Выбрать главу

– Jen, vidu, ŝi diris, kaj malgraŭ mia tuta abomeno ŝi devigis min alrigardi. – Mi prenas ĉi tiun malgrandan diskosegilon elektran, nun mi tranĉas la haŭton sur la tempio, jene… sub ĝi malfermas la ostojn per la elektra segilo, jene… kaj la okulo facile eliĝas per kelkaj tranĉoj. Antaŭe per mansegilo tiu ĉi laboro daŭris kvin minutojn, nun la tuto bezonas tri minutojn kaj pli malmulta osto polviĝas. Nome, la osto estas tre utila materio. Oni fabrikas el ĝi glumaterialon kaj medikamenton.

– Do vidu, jen, kiel oni devas eligi la okulon – kaj preninte ĝin en sian manon, ŝi montris al mi. Precize izoli de la mov-muskoloj tiel, ke eĉ la vid-nervo ne estu sur ĝi.

El la manoj de Zolema rigardis al mi homo, kaj mi tremegis pro teruro. Mi estus volinta fuĝi, jam estis sur miaj lipoj, ke mi tion diros, sed ŝi daŭrigis:

– Kompreneble vi nun volas demandi, por kio oni uzas la okulon. Mi klarigos. Jen, mi metas ĝin sur ĉi tiun rubandon, nun mi premas ĉi butonon. Jen, la rubando ekmoviĝas, la okulo malaperas en la muro kaj transiras al la apuda ĉambro, kie ili kolektiĝas en ujo. Ĉiutage oni malplenigas la ujon, kaj en la sama ĉambro ĥemiisto prilaboras. Nome li ekstraktas el la vitrokorpo la substancon, kiu miksite en la manĝaĵon de senapetituloj, redonas la apetiton.

– Ĉu ili scias, el kio fariĝas ilia medikamento?

– Kompreneble! Tiaj elementaj konoj de la natursciencoj estas ĉe ni instruataj jam al la etinfanoj.

– Kaj ili rehavas per tio la apetiton?

– Jes. Tre efika medikamento. Sed atentu. La plej multajn partojn de la kadavro oni uzas por transplantado ĉe malsanuloj. Krome, en la diversaj organoj troviĝas multaj utilaj materialoj, kiuj en formo de injekto refortigas la malfortiĝintan organismon. La haŭton oni eĉ uzas en la ledfabriko por ledaj objektoj, el la intesto pretiĝas bonaj ŝnuroj, el la grasaĵo fariĝas sapo kaj nutraĵ-ekstrakto, el la cerbo…

Mi ne povis plu elteni. Mi interrompis:

– Kaj vi faras tion tiel senemocie? Ĉu vi ne malbonfartas?

– Super mia kapo funkcias ventolilo – ŝi diris kaj suprenmontris. – Kie oni prilaboras la intestojn, tie oni portas eĉ gasmaskon.

Mi rigardis per abomeno ĉi tiun tielnomitan virinon.

– Ĉu la hinoj tiel respektas la homon? – mi demandis per obtuza riproĉo.

– Tiel! – ŝi diris fiere. – Eĉ unu atomo ne perdiĝas. Kiel oni prilaboras la homon ĉe vi?

Mi klarigis al ŝi la entombigan ceremonion, la funebron de la familio, nigran veston, larmojn, pastron, funebran veturilon, sonorilegon, ĉerkon, la enterigon, tomban monumenton kaj la ĉiujaran pian rememortagon, kiam la dankemaj parencoj starigas kandelon kaj floron sur la tombo de la amata mortinto.

Mi sukcesis nur tre malfacile klarigi la aferon, kaj kiam mi jam ĉion rakontis, eĉ tiam ŝi ne tute komprenis. Dum mi parolis, ŝi senĉese min ĝenis per siaj demandoj. Pri la sonorilego ŝi kredis, ke ĝi estas eksperimento por veki la mortinton, la pastron ŝi rigardis kuracisto, kaj ĉiam ŝi serĉis ian celon: kial oni deŝiras la floron: la deŝirita floro ja sekiĝas kaj ne povas kreskigi semojn! Kial ni lumigas per kandelo, se la elektro estas pli bona? Kial ni ne funebras somere en blankaj vestoj, kaj se ni jam tamen portas nigran, al kiu utilas tiu: ĉu al la mortinto, al la pastro aŭ al la parencoj kaj kiel?

Mi devis trifoje ripeti, sed ŝi nur levadis nekompreneme la ŝultrojn: – kio estas la celo? ŝi demandis pri ĉio.

Mi klarigis pri la honorigo al la mortinto: respekto al lia vivpasinteco.

– En la mortintoj estas nur hemiaj valoroj – ŝi respondis, – kiujn vi ne respektas, ĉar vi ilin forĵetas, ne konsiderinte, ke la mortinto, enterigita tiel, estas minacata per la terura sorto de la ŝajnmorto. Ĝuste vi ne respektas viajn mortintojn.

