Выбрать главу

Nur poste mi ekkomprenis, kian danĝeron povus kaŭzi mia sincereco, ĉar per tio mi konfesis ja tion, ke mi tute ne havas ideon pri la esenco de la kona, kaj mi tamen deklaris min kona antaŭ kelkaj minutoj.

Sed la behina kolonio estas la patrio de la surprizoj.

Nome, mia vizitanto anstataŭ riproĉo, per gaja rideto esprimis sian ĝojon, ke mi jam komence konfesis min kona, kio pruvas, ke mi tuj trasentis la boeton, kiun la kona donas.

Mi jam nun anticipas, ke pri la esenco de la boeto, mi neniam akiris ian ajn konon, same, kiel ili mem. Kio ĝi estas, neniu scias, ili nur diskutas, ĉu la kona, aŭ la kemon donas la veran boeton. Ĉirkaŭ tiu problemo elformiĝis la du partioj, aŭ mi ne scias, kiel nomeblaj grupoj, kiuj senĉese kverelas.

Mia nova konatulo klarigis, kiel oni nomas tiun senton, kiun ni havas, kiam nia malamiko kuŝas sur la tero aŭ kiam nin maljuste batas plifortulo; kion ni sentas kontraŭ tiuj, kiuj batalas kune kun ni, kian senton vekas la ekvido de la spiritualaĵo aŭ kion ni sentas kontraŭ betiko aŭ bivago.

Tiamaniere mi multon lernis, kiel ekzemple la vortojn ĝojo, ĉagreno, danko, gloro, malvenko, konsterniĝo, respekto, ktp. Mi komprenis, ke la kvari signifas specon de pardono, ketni estas vivregulo, kave estas simila al honto, sed ankaŭ tiuj ne tute konformas al la traduko kaj la ceteraj absolute ne havas respondaĵojn en la angla lingvo. Kion signifas la vake, elak, betik, bilev, lamik, borema, boeto, bivag, tion mi nek tiam, nek poste eksciis, vane mi demandadis. Ankaŭ ili tute ne sciis, nur klarigadis, ke ekzemple malrespekti la anebaojn estas malpermesata, ke oni devas humile konduti kontraŭ la betikoj, sed pri la esenco neniu sciis ion kaj eĉ demandi estis maldeca, ĉar tiam oni rigardis min suspekte.

Ĝuste tio karakterizas iliajn vortojn, ke oni ne nur ne rajtas pridubi ilian verecon, sed eĉ pripensi estas malpermesite. Oni devas nur kredi, sed ili ofte eĉ ne diras, kion kredi, nur kredi.

La situacio forte rememorigis min pri niaj frenezulejoj, kie oni same sentas la ĝojon, dankemon, amon, malamon respekton, sed unu ĝojas, se li blupentras sian nazon, alia adoras anserplumon, alia indigne atakas la trian, se tiu ne volas trifoje kliniĝi antaŭ la akvokrano kaj diri "abrakadabra", sed se tiu diras la abrakadabron, li ricevas mankison.

Kaj tiaspecaj abrakadabroj ĉi tie troviĝis multegaj, ekzemple la vorto "kona" mem.

Nome, mia defendanto, kiu cetere nomiĝis Zemoki, trankviligis min, ke mi ne timu, kaj se mi estas ie ajn minacata de atako, mi nur ekkriu: "vake kona!", post kio multaj, apartenantaj al la kona, venos min helpi, kiuj ĉiuj estas bravaj kaj heroaj behinoj, dum la partianoj de la kemono estas aĉuloj, kiuj malamas la konaanojn, sed li ne povis diri kial. Li diris nur, ke la kemonanoj kredas, ke la kemono donas la veran boeton, kvankan estas ĝenerale sciata, ke ekster la kona eĉ paroli oni ne povas pri vera boeto. Ĉiuj erarvagadas, kiuj ne rekonas tion. Tial mi devas malami la kemonanojn.

Poste, per neatendita ŝanĝo, mi ricevis la instrukcion, se mi ekvidos cirklon desegnitan sur la muro, mi forgratu ĝin, kaj al ĉiu loko mi klopodu desegni kvadraton. Cetere, se iu kiu desegnas kvadratojn sur la muroj, estas atakata de la kemonanoj, mi ne hezitu tuj helpi al li, ĉar ni devas kunlabori por la defendo de la kvadrato kaj, se necese, eĉ nian vivon oferi por la anebaoj.

Mia nova amiko adiaŭis per varma pricc-prucc, kaj mi intencis iome refreŝigi mian konfuzitan kapon.

Mi malfermis la fenestron, poste mi volis varmigi mian malvarmiĝintan manĝaĵon, kiu estis vera problemo, ĉar la kaduka elektra kuirforno ne volis funkcii.

Sur ĝia rompiĝinta kroĉilo mi sukcesis tiom riparadi per mia poŝtranĉilo, ĝis fine ĝi emis varmigi, sed tiam ĝiaj rompiĝintaj piedoj kolapsis. Fine mi laŭcirkonstance sukcesis ilin apogi; mi varmigis mian vespermanĝon (la pordon mi kurtenis per la litkovrilo), kaj, konsiderante la kondiĉojn, mi bonapetite satiĝis. Feliĉe, tiam mi ankoraŭ ne sciis, kiel mia kuirforno fariĝis tiom kaduka.

