– Punon? – mi diris konsternite. – Do, al kiu mi volis malutili? Ĉu ne mi volis nur plifaciligi por vi la vivon? Mi volis liberigi vin de la idiotaĵoj, kiuj superflue malfaciligas la vivon, kaj ĉu vi eĉ enoas pro mi?
– Ne plu diru idiotaĵojn! – li kriis kun fajrerantaj okuloj.
Mi ektimis. Anstataŭ ke ili dankus la helpon, ili eĉ persekutas tiun, kies sana vido volas plibonigi iliajn vivojn. Ion tian fakte povas fari nur frenezuloj.
Ĝenerala kutimo estis inter ili, ke ili postulis unu de la alia ne la bonecon kaj moralecon, sed kelkajn devigajn mensogojn. La neo de la materiala ekzisto de la kuprokubo estis pli grava devo, ol tio, ke neniu mortpafu la apude starantan homon.
Do, mi konsilas al ĉiu, kiu venos inter la behinojn, ke li neniokaze provu esti bona kaj helpema, ĉar ilia plej karakteriza trajto estas, ke ili facile ekkaptas la gorĝon de la sancerbulo.
Do, mi preferis cedi kaj li daŭrigis:
– Prefere vi danku, ke via bona sorto vin kondukis al mi. La aliaj jam delonge estus vin portantaj al la betiko. Sed mi ne volas pri vi supozi malbonvolon, kaj malgraŭ viaj akraj atakoj ankoraŭ nun mi emas kredi, ke vi pliboniĝos per la ellerno de la ketni, ĉar vi nun ne konscias pri la terureco de viaj vortoj. Nu, pricc-prucc.
– Pricc-prncc – mi diris, metante mian fingron sur mian nazon, pro kio li evidente ĝojis. Ni reciproke gratis la postaĵon unu de la alia, kaj mi forrapidis.
La Leganto verŝajne rimarkis, ke mi uzis jam tiajn vortojn, kiuj ne ekzistas en la hina lingvo, kiel la bon- kaj malbonintenco, puno, rido, ĝojo, ktp. Tiuj estis ankaŭ por mi tute novaj, sed la sencon mi eltrovis el la frazoj, kaj mi donas ilin en angla traduko. Mi komunikas nur tiujn vortojn en siaj originalaj formoj, kiuj signifas reale neekzistantajn aferojn, do en lingvo, farita de la prudento, ne povas ekzisti vorto pri tiuj.
Mi intencis atente ĉirkaŭstudadi mian novan patrion, do mi ekiris al la korto.
Post la longa, "L"-forma konstruaĵo, mi vidis kelkajn grenej-similajn konstruaĵojn, pri kies destino ankoraŭ mi nenion sciis, sed tiom mi jam vidis, ke ili troviĝas en tre neglektita stato. Mi pensis, ke la behinoj ne scias konstrui.
Tiom pli mi estis surprizita, kiam malantaŭ tia domo mi vidis masonistan trabaron, kiu kovris sufiĉe bone aspektantan, konstruatan domon.
Sed la vera surpriziĝo sekvis nur nun.
Unu angulo de la konstruaĵo trans la trabaro jam estis preta, kaj la alia grupo de la laboristoj ĝin detruadis per hakpioĉoj!
Mi ne komprenis la interrilaton kaj, preninte al mi kuraĝon, demandis iun laboriston por kia celo servas la konstruaĵo.
Li respondis, ke ĝi estos loĝejo por la behinoj.
– Kial do vi detruas la pretan parton?
Por ke ni ne estu senloĝejaj.
Mi gapis pro mirego. Plurfoje mi ripetis la demandon, sed li respondis ĉiam, ke la konstruita domo devas esti detruata, ĉar, se ĝi restus staranta, la homoj estus senloĝaj.
– Mi tute ne komprenas – deklaris mi fine.
– Mirinde – li respondis suspekteme esplorante mian vizaĝon. – Ĝi ja estas klara eĉ por la lasta skatolskuanto.
– Skatolskuanto? Kio estas tio?
La masonisto nun demetis la hakpioĉon kaj faris unu paŝon al mi.
– Ĉu eĉ tion vi ne komprenas? – kaj en liaj okuloj ekbriletis stranga lumo.
Mia tuta korpo frostotremis.
– Sed jes… nature… mi balbutis teruriĝante, kaj subite mi turniĝis kaj forkuris. Feliĉe, la malsanulo min ne sekvis.
Nun jam senhalte mi rapidis en mian ĉambron, sed eĉ tie mi na sentis min sekura, ĉar ĝi ne havis seruron sur la pordo.
Mi lasis la pordon malferme, por ke mi bone vidu la preterirantojn. Mi timis ĉion, kio sekvos, sed mi volis vidi ĉion por ke mi laŭeble restu malproksime de ili kaj sen skandaloj ellernu tiom, kiom estas necesa por eviti la insultojn.
Kiam mi kaŝe sidis en mia ĉambro, post kelkaj minutoj en la muro per si mem dekliniĝis malgranda tablo, kaj post tio tra la klappordo oni ŝovis sur ĝin pladon da manĝaĵo, kaj poste la pordo denove fermiĝis.