– Ni respektas ne la ĥemiajn valorojn – mi kriis,sed tion, ke li iam vivis, ke li estis homo, kiu laboris, amis kaj utilis al la aliaj!

– Vi faras denove aferojn, kiuj ne estas, kaj eĉ tion vi faras renverse. La laboron de la homo oni devas respekti dum lia vivo, kaj ni respektas ĝin tiel, ke ni ĝin rekompencas per bona nutraĵo, loĝejo, vesto kaj komforto, sed vi mem diris, ke ekzistas ĉe vi homoj, kiuj tre malbone vivas, kaj ĝuste tiuj vivas malbone, kiuj laboras plej multe. Do vi nek dum la vivo nek post la morto respektas la homon laŭ ĝia merito.

Mi vidis kreski inter nin terurajn abismojn, kiujn mi neniam povos trairi. Iom post iom ŝi metamorfozis antaŭ mi. Ankoraŭ hieraŭ min erarigis ŝia perfekta homa staturo ja beleco, dum nun mi komencis ŝin vidi moviĝanta aŭtomato. La bildo ŝanĝiĝis. Mi jam komprenis, ke mi havas interrilaton nur kun homaj korpoj, sed en tiuj ne troviĝas eĉ ero de homo. Plej ĝuste mi povus ilin nomi pensantaj objektoj. Kaj fine mi tute trakomprenis, ke Zolema kaj la ceteraj ne estas ia stranga speco de homoj, sed simple ne homoj. Ili estas io alia.

Nun eklumiĝis al mi, kie troviĝas la animo, kiun mi vane serĉis ĝis nun.

Nenie!

Nun mi ekkomprenis, ke la animo ja povas tute manki.

Sed tiaokaze kiuj, pli korekte kioj estas tiuj ĉirkaŭ mi? Kaj kio tamen subtenas ilian socion?

Mi demandis jam nur el scivolemo:

– Kial vi ne elektis pli virinan profesion?

– Ĉu ne tian mi faras? – ŝi diris mire. – Iam pro neceso, oni sendis min en la suĉinfan-edukejon, ĉar mankis sufiĉaj viraj laboristoj. Ankaŭ mi same levadis la litojn, la akvo-sitelojn, portis malpurajn vestaĵojn al la lavejo, frotpurigis, gladis, kiel la fortaj viroj, sed mi ne longe kapablis. Mi vizitis la kuraciston por konsilo. Li deklaris, ke mi ne estas taŭga por tio kaj mi devas serĉi virinan laboron. Tiam mi venis ĉi tien.

Dum Zolema parolis, ŝi malgrandiĝis antaŭ miaj okuloj al nekredebla distanco. Mi vidis du objektojn: Zoleman kaj la buŝmalferme gapantan kadavron, kiu ne plu havis okulojn. La du objektoj pli kaj pli kunfluis, kaj la diferenco neniiĝis.

Mi mallonge diris, ke mi jam lernis sufiĉe, mi ne bezonas pli, kaj mi foriris. Mi nek dankis ŝian instrulaboron, nek salutis ŝin adiaŭe, ili ja ne konas tion.

Sed el la pordo mi rerigardis. Zolema staris dorsturne, kaj ŝi daŭrigis sian laboron, kvazaŭ ŝi neniam estis min vidinta. En la momento, kiam ŝi plenumis al mi sian laboron, difinitan de la kazoo, nenio plu ligis ŝin al mi. Kvazaŭ mi neniam estus vivanta.

Homoj, kiuj laboras kune dum dek-dekkvin jaroj, povas vivi tiel unu apud la alia, ke eĉ sento de la plej malgranda ligilo ne elkreskas inter ili. Matene ili envenas sen saluto kaj eklaboras, tagmeze ili foriras kaj se iu, post dekdekkvin jaroj iras al alia posteno, same sen adiaŭo li malaperas el la vivo de la aliaj.

Min trafulmis la sento de terura senpovo. Mi estas vive enterigita inter la mortintoj, sur ĉi tiu insulo, kies atmosferon vane spiregas la vivsoifanta pulmo. Kaj ne estas rifuĝo. Mi sekiĝos ĉi tie sen aero kaj vivo, por ke fine oni min enportu ĉi tien kaj Zolema sen ia emocio eltranĉu miajn okulojn, kies rideto kaj larmoj signifis al ŝi nur fremdan, nekonatan ekzotaĵon kaj por ke poste mia kadavro pluiru en la trogo, ĝis oni distranĉos ĝin je eroj, kaj la ĥemiistoj kunmetu ilin al "uzeblaj" materioj sur la bazo de la "kazoo".

Kaj en Zolema eĉ tiam ne ekvibros unu sola rememoraĵo, ja eĉ iliaj gepatroj, prauloj estas nekonataj, fremdaj objektoj por ili, kiuj estas aŭ estis, sed ili ne eksentas eĉ eron de la ligilo.

La aero premegis min per terura pezo, mi preskaŭ sufokiĝis. Subite mi sentis kapturnon. De mia kolo la vestaĵon mi ŝiris per unu tiro. Mi ekŝanceliĝis.