Do mia laste menciita tasko konsistis el tio, ke mi devis kolekti flavajn ŝtonerojn, kiujn en difinitaj tagoj mi portadis en la jam menciita lada skatolo, laŭte tintigante per skuado. Poste la betiko paŝis apud mi kaj, dufoje ekfrapante ties flankon per elmetita ŝtonero, mansignis, ke mi disdonu la enhavon. Kaj mi malfermante ĝian fermoplaton, donis al ĉiu po unu pecon. La homoj pro tio deliraj pro ĝojo kaptis siajn dekstrajn piedojn per la mano, vakevakeis kaj kaŝinte la flavajn ŝtonerojn sub siaj akseloj, disiris.
Kvankam jam tiu farso mem estas tre komika kaj superas la plej groteskan karnavalon, tamen la plej komika estas la klarigo: nome, tiuj malfeliĉuloj kredis, ke la flava ŝtonero tenata sub ilia akselo estas nutra, eĉ ili estis konvinkitaj, ke ĝi subtenas la vivon, la homan korpon, kaj ili benis pro tio la betikojn. La manĝon, kiel ni scias, la publika opinio malestimis kaj hontis, kvankam ja ĉiu manĝis. (La vorto "spiritualaĵo" servis por narkoti ilian konsciencon.)
Sed ilia manio ne elĉerpiĝis per tio. Aldoniĝis eĉ la kredo, ke nur tiu ŝtonero estas nutra, kies skatolo estis tuŝita de la betiko. Kiam mi ĝin kolektis, tiam ĝi ankoraŭ ne estis nutra.
Kaj ĝi nutris nur sub la akselo. Ili ĝin ne nur ne englutis, sed jam tuŝi ĝin per la buŝo signifis malhonorigon de la ŝtonero. Ĉe ili eĉ la ŝtonero estis malhonorigebla, ĉar, kiel ni scias, la manĝado kaj la buŝo estis hontindaj aferoj. Mi mem vidis juĝan proceson, kiam iu behino estis akuzita, ke kun flava ŝtonero sub sia akselo, li manĝis buterpanon. Kaj la juĝistoj tute seriozmiene priaŭskultis aron da atestantoj, sed tiuj refutis, ke la afero tiel estus okazinta. Tamen la akuzito estis kondamnita, ĉar pruviĝis, ke li, kun la flava ŝtonero sub sia akselo, menciis la buterpanon, per kio la ŝtonero jam estis malhonorigita. Ĉar estis regulo, ke tiam estas malpermesite eĉ pensi pri la spiritualaĵo.
Sed la frenezo de la subakseligo de la ŝtonero min tre incitis, kaj foje mi riskis antaŭ Zemoki la opinion, ke eble ĝi tamen ne estas nutra. Por pruvo mi argumentis, ke neniu vivanta estaĵo en la mondo nutriĝas ĉi-maniere. Sed Zemoki klarigis, ke ĝuste tiu fakto pruvas la ŝtonerteorion, ĉar la homo havas bruhuon, do li ne apartenas al la vivantaj estaĵoj de la mondo, kaj li kompreneble havas tute aliajn bezonojn.
Mi respondis, ke laŭ tio, kiel mi ekkonis en la universitato de Oksfordo la anatomion de la homo, ĉiu nia organo, de la stomako ĝis la haroj, bezonas nutraĵojn kaj ne flavajn ŝtonerojn.
Sed Zemoki min atentigis, ke mi denove argumentas per miaj okuloj kaj spertoj, kio ne estas konsilinda, kaj li insiste min avertis eviti singarde la pridubon de la ŝtonernutriĝo, ĉar tiu estas ankaŭ aneba, kaj la behinoj estas tre ĝeniĝemaj koncerne sian bruhuon kaj similajn insultojn, ili jam ofte sange venĝis al pluraj lamikoj.
Jen mi denove aŭdis la danĝeran vorton "lamik", pro kies mencio mi devas kapti tranĉilon, kaj pri kies signifo ankoraŭ tiam mi ne havis konjekton.
En tiu momento Zemoki dolorplene ekhurlis vakevakeon, kaj alrigardante mi vidis proksimiĝi mian propran telerplandulon, antaŭ kiu iris alia behino kaj per verŝilo akvumis la herbaron.
Kompreneble ankaŭ mi ekkaptis mian piedon per la mano, kaj ni ambaŭ vetkriadis, ĝis la arlekena figuro malaperis. Poste mi demandis, kial oni akvumas la herbejon antaŭ mia betiko, sed li povis nur respondi, ke ĉar li estas betiko. Al mia demando, kial la betiko bezonas la akvumadon de la herbejo, li same respondis: "Ĉar li estas betiko."
Mi gapis al li senkonsile, kaj li klarigis, ke ekzistas ankaŭ pli elakaj betikoj, antaŭ kiuj akvumadas eĉ du-tri behinoj. Ĉar ili estas – betikoj.
Mi jam kuraĝis nur tre mallaŭte kaj timeme esprimi mian opinion, ke la akvumo estas eble tamen ne la plej utila laboro.
– Rekonu – li respondis, – ke vi ne rajtas tion aserti!
– Kial?
– Ĉar vi estas beratnu, kaj beratnu ne rajtas tion diri.
Do ne tial, ĉar ĝi ne estas vera, sed ĉar mi estas beratnu!
