En la gumgantaj manoj de la infanoj briletis tranĉiloj kaj sen ia ajn emocio ili sekcadis la intestojn kaj seksajn organojn de la kadavroj!
Pro la terura vidaĵo haltis mia spirado, kaj tuj mi ekmalamis ĉi tiun tutan, teruregan landon.
Mi turniĝis al viro, kiu klarigadis al la infanoj. Mi demandis, ĉu tiuj infanoj fariĝos kuracistoj, kvankam ankaŭ tio ŝajnis al mi stranga, ke antaŭ la infanetoj oni malkovras en ilia sesa-oka jaro tion, kion la civilizita Eŭropo malkovras nur en dudekjara aĝo al la plenkreska animo.
Mi ricevis la respondon, ke tiuj infanoj ankoraŭ ne lernas fakan sciencon, nur la elementajn konojn, necesajn por la vivo. La medicinstudentoj estas en alia domego.
Mi ne povis ne demandi, kiel do venas la kadavro en infanajn manojn. Al tio li per la plej natura tono respondis, ke la instruo komenciĝas per ĉi tio. La homo devas antaŭ ĉio ekkoni sian korpon, ĉar ni estas sur la mondo por ni mem!
Ĉi tiu bruteca kaj senmorala kotmalpurigo de la senkulpa infana animo plenigis min per tiom da abomeno, ke mi senvorte turniĝis kaj ne estis plu scivola eĉ pri ilia medicina fako. Mi prefere rezignas pri ilia scienco, ol ke mi devu, kvankam nur per pasiva vido, suferi tiun frivolan senhonorigon de la homa animo.
La sekvantaj tagoj pasis denove en senespera enuo. Post la matenmanĝo mi devis foriri el mia loĝejo kaj rifuĝi al la arbaro, sed min ofte repelis de tie la pluvo aŭ malvarma vetero. Tiam la vagado sur la stratoj estis eĉ pli enuiga. Mi estis ĉirkaŭata de dek kaj dekmil homoj, kaj mi staris tute sola.
Mia sola distro estis priatenti mian stomakon: ĉu mi jam povus iom manĝi. La malsato kaj manĝo estis la sola varieeo.
Se mi sidis, mi stariĝis, se mi staris, mi sidiĝis kaj senĉese cerbumis, per kio plenigi mian tempon. Bedaŭrinde la plumo taŭgas sentigi nur la fakte okazantajn teruraĵojn, kaj mi ne povas sufiĉe sentigi la enuon, kiam nenio okazas. Certe mi vane klopodus komprenigi ĉi tiun teruraĵon al la Leganto, kiu neniam travivis ion tian en la kolorplena kaj varia angla publika vivo.
Mi estis ekzilita en la nenion. Mi devis min okupi per io, sed tamen mi ne povis miksiĝi en ilian malhumanan kaj krimeman vivon. Mi volis akiri profesion, kiu laŭ sia naturo estas sendependa de iliaj malagrablaj kutimoj kaj kiun sen speciala lerteco mi povas ellerni. Sed ion mi devas fari, ĉar tiel ne estas tolereble.
Ekzistas du profesioj, al kiuj angla homo jam denaske inklinas: la navigado kaj la teksindustrio. La mondo konas nin pri nia navigacio kaj pri niaj ŝtofoj.
Kial tedi la Leganton per detaloj? Tiuj ĉi ja tute ne ekzistas. Ĉi tie la vivo ne okazas, sed simple estas. Se la homo naskiĝis, li estas ĝis la morto, poste estas aliaj.
Mi demandis la adreson de la teksfabriko. (Rimarkinde ĉe ili el ĉia fabriko ekzistas nur unu, sed grandega.) Eksciinte la adreson, mi aliris.
Mi venis en dekduetaĝan, tute vitromuran konstruaĵon, kie al la unua hino mi deklaris, ke mi laboros ĉi tie. (Mi jam estis lerta en la stilo.)
Post tio mi ricevis majstron, kiu portis min per lifto al la sepa etaĝo. Ĉi tiu konsistis el unusola, grandega halo, en kiu funkciis kvin-ses miloj da strangaj, sed tute egalaj teksmaŝinoj, kies klakado kuniĝis en ia muzika sono. Inter la senfinaj vicoj de la maŝinoj estis larĝaj vojoj. Mi paŝadis sur mola gum-planko, la plafono estis porcelansimila surfaco kaj la sunlumo, filtrata tra la laktaj vitromuroj fakte donis la plej perfektan lumigon, kion mi ĝis tiam vidis. La majstro kondukis min al la maŝinoj kaj klarigadis ilian funkcion.
Ĉio iris plej facile. Post unu horo mi ĉion tute ellernis. Mia laboro konsistis nur en la priatento de kvardek maŝinoj. La fadenĉenoj venis el la supra etaĝo tra la plafono al miaj maŝinoj kaj neniam elĉerpiĝis, ĉar supre ili estis postplektitaj per metodo al mi nekonata. Miaj maŝinoj konsistis preskaŭ nur el la tien-reen frapanta bobeno, kaj eĉ tiujn mi ne bezonis ŝanĝi, ĉar senfina rubando ilin alportis de la supra etaĝo al la bobenkesto.
Mi ne scias, kian materion ili uzis, sed dum mia ĉeesto neniam okazis ŝiriĝo de la fadenoj, kvankam la bobenoj kuradis minimume kvinoble tiel rapide, kiel ĉe ni. Ilia klakado superis la laboron de la plej rutina regiment-tamburisto. La preta ŝtofo, siavice, migris tra la planko malsupren al la apreturejo, kie tra la aro de tondaj, lavaj, gladaj, brosaj kaj aliaj maŝinoj ĝi vagadis de etaĝo al etaĝo, poste al la tajlorejo, kie premmaŝinoj eltranĉis la necesajn formojn per unusola premo kaj ili malsupreniĝis al la kudrejo, kie ia maŝino, kiu anstataŭis la kudromaŝinon ĉirkaŭpasis laŭ la randoj de la vestoj kaj kungluis ilin. Ĉi tiu ligilo estis pli fortika ol la kudro.
Al la dekdua etaĝo oni suprenpremis tra tuboj la artefaritan krudmaterialon, sur la partero oni metis sur ŝarĝaŭtojn la pretan varon de la poŝtuko ĝis la vintra surtuto, kaj mi devis atenti nur pri le nedifektiĝo de la maŝinoj kaj ŝanĝi la foruzitajn partojn.
La majstro vidante mian lertecon, puŝis sub min seĝon kaj foriris.
En la senfina halo senvoĉe laboris miaj kunlaborantoj, ĉirkaŭ cent hinoj. Inspektado tute mankis. La laborantoj plejparte sidis, kaj eĉ ĉe la enveno de la majstro ili ne stariĝis, kio ankaŭ pripensigis min, kaj mi tiris malĝojigajn konkludojn pri ilia disciplino, kompare kun mia patrio, kie oni bone scias la valoron de la laborordo kaj disciplino, kaj ĝuste pro tio oni ne pretigas sidlokon eĉ por la trammaŝinisto.
Ĉe ĉi tiuj gravas nur, ke la ŝtofo pretiĝu, por ke ili havu per kio kovri siajn senanimajn korpojn, kaj neniel ili okupiĝas pri la pli altgradaj sociaj celoj, kiuj la homon distingas de la senmensa besto.
Mi devis rideti, pripensante, kiaspeca soldato fariĝus el tia komfortema hino kaj el mia tuta koro kompatis tiun bravaspektan maristleŭtenanton, kiu volus ĉarpenti homon el tia estaĵo.
Do mi devus ĉi tie pasigi mian vivon!
Komence mi ne enuis, ĉar, kvankam mi ne povis demandadi, tamen mi multe ellernis pri ili per nura observado. Jam dum la unuaj tagoj mi eksciis, ke ĉi tie ĉio iras ankaŭ per si mem. Nenie mi vidis centran aranĝon, neniu dividis la laboron kaj tamen ia nevidebla ligilo kunigis la tutan grandan kompozicion al unu preciza horloĝmekanismo, en kiu ne troviĝas unu sola disonanca movo. Neniu laborejo havas superfluan, aŭ malmultajn laboristojn. La materialo ne estas registrata, oni prilaboras tiom multe, kiom la terkulturado kaj minejoj produktas, kaj ĉio tio direktiĝas laŭ la pleniĝo aŭ malpleniĝo de la magazenoj. La laborsferoj estiĝas same laŭ reciproka kunsento. Nek elektado, nek nomiĝo ekzistas, ĉion faras la individuo mem, kaj tamen ne okazas disputo.
Mi ankaŭ ĉi tie demandis, kiel estas konservebla la ekvilibro sen aranĝantaj kaj direktantaj organoj, kaj ili responde demandis, kiel estas konservebla la ekvilibro, se en la laboron de la homo miksiĝas fremda volo. Laŭ ili ĉiu homo havas sian kazoan menson.
La kazoo aperis antaŭ miaj okuloj, kiel sesa senso de la homo, tamen ili neniam menciis kiel senson aŭ kapablon, sed kiel memkompreneblan realaĵon.
– Kial necesus aranĝanta forto? – ili diris. – Se oni scias, kio estas la diferenco inter la lav- kaj teksmaŝinoj, tiu neniam havos la ideon lavi per la teksmaŝino!
Ili tute ne sciis, kion mi demandis.
Sed mia laborejo estis en la urbo kaj mia loĝejo ekstere, apud la hospitalo, do mi devis serĉi novan loĝejon. Jam post la unua tago de mia nova laboro mi ekiris ĝin serĉi, sed en la ĉirkaŭaĵo nenie troviĝis tia malplena.
Fine mi ekhavis savantan ideon. Mi jam iome konis iliajn kutimojn.
Mi eniris proksiman domon, kaj sen ia antaŭparolo mi diris al la tie loĝanta hino:
– Mi volas loĝi ĉi tie. Elloĝiĝu!
(Imagu, miaj Legantoj, ĉi tion en Eŭropo! Sed mi sciis, ke ili ne konas la ordon, do mi bazis sur tio miajn kalkulojn, kaj mi ne eraris.)
Nome, la hino, sen ia ajn surprizo aŭ ofendiĝo, demandis:
– Kial?
– Ĉar mi laboras en la apuda teksfabriko, kaj ĉi tiu loĝejo estas por mi pli proksima.