Выбрать главу

Mi ĉirkaŭrigardis senkonsile en la plej granda embaraso kaj volis demandi, kie estas ĉi tie la latrinoj, kiam mi senatende ekvidis naŭzan spektaklon.

La elvenintaj infanoj sur la korto unu post la alia elbutonumis siajn vestaĵojn kaj antaŭ la okuloj de la proko, sen ia ajn hontemo, malplenigis siajn vezikojn. Mi volis ĝuste konsternite atentigi la prokon, la vorto jam balanciĝis sur miaj lipoj, kiam mi ekvidis, ke la ekzemplon de la infanoj ankaŭ li sekvas sen ia ajn skrupulo.

Mi forturniĝis pro honto kaj ne povis reteni mian opinion pri ilia malbelega konduto, sed li tute ne ĝenis sin en sia funkcio, eĉ mire demandis, kial tio estus hontinda?

– Ĉar tiel postulas la deco! – mi respondis, sed kompreneble angle.

– Kio estas deco?

Verdire mi embarasiĝis, serĉadis la vortojn, kaj mi devis rekoni, ke ĉi tiuj malfeliĉuloj eĉ por la deco ne havas vorton. La Leganto povas imagi, en kia malfacila situacio mi troviĝis, sed eĉ proksimume mi ne povis traduki ĝin al la lingvo, kiu pretiĝis vere nur por aferoj, neestantaj en la naturo.

Karakteriza estas pri ili, ke kiam mi tamen provis ĉirkaŭdire klarigi la decon, li respondis, ke ĝi povas esti nur stulta manio sen ia reala bazo.

Kion alian mi povis atendi de frenezuloj?

Naŭzite ĝis la profundo de mia animo, mi rapide diris pricc-prucc kaj foriris, por ke hejme, aranĝonte miajn necesaĵojn, mi enfermiĝu en mia ĉambro kaj ĝis la morgaŭa "laboro" liberiĝu de iliaj frenezaj torturoj.

Sed la sorto, aŭ pli ĝuste, la frenezo ne lasis, ke mi finu la hodiaŭan tagon nur per tiom da aventuro.

Ĉar, kiam mi elpaŝis tra la pordo, infano, dum ludo, rifuĝante de sia kunulo kuregis kaj per tuta svingo karambolis kun mi. Mi kolere lin riproĉis.

– Malfermu viajn okulojn, fileto!

La infano senkomprene gapis al mi.

– Kion? – li demandis.

– Viajn okulojn! Rigardu antaŭen, se vi kuras!

– Kio estas miaj okuloj?

Mi jam volis lin insulti, ĉar mi kredis, ke li volas min nur inciti, sed la infano petis kun la plej serioza mieno, ke mi klarigu al li, kio estas la okuloj.

– Tiuj du brilaj kugloj super via nazo – mi diris montrante.

– Kaj kial mi malfermu ilin?

– Por ke vi vidu!

– Ĉu vidi per la smeraldoj? – li demandis mirege.

Nun mi jam vidis, ke la infano ne konas siajn okulojn, kaj malgraŭ mia kolero mi klarigis per kelkaj vortoj, ke ili ne estas smeraldoj, sed okuloj per kiuj ni vidas, sed la infano nur ridis, poste subite turniĝis kaj kuris al la proko.

– Vake, vake, – li kriis ekscitite. – Tiu homo diris, ke la smeraldoj estas okuloj kaj mi devas vidi per ili!

Mi jam ne plu ĝenis min per li, mi volis ekiri al mia vojo, sed la proko per kelkaj impetaj paŝoj saltis al mi, ekkaptis mian brakon, flankentiris min kaj tie min riproĉis en ekscitita tono.

– Kial vi ruinigas tiun senkulpan etulon?

– Ĉu mi ruinigas?

– Ne neu! La infano scias ne per si mem, ke li havas okulojn, kaj li devas vidi per tiuj! Tion li povis lerni nur de vi!

Surprize mi staris. Mi tute ne neis, ke mi diris tion, mi nur demandis, kial tio estas ruinigo?

Li rigardis al mi eĉ pli konsternite.

– Ĉu laŭ vi ne estas ruinigo, se la infano ekkonas siajn organojn antaŭ sia tempo? Ĉu ne estas ruinigo, se li ekkonas, kion oni devas fari per ili?

Kontraŭ tio mi plej intense protestis, deklarante, ke tia falsa metodo havas nenian sencon. La infano pli-malpli frue ekkonos, por kio estas la okuloj, la organojn oni tamen ne povas uzi por aliaj celoj. La destinon de la organoj ni ne kaŝi, sed plej eble frue malkaŝi devas al la infano. El la kaŝado la infano gajnas nur danĝerojn.

– Ho, vi aĉulo! Ĉu al vi ne estas danĝero, se la malforta burĝono malfermadas siajn okulojn kaj volas vidi per tiuj?

