Mi ekkapte apogiĝis al la pordfosto. Zolema sciis, ke mi estas ankoraŭ tie, sed ŝi eĉ ne pensis turniĝi. Ĉiu estas konvinkita, ke la alia faras ĝuste, kaj ĝis tiu ne ekparolas, neniu lin prizorgas.
La mondo turniĝis ĉirkaŭ mi, miaj piedoj senfortiĝis, miaj genuoj ekfleksiĝis. Mi ekkaptis seĝon, sed vane. Kune kun la seĝo mi teren-falis kaj sterniĝis sur la planko.
Pro la bruo Zolema turniĝis. Per unu saltpaŝo ŝi jam estis apud mi.
– Ĉu vi fartas malbone? – ŝi demandis.
– Ne! Lasu! mi krietis. – Lasu min sola! Forportu vin! Vi ĉiuj forportu vin! Lasu min putri sola.
Ŝi staris embarasite. Si ekiris reen, sed denove turniĝis kaj venis al mi. Poste vidante miajn larmojn kaj taŭzitajn trajtojn, ŝi ekparolis:
– Vi tamen fartas malbone. Kial vi diras la aferojn tiaj, kiaj ne estas? (Ili ne havas vorton por la mensogo.)
Post mallonga hezitado ŝi demetis per rapida gesto sian mantelon, elkuris kaj post kelkaj sekundoj revenis kun siaj du kunlaborantoj.
La unua transprenis ŝian laboron, ili ambaŭ min ekprenis, suprenlevis per tiom da delikateco, je kiom nenia animhava homo estus kapabla. Eĉ sian spiradon retenante ili portis min al la korto, kie jam staris aŭto, en kiun mi estis enmetita. Zolema sidis apud mi, ŝi malfermis sur mia brusto la vestaĵon, verŝis en mian buŝon ian freŝigan fluidaĵon, kaj ni ekveturis.
Post kelkaj minutoj ni haltis. Ekstere du viroj nin atendis kun portlito. Ili singarde min ellevis, kuŝigis sur la portliton kaj transportis al la tie atendanta speciala elektra tramvagono. Ĝi estis la speciala transportvagono por malsanuloj. Ili kuŝigis min sur mole risortita gum-lito, kaj la vagono ekiris, kion mi vidis nur tra la fenestroj, ĉar nenia bruo aŭdiĝis, kaj movon mi ne sentis.
Zolema apude starante kliniĝis super min, kovris min, zorgeme atentis pri ĉiu mia movo, kaj mi denove eklarmis. Mian brakon mi etendis al ŝi, mi volis ŝin brakumi, sed mia brako dumvoje refalis. Ja ĉio vana! Terura scio vidi ĉirkaŭe homojn kaj scii, ke ĉio estas trompiĝo. La amo ne estas amo, la boneco ne estas boneco, la korpoj interne estas malplenaj, kaj mi estas tute sola.
Min ekskuis senespera, furioza plorego, miaj larmoj flukovris mian vizaĝon.
Ŝi alportis vaton kaj sorbigis miajn larmojn. Poste ŝi malfermis ian kranon, el kiu venis freŝiga arbara odoro.
Post dek minutoj ni alvenis al la hospitalo. Ĉi tie mi jam estis atendata per portlito, oni min suprenportis per la lifto en iun ĉambron, kaj tie mi kuŝiĝis.
Al mi enpaŝis kuracisto. Zolema komunikis, de kie mi estas enportita, menciis, ke mi estas belohino kaj aldonis:
– Okaze de morto vi nepre sendu ankaŭ la diagnozon, ĉu la cerbo estas uzebla, aŭ ni devas ĝin forĵeti.
Si turniĝis kaj foriris. Neniam plu mi vidis ŝin.
Mi preskaŭ eksplodis pro ploremo, sed mi ne kuraĝis plori. Mi diris, ke min kaptis nur pasema sveno, sed mi jam sentas min tute sana kaj por pruvi tion, kolektinte mian tutan forton, mi ekstaris.
La kuracisto min esploris, englutigis kuleron de eksterordinare malbonodora oleo kaj transsendis min al la belohina sekcio, kie mi enlitiĝis.
OKA ĈAPITRO
La aŭtoron turmentas la nostalgio kaj amare li plendas al Zatamon. – Zatamon diras strangajn deklarojn pri lia patrio, sed la aŭtoro pruvas la pravecon de la eŭropa kulturo. – Zatamon parolas pri la behinoj, kiuj jam aspektas al la aŭtoro multe pli simpatiaj. – Li petas, ke oni enkonduku lin inter la behinojn.
Verŝajne mencii tute superfluas, ke mi preskaŭ neniom dormis. La trompiĝoj kaj la sopiro al la vivo plenigis min per granda doloro. Jam mateniĝis, kiam la elĉerpiĝo de mia forto min dronigis en dormon.
Min turmentis strangaj, konfuzaj sonĝoj. Mi ŝvebadis, apud mi, en la spaco, pendis grandaj, molaj globoj, kiuj ne havis pezon. Mi luktadis senĉese kun ia vorto, sed mi jam ne scias, kun kiu.
Mi vekiĝis posttagmeze malfrue. Mia hararo estis ŝvita,, taŭzita, mia litotolaĵo malsekega. Mi rapidis sub la duŝon, sed ankaŭ tio ne povis min trankviligi. Mi vestis min, kaj momente mi intencis eliri por iom aerumi mian kapon.
Sed ankaŭ pri tia mi rezignis. Jam la nura penso pri iliaj stratoj naŭzis min. Ĉu ne estas tute egale, ĉu mia karcero estas dudek kvadratmetroj aŭ kvindek kvadratkilometroj? Tiun aeron, kiun mia cerbo bezonas, mi ja ne trovas ĉi tie.
Mi reiris al mia ĉambro. Mi premis distrite la butonon de la manĝalportilo. El la muro elturniĝis la malgranda tablo, sur ĝi mia matenmanĝo.
Mi povis engluti nur kelkajn pecojn. La silento, la kunflua malpleno formuelis miajn nervojn. Mi saltleviĝis, tien-reen kuradis, poste laciĝinte falis sur la liton kaj ne plu sciis kion fari.
Tiam envenis Zatamon. Li estis la sola, kiu laŭofice devis interesiĝi pri ĉiu mia plendo (se mi povas entute uzi ĉi tie la vorton: "devo", antaŭ kiu mi povis montriĝi laŭ mia vera estado. Kaj vere, neniam mi bezonis elplendi mian animon tiel, kiel nun.
Kiam li envenis kaj eksidis sur la rando de mia lito, mi prenis lian manon kaj sen ia ajn kaŝemo eklarmis, petegante al li aŭskulti miajn vortojn.
Zatamon certigis, ke li jam kuracis multajn similajn malsanulojn kaj, kvankam lia sana organismo kompreneble ne povas travivi la simptomojn, sed laŭ la nuna stato de la kuraca scienco li sufiĉe konas tiujn kaj scias, ke la malsanuloj ĉi-okaze bezonas trankviligon pri la bonintenco de la kuracisto, ĉar en iliaj cerboj kreiĝas erar-ideoj. Li jam kuracis kelkajn behinojn, kiuj supozis eĉ pri la kuracisto kaziajn ecojn, iliajn cerbojn konfuzis la stranga kurento, kiun mi nomas timo kaj tia malsanulo faras fine tion, ke la aferojn li komunikas ne tiel, kiel ili estas.
– Tio estas tre stranga, kaj ĝis nun ne klarigita afero – li diris, – kion mi devas al vi ekspliki. La lingvo, – kiel ni scias, – servas por la spirita komuniko, kaj komuniki oni povas nur estantajn aferojn. Sed ili tiam forgesas, kial kreiĝis la lingvo, kaj ili provas ĝin uzi por la komuniko de neestantaj aferoj, simile, kiel se ili volus vidi per siaj oreloj aŭ lumigi per la balailo.
Vidante mian embarasan vizaĝon, li forte emfazis, ke tio jam vere okazis dum lia praktiko.
Sed min li ne bezonis admoni por sincereco. Min jam tute ne interesis, ĉu ili rigardas min behino. Malpli bona jam ne povas esti eĉ inter la frenezuloj. Mi ploris, forĵetante ĉiujn turmentajn katenojn kaj preskaŭ sufokinte pro plorsingulto, mi laŭtvoĉe eligis la ŝarĝon de mia animo.
– Ĉu do vi admonas min al sincereco, – mi diris, – vi, kiuj ne faris alion, ol igi min mensogi?! Sed mi vin certigas, ke tio jam finiĝis, kaj mi ne kaŝos plu mian animon!
Zatamon atendis per senŝanĝe rigidaj trajtoj, kaj mi, tute liberiĝinte, daŭrigis:
– Vi devas fine ekkoni mian veran internon! Kaj se fakte troviĝas en vi bonintenco nun, en ĉi tiu minuto ne haltigu min per stultaĵoj, sed provu min kompreni kaj helpi!
– Mi ĉion komprenas.
La varmaj vortoj sonis denove tute kontraste al lia rigida voĉo, sed por mi nun eĉ tia panero estis granda, liberiga donaco kaj malfermis en mi la pluvegon de la vortoj.
– Vi estas la sola homo, kiun interesas mia sorto, do toleru, ke mi eldiru ĉion, kio sur mi pezas. Verdire mi ne koleras vin, kaj tamen mi malamas vin, la hinojn, ĉar ili senigis min de ĉio! Ho, ne interrompu, ne diru, ke en la magazenoj ĉio estis je mia dispono. Kion vi forprenis, tio estas forprenata ne per mano, sed ĝuste per tio, ke oni tute ne tuŝas per mano la viktimon. Vi elpelis min el la vivo per la plej terura mortigilo, per la indiferenteco, kaj pro tio mi vian rason malamas. Tamen mi ne estas via malamiko, nur alispeca ol vi, kaj mi ne povas neniigi mian animon. Mi ne povas forgesi mian estinton, la amatan teron, kie mi edukiĝis, mi ne povas forgesi mian patrinon, mi ne povas forgesi la tutan vivon. Mi ne povas dekutimiĝi, ke mi estas homo, ke mi naskiĝis anglo, eŭropano, kaj mi sopiregas per ĉiu mia fibro reiri al mia patrio, al la kulturo!