Выбрать главу

– Nature. Vi aŭdis, ke mi petis lin.

Senmove mi gapis.

Sed Zolema menciinta la malfruiĝon de la vespero, deklaris sian volon hejmeniri.

Mi ja proponis akompani ŝin, post kio ŝi demandis, kial mi ne iras al mia propra loĝejo. Klarigante, ke mi akompanas ŝin nur ĝis loĝejo, ŝi deklaris, ke havas nenian sencon fari superfluajn vojojn krom la necesaj.

Ĉi tiu respondo ekruligis en mi la lavangon de la problemoj. Se tion diras alia hino, mi konsideras tion kiel simptomon de ilia frostoplena anima vakuo, sed post la antaŭaĵoj mi ekkonis Zoleman tute aliel.

Do, ŝi ne kuraĝas sin montri kun mi! Eble ŝi havas iun viron!

Mi profunde rigardis en ŝiajn okulojn, petis ŝin konfesi sincere, kial ŝi ne volas esti akompanata.

– Kial vi akompanus min, se ni jam ne bezonas unu la alian?

Bedaŭrinde, la naiva sincereco, per kiu ŝi ĉi tiujn vortojn eldiris, konvinkis min pri la situacio kaj samtempe frostigis mian antaŭan entuziasman fantazion.

Sed mi ne lasis ŝin. Mi sentis, ke Zolema estas al mi la lasta eksperimento, kaj mi ne povas ellasi de mi ĉi tiun manon. Per malfacila koro mi devis returniĝi al la malnova sistemo, al mia belohina legitimaĵo. Mi neniam malŝatis pli naŭze paperon, ol ĉi tiun inversan morto-atestilon, kiu pruvas al la mortintoj mian kompatindan vivantan staton.

Sed tiam mi ankoraŭ kredis, ke Zolema estas tiu, en kiu mi ektrovos ĉion, se mi ne senesperiĝos tro frue.

Tiel Zolema restis kun mi, atendante miajn demandojn por instrui min.

Mi plektis miajn brakojn en la ŝiajn kaj ŝin rekondukante sur la marbordon, mi rakontis per brilaj vortoj pri la belega sentimento, kiu ĉe ni nomiĝas amo kaj kiu estas la krono de la boneco kaj sindono.

Ŝi respondis, ke tio en tia formo ŝajnas iom konfuza, mi priskribu detale, en kio manifestiĝas la sindono en la amo. Si petis konkretaĵojn, kaj mi klarigis, ke ni, sekve de eknaskiĝinta sentimento, donas al la trovita parulo ĉiun nian eston kaj havon kaj dediĉas nin tute al tiu.

Tion Zolema nomis tre maljusta metodo, ĉar – ŝi diris, – Per kio meritis la amato gajni de ni pli multe ol aliaj? Vane mi diris, ke la amato donas al ni same ĉion sian, vane mi klarigis, kian plezuron kaŭzas la reciproka donaco, ŝi konkludis nur, ke laŭ tio du homoj asociiĝas por forpreni ion de aliaj kaj doni ĝin al si reciproke.

– Erare! – mi respondis. – Eĉ la plej malriĉaj homoj faras same, kiuj evidente ne forprenas de la aliaj, kion ili donacas unu al la alia.

Al tio ŝi respondis, ke tiel despli ne havas sencon la donaco, ĉar – ŝi diris, – kion ni gajnus, se ŝi donus siajn vestojn al mi kaj mi la miajn al ŝi?

– La esenco ne troviĝas en la praktika valoro de la objektoj – mi provis klarigi, – sed en la amo, kiu akompanas la donacon kaj kiu plenigas nian animon per enhavo.

– Nun mi jam tute ne komprenas. Se mi demandas, kial estas la amo, vi mencias donacon de objektoj, se mi demandas, kial vi devas donaci, vi reiras al la amo. Sed kie estas la origina punkto, tiu fiksaĵo, kiu faras ilin ambaŭ logikaj kaj necesaj?

– Mi jam vidas, ke vi ne komprenas. La amo ne estas matematika ekvacio, kiun oni povas dedukti.

– Kial do vi okupiĝas pri ĝi?

– Ĝuste tial, ĉar ĝi ne estas simple deduktebla. Sed lasu, ke mi rakontu ĉion. Ĉe ni kun la homo naskiĝas iaspeca manksento, kiu similas al la malsato kaj se ni ĝin ne kontentigas, ĝi malsanigas nin.

– En la magazenoj…

– Ne interrompu! Tio ne estas en la magazenoj. Tion povas doni nur vi. Ne rigardu per tiel miregantaj okuloj! Nur vi povas doni. Tiamaniere, ke vi kondutas al mi bone, karesas mian hararon, brakumas min kaj parolas pri ĉio.

– Pri kio mi parolu?

– Pri ĉio. Vi demandos: ĉu ne alvenis nia printempo?

– Nun estas somero.

– Sed por ni printempo.

– La parolo servas nur por komuniki estantajn aferojn. Kiel ni povus komuniki tian, kia ne estas?

– Sed ĝi estas. Vi ankoraŭ eble ne komprenas, sed iam, se vi eble povos alproksimiĝi al mi, vi kredos. Nu, ne saltu tiel abrupte al mia brusto, tio en si mem havas nenian sencon. Ĉio devas kreiĝi per si mem.

