Ho, se tiutempe mi estus sciinta, ke tute male: mi venas en la plej teruran frenezulejon de la mondo; ke en mia vivo sekvas ĉapitro, pri kiu la nura rememoro kunpremas mian koron!
Ni enpaŝis kaj venis al longa koridoro. Apud fenestro staris homo en kompatinda vestaĵo. Sur lia vesto faŭkis grandaj truoj, kaj kelkaj partoj pendis de li ĉifone. Ee mia elveno li rigardis min per kuntiritaj brovoj.
– Ĉu vi vidas, diris Zatamon, – sur lia kapo estas longa tranĉo.
Mi ektime alrigardis, sed mi vidis nur la meze diskombitan frizaĵon, kiu igis min ĝoji. Unua signo de homa anima kulturo!
Li kondukis min en ĉambron, en kiu staris lito, tablo, seĝo kaj ŝranko. Plejparte konstruitaj en la muro. Poste li lasis min sola.
Ĉirkaŭrigardante mia unua ekvido estis, ke kvankam la loĝejo estis sufiĉe normala, tamen ĉiu objekto estis en multe pli eluzita stato ol ĉe la hinoj. Eĉ pli, sur kelkaj mebloj mi konjektis malkovri la postsignojn de intenca difektado.
Precipe mizera estis la stato de iu elektra kuirforno. Ĝiaj lamenoj estis dense truitaj, la kroĉiloj rompiĝintaj, la duono de unu piedo mankis kaj estis apogita per brikoj.
Sed nun ĉio ĉi ne interesis min. Mi volis ekkoni mian novan patrion.
Mi eliris al la korto. Mi vidis antaŭ mi grandan teritorion, kiu estis borderita parte per muroj, parte per konstruaĵo. Ĝia fino apenaŭ estis videbla. Iuloke en la fono leviĝis monteto, surkreskita de arbustoj. Bela, suna vetero estis, multaj homoj promenadis. Ĉi tie mi vidis unuafoje homojn en grupoj. Ilia vesto estis same en pli-malpli ĉifona stato, kion mi tiam atribuis al la malzorgemo de la hinoj, kaj mi tiom pli simpatiis kun la behinoj.
Sub arbo iu homo starigis akvoglasojn sur la tablo, li verŝis pli-malpli da akvo en ilin kaj ekfrapadis sur ili kanton. La ceteraj ĉirkaŭstaris, kelkaj kantadis kaj – ridis!
Post la terura dezerto tio signifis al mi veran refreŝiĝon. Mi alkuris preskaŭ flugante pro ĝojo. Do, tamen!
Mi elektis la unuan.
– Mi estas Gulivero, – mi diris ridetante, liberiĝinte, kaj mi etendis al li mian manon.
Li seriozmiene turniĝis al mi.
– Pricc-prucc – li diris, kaj sian montrofingron li metis sur sian nazon.
Tiajn vortojn mi ne konis, kaj ili tute ne povis troviĝi en la hina vortaro, kie nek la litero "r" ekzistas, nek du konsonantoj sekvas unu la alian. Kaj tiu movo per ia montrofingro!
Malvarmo trakuris mian dorson. Eble li tamen estas frenezulo? Kvankam li aspektis antaŭe tiom normala! Kion nun fari? Se mi forkuros, eble li furioziĝos.
Vidante mian embarason li ekridegis.
La histeria ridego frostigis la sangon en miaj rejnoj, kaj mi rigardis tremante al la pordo, kiu neŝanĝeble malfermiĝis malantaŭ mi.
En mia embaraso mi serĉis ian pretekson por lin trankviligi. Ian kaŭzon, kial mi lin alparolis.
– Mi volis nur demandi, – mi diris, – kiam kaj kie ni manĝos?
Sur liaj lipoj subite frostiĝis la rido, kaj li tuj turnis al mi la dorson. Ankaŭ la ceteraj malestime forturniĝis.
Uzante la momenton, mi rapide malaperis. Dum kelka tempo mi rigardis ĉiudirekte kaj serĉis okazon alparoli pli normalan homon, ĉar mi nepre volis ekkoni mian strangan medion. En mi mem mi grave riproĉis Zatamonon, ke oni min enportis sen ia informo. Tamen mi konsentis, ke se ĉi tie ja vivas animhavaj homoj, la hinoj certe ne povis min ĝuste informi.
Mi vidis, ke mi povas min konfidi nur al mia propra povo. Mi nepre devis ion ekscii pri ili.
Iu sidis sur benko kaj legis libron. Post mallonga hezito mi lin alparolis:
– Ĉu mi ĝenas vin per mia demando?
Tiu metinte sian fingron sur la nazon, diris:
– Pricc-prucc – kaj ridetis.
Do, ankaŭ ĉi tiu! Miaj genuoj kunfrapiĝis pro angoro. Mi staris senkonsile.
Sur liaj lipoj frostiĝis la rideto, kaj li turnis al mi la dorson.
Sed mi nepre devis paroli kun ili, mi ja nenion sciis kaj estis en la plej granda necerteco.