Nu, mi preferis silenti kaj nur daŭrigi la disdonon de la flavaj ŝtoneroj.
Pli poste mi sukcesis konatiĝi eĉ kun pli fantaziaj okupiĝoj. El tiuj mi mencias nur pri la "Rost-Mezura kaj Registra Ofico", al kiu mi ankoraŭ revenos en sekva ĉapitro.
Inter la strangaj postenoj mi devas mencii la figurgardistojn. En la korto, sur la pinto de iu lignokolono polurita lada kvadrato estis dratfiksita. Sub tiu senĉese, alterne nenifaradis du behinoj, kiuj prigardis, por ke ne provu iu ajn impertinenta kemonana fripono, ŝtonĵete aŭ per maldecaj esprimoj senhonorigi la ladaĵon.
Laŭ sana cerbo plej oportune estus ĵeti la tutan ladan brokantaĵon al la rubaĵo, por ke ne estu kion ŝtonĵeti kaj gardi, sed nature, mi jam ne kuraĝis tiel rektan kaj sinceran opinion laŭtigi. Do, mi foje demandis al Zemoki nur tion, ĉu ne estus pli bone prefere doni ian laboron al la gardistoj, kio pli utilus al la kona. Zemoki indignite min saĝigis, ke ili faras por la gloro de la kona la plej honestan kaj utilan laboron.
Mi silentiĝis kaj klopodis laŭtigi mian konvinkiĝon, ke tia honesta estimo de la laboristoj ankaŭ por mi estas tre agrabla.
Sed vane, inter la behinoj ne eblas aserti ion sen la ofendo de iaspeca fantomo, ĉar nun mi tial ricevis riproĉon, ĉar mi nomis la figurgardistojn laboristoj.
Cetere mi ricevis por mia laboro monon, kies ekziston mi jam tute forgesis inter la hinoj. Mi devis porti la monon al la Nutra kaj Vivdona Oficejo, kie mi povis aĉeti manĝajon, sed malpli multan, ol kiom mi antaŭe ricevis de la hinoj, ĉar ĝian plej grandan parton formanĝis la betikoj. Ridinde, la plej realajn okupiĝojn mi vidis propre ĉi tie, en la Nutra kaj Vivdona Oficejo. Tiuj ĉi almenaŭ manipulis per estanta materialo, kvankam en aĉa kaj malica maniero.
Do mia nutrado estis multe pli malbona, kaj tiel mi ekkonis la alian koncepton, pri kiu mi inter la hinoj samtiel forgesis, kvazaŭ ĝi tute ne ekzistus sur la mondo: la materiajn zorgojn. Post ilia revivigo mi denove komencis atenti la aferojn el materiala vidpunkto, ĉar, dum mia manĝaĵo ne estis forprenita, mi tute ne pensis pri tio, kiel la aliaj nutriĝas.
Nun mi eksciis, ke inter la behinoj estas multaj malsatantoj, de kiuj oni konfiskas eĉ iliajn vestaĵojn, eĉ oni elĵetas ilin el iliaj ĉambroj, kaj multaj tranoktas sub la ĉielo. Mi ripetas: oni ne povas rifuĝi de la frenezo de la behinoj. Oni ne povas sin izoli, ĉar ili iras post la homo, konfiskas lian manĝaĵon, vestaĵon, kaj vane oni cedus kaj dirus: "bone, konfisku ĉion, nur lasu, ke mi vivu ermite en iu parto de la korto kaj tie mi kulturu por mi terpomon kaj frukton." Ankaŭ tio estas malpermesita. La sola rimedo estas por la vivo, se oni enmiksiĝas kaj aktive partoprenas en ilia memmortiga rabio.
La libereco de la privata vivo absolute mankas. Ili kaptas la homon, prirabas, turmentas, ĉiutage devigas lin malkonfesi sian sanan spiriton kaj li ne havas unu solan minuton de ripozo, ĉar la frenezulejo senĉese kirliĝas ĉirkaŭ li, svingante skurĝon pelas lin suferi.
Kiel mi jam menciis, ili konfiskis eĉ la vestaĵon. Ties unu parton foruzis la betikoj, alian parton ili truis kaj tranĉadis ĉifona, ĉar nur tiel ili povas ĝin "uzi". Krome mi eĉ devis – kvankam kordolore, – en ĉiu tria tago ĵeti en la fajron unu tutan vestaĵon; dum mi tenis altleve la kvadraton, la betiko skuadis la ŝtoner-skatolon kaj la amaso hurlis vake-vakeon.
La behinoj ricevis nur uzitajn vestaĵojn, kaj ankaŭ tiun ili devis porti longajn jarojn, dum oni bruligis kaj tranĉadis antaŭ iliaj okuloj la tute novajn, delikatajn vestaĵojn, ĉe kiu procedo ili vake-vakeis, ĉar ili kredis, ke sen tia detruado ili iradus senvestaj!
Mi volis foje tiel senkaŝe diri mian opinion al Zemoki, sed pro miaj malagrablaj spertoj mi demandis nur, kio necesigas la forbruligon de la vestaĵo sub la kvadrato.
– La boeto – li diris. – Per tio ni akiras la emanantajn radiojn de la bikru por la buku kontraŭ la kemonanoj kaj la cirklo.