Sur la apuda bildo ia aĵo estis kovrita per tuko, sub kiu videblis la rando de la plado por manĝaĵo kaj estis surskribite: "Fi!". Mi vidis bildojn pri kripligitaj mebloj kaj vestaĵoj: al iu seĝo mankis unu piedo, en ĝia dorsapogilo estis enigita malrekta najlego. La mezo de alia tablo estis truita kaj sur ĝi staris stango de balailo, sur kies pinto pendis stumpa argilpoto, granda kalkŝtono kaj mortinta rato. Surskribite estis: "Kipu".
Inter la infanoj iradis la proko kun fajrerantaj, koleraj okuloj. Tiu estis plenkreskulo, kies profesio estis ripetadi la malveraĵojn al la infanoj, ĝis ili fine kredis tiujn. Ilia metodo rememorigis min pri mia malnova konatulo, kiu dresis sian hundon tiamaniere, ke li ĵetis al ĝi paperpeceton kaj se li diris: "Ho! kiel bona!", la hundo devis ĝin kapti kaj gluti. Sed se li ĵetis peceton da viando kaj diris: "Fi, kiel malbona!", la hundo devis sin forturni. (Parenteze mi demandas, kio okazus al la hunda socio, se ĝi estus gvidata de tiaj hundoj?) Sed eĉ sonĝe mi ne povis imagi, ke tia rezulto estas atingebla ankaŭ per la pensanta homa cerbo. Tamen estas verŝajne, ke la behinoj, kiuj tra jarcentoj sisteme kadukigis siajn cerbojn, jam denaske estas inklinaj al la behina malsano.
Kiam mi enpaŝis, la proko tien-reen paŝadis inter la infanoj kaj kelkfoje ekkriis:
– Kricc!
Ĉe tiu vorto la infanoj saltleviĝis, metis sian maldekstran manplaton sur la mezon de la dorso, la dekstran manon ili traŝovis sub la maldekstra genuo kaj kaptis la maldekstran orelon.
Je mia demando, kial necesas trudi al la infanoj tiajn neordajn pozojn, mi ricevis la respondon, ke la infanoj devas esti kutimigitaj al la – ordo!
Poste li kriis ion al la infanoj, je kio la tuta grupo sin turnis al mi kaj dolore ekveis vake-vakeon.
Kaj mi malfermis la ladan skatolon kaj transdonis al la proko la flavajn ŝtonerojn.
Li ĝin transprenis kaj la ŝtonerojn ŝutis sur la tablon, poste li foriris kaj revenis kun plado, kovrita per tuko. Mi vidis, ke sub la tuko estis la plej delikataj frandaĵoj.
Tiujn li demetis apud la ŝtoneroj kaj unu post la alia elvokis la infanojn. Kiu etendis la manon al la frandaĵo, ties manon li bastonbatis tiel, ke ĝi tuj bluiĝis, kaj la ceteraj infanoj devis lin minaci per siaj pugnoj kaj kriadi: "Kave!" Kiu manetendis al la ŝtoneroj, ties postaĵon li ekgratis, dum la infanoj afable ridetis kaj diris: "ketni!"
Post la disdono de la ŝtoneroj li komencis paroli al la infanoj pri tio, ke ege ni devas estimi ĉi tiun donacon, kiun la behinoj elbatalis al si per tiel multa kaj granda sangofero.
Kaj li rakontis longan historion pri la estinto de la behinoj, kiun mi konigas nur skize al la Leganto.
Li rakontis, ke la estinto de la behinoj dividiĝas en tri ĉefajn epokojn: komence estis la primitiva aŭ kruela epoko, poste venis la transira, aŭ duonkruela epoko, kaj poste sekvis la hodiaŭa, aŭ perfekta epoko.
Antaŭ longaj jarcentoj, dum la primitiva aŭ kruela epoko, la butukoj tiranis, trompis kaj rabadis la popolon. De la kolo de la butukoj pendis sur ŝnuro malantaŭe granda huffero kaj la popolo ne nur ne mortbatis, sed eĉ estimis ilin. (Ĉe tiuj vortoj la infanoj laŭte ekridis). La belki tiam okazis tiel, ke la homoj ĉe renkonto ŝovis sian fingron en la oreIon de la alia, (la infanoj ridis eĉ pli laŭte), kaj ili rigardis kipu, se oni kudris diversajn flikojn sur la teksaĵon (la infanoj ŝanceliĝis pro ridego).
Sed sekvis certa behino, nomita Zeĉeĉe, kiu nomis la butukojn malnoblaj ĉarlatanoj, la ketnion kaj kipuon trompaĵo kaj manio. Li deklaris, ke la putrinta reĝimo de la butukoj devas esti detruota kaj li postulis la reĝimon de la racio.
La butukoj lin ekkaptis kaj senhaŭtigis vivantan. Sed Zeĉeĉe jam havis multajn adeptojn, kaj dum kvindek jaroj verŝiĝis la sango. Fine la zeĉeĉistoj forigis la butukojn kaj transprenis la regadon de la behinoj. Nun komenciĝis la transira, aŭ duonkruela epoko.