– Mi estis ĵus enportita – mi diris petante, – mi estas senspertulo. Mi petas, respondu al mi. Kial vi diras priccprucc kaj forturniĝas?
Tiu subite moliĝante turniĝis al mi.
– Ho! Mi ne sciis. Tiam la okazo estas ja alia. Mi komprenas. Do, mi instruos vin. Pricc-prucc estas belki.
– Kio? – mi demandis embarase.
– Belki, – li respondis senhezite, dum mi ŝtele rigardis kiel rifuĝi, – vi ja ne komprenas tion, ĉar vi ne scias, kio estas la ketni.
– Ketni?
– Ketni. Se oni diras, pricc-prucc, vi devas rediri tion kaj meti vian fingron sur vian nazon, kaj tio estas la belki, Kaj la belki estas ketni. Se vi ne faras tion, vi ne kondutas ketni-maniere, kaj oni kompreneble enoos pro vi.
– Enoos?
– Nature! Ĉu oni tute ne enous, se iu kondutas ne laŭ ketnia maniero? Kiel vi imagas?!
– Nature, nature – mi diris trankviligante – kaj kio estas tio?
– Jes. Ankaŭ pri tio vi ne scias. Do, kiam mi rerigardis en la libron, per tio mi montris, ke mi interne enoas pro vi. Atentu, ĉar vi eĉ riskas, ke vi estos batata, se vi ne estas ketnia homo.
– Se mi ne diras "pricc-prucc"?
– Nature! Kial vi miras? Ĉu ne memkomprenebla?
– Kaj se mi diras "pricc-prucc"?
– Tiam oni ridetas kaj gratas vian postaĵon, post kio vi regratas lian. Tio signifas, ke vi ambaŭ ne enoas unu pro la alia, kaj vi ambaŭ estas ketniaj homoj.
– Tio ja estas kretenaĵo! – mi diris ekkolere.
Li kuntiris siajn brovojn.
– Mi vin admonas ne paroli tiel pri la ketnio, ĉar vi estos elmetita al la plej grava enoo. Mi scias, ke vi estas ĵusveninto, sed ellernu la ketnion, kiu levas nin super la eksteran bivag-amason.
– Bivago?
– Bivago. Ĉar ili kondutas kiel bivag. Se ni belki-as al ili, ili ne priatentas. Eĉ se ni gratas ilian postaĵon, ili nur gapas idiote. Ili tute ne havas koncepton pri la ketni.
Nun li gratis mian postaĵon, kaj mi devis regrati lian! Por ke mi pruvu mian sanan cerbon!
La Leganto verŝajne koleretas pro la multaj behinaj vortoj kaj akuzas min pri neglektemo, aŭ eble pri gravmiena fanfaronemo, ĉar mi ne diras ilin en angla traduko. Do, mi jam komence devas deklari, ke la netradukitaj vortoj konformas al nenia vorto en la angla lingvo. Ili ĉiuj reprezentas tiajn specialajn maniojn, kiuj estas tradukeblaj al nenia kulturlingvo, ĉar tiuj konceptoj ĉe ni absolute ne ekzistas.
Por klarigo imagu la Leganto, ke iu pikas sian fingron per pinglo, forsvingas ĝin kaj ŝovas en sian buŝon. Tiu movo havas ordinaran anglan nomon: doloro. Sed se iu sen iu ajn normala kaŭzo metas sian fingron sur sian nazon kaj tion nomas belki, kiel mi traduku tion al la lingvo de la sancerbaj civitanoj de mia patrio?
Nun alia homo proksimiĝis al la benko. Stranga figuro estis la kompatindulo. Desuper liaj genuoj, ligite per ĉenoj, pendis du pezaj kupraj kuboj, kiuj ĉiupaŝe dolorige frapiĝis al liaj kruroj, pro kio li paŝadis nur tre malrapide. Mi kompatis la malfeliĉulon.
Mia konatulo subite saltleviĝis, sian dekstran piedon kaptis per sia mano kaj dolormiene vekriis: vake! vake!
Tiu haltis, kun senlime serioza grimaco ekskuis la kuprajn kubojn sur la gamboj kaj diris afable ridetante:
– Kiel via nazo kreskas, kaleb?
– Vake, daŭre.
El ĉi tio mi vidis, ke la ekkapto de la piedo kaj la vake estis ne esprimo de doloro, sed ia nova frenezaĵo. Sed por ke oni ne rigardu min bivag, ankaŭ mi saltleviĝis, kaj metante mian fingron sur mian nazon mi diris:
– Pricc-prucc.
Responde mi ricevis profunde riproĉan rigardon. Mia konatulo ekpugnis mian kokson kun tima embaraso, post kio, eĉ pli embarasite, mi ekgratis la postaĵon de la kuprokubulo.
La kuprokubulo malestime trarigardis min de la kapo ĝis la plando kaj intencis pluiri, sed mia konatulo saltis antaŭ lin, kaj metinte sian dekstran manplaton sur sian kapon petegante klarigis: