Kiam mi iom trankviliĝis, mi povis mediti pri la sencoj de la antaŭaj vortoj kaj subite eklumis en mia cerbo, ke laŭ tio la behinoj eĉ ne povas esti aliaj, ol animhavaj homoj, kiujn la nekomprenemo de ĉi tiuj homaŭtomatoj ekskomunikis el inter si. Kiel eĉ povus esti alimaniere, ol, ke la frenezuloj rigardas la klaran pensadon cerbmalsano?
– Do, – mi diris kun interesiĝo, -kio estas la behineco?
– Ĝi estas cerbomalsano, bedaŭrinde ĝis nun ne kuracebla, de kiu provizore ni konas nur la kaŭzojn.
– Paroiu! Kio estas ĝia esenco?
– Por tio mi devas klarigi la naturan funkcion de la cerbo, direktatan de la kosmaj radioj de la Suno.
– Kaj kiel?
– Vi devas scii, ke la Suno eligas kosmajn radiojn kaj la cerbo funkcias kiel anteno kiu sub la influo de la radioj faras sian funkcion laŭ la celo de la vivo, kiun vi nomas "naturaj instinktoj". En la naturo ne ekzistas kontraŭdiroj, ĉar ĉio estanta evoluis per si mem dum miliardoj da jaroj kaj la elementoj de la grandega mekanismo, ĉiam frotante unu la alian, kunpoluriĝis. Do, la kosmaj radioj de la Suno induktas en la antenon de la cerbo la funkciojn de la natura vivo. Sed ni scias, ke la radioaparatoj kreas, laŭ sia grandeco, ankaŭ memvibradon. La tuboj vibrigas sin mem, kaj tiuj vibroj, sen la necesa ŝirmado, influas ankaŭ la antenon, kiu tiamaniere kaptas groteskajn ondojn: la aparato fajfas, knaras, bruas, ĉar ĝi kriadas sian propran voĉon. Ĉe malgrandaj aparatoj tio ne estas sentebla, same, kiel la malgranda cerbo de la bestoj ne konfuzas sin mem, sed ili elvivas sian naturan vivon. Jam ĉe la pli grandcerbaj bestoj kelkfoje manifestiĝas nervomalsano…
– Parolu pri la behinoj! – mi interrompis senpacience.
– La cerbojn de la behinoj influas tute ties memvibrado kaj ilia vivo direktiĝas ne laŭ la naturaj, sed laŭ la el interne venantaj, artefaritaj celoj. Tiuj ondoj de internaj fantasmagorioj renversas la vivon, kiu ofte neniigas sin mem. Ties kuracado estas ankoraŭ en eksperimenta stadio, ĉar oni devus elmeti la tutan cerbon, kio ankoraŭ estas tre danĝera operacio kaj ni ankoraŭ ne povis ĝin provi ĉe homo. Tiel ni provizore ne povas helpi al la malfeliĉuloj, ni nur lasas ilin vivi inter si kaj zorgas pri iliaj vivbezonoj.
Dum liaj vortoj mi ne povis reteni mian rideton. Antaŭ miaj vidantaj okuloj rolaĉis senpova, blinda hometo kaj emfaze klarigis, kio povas kaŭzi la manion de la lumo kaj de la koloroj kaj kiel ĝi estas kuracebla.
– Kaj tamen kion faras la behinoj?
– Neestantajn aferojn. La lingvo taŭgas nur komuniki estantajn, do mi eĉ ne povas diri ilian esencon, sed tiom mi certe povas aserti, ke iliaj agoj tre similas al tiuj de viaj patrianoj. Ekzemple iu farbis sian ŝuon, kvazaŭ la farbo pliigus la utilecon de la ŝuo, dum kontraŭe: ĝi plenŝtopas la kapilarojn de la materialo kaj la piedo ne povas aerumi. Ankaŭ la vestojn ili ne surmetas en la formo, kiel nia fabriko produktis, sed ili transformas tiujn, ĉiu aliel, per multa, sencela laboro.
La antaŭa scienca grandeco de Zatamon ŝrumpis por mi ĝis nulo. Mi tute ne plu atentis liajn vortojn; min interesis nur tio, kiel mi povus eniri inter la behinojn, por larmokule premi la manojn de miaj malfeliĉaj, ekskomunikitaj, animhavaj homfratoj.
– Kie estas la behinoj? – mi demandis.
Li rakontis, ke ili vivas malantaŭ la hospitalo sur grandetenda teritorio, kiu estas ĉirkaŭata de muro. Inter la muroj ili loĝas en normalaj loĝejoj. Pri ilia vestaĵo zorgas la hinoj, sed cetere ili vivas tute laŭ siaj "maniaj" kutimoj, ĉar la hinoj en nenio sin intermiksas, krom se ili interbatiĝas. Antaŭe la hinoj eĉ en tia okazo ne intervenis, sed la interbatadoj pliakriĝis, kaj tio necesigis la aranĝon. Sed la behinoj ne nur eltenas sian societon reciproke, sed ili eĉ ne povus vivi ĉi tie, ekstere. La internigo ne estas puno, kiun la hinoj ja ne konas, nur apartigo, dezirita de ambaŭ homnaturoj.