Sed la paco ne longe daŭris, ĉar la novaj registoj, kiuj nomis sin batakoj, same komencis turmenti kaj tirani la popolon, kiel la butukoj. Ili forprenis ĉion kaj nenion donis al la popolo. Desur iliaj zonoj pendis sur drato granda plumbopeco, kaj la popolo ne nur mortbatis, sed eĉ estimis ilin. (La infanoj ĉe tiuj vortoj preskaŭ eksplodis de la ridego). La belki estis, ke la homoj gratis la genuojn unu de la alia, kaj se iu ŝmiris sur la tolaĵon diverskolorajn malpuraĵojn, tiu nomiĝis kipu. (La infanoj jam ruliĝis sur la tero).
Kaj tiam venis Zaĉaĉa la granda, kiu nomis la batakojn ĉarlatanoj, pri la ketni kaj kipu kuraĝe deklaris, ke ĝi estas trompaĵo kaj manio kaj postulis la reĝimon de la racio.
Zaĉaĉa estis kaptita de la batakoj, lia ventro estis distranĉita, liajn intestojn dumvive eltiritajn oni ĵetis al la hundoj, kaj poste liaj adeptoj estis ekstermataj per la plej sagaca krueleco. (Ĉe tiuj vortoj la infanoj ekploris).
Sed la adeptoj de Zaĉaĉa pli kaj pli multiĝis, sekvis sesdekjara sanginundo, dum kiu plurajn batakojn oni kaptis, poste ilin kunligis, iliajn dentojn unuope elrompis, iliajn langojn elbruligis, kaj poste ili estis laŭlonge trapikitaj per stango. (La infanoj saltante aplaŭdis kaj ĝojis).
Kaj fine la zaĉaĉistoj venkis. Ĉi tie komenciĝas la hodiaŭa, aŭ perfekta epoko, dum kiu la regadon faras la elak betikoj, de sur kies genuoj pendas honorindaj bilevoj, kiuj per sia prudento certigas la reĝimon de la racio. Kaj de tiam ĉiu ricevas el la flavaj ŝtoneroj, ĉu betiko, beratnu, proko, ĉu nur simpla akvumisto aŭ skoro-infano. (La infanoj saltante vakeis).
Li parolis ankaŭ pri certa Zuĉuĉu, kiu hodiaŭ forte agitas kontraŭ la ordo kaj trankvilo: li aŭdacas nomi la honorindajn betikojn fariseaj poŝŝtelistoj, li ribeligas kontraŭ la perfekta ketni kaj kipu, li postulas, ke oni dornplenigu ne la seĝon, sed la ŝrankon, ke la belki okazu per la ektiro de la orel-lobo kaj la registara potenco estu transdonita al la bitekoj, kaj ĉion ĉi li faras en la nomo de la racio, kvankam estas evidente, ke tiajn aferojn povas aserti nur freneziĝintaj furiozuloj, kiuj pli-malpli frue gajnos sian indan punon. (La infanoj abomenis, kaj skuante la pugnon ili postulis elbruligi la okulojn de Zuĉuĉu).
Mi povas aserti, ke eĉ la plej ekstrema fantazio de Grand Guignol ne elpensis ankoraŭ pli abomenan terurdramon ol tiu, kiun ĉi tiuj rabiuloj reale efektivigis. Kaj anstataŭ kraĉinte pro memnaŭzo en la tubon de revolvero, pafi al si en la kapon, ili eĉ ĝojis, ke ili ĉion ĉi faris kaj ke ili sukcesis ĝin elbatali. (Kion elbatali? Neniu sciis, ili nur diris: la perfektan epokon).
Ankaŭ mi havis kelkfoje terurajn sonĝojn kaj okazis, ke mi sciis, ke mi sonĝas. Tiaokaze mi kolektis mian tutan forton kaj penadis vekiĝi. Post longa fortostreĉo mi fakte sukcesis vekiĝi al alia sonĝo, kiu alportis eble eĉ pli terurajn bildojn ol la unua. Kaj nur post longa tempo mi eksciis, ke ĝi estas ankaŭ sonĝo, kaj denove mi fortostreĉis kaj transvekiĝis al la – tria. Kaj ĉe ĉiu vekiĝo mi kredis; ke ĝi estas la definitiva kaj senduba maldormo.
Sed tiuj neniam vekiĝos.
Mi diras, ke dum la tuta terura rakonto mi tremis de frosto kaj profunde konvinkiĝis, ke la plej bela kaj plej nobla savo estus, se iu per unusola pugnofrapo forviŝus desur la serena vizaĝo de la kosmo ĉi tiun putran ulceron.
Poste mi demandis al Zemoki, kial ili difektas la senkulpan animon de la infanoj per tiaj teruraj abomenaĵoj. Li respondis, ke tial, por ke la infano pliriĉiĝu en sia moralo kaj kapabliĝu sekvi la pasintajn okazaĵojn kiel ekzemplon!
Sed ni reiru al nia temo.
La proko finis sian rakonton kaj deklaris, ke nun estos pritraktata la fendologio, pri kio parolos al ili la honorinda beratnu.
Mi ektimis, pensante, ke mi mem devas produkti iaspecan kolosan stultaĵon, dum kio mi nepre estus konfuziĝonta, sed feliĉe aliel okazis.
La infanoj ekstaris, ili grupiĝis al du partoj kaj la mezajn benkojn lasante malplene, ili sidiĝis ĉe ambaŭ randoj de la ĉambrego.