Mi ne povis ne rimarki, ke ĉi-okaze mi tamen ne opinias oportuna la bukuon, sed por ke mi evitu la akuzon, ke mi kunsentas kun la kemonanoj, mi rapide aldiris, ke mi volas pravigi nek la kemonanojn, nek la konaanojn, sed mi opinius plej oportuna, se ne estus kvadrato, nek cirklo, se ili ne kverelus pro la vortoj, se ne estus necese konfiski spiritualaĵon kaj vestaĵon sub la titolo de la boeto, se ambaŭ behaoj interpaciĝus, ĉesus la konceptoj de la anebaoj kaj la behinoj kunlaborante povus produkti pli multan spiritualaĵon, kaj ĉiu povus pli bone vivi kaj ankaŭ la betikoj ne havus malpli multe, sed eĉ ilia parto pliiĝus.
Ĉu miaj Legantoj kredas aŭ ne, nun ili atakis min plej furioze. Ili certe pli facile tolerus, se mi kunsentus kun la kemonanoj, sed la sanan pensadon ili ne eltenas. Li konsilis, ke mi bridu mian langon. Ĉar miaj vortoj danĝere similas al tiuj frenezaĵoj, kiujn predikas kelkaj impertinentaj aŭdaculoj, sed kiuj estis vive bruligitaj.
Al mia demando, kial tio estas krimo, li respondis:
– Nu, ĉu por vi ne estas sufiĉe granda krimo puŝi la mondon en sangon, flamon kaj mizeron?
Li deklaris, ke tiujn doktrinojn disvastigas nur frenezaj bruligistoj por detrui la boeton, ketnion, kipuon kaj ĉiujn grandiozajn fruktojn de la civilizacio, kiuj nun nin feliĉigas. Kaj, se mi deziras scii, kiuj estas ĉi tiuj aĉaj bruligistoj, mi eksciu, ke ili estas la lamikoj!
Jen mi eksciis la signifon de tiu vorto, kiu estas ĉe ili la maksimumo de la honorinsulto kaj pro kiu mi tuj devas piki per tranĉilo. Do la sanan cerbon ili nomis lamiko, kion mi jam antaŭe konjektis, sed pri kio nun mi certiĝis definitive.
Mi eksilentis kaj cerbumis, kiel mi povus tamen helpi pri ilia kompatinda mizero, ne insultante samtempe iliajn mempereigajn frenezaĵojn.
Fine mi diris, ke mi tute ne intencas ofendi la anebaojn: restu do la kvadrato kaj la buku, sed oportuna estus sendi la multajn beratnuojn, akvumistojn kaj konfiskistojn al la kamparoj; kulturi grenon, mielon kaj fruktojn, per kio ili povus akiri pli multan spiritualaĵon.
– Ne eblas – diris Zemoki, – ĉar, se la beratnu ne portos la kvadraton kaj la akvumisto ne akvumos, ili ambaŭ perdos sian spiritualaĵon.
Mi devas konfesi, ke el tio neniun vorton mi komprenis. Mi pensis, ke li eble ne scias, pri kio mi parolis, kaj por komprenigi mian ideon, mi komencis paroli pri alia ekzemplo. Mi diris, ke se iam ĉiu behino ricevus ordonon konstrui domon, multe pli da domoj kreiĝus ol nun, kiam multaj homoj kunloĝas en la sama ĉambro kun pluraj aliaj, eĉ ekzistas, ke iuj tranoktas sub la ĉielo.
Zemoki anstataŭ respondo brakplekte min kondukis al la domo, kiun mi vidis en la tago de mia alveno kaj el kiu unu parto estis konstruata, la alia detruata.
– Ĉu vi vidas? – li diris. – Kiel saĝe zorgas la konao pri tio, ke ĝiaj anoj havu loĝejon?
Ankaŭ la problemo de tiu stranga domo boris mian kapon per granda scivolo, do, uzante la okazon, mi demandis, kial, se ĝi servos por loĝejo, oni detruas ĝian alian parton. Sed li respondis same, kiel tiam la masonisto:
– Por ke ĝi ne estigu senloĝejecon.
Malkuraĝe mi rimarkis, ke pri la senloĝejeco helpas ĝuste la estado de la loĝejo.
Mi ne scias, kio estis tiam en mi tiel amuza, sed Zemoki komencis ridegi pri miaj vortoj, nomis min malfeliĉa bivag kaj deklaris, ke mi verŝajne ne konas eĉ la elementojn de la scienco de la loĝeja ekonomio. Tiuj aferoj, kiuj al mi aperas tre komplikaj, ĉe ili estas memkompreneblaj eĉ por la lasta akvumisto.
Mi klopodis gardi mian trankvilon, kaj ĝentile mi petis, ke li klarigu al mi la sciencon de la behinoj pri la loĝeja ekonomio.
Zemoki sidigis min sur benkon kaj komencis paroli.
Li rakontis, ke iam ankaŭ la behinoj konstruis domojn, baze de la falsa ideo ke tio malgrandigos la loĝejan mizeron.