Do, la problemo de la manĝaĵo feliĉe solviĝis dank' al la ĉionzorgaj hinoj, kaj mi bonapetite ekmanĝis. Ĉi tie mi ja vane demandus, ĉiuj estus konsternite forturniĝintaj aŭdante pri la "spiritualaĵo", kaj mi eble mortus de malsato pro la "ketni".
Post kelkaj minutoj preteriris virino sur la koridoro. Ŝi haltis antaŭ la malfermita pordo kaj ĵetis al mi rigardon. Ŝi tenis poŝtukon antaŭ sia buŝo (mi tiam ankoraŭ pensis, ke ŝia dento doloras), sed ankaŭ tiel mi rimarkis, ke ŝi ridetas.
Sed ĉio ĉi daŭris nur unu momenton, ĉar kiam ŝia rigardo trafis la manĝaĵon, ŝi ekkriis, svenis kaj terenfalis.
Mi saltleviĝis por helpi ŝin, sed jam aliaj, ekscitite demandis unu la alian, kio okazis, kaj kiam unu el ili ekvidis sur mia tablo la manĝaĵon kaj en mia mano la kuleron, li kriegis al mi kun furioza mieno:
– Se vi spiritualaĵas, fermu la pordon, vi bivag!
– Oni devus eltranĉi la pulmon de tia ulo! – diris la alia.
El ie aŭdiĝis mallaŭta grumblo:
– Lamik…
La sango frostiĝis en miaj vejnoj. Jen la vorto, pro kiu mi devas tuj piki, nur mi ne scias kial. Miaj fingroj hezite manipulis per la tranĉilo.
Ekstere murmuro de konsterniĝo. Oni serĉis la grumblanton kaj rigardis min, kion mi faros.
– Tion oni tamen ne rajtas diri – ekparolis unu.
– Li rajtas diri, kion li volas – diris la alia.
– Ne rajtas.
– Rajtas!
– Kiu diris lamik?
– Vin ne koncernas la afero! – kaj li turniĝis al mi:
– Kia beha vi estas: kona aŭ kemon?
La mondo turniĝis antaŭ mi, kaj mi sciis nur, ke mi ion devas respondi por eviti la danĝeron, ĉar ĉi tie ĉio dependas de la vortoj.
– Kona – mi diris aŭdace.
La vorto faris miraklon. La situacio tuj aliformiĝis. La amaso, kiu ĝis nun senescepte volis min formanĝi, disiĝis en du partojn. Unu parto intencis tuj disŝiri min, la alia parto, sub la gvido de la antaŭa demandanto, staris antaŭ mia pordo kaj klopodis ilin repuŝi. Sovaĝa blekado ekmuĝis, kaj baldaŭ eksplodis akra interbatado.
Mi pensis pri la svene kuŝanta virino, pri kiu ĉiuj forgesis. Mi petis ilin krie, ke ili ne tretu ŝin morta, sed ŝi malpli forgesis pri si mem, ĉar ricevinte la unuan piedbaton ŝi interrompis sian svenon kaj forkuris, kio min ne malpli surprizis, ol ĉiuj ĝisnunaj strangaĵoj.
Kaj sur la koridoro ĉiam pli kaj pli multaj miksiĝis en la batalon. Iu el miaj defendantoj tiel puŝiĝis al la pordo, ke ĝi klakante elŝiriĝis el siaj ĉarniroj, la vitrotabuloj tintante defalis, mi estis premita en angulon, kaj eĉ helpon mi ne povis voki, ĉar eble ĝuste per tio mi ofendas ian anebaon, aŭ similan. Verdire mi pleje deziris, ke ambaŭ partioj ekstermu unu la alian ĝis la lasta frenezulo, sed almenaŭ tiuj pereu, kiuj min volas bati.
Mia ĉi lasta deziro feliĉe plenumiĝis, ĉar post ĉirkaŭ kvinminuta vivriska batalo miaj atakantoj venkite forkuris kun sovaĝa hurlado.
Mia defendanto spiregante envenis al mi, sed vidante la manĝaĵon sur la tablo, li ruĝiĝante forturniĝis.
– Kvari, kvari – li diris, kaj elirante li provis fermi la pordon, pro kio ĝi simple elĉarniriĝis kaj disfalis.
Nun mi, kaptite de subita ideo, ĵetis la litkovrilon sur mian manĝaĵon, kio fakte subite solvis la situacion. Mia vizitanto afable ridetante revenis kaj metante sian fingron sur sian nazon, spiregadis varman pricc-pruccon kaj post reciproka grato de niaj postaĵoj, estiĝis inter ni tre amika humoro.
Mi havis definitive la senton, kiel dum sorĉista prezentado, kiam la sorĉisto diras: "hokus-pokus", kaj el la cilindra ĉapelo elflugas kolombo. La spektanto nur ne scias, kiaspeca rilato estas inter la hokus-pokus kaj la kolombo.
Malgraŭ la konfuza situacio mi klopodis konduti laŭ ĝentilhoma maniero. Kelkvorte mi pardonpetis, ke mi ne povas esprimi la agrablan senton pro liaj agoj, sed sincere konfesante mi estas fremdulo, kaj en la hina lingvo al tio ne troviĝas esprimo.