– Kiel mi povas iri inter ilin? – mi demandis.
Mia peto iom surprizis Zatamonon, kaj zorgeme li atentigis min pri la "frenezaĵoj", al kiuj oni estas elmetita inter la "maniuloj" kaj kiujn normala cerbo ne eltenas. Li rimarkis, ke oni kutimas enporti iun nur en okazo de grava cerbmalsano, kaj verŝajne estus pli rekomendinde provi provizore aliajn kuracmanierojn. Eble ankoraŭ "ekzistas espero".
Mi deklaris, ke mi sentas min mem en tute "senespera" stato kaj postulis, ke mi estu portota inter la behinojn.
– Mi devas vin atentigi ankoraŭ pri unu afero, – li diris. Kiu eniras, tiu devas pasigi interne sesmonatan provtempon, ĉar povas ekzisti homo, kiu – pro la strangaĵoj – kredas, ke li tamen ne apartenas al ili, sed malgraŭe, post iom da tempo, li rekonas inter ili sin mem. Se antaŭ la ĝusta tempo ni ellasus tian homon, ĉi tie, ekstere neniam li alkutimiĝus.
Mi trankviligis lin, ke mi timas nenion, post kio li konsentis, ke se eblas, morgaŭ li enportos min al la behinkolonio, li nur devas antaŭe detale trastudi la simptomojn de mia malsano.
Li alportis injektilon, suĉis sangon el mia brako, kelkajn miajn harfadenojn li detondis kaj foriris.
Kaj mi denove pasigis sendorme la nokton, sed nun jam pro ĝojo. Antaŭ mia animo, sekiĝinta en la dezerta lando de la hinoj, pli kaj pli ruĝe ekkrepuskis la espero de la delonge ne gustumita, varma, kolorplena homa vivo.
Ho, se tiam mi estus konjektinta la sekvojn!
NAŬA ĈAPITRO
Ĉi tie ni venas al la plej malfacilaj tagoj de la aventurplena vojaĝo de l'aŭtoro, kiujn li pasigis inter la behinoj. – Ĉi tiu ĉapitro pritraktas la strangaĵojn de la unua tago.
La sekvantan tagon denove min vizitis Zatamon kaj diris, ke la afero detale estis pritraktita: li petis la opinion de la savista kuracisto, demandesploris Zoleman kaj laŭ la rezulto de tio ĉi ne estas malhelpo, ke mi eniru inter la behinojn.
Liaj vortoj min iom surprizis, kaj mi rimarkis, ke mi miras pri tia severeco. La hinoj ja ne kutimas influi la individuajn decidojn, kaj ĉiu homo faras laŭ sia opinio.
Zatamon diris, ke ĉi tio estas la sola deziro, kiu ne estas plenumebla laŭ la volo de la individuo, ĉar, – laŭ liaj vortoj, – ekzistas cerbomalsanuloj, kiuj pro manio imagas sin behinoj, kvankam la malsano estas nur "simpla" paranojo, kiu estas kuracebla, kaj ilia opinio ne estas alia, ol la ordinara fiksa ideo, kiam la malsanulo ekzemple kredas, ke li estas el vitro, aŭ imaĝas sin korktirilo. Tiujn "pli facilajn" okazojn oni devas reteni al la grandaj perturboj de la behina vivo, kaj ĝuste pro la gravaj sekvoj de tiu decido ili esploris miajn simptomojn tiom detale.
Liaj vortoj denove igis min rideti, kaj mi certigis, ke mi ĉion eltenos.
Nun li stariĝis, kaj ni ekiris.
Ni trairis la parkon, kaj post mallonga tempo ni staris antaŭ alta muro.
Ĉe la pordo ni devis sonorigi. Jen, estis la unua pordo, sur kiu mi vidis seruron. Je mia demando li klarigis, ke inter la behinoj okazas multaj strangaj aferoj. Ili uzas la objektojn por aliaj celoj, ol tiuj estas farataj. Ili ofte postulas superfluajn aferojn, kaj se la postulon oni rifuzas la vizaĝo de la behino strange deformiĝas, lia voĉo similiĝas al tiu de la meleagro, li kriadas, eĉ, se oni staras al li tute proksime; ili superflue rompas rompeblajn objektojn, ankoraŭ pli, ili ofte ekbatas iun, kvankam neniu petis tion. Verŝajne tio signifas pli gravan stadion de la malsano. Tial sur tiu pordo estas bezonata tiu stranga mekanismo, kies eco estas, ke nur per konvena instrumento ĝi estas venigebla en malfermeblan staton.
Kaj kiam la pordo malfermiĝis, li prenis la ŝlosilon el la manoj de la pordisto kaj klarigis ĝian funkcion, rimarkante, ke ĝin planis la inĝeniera sekcio de la hospitalo.
Ĝi estis la plej simpla pordega ŝlosilo kun glata ŝlosilflugilo. Ĉe ni malŝlosus tiun pordon eĉ la plej mallerta ŝtelisto.
Mi aŭskultis la vortojn kaŝride, kaj ĝojplene mi atendis la renkontiĝon kun la unua behino.