Mi jam ege koleriĝis kaj ne povis min bridi. Mi konsilis al li, se li estas frenezulo, li kuracigu sin, sed ne molestu sur la publika strato normalcerbajn homojn. Vorto sekvis vorton, el la preterpaŝantoj multaj kolektiĝis ĉirkaŭ ni, al kiuj mi plende rakontis la aĉan insulton, sed ĉu miaj Legantoj kredas aŭ ne, ili ne silentigis mian insultanton, sed min riproĉis atake, kaj mi povis rifuĝi nur per rapida kuro elinter la frenezuloj. Kaj ili ankoraŭ tiam kriadis post mi, ke mi detruas la bruhuon de la infano!

Poste mi demandis ankaŭ al Zemoki la kaŭzon de tiu idiotaĵo, sed li parolis denove pri ordo, ketni, plantaĵo, kaj fundamenta ŝtono, nur al mia demando mi ne ricevis respondon, kaj mi ankoraŭ hodiaŭ ne scias, kiel mi tiam pekis, sed verŝajne en mia situacio ĉiu racia angla ŝtatano troviĝus en la sama necerteco.

Tiu konstanta necerteco kaj timego naskis en mi tre strangan senton, kiu nature, en la sana Granda Britio estas nekonata, kaj ĝuste pro tio estu al mi permesate, ĉefe por miaj nervokuracistoj-kolegoj, ĝin mencii, kiel psikologian noton.

Nome, iom post iom min penetris la sento, ke mi mem estas la senvalora, sentaŭga frenezulo. Ke devas ekzisti io, kion la behinoj ĉiuj konas, nur mi ne kapablas ellerni, ĉar tiu kapablo mankas en mi. Kvankam interne mi sentis spiton kontraŭ la idiotaĵoj, tamen iom post iom mi jam komencis kredi, ke tiu spitemo estas nur la kaŝado de mia senkapablo kaj ĝi estas laŭesence nur mia malestimo al mi mem.

Por ilustri tiun senton, eble mi povas kompari al tiu, kiel se oni longe rigardas de ponto la riveron. Post iom da tempo oni iluzias, ke la rivero estas la fiksa punkto kaj oni moviĝas. Ĉe mia alveno, kiam mi vidis ilian memturmentan stultecon, min ankoraŭ plenigis iom da memfido, mi estis konvinkita, ke mia racia helpo nenie estas tiel bezonata, kiel en ilia medio.

Sed mi devis sperti, ke ju pli publikutilan veraĵon mi diris, des pli akrajn atakojn mi ricevis kaj, eĉ se ili laŭokaze ne suferigis min, unu aferon mi neniam povis akiri: ke ili komprenu la duoble-duon. Naturajn faktojn, kiujn eĉ la seninteligenta animalo per si mem scias, ĉi tiuj neniam povis encerbigi. Al miaj vortoj la respondo estis ĉiam nur ĝisnaŭza ripetado de maniaĵoj kaj neestantaj fantasmagorioj. Inter la aŭdita vorto kaj ilia cerbo absolute ne estis interligo.

Ĉi tiu senespera senfrukteco, la obstina kaj neĉesigebla vortodraŝado, sed ĉefe la furioza persekuto de la sana cerbo ennervigis en min la senton, ke la malklera, malgranda kaj stulta estas mi mem. Kien ajn mi paŝis, mi ĉiam karambolis kun fantomoj, dum la logiko kaj la memkompreneblaj naturaj veraĵoj ĉi tie tute ne estis bazo de la penskomunikado.

DEKDUA ĈAPITRO

Nun ni konatiĝas kun pli grava stadio de la behin-malsano: kun la kipu. – Malsamopinio inter Zemoki kaj Zeremble kaj ĝiaj sekvoj. – La manieroj de la malbonigo de la seĝo. – La superŝnuristoj. – Iu behino predikas la sanan cerbon. – Ni ekscias, ke la kipuo estas por la pulmo. – Disputo pri la brusto de la virino kaj pri la papili-bilevoj. – La historio de iu fama mufruko.

Por ke oni ekkomprenu la kipuon, antaŭe al la Leganto mi devas rakonti malĝojan historion, al kiu estis oferita mia delikata vestaĵo ricevita de la hinoj.

Mi devas rememorigi la Leganton, ke jam ĉe mia alveno min surprizis, kiajn mizeraspektajn vestaĵojn portas la behinoj. Ĉiuj vestaĵoj estis traŝiritaj en kelkaj lokoj tiel, ke jam ĉe la plej malgranda venteto ili frostotremis. Krome ili surpendis la plej diversajn objektojn: ŝtonojn, skarabkadavrojn, dentoskrapilojn, ostojn, ktp. La celon de ĉi lastaj mi ne komprenis, sed iliaj mizeraj ĉifonoj vekis en mi malgraŭ mia tuta naŭzo kompaton. Mi pensis kun iom da riproĉo pri la hinoj, kiuj, – kiel mi tiam opiniis, – tiel avare vestas ilin, ankoraŭ pli, eĉ la kudrofadenon ili envias al la malfeliĉuloj. Mi timeme pensis pri la tempo, kiam ankaŭ mia pura kaj sendifekta vestaĵo eluziĝos, kaj ankaŭ mi mem vestiĝos kiel almozpetulo.