Sed la materiala justo kompreneble postulis, ke el la senloĝuloj ricevu loĝejon nur tiuj, kiuj partoprenis en la konstruado. Tial al la konstruantoj oni donis ĉiumonate bele presitan legitimaĵon, por kiu ili rajtis loĝi dum unu monato.
Kompreneble komence ili vane ricevis legitimaĵon, ankoraŭ ne estis sufiĉaj domoj kaj nur malmultaj povis ricevi loĝejon, sed ĉe la progreso de la konstruado, pli kaj pli el ili venis sub tegmenton. Do, provizore ĉio ŝajnis esti en ordo.
Sed kiam la programo de la konstruado finiĝis, la loĝantojn oni devis unu post la alia elloĝigi sur la korton, ĉar ili jam ne laboris konstrue, do ili ne povis ricevi novajn legitimaĵojn.
Tiel ekkonis la scienculoj, ke la konstruado estigas senloĝecon.
Mi provis kontraŭdiri, kial oni postulis de la konstruantoj novan legitimaĵon, se la domoj jam pretiĝis, kial oni ne lasis ilin konstante loĝi.
Zemoki respondis, ke tio estus maljusta kaj ke lamikeco estus postuli loĝejon por homo, kiu jam ne konstruas. Sed li konsentis, ke la problemo estas tre komplika kaj pro ĝia solvo la kona dungas multajn scienculojn kun bonega salajro, kiuj tage kaj nokte cerbumas pri tio. Tiuj jam sukcesis fiksi la sciencan tezon de la loĝeja ekonomio, kiu estas jena:
Sed la solvon oni ankoraŭ longe ne malkovris, ĉar la problemo estas dilema: dum la daŭro de konstruo ekzistas legitimaĵo, sed ne ekzistas loĝejo, post la finiĝo de la konstruo ekzistas loĝejo sed jam ne ekzistas legitimaĵo. Komence oni provis tiun solvon, ke oni konstruigis eĉ pli multajn loĝejojn kaj intertempe la konstruantoj povis resti en siaj lokoj, sed tiel estiĝis ĉiam pli kaj pli multaj loĝejoj, pri kiuj oni nenion povis fari.
Do ĉiu konjektis tiom, ke la loĝejkonstrua laboro estas nur tiel komun-utila, se per ĝi ne kreiĝas loĝejoj. Tiel oni eltrovis, ke la homojn oni devas laborigi, sed la loĝejojn tuj poste detrui, por ke oni evitu la katastrofan senloĝejecon.
– Sed tio verdire ne estas konstruado! – mi diris.
– Kompreneble ne! Nur tio mankus! Estas la saĝa prizorgo de la kona pri siaj anoj, ke ĝi donas detruan hakpioĉon en la manojn de la homoj, por ke ili ne restu senloĝaj. Tial ni devas estimi la konaon.
Pli kaj pli mi konvinkiĝis, ke ĉi tiujn homojn ia mistika forto forpuŝas de la realo kaj logiko. Vere, ili volas esti frenezaj. La realo estas ja tiel simpla kaj luma kaj la frenezaj delirdancoj estas ŝarĝoj muelantaj korpon kaj animon kaj tamen ĉi lastan ili elektas.
Mi devas pardonpeti de la regnanoj de la civilizita angla ŝtato, ke mi ilin tedas per la priskribo de tiaj idiotaĵoj, nur senkulpigu min la klopodo kompari tiujn stultaĵojn kun la inteligenteco de mia patrio, kiu tiaĵojn ne nur ne akceptus, sed eĉ ne komprenus. Per tio mi volas instrui miajn ŝatatajn sampatrianojn altetaksi kaj estimi la anglan ekonomian sciencon kaj la vivoformantan forton de la angla tero.
Por pruvi tion mi volas mencii ankoran alian tian farsaĵon de la behina ekonomia pensado kaj matematika senscio, kies legado nepre plenigas niajn ŝatatajn sampatrianojn per la fiera konscio de la spirita supereco. Tio estas la sekvontaĵo:
En la kolonio vivis mil ducent kona-anoj, kiuj ricevis samtiom da manĝa porcio. La Nutra kaj Vivdona Oficejo kompreneble konfiskis ĉion, sed la betikoj donis al la popolo nur tiom da mono, ke ili povis reaĉeti nur naŭcent porciojn. Tricent porcioj do superrestis. Ĉi tiujn aĉetis la betikoj kaj iliaj proksimuloj, ĉar ili ricevis multe pli da mono.
Tio estas nur aĉa kaj malhumana agado, tamen mi nun volas paroli ne pri tio, sed pri ilia matematika senkapablo.
Nome, iam estis decidite, ke la salajro de la popolo estos malaltigata. Tio fakte okazis kaj en la sekvonta tago ili povis anstataŭ naŭcent, aĉeti nur 750 porciojn kaj la restintajn 150 porciojn ankaŭ la betikoj ne aĉetis, ĉar ili havis ankaŭ nur unu stomakon.
La popolo kapturniĝis kaj ŝanceliĝadis pro malsato, la manĝaĵoj kunamasigite putris en la Nutra kaj Vivdona Oficejo. En la sancerba Eŭropo jam ĉi tio sola estas nekredebla, sed ankoraŭ pli stranga estis la decido de la betikoj, kun kiu ili volis aranĝi la problemon.