La Leganto eble trovas amuza la idiotaĵojn apenaŭ kredeblajn en Eŭropo. Eĉ ĉe ni ofte okazas, ke la frenezulo formanĝas sian poŝtukon, aŭ sin imagas kazea kuko, aŭ malpaciĝas kun la alia, ĉar tiu ne kredas, ke la kolbaso estas reĝa sceptro, tamen, ĉe ni eĉ inter la frenezuloj ne estas imageble, ke por neekzistantaj aferoj ili per pena cerbolaboro faru sensencajn vortojn, pro kiuj, kaj pro sensencaj geometriaj figuroj, la tuta frenezulejo pereigus kaj ekstermus unu la alian.

Do, la Leganto plenrajte povas dubi pri mia verdiremo kaj supozi, ke eble mi aŭdacas por facila efekto kolorigi mian vojaĝ-priskribon per aferoj, kiuj eble ne tute konformas al la vero, laŭ la metodo de kelkaj vojaĝantoj, kiuj por fanfaroni per siaj geografiaj kaj etnografiaj konoj kaj fidante je la malfacila kontrolebleco de siaj rakontoj, ofte trouzas la kredemon de la legantaro. Mi timas, ke la dubo de la Leganto eĉ kreskas dum la sekvontaĵoj; tial mi deklaras, ke mi multfoje trarigardis miajn vojaĝnotojn, kaj mi skribis en mian libron prefere pli malmulte ol kiom estis la efektiva vero.

Sed tio estas certa, ke post la vesperiĝo de la unua tago mi ĝemante rememoris pri la "teruraĵoj" dum la "stagnanta" vivo inter la hinoj. Mi estis soifa je okazoj, nu, mi do ricevis ilin, mi nur povu elteni per nervoj!

DEKA ĈAPITRO

La aŭtoro aliĝas al la konao, kies signifo ankoraŭ ne estas klara al li. – Lia spiritualaĵo estas perforte forprenata. – Li ricevas strangan postenon. – La groteska teorio de la behinoj pri la nutreco de la ŝtoneroj. – Ni ekscias la signifon de la vorto "lamik". – La strangaj ekonomiaj opinioj de la behinoj. – La fendologio.

Post kelkaj tagoj Zemoki enpaŝis en mian ĉambron kun mieno radianta de la ĝojo kaj tutkore gratante mian postaĵon li sciigis, ke min trafos granda ĝojo. Je miaj ekscititaj kaj ĝojplenaj demandoj mi ricevis la respondon, ke mi estas akceptita en la konao.

La respondo min iome malvarmigis; malcerte mi demandadis pri ĝia praktika valoro, sed mi ricevis denove la respondon, ke esti konaano estas granda feliĉo, ĉar tio donas la veran boeton. Kaj al la demando, kio estas la boeto, li respondis, ke la akiro de la boeto estas ĝojo kaj feliĉo.

Do, per tio mi denove ne iĝis pli saĝa, kaj anstataŭ feliĉo mi sentis konfuzon, sed tion mi ne kuraĝis tre laŭte publikigi. Jam nun mi rimarkas, ke la boeto estas same senenhava vorto, kiel la ketni: ia ago estas ketni, ĉar oni devas ĝin fari tiel, kaj inverse: tial oni devas ĝin fari, ĉar ĝi estas ketni. La plej ĉefa karaktertrajto de iliaj konfuzaj stultaĵoj estas ĝuste tiu circulus vitiosus, tiu argumentado per si mem, malhavanta la fiksan punkton, per kiu ĝi alkroĉiĝus al la koordinatoj de la reala vivo.

Do mi tiel elmetita al iliaj kapricoj, ne tre kuraĝis diskuti, sed eĉ simulante ĝojon, mi demandis singarde, kiel mi devas konduti por akiri la favoron de la boeto.

Zemoki min trankviligis, ke li ĉion aranĝos, kaj foriris.

Poste li revenis kun iu alia amiko, kiu – kiel mi eksciis – nomiĝis Zeremble.

Zemoki kaj Zeremble vokis min por plenumi mian adeptigon. Ni trairis sur la granda korto kaj enpaŝis en malproksiman konstruaĵon, tra pordo, kies supra parto estis tiom kovrita de lignotabuloj, ke ni devis kliniĝi. Mi eĉ ne konjektis, kial ĝi estis farita tiel.

Nun ni venis en tre strangan ĉambron, kie eĉ unu meblo ne estis en tiu loko kaj stato, kiel ĝi devus esti. Mi vidis tablon, el kiu restis nur ĝia framo, sen la supra tabulo, sed ĝi havis dorsparton, simile al la seĝoj. El la malplena framo sur ŝnuroj pendis flavaj ŝtoneroj. Sur la dorsparto vidiĝis la makuloj de diversaj farboj, el kiuj tiriĝis defluaj strioj ĝis la tablo.