Nun envenis du beratnuoj kaj la proko foriris.
Je la enpaŝo de la beratnuoj la infanoj komencis pugnobatadi siajn fruntojn kaj vakeis tiom dolore, ke la fremdulo, nekonanta la cirkonstancojn, jure povus kredi, ke patromurdantoj bedaŭras kaj pentofaras siajn krimojn.
Nun la du beratnuoj staris antaŭ la du grupoj kaj sammomente ekparolis.
La unua parolis pri tio, ke tiu homo, kiu trinkas akvon, super kiu traflugis vesperto, perdas la grandboeton. Kun tia homo amikiĝi estas malpermesite, ĉar li infektas eĉ tiun, kiu parolas kun li. Precipe malpermesite estas trinki el lia glaso.
La dua klarigis, ke dum plenluno oni rajtas nur retroiri kaj ne rajtas amikiĝi kun antaŭeniranta homo, ĉar tiu infektus nin. La ŝuon de tiaspecaj homoj oni devas forbruligi.
Ambaŭ deklaris, ke la alia parolas impertinentajn mensogaĵojn, kies vortojn aŭskulti estas malpermesite, ĉar ĉiuj vortoj estas veneno. Poste ili ambaŭ deklaris:
– Ho infanoj,estu vi piaj!
Al tiuj vortoj ambaŭ grupoj de la infanoj ekbruis, vespomaniere ili tumultiĝis, atakis unu la alian kaj furioze interbatadis. Ili rompis la glasojn unu de la alia, perforte detiris kaj disŝiris la ŝuojn de kelkiuj kaj intertempe ofendis unu la alian per tiom maldecaj kanajlaj esprimoj, kiujn mi ne povas komuniki al la Leganto.
La du beratnuoj rigardis la teruran scenon sen iu ajn emocio, kaj fine, por mia plej granda surprizo, ili brak-enbrake foriris kun la plej granda amikeco.
Mi staris senmove, kaj per malfermita buŝo mi gapis al ili.
Nur post la pordfermiĝo mi povis ekmoviĝi. Mi postkuris ilin kaj tremvoĉe demandis, kial ili parolis tiajn aferojn al la infanoj, kiuj okazigis la teruran scenon.
Ili rigardis al mi, kvazaŭ mi estus veninta el fremda planedo.
– Ni devas nobligi la karakteron de la infanoj – diris la unua, cetere ni ĉiuj fariŝus nekulturitaj kanibaloj.
Pro mia konfuziĝo mi apenaŭ povis elbalbuti, ke post ĉi tiuj vortoj mi jam tute ne komprenas la interrilaton inter iliaj prezentadoj kaj la nuna bona amikeco.
Ili ridetis.
– Ni servas ambaŭ al la sama nobla celo, se eble sur diversaj vojoj – li diris. – Sed nun ni devas adiaŭi, ĉar ni rapidas.
Feliĉe alvenis la proko, kiu revenigis min al la infanoj.
Li antaŭ ĉio ektiris la orellobon de iu infano, ĉar li eligis la langon al alia knabo. La proko avertis ilin al mildeco kaj al estimo de niaj homfratoj, li nomis la knabon sentaŭga bubo, al kiu vane parolas la bonkora beratnu.
Poste li deklaris, ke nun estos pritraktata la geometrio.
Komence mi ne sciis, kiel tia serioza kaj ekzakta scienco venas ĉi tien; mi tamen trankviliĝis, ke mi fine aŭskultos ian klarsencan aferon. Baldaŭ ĉio evidentiĝis.
Ili pritraktis la cirklon, sed jam komence mi preskaŭ svenis pro mirego, ĉar li asertis, ke la cirklo havas du fokusojn kaj la sumo de la radio-vektoroj estas konstanta, kio, – ĝenerale sciate – estas la karakterizo de la elipso,
La vorto jam balanciĝis sur miaj lipoj por korekti lian eraron, kiam li rimarkis, ke la cirklo havas ankoraŭ unu regulon, nome, ke estas malpermesite diri pri ĝi, ke la punktoj de la cirkonferenco situas de la centro en la sama distanco.
Mi jam tute konfuziĝis. Do, se li scias kio estas la cirklo, kial estas malpermesite nur korekte paroli pri ĝi?
Tiel mi ne plu kuraĝis interrompi lin, nur sekvontatage mi demandis ai Zemoki, kiu klarigis ke aserti pri la cirklo, ke ĝi estas ronda, estas tial malpermesite, ĉar ĝi estas la insigno de la kemonanoj. Kaj kiam mi pruvadis mian pravon per la geometriaj faktoj, kiuj tamen estas neŝanĝeblaj, li respondis, ke ne nur geometriaj faktoj ekzistas en la mondo, sed ankaŭ anebaoj, kaj tio estas pli grava fakto. Fidela konaano ne rajtas aserti la cirklon ronda.
Ili publike neas simplajn geometriajn faktojn, kiujn ĉe ni scias kaj publike asertas eĉ la eta infano. Kaj la plej interesa estas, ke ili mem tion ne faras pro konvinkiĝo, eĉ pli, ilia konvinkiĝo estas tute alia, sed ili tamen neas, ĉar: "tiel oni devas diri." La homoj mensogas eĉ ne por aliuloj, sed por si mem, kaj tio radikiĝas tiel forte en ili, ke ili mortbatus tiun, kiu kuraĝus laŭte esprimi tion, kion ĉiu scias.
Mi ankaŭ demandis al Zemoki, ĉu li mem kredas ĉion ĉi, post kio li konfesis, ke li ne kredas, sed al la popolo tamen necesas tiel instrui la aferojn, ĉar, kvankam li mem estas inteligenta homo, se la profana amaso lernus la cirklon ronda, tio kaŭzus la plej danĝeran renversiĝon. Mi demandis, kial. Sed li ne povis doni klarigon. Li parolis pri iaspecaj rokfirmaj aferoj, pri ia fundamento, pri idea apogilo, pri iaspeca ordo, kiu devas esti sekurigata kaj kompreneble pri la bruhuo, kiun la behino ja havas, do, pri ĉiuj tiaj aferoj, kiuj nenian interrilaton havas kun ĉi tiu simpla geometria fakto, sed eĉ unu vorton mi ne aŭdis pri la demandita afero mem kaj vane mi petis klarigi la temon, li diris, ke li parolis ĝuste pri tiu, nur mi ne komprenis.
Sed ni reiru al la skoro. Post la elipsologio la infanoj elmetis kajerojn kaj la proko ordonis priskribi la cementfabrikadon.
La infanoj eksidis, skribis, kaj post dek minutoj la proko kolektis la kajerojn, trafoliumis ilin kaj fine elektis iun.
Ĉi tiu estas la plej bona – li diris kaj donis la kajeron al mi.
Mi komencis ĝin legi, sed mi mirege vidis, ke la infano tra du folioj skribis nur ĉi tiujn du vortojn: "vake betik, vake betik, vake betik…" ktp.
Mi pensis, ke mi eraris, mi refoliumis la kajeron, sed tie mi jam vidis pli malnovajn skribaĵojn kun tiaspecaj titoloj: "La flegado de la katara malsanulo", "Priskribo de la planedoj de la sunsistemo", "La kalkulo de la surfaco de la triangulo." Post la titoloj sekvis ĉie la senfina ripetado de la vakebetik tra paĝoj, kiun nur kelkfoje interrompis tiaj frazoj: "vake kona!", "fimortu kemono!" aŭ "fi, spiritualaĵo!"
Neimagebla!
Poste li klarigis al la infanoj strangajn fremdajn vortojn, kiuj tamen ne signifis iliajn maniojn, sed la objektojn de la ĉiutaga vivo: la tablo, seĝo, domo, mano, piedo, do, ĉiu objekto..
Mi miris, kial necesas instrui lingvon, kiun neniu parolas. Al mia demando la proko respondis, ke skorobehino ja devas tion scii. Kompreneble mi denove demandis, kial li devas scii, sed li denove respondis, ke tial ĉar la ne-skorobehinoj ne scias la skoro-lingvon.
Poste li klarigis multegajn stultaĵojn: se ni iras apud iu, kiu estas pli ol sep jarojn pli juna ol ni, ni devas teni nian manplaton sur nia nuko; sur la korto ni devas iri piedpinte, sed en la ĉambro ni demetas unue la kalkanon. Li klarigis, je kiu tago de la monato ni devas antaŭenkombi nia hararon kaj je kiuj tagoj ni rajtas porti blupentritan ŝuon.
Kiam mi demandis la kaŭzon de tiaj reguloj, li respondis, ke tiaj estas necesaj, ĉar la ne-skorobehinoj ne kondutas tiel.
Post mallonga tempo la proko deklaris, ke ĉiuj povas foriri, kaj ni kune kun la infanoj forlasis la kripligan instituton.
Sur la korto mi pardonpetis, ĉar mi devis moinente flankeniri. Mi volis enpaŝi al unu el la niĉoj, sed la proko saltis al mi kaj, ekkaptinte mian manon, kriis:
– Kion vi volas, malfeliĉulo?
Mi devis senkaŝe nomi mian bezonon laŭ ĝia nomo, sed li min ne enlasis.
– Sed eksciu, ke tie estas farataj nur aĉaj funkcioj!
Embarase mi respondis, ke mi havas scion pri la aĉa destino de tiuj niĉoj, sed ni ĉiuj estas tamen homoj kaj mia veziko jam streĉiĝas ĝis krevo.
– Mi diras ĝuste pro tio – li kriadis plu. – Ĉu vi scias, por kio estas tiuj niĉoj? Por la spiritualaĵo!
Tiel mi eksciis, ke ĉiu infano havas apartan niĉon, kaj ili rajtas manĝi la tagmanĝon nur tie, enfermiĝinte.
Kaj kiam mi interesiĝis pri ties kaŭzo, li menciis denove la ketnion. Per kio alia ili argumentus la kutimojn neargumenteblajn per racio, ol per fantasmagorioj, imagitaj en la aeron? Ĉar ĝi estas ketni! Ĝi estis regulo, sed neelkalkulebla kaj stulta. Idiota elcerbumaĵo, sen ia ajn reala bazo, kion mi per angla vorto eĉ proksimume ne povas traduki.