Zolema promesis, ke se dependas de ĝi mia resaniĝo, ŝi ĉion faros kaj ŝi petis, ke mi, kiel kuracisto, detale priskribu, kion kaj kiel ŝi devas fari, pri kio kaj kiom ŝi devas paroli kaj ĉu ne estas eble ĉion ĉi ellabori per unu fojo por tuta monato, ĉar tiam ŝi havus pli da tempo por ripozi.

– Ne daŭrigu! – mi respondis kolerete. – Tio devas veni el interne.

Amara gusto plenigis min; en la antaŭan, belan ebrion miksiĝis disonanco, sed mi tamen konjektis, ke ŝi certe amas min, eble subkonscie. Ja de kie ŝi povus koni la nomon de la amo, se ŝi ankoraŭ tute ne aŭdis ĝin? Sed mi sciis nenion certan. Ŝi ŝajnis al mi mistera kaj tio des pli instigis min. Subite mi eksentis, ke mi estus kapabla devigi Zoleman al amo eĉ per bato.

Por retrovi mian perditan humoron, mi iris kun ŝi flanken de la vojo. Ni suprengrimpis la rokon, kiu etendiĝis super la maron. Sur ties elstaranta pinto ni sidiĝis sur la freŝa herbo.

Ĉirkaŭe silenta nokto, malsupre murmuris la maro, kies ebriigan, salan odoron mola venteto karesis al mia vizaĝo. Ĉirkaŭ ni lekantoj balancis siajn kapetojn. Krom ni neniu estis en la ĉirkaŭaĵo. La hinoj jam plejparte hejmenvojaĝis. La nudaj kruroj de Zolema tuŝis la miajn. Mia humoro revenis.

Subite mi ĉirkaŭbrakis kaj levante sidigis ŝin en mian sinon. Kiam mia mano tusis ŝian bruston, mi sentis, ke ŝi spiradas pli rapide. La ebrio denove min ekkaptis.

Deŝirante lekanton mi fiksis ĝin sur ŝian bruston. Si silentis, nur ŝia koro frapadis pli rapide.

Etendante mian manon al la Luno, mi komencis okulferme, mallaŭte kanti la barkarolon de Offenbach.

Eĉ du-tri taktojn mi ne povis kanti. Zolema ekscitite interrompis min:

– Ĉu vi fartas malbone?

– Ne. Mi kantas.

– Kio estas tio?

Mi denove elreliĝis. Eĉ tion mi devis klarigi. Sed eble tamen estas en ili kapablo por la belo kaj noblo, nur ŝi ne konas, ja ŝi neniam aŭdis tiujn. Ĉu eble mi povos savi animon el la dezerto kaj ĝi fariĝos la mia?

Mi komencis klarigi la esencon de la kanto. Mi ekiris el la kromata gamo.

Si ne povis kompreni, kian sencon havas la tuto, kial ni nomas muzikaj tonoj nur tiujn, kiuj havas inter si certajn rilatojn laŭ vibronombroj, kaj kial necesas tiel distingi la tonojn.

Kaj fine, kompreninte la strukturon de la muziko, ŝi ekkriis:

– Sed tio ja ne ekzistas!

Jen, kio estas la ĝenerala respondo ĉe ili. Si ne povis kompreni, kial ni kreas aĵojn neekzistantajn en la realo (ĉi-okaze la gamon) nur, por ke ni plu kreu el ĝi alian.

– Kian sencon havas ia grupigo de la tonoj laŭ artefaritaj reguloj? – ŝi demandis.

– Ĉar la muziko estas bela.

– Kaj kion signifas bela?

– Arta.

– Vi klarigas unu sensencan vorton per la alia, kion vi verŝajne bezonas tial, ĉar neniu el ambaŭ havas interrilaton al la realo. Kion vi profitas el la arto?

– La arto estas por si mem kaj nur senkultura homo povas meti la kontraŭdiron, ke la arto ne havas ekzistorajton, ĉar ĝi ne estas manĝebla. Se ĝi ŝanĝiĝus al buterpano, ĝi jam ne estus arto.

– Nur la homo estas por si mem, kaj ĉiu aĵo kreita de la homoj povas esti nur por la homoj. Ĝuste tiu estas senkultura homo, kiu kredas, ke estas inde perdaĉi nian tempon per okupiĝo pri aĵoj estantaj por si mem, eĉ pli, adapti al ĉi tiuj eĉ la homan vivon.

– Vi opinias tion nur, ĉar vi ne estas edukita al la arto, ĉar oni ne inokulis vin per ĝia trasento.

– Eduki la homon devas nur la nerealaĵoj. El la fajro oni eltiras la manon eĉ per si mem, kaj nur edukita tiel iu kredus, ke la ŝtono estas nutra.

Pri la muzika gamo ŝi opinŭs, ke ĝi similas al tio, kiel se ni kulturus frukton pro ĝia koloro, aŭ ni volu gustumi la sunradiojn. La voĉo estas por komuniki niajn pensojn, ne por ke ni konstruaĉu el ĝi neargumenteblajn sistemojn kaj sur tiu bazo ni konstruu eĉ alian neekzistantan etaĝon: la muzikon, pri kiu ni pene okupadas kaj diskutas, ĉu la pritraktata muzika komponaĵo konformas al la reguloj, fabrikitaj de ni mem, kiuj verdire eĉ ekziston ne havas, ĉar ili estas imagitaj.