendis mian humanan senton, sed mia kolego daŭrigis:
– Kaj krome ekzistas okazoj, kiam la resaniĝo povas nur parte sukcesi kaj okazigus suferplenan pluan vivon. Ĉefe, se la malsanulo perdas malfacile protezeblan korpoparton. Nome, se estus forigata nur lia koro aŭ pulmo, tiuj estas facile anstataŭigeblaj per transplantado aŭ per maŝinkoro, maŝinplumo. Jam eĉ la orelo estas protezebla per maŝinorelo, alkroĉebla al iu ajn funkcianta nervo kaj la surdulo rapide ellernas la novan manieron de la aŭdo. Sed ekzemple la protezado de la okulo estas nun ankoraŭ en eksperimenta stato. La ĝis nun pretigitaj fotoprotezoj estas alkroĉeblaj nur al sendifekta vidnervaro kaj krome, tiuj estas ankaŭ tre pezaj. Ankoraŭ pli malbone, se iu perdas sian piedon kaj devus eterne lamadi per artefarita piedo. Evidente, ni devas tian malsanulon ĉesigi.
Mi tremis pro teruro.
– Mirinde estas, – mi diris, – kiel oni entute kuraĝas enlitiĝi en viaj hospitaloj!
– Kial ne kuraĝi, se li scias, ke post la momento de lia enveno ĉesas liaj suferoj?
– Kaj ĉu la vivinstinkto?
– Vi certe pensas pri la vivinstinkto heredita el la besta pravivo. Tiu atavisma stato ekzistis ankaŭ ĉe ni antaŭ kelkmil jaroj, sed niaj nunaj instinktoj konformiĝis al la nuna medio. Vi menciis, ke ĉe vi ankoraŭ okazas la truiĝo de la dentoj. Vi scias, kiom da doloro ĝi kaŭzas. La malsanulo sentas emon por eltiri ĝin kaj vere, la truiĝinta dento neniam resaniĝas per si mem. Do, logike estus, se la doloron de la trua dento akompanus la ĝua sento de la eltiro. Sed anstataŭ tiu, la malsana dento reagas per akra doloro eĉ pro la ektuŝo, protestante kontraŭ la sole ebla kuracado. Do, en la naturo ja troviĝas kontrastoj kaj malkonsekvencaĵoj.
– Sed la vivinstinkto…
– Tio estis same malkonsekvenca. La malsanulo, jam furioza pro doloroj, tamen persistis al sia vivo.
– Ĉar ĝi estas natura instinkto.
– Jes, kiu estis akordiĝinta al la pramedioj. Sed nia civilizacio transformis nian medion kaj vivkondiĉojn. Se niaj instinktoj direktiĝus eĉ nun al la pramedio, jen, hodiaŭ ĝuste tio estus kontraŭnatura, ĉar pereigus nian vivon la interna kontrasto.
– Kaj tial vi mortigas homon? Jen, la vera kontrasto!
– Tial ni ne mortigas homon. Dum la prastato la homoj devis batali unu kontraŭ la alia por la nutraĵo; sed nuntempe ĝin produktas jam ni mem. Se niaj prainstinktoj ne estus evoluintaj paralele al la civilizacio, tiuokaze ni buĉadus nin mem ankaŭ nuntempe, kiam por la nutraĵo ni devas unu la alian ne mortigadi, sed apogi en la produkto. Ho jes, ni mortigadus unu la alian, e_ĉ ne sciante kial, per artefarite elcerbumitaj pretekstoj kaj samtempe ni devigus la senespereblan malsanulon al pluaj suferoj. Jen, ĝuste tio estus la kontrasto.
– Ĉu vi aŭdacas paroli pri tiaspeca kontrasto? Vi, kiuj servas la vivon per la ĉesigo de la vivo?
– Ne la vivo kaj morto estas kontrastoj, sed la vivo kaj la suferoj.
– Ĉi-okaze kial entute kuracadi ĉe vi? Se via celo estas sole elimini la suferojn, kial vi ne mortdormigas jam la ĵusnaskiĝinton? Sekvante vian filozofion, oni nepre devas konkludi, ke la plej perfekta esto estas la neesto. En la neesto ja vere ne troviĝas kontrastoj, sed despli en via filozofio.
– Ni faris la vivon sekura kaj abunda, al kiu vivo ja meritas resaniĝi. La malsanulon kondukas al ni lia konsekvenca kaj al la nuna medio akordiĝinta instinkto, ĉar li scias, ke inter niaj kuracaj metodoj estas ankaŭ la morto. Kaj per tio mi respondis al via demando, kiel la malsanulo kuraĝas enlitiĝi en niaj hospitaloj. Sed viaj hospitaloj estas nur atavismaj torturkameroj de iu primitiva epoko. Mi primiras, kiel oni entute kuraĝas enlitiĝi.
Nature, liaj vortoj ne povis min konvinki, kontraŭe, mi pli kaj pli teruriĝis pro la rigida kaj senindulga filozofio, por kiu la vivo de la homo estas neniel pli valora ol tiu de la bruto. Vere, nur senanimaj brutoj povas senvorte toleri la koten-treton de la individua vivrajto.
Eĉ minuton mi ne povis plu resti. Mi elkuris kaj elvojaĝis malproksimen de la urbo kaj tie, kie neniu min vidis, mi ĵetis min altere kaj preĝpetis la Sinjoron de la Ĉieloj, ke li pardonu mian senliman kulpon, en kiun min puŝis ĉi tiu senkora, krimema raso kontraŭ mia intenco.
Sed per ĉi tiu okazaĵo jam vere plenpleniĝis la mezuro. Mi devis elekti alian profesion, kiu laŭeble konformu al mia fako, sed mi tamen ne devu mortigi.
Fine, kiel bonega solvo venis en mian kapon la ideo viziti ilian universitaton, kie mi povas aŭskultadi, kiel pasiva studento. Per tio mi intencis parte plifortigi mian pozicion inter ili kaj forigi la enuon, sed ĉefe min gvidis la ideo, ke reironte al mia patrio, per mia lerteco mi povos fari grandajn servojn al mia patrio kaj al la kristana civilizacio. Nome, se mi povos redoni al la vivo eĉ tiujn soldatojn, kiuj nuntempe estas rigardataj kiel mortvunditaj.
Laŭ miaj kalkuloj, se mi povos nur trifoje plilongigi la vivon de ĉiu mortvundita angla marsoldato ĝis la finfina heroa morto, nia militŝiparo povos estigi per almenaŭ 70 procentoj pli grandan perdon al la malamikoj de mia patrio kaj de la kristana civilizacio.
Mi diris al mia kolego, ŝajnas, miaj scioj bezonas kompletigon, kion mi volas akiri en la universitato kaj mi petis lian aprobon. La respondo denove estis, ke tio estas mia afero. Do, mi anoncis mian foriron, mian postenon transprenis iu hino kaj mi iris al la universitato. Mi venis en grandegan domkomplekson, en kiuj estis unuigitaj ĉiuj lernejoj, kaj mi tute ne povis konstati, kio apartenas al la lernejoj, kio al la cetera domoj de la urbo. Ni estas kutimiĝintaj al tio, ke la kunapartenantaj domgrupoj havas barilon. Nu, la Leganto imagu domgrupon kun ĝardenoj, kiun nek de la trotuaro, nek interne apartigas videbla limo kaj kie ne estas diferenco inter korto kaj strato.
Mi ne sciis, sur kia teritorio mi staris, kiam mi ekvidis man-ĉareton, ŝovatan de viro kaj sur kiu kuŝis vira kadavro sen ia kovrilo.
La vidaĵo min surprizis, sed mi jam estis kutimiĝinta ne trovi pudoron inter la hinoj, do, mi trankviliĝis, eĉ ĝojis ke sekvante la ĉaron, mi trovos la medicinan fakultaton. Do, mi postsekvis ĝin. La ĉaro proksimiĝis al pordo, kiu per si malfermiĝis antaŭ ĝi kaj ni alvenis koridoron. Por mia plej granda surprizo, sur la koridoro mi vidis tute etajn infanojn kaj la hino sen ia ajn emocio traŝovis la kadavron inter ili. Kelkaj infanoj atente alturniĝis kaj sekvis la ĉaron.
Tio jam estis tamen pli, ol mi povis toleri sen konsterniĝo.
Sed ĝi estis nur la komenco. La vera surprizo trafis min, kiam la hino enŝovis la ĉaron en ĉambregon. Tie jam kuŝis sur tabloj tri senvestaj kadavroj, ĉirkaŭitaj per ambaŭseksaj senkulpaj